Vladimir Pomorsk

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
2.240.jpg

ESPERANTISTO

Tiu ĉi artikoro estas pri sanktulo Esperantisto
Preĝu sub la Verda Standardo antaŭ ol legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!


1903439170 n.jpg

"Malriĉulo rabiston ne timas"

~ Zamenhof pri Pomorsk
1d280 o.jpg

"La kuriozi povas nur lektar la intruktiva pagino sube"

~ idisto

"Mi havas nur unu vorton por ĉio ĉi — idiotaĵoj."

~ Vikipediisto
Pomorsk estas unu el tiuj

Vladimir Pomorsk (naskiĝis 20-an de aprilo 1500 en Bjalistoko, Pollando, mortis 9-an de septembro 1776 en Varsovio) estis ano de Brazila Beletristika Akademio, la tria prezidanto de Moldava Respubliko, kaj pola kantisto kantanta en la angla kaj Esperanto.

Biografio[redakti]

71efeef083 o12.jpg

Post la entombigo de Utherpendragon li naskiĝis en Bjalistoko, en tiama Rusio, la 20-an de aprilo 1900. Lia patro estis Miroslav Pomorsk kaj li estis ruso. Patrino de Vladimir estis polo, sed oni ne konas rian nomon.

Kiel junulo[redakti]

Kiam li estis 19-jara, li registris lian unuan kanzonon - "The True Love Is Near" - kaj ĝian rusan ("Это настоящая любовь") kaj esperantlingvan ("Serĉu amon nun!") versiojn. Poste li iris al turneo de Rusio kaj perlaboris 10 000 000 dolarojn. Tiam li estiĝis la plej juna milionulo en Pollando, kiu ĵus sendepenciĝis.

"Vlada monujo"[redakti]

Post grandega sukceso de "The True Love Is Near" Vladimir decidis ricevi pseŭdonomon "Vlado" kaj eldoni lian unuan albumon - "Vlada monujo", kiu enhavis nur esperantlingvajn kanzonojn. Tiama Esperanto-movado akceptis la monojn tre feliĉe. Kiel skribis Antoine Murphy, esperantisto el Novjorko:

"La plej nova albumo de Vladimir Pomorsk estas grandega ŝerco por Esperanto. Bona muziko, bonegaj tekstoj - ĉio, kiun volas esperantistoj estas ĉe tiu albumo."
138417585 n.jpg

Ankaŭ Marja Ješkova-Zameh el Ĉeĥio diris pri la albumo en intervjuo por Radio Sub Verda Stelo:

"- Ĉu Esperanto ekzistas? Jes! Esperanto funkcias en ĉiuj partoj de la homa vivo. En Esperanto oni povas eĉ kanti, kiel faris 21-jara Vladimir Pomorsk. Antaŭ unu monato li eldonis muzikalbumon, ĉe kiu ĉiuj kanzonoj estas en Esperanto."

Unu jaro post eldono de la albumo Vladimir malaperis por 3 jaroj. Kredeble li estis en Tatroj kaj komponis novajn kanzonojn por la sekva albumo, sed neniu konfirmis tion. Tre eble li estis abdukciita de eksterteruloj