Ĉagĉaran
urbo en la centro de Afganio
Ĉagĉaran (perse چغچران) estas urbo en la centro de Afganio, historie ankaŭ konata kiel Ahangaran. La urbo estas la administra centro de la provinco Gor. Ĉagĉaran havas proksimume 15 000 loĝantojn, el kiuj la pliparto estas taĝikoj. Ĉagĉaran situas proksimume 380 kilometrojn okcidente de la urbo Kabulo, kaj similan distancon oriente de la urbo Herat, kaj estas aŭtovojo ligita al ambaŭ urboj. proksime de la limo al Taĝikio. La urbo situas 2280 metrojn super la marnivelo, ĉe la suda bordo de la rivero Hari.
Ĉagĉaran | |||
---|---|---|---|
چغچران | |||
ponto super la rivero Hari en Ĉagĉaran
| |||
urbo vd | |||
Administrado | |||
Lando | Afganio | ||
Provinco | provinco Gor | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | ĉ. 15 000 | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 34° 31′ N, 65° 15′ O (mapo)34.522565.251666666667Koordinatoj: 34° 31′ N, 65° 15′ O (mapo) | ||
Alto | 2 280 m [ ] | ||
Horzono | UTC 4:30 | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Chaghcharan [ ] | |||
En junio 2005, la Internacia Sekurec-Asista Forto (ISAF) kreis provincan rekonstruan teamon gvide de la armeo de Litovio kaj kun partopreno ankaŭ de armeanoj de Danio, Kroatio, Islando, Ukrainio kaj Usono.