Árpád Kemény
KEMÉNY Árpád [keme'nj] estis scenejdekoraciisto, pentristo naskita la 27-a de julio 1937 en Kluĵo kaj mortinta la 24-an de aprilo 1995 en Budapeŝto. Li estis la filo de verkisto barono János Kemény, la frato de operkantistino Klió Kemény kaj de ĵurnalistino Zsuzsanna Kemény.
Árpád Kemény | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de julio 1937 en Kluĵo |
Morto | 24-an de aprilo 1995 (57-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 8/3-1-147/148 |
Alma mater | Belarta Altlernejo de Kluĵo kaj Temeŝvaro (–1962) |
Familio | |
Patro | János Kemény |
Frat(in)oj | Zsuzsanna Kemény kaj Klió Kemény |
Edz(in)o | Judit Papp |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Biografio
redaktiÁrpád Kemény finis en 1954 la artliceon en Târgu Mureş kaj li estis scenejpentristo inter 1954-56 ĉe la Székely Színház. En 1962 li finis en la Belarta Altlernejo Ion Andreescu de Kluĵo kun majstroj Petre Abrudan, Sándor Mohy, Tibor Kádár, Aurel Ciupe. Li iĝis ekde 1963 scenejdekoraciisto de Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet kaj de la Nacia Teatro Târgu Mureş. Li dizajnis scenejdekoraciojn ankaŭ al teatroj Sfântu Gheorghe, Oradea, Kluĵo kaj Satu Mare. En 1990 li transloĝiĝis Hungarujon kaj unue li laboris en Teatro Szigligeti (Szolnok), ekde 1992 en Nacia Teatro (Budapeŝto).
Scenejdekoracioj iom gravaj
redakti- Eŭripido-Sartre-Illyés Gy.: A trójai nők
- Tamási Á.: Énekes madár
- Kincses E.: Ég a nap Seneca felett
- Csiki L.: A nagypapa látni akar benneteket
- Madách I.: Mózes
- Székely J.: Irgalmas hazugság
- Illyés Gy.: Különc
- Sütő A.: Ugatómadár.
Individuaj ekspozicioj
redakti- 1968 • Szentgyörgyi István Színművészeti Intézet, Stúdió előcsarnok, Târgu Mureş.
Elektitaj grupaj ekspozicioj
redakti- 1955, 1962, 1963, 1967, 1970 • Artekspozicioj de Magyar Autonóm Tartomány
1999 • Hatvanas évek, Târgu Mureş • Asto de Maros-Magyar Autonóm Tartomány 1960-1968, Hatvany Lajos Múzeum, Hatvan.
Fonto
redakti- Artportal