Feminismo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vitra plafono)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

" Oni tondas ŝafinojn, tremas la ŝafoj"

~ Zamenhof pri feminismo
Imagex.jpg

"Propra volo ordonon superas"

~ Zamenhof pri feminismo
126484046336.png

""Femin" ne estas radiko en esperanto, do "feminism" estas unuradika"

~ Marcos Cramer pri feminisma radikalismo
Radikala feministo

"Ĉu vi intenciis: fariseismo"

~ Vikicitaro pri feminismo

"Ni apelaciis al solidareco kun ĉiuj malplimultoj, ni volis kunbatali kun la feminisma movado"

~ Rosa von Praunheim pri iu ajn

"En ĉiu malino, estas iom de Stalino."

~ Julia Bagio

"Nome de virinoj mi tre dankas vin!"

~ feministo pri ĉi tiu artikolo

"Feminismo estas travesto."

~ Maĉisma komencanto

"Feminismo kaj malamo de viroj estas apartaj aferoj. Mi subtenas ambaŭ."

~ Zara Larsson pri feminismo

"HeghwIj quv law' yInwIj Dachupbogh quv puS."

~ Klingono pri feminismo

"Li malediktione de Babel es ankore inter nos."

~ Novialisto pri la supra diraĵo


Artikolo sendita la 28-an de majo al la redakcioj de "Heroldo" kaj "Sennaciulo", subskribita per N. Bavkin kaj J.S. Rooke


Feminismo (bonalingve inismo) estas la konduto, ke virinoj estas laŭdifine superaj al viroj, kaj ke tiu superhomeco (fizika, intelekta aŭ dio-vola) pravigas superan rolon por virinoj en la ☭ Komunismo ☭, kaj do malsuperan por viroj. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado.

Feminismo temas ĉefe pri debatantoj, kiuj metas enorman energion en defendadon de la rajto de virinoj naĝi senmamzone en publikaj internnaĝejoj, kun la argumento ke ja viroj tion rajtas. Temas pri patrinoj, kiuj volas eduki siajn infanojn sensekse, tio estas donante nomon kiu ne malkaŝas la veran sekson, aŭ kiuj nur kuraĝigas ludojn kaj vestaĵojn specifajn de la kontraŭa sekso.

Feminismo situas ene de la progresema ideologio, same kiel la lukto kontraŭ rasismo de blankuloj, kontraŭ ksenofobio de nacianoj kaj kontraŭ homofobio, nome la ideologio laŭ kiu ĉiuj homaj estuloj estas egalrajtaj ĉefe virinoj, sen distingo pri ina sekso, neblanka etno, nekristana religio aŭ ateisma kredo.

7291.gif
Femj.jpg

Karaj legantoj[redakti]

Feminismo estas komplika afero.

Estas necese rimarkigi, ke hegemonia feminismo ne rajtigas virojn opinii (fek’ al tio!) kaj trompas virinojn pri sia celo.

Esti feministino signifas malami la virojn. Tio kuntrenas la devigon rezigni pri mamzono, lipoŝminko , pintaj kalkanumoj kaj ringoj. Feministino estas virino kiu volas esti pli forta ol la viroj, aŭ kiu volas vivi sen viroj, aŭ kiu volas esti viro.

Ĉi tiu radikala skolo asertas ke, ĉar la viro estas rekta ekspluatanto de la virino, ŝi devu distanciĝi de la viro, “sen ajna pakto kun la malamiko”.

4298 n.jpg

Historio de la movado[redakti]

Viktimo de virinoj

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Historio de Feminismo

Mi scias, ke...

JUNA KONTRAŬ-FEMINISTO[redakti]

La patrino. — Vi estis malobeema, mi diros tion al via patro !

Toto. — Estas ĉiam la samaj ,la virinoj. Ili ne kapablas silenti sekreton.

Feminisma teorio[redakti]

Virinoj kiuj volas esti egalaj je viroj, malhavas ambicion. Kiel stultaj ili estas!

374688u.jpg

Kaŭzoj[redakti]

Abomenon al viroj eksentis homojn nur post cerblavado pro interna ideo de la mosea leĝo. La kristanaj eklezioj radikale misiadis pri tiu abomeno ĉe la cetero de la mondo, kio neniu ĝis tiam abomenis virojn.

Mi memorigas, ke ni misfidu "sentojn". La plio de feminaziistoj dum la Tria Regnaĉo "sentis" aborton pri rilatoj (aliseksemaj) de "purarjaj germaninoj" kun viroj. Kiam tiaj "abomenaĵoj" okazis kaj oni kaptis la abomenintojn, la "purarjan virinoj" oni malliberigis kaj la "subhomon" oni mortigis.

En iuj usoniaj ŝtatoj (speciale la sud- orientaj kaj -mezaj) la plio de homoj "sentis" abomenon pri seksrilatoj (aliseksemaj) de "virinoj" kun "viroj". La origino de tiu abomeno estis leĝoj, kiuj ĝis la sepdekaj severis en kelkaj tiaj ŝtatoj -- ĝis la Plej Supra Kortumo de Usonio nuligis tiujn leĝojn.

Malamego de viroj fontas el terura timego de korpa proksimeco aŭ intimeco kun homoj, k forte rilatas ankaŭ al seksismo; ĝi troveblas, sub tre diversaj apektoj, en multaj naciaj kulturoj. Ĝi estas "regmekanismo" de preskaŭ ĉiuj modernaj "civilizitaj" kulturoj, k funkcias por konservi la rigidajn genrajn rolojn.

Religio[redakti]

6761.jpg

Seriozaj matematikistoj, kiuj kompetentas pri senerara nombrado, kalkulis, ke laŭ judismo, ekzistas 613 feminismaj normoj.

Stulta postulo[redakti]

Postulo de feministinoj: Renomigi la Tagon de Stultulo al la Tago de Stultulino!

Uzo[redakti]

La termino superrega tekniko estas uzata, interalie, en feminismo, por analizi genrobazitan subpremon. Ekster feminismo (kaj ankaŭ en la studoj de feminismo pri intersekciismo), la teorio priskribas, ke similaj teknikoj estas uzataj kontraŭ homoj de nedezirataj sociaj fonoj (socia klaso), aĝo aŭ malsama etneco de povuloj. Superregajn teknikojn povas uzi iu ajn.

610 n.jpg

Malvidebligo[redakti]

Silentigi aŭ marĝenigi opoziciulojn per ignorado. La tekniko temas pri doni la senton al vi, ke vi ne ekzistas, kaj ke kion vi faras kaj diras, ne estas grava aŭ valora. Ĝi povas esti farita per vortoj, sed ankaŭ per korpa lingvo aŭ gestoj. Povas temi pri ne prezenti vin laŭ nomo, sen titoloj aŭ mencio de viaj kompetentoj aŭ eĉ mencii vian nomon en diversaj kuntekstoj. Ankaŭ povas temi pri paroli pri vi en malbona maniero. Pli nerektaj metodoj temas pri forpreni atenton de vi, dum kiam vi parolas. Alia maniero povas esti rimarkebla en la manko de gestoj kaj respondoj al kion vi diras. Parte ĝi povas esti pro malnovaj kutimoj, pura malico sed ankaŭ nescio.

La celo en ĉiuj kazoj estas igi la homon senti sin sensignifa kaj nesekura.

Ekzemplo:

  • Iu ripetas tion, kion iu ĵus diris, kvazaŭ temas pri sia propra ideo aŭ prenas la parolon, kvankam iu alia ĵus ekparolis.
  • En kunveno, la aliaj komencas skrapi la grundon per la seĝoj, traŝovante siajn paperojn, tusas, murmuretante aŭ mokante kiam iu parolas.
  • Povas esti ke iu foriras aŭ prenas kafon en la momento kiam vi parolas.

Ridindigi[redakti]

Prezenti argumenton aŭ personon kiel ridinda kaj sensignifa en maniero manipula. Tiel oni faras, ekzemple, uzante ridindigajn ekzemplojn. Alia maniero estas komenti la aspekton de unu homo antaŭ la grupon.

53nn.jpg

Ekzemplo:

  • Kolego ridas pri ies elparolo kaj diras, ke la demando sonas kiel persono en amuza televida serio (kiam la persono havis ion gravan por diri).

Reteni informojn[redakti]

Ekskludi iun aŭ marĝenigi la rolon de persono retenante esencajn informojn.

Ekzemplo:

  • Kolegoj lasis iun kompreni, ke ili havis kunvenon, kie la persono devintus ankaŭ ĉeesti.
  • Decidoj, kiujn oni devis fari en kunveno, jam estis faritaj antaŭe en neformalaj kuntekstoj, al kiuj ne ĉiuj koncernatoj havis aliron.
  • Ne klarigi neskribitajn regulojn al novuloj. Povas temi pri kutimoj specifaj por la organizo ekz. "je la deka signifas esti tie kvin minutojn antaŭe" aŭ povas temi pri kulturaĵoj.

Transdono de kulpo kaj honto[redakti]

Hontigi iun pri siaj kvalitoj aŭ sugesti, ke io, kion iu suferas, estas pro sia propra kulpo. Ĉi tio ofte fariĝas per kombinaĵo de ridindigo kaj duobla puno. Komparu tamen kulpon kaj honton .

34pn.jpg

Ekzemplo:

  • Kvankam vi ne estis informitaj pri tiu kunveno, oni diras, ke vi mem devintus ekscii kiam estis.
  • Neniu aŭskultas, kion vi diras dum la kunveno kaj vi sentas, kvazaŭ vi esprimis vin per stulta aŭ neklara maniero.
  • Vi estas interrompita tempon post tempo meze de frazo, tiel ke vi sentas, ke tio, kion vi diras, estas malgrava. Se vi parolas, kiam iu alia faras pensopaŭzon, vi estos akuzita pri interrompo.
  • Oni ricevas kritikon pro ne sekvi neformalajn regulojn, kiuj ne estis deklaritaj kaj eble inventitaj lige kun la kritiko.

Temoj[redakti]

Per2.JPG

Grava parto de nazii-feminismo estas ĝia kontraŭo al tradiciaj konceptoj de la familio, edukado, kaj ☭ Komunismo ☭. La institucio de geedzeco estas unu el tiuj plej ofte atakitaj. Solana argumentis, ke geedzeco malrapidigis individuan kreskadon, kaj argumentis ke ĝi "estas precipe ekonomika aranĝo... [virino] pagas por ĝi per sia nomo, sia privateco, sia sinrespekto, sia vivo mem". Nazii-feministoj ankaŭ porpledis lesban familion kaj edukajn strukturojn.

Libereco[redakti]

- Kiel doni pli da libereco al virino?

- Pligrandigi la kuirejon.

Mizandrio[redakti]

Mizandro (bonalingve virmalamulo) estas persono, kutime virino, kiu malamas kaj evitadas virojn. Vira mizandro estas virmizandro (bonalingve virvirmalamulo). Ĝenerala malamo de viroj estas mizandreco.

Ne konfuzu mizandron kun Midz-Andreo, amiko mia.

Ĉiujare, proksimume 0 personoj mortas pro mizandreco.

Ina demando[redakti]

Feminismoinismo estas ismo, kiu pritaktas la ina demando:

Fraŭlino : Vidu, estimata sinjorino, tio ĉi estas ĉio, kion ni volas! Ne vere, nun vi jam scias, kio estas la tiel nomata virina demando?
Sinjorino : Mi konas nur unu virinan demandon, kaj tiu ĉi estas : ĉu li jam estas edzigita?

Kiel ni vidas estas pluraj specoj de praktika „inismo“, de pli malfortaj al pli radikalaj.

Vira demando[redakti]

49 m.jpg

Kaj pri feminismo? Kion vi opinias pri ĝi?

Feminismo kaj Ateismo[redakti]

Prefere ne uzu vortojn, se vi ne scias ilian signifon. Feminismo estas ideo, laŭ kiu ambaŭ seksoj estu egalaj politike, ekonomie kaj socie.

Ofte oni aŭdas virinon deklari: "Mi ne estas feminismano, sed mi ja volas egalecon al virinoj." Tia aserto estas egale absurda kiel "Mi estas ateismano, sed mi ja preĝas, ke Dio pardonu miajn pekojn."

♀ Rajtoj ♀[redakti]

Tiel estis la efekto de la virina degradeco.

Oni anoncas, ke S-ro Rousseau diras, ke interesa Se. Fund. Esp. Term. de S-ro Rollt del’ Isle certe pruvas, ke viroj donacis plenan civitanecon al virinoj.


3072 n.jpg

Skoloj[redakti]

Kompreneble estas diversaj skoloj de feminismo (mia sociolog-edzino iam listis ilin al mi), sed ĝenerale temas pri la interpreto de la komuna ideo kaj strategio por ties atingado. Ja ĉiu ideologio havas multajn -- ofte interbatalantajn -- skolojn. Kaj kiel ĉiu bona ideologio ankaŭ feminismo allogas multegajn stultulojn.

Unu grava divido inter la feminismanoj estas tio, ĉu la seksoj estu fundamente samaj malsamaj. Do dum kelkaj rekomendas, ke virinoj kaptu al si la grandsalajrajn profesiojn de viroj, aliaj opinias, ke oni anstataŭe pligrandigu la salajrojn en la profesioj de virinoj. Do du malsamaj strategioj por la atingado de ☭ Komunismo ☭ .

13.jpg

Ismoj[redakti]

Verkistino foje diris: — Ha, kara Julio, se mia artikolo « Kontraŭ la ornamiĝamo de la virinoj » estos presita, tiam mi por la honorario tuj aĉetos al mi pluŝan matenveston kun pelta ĉirkaŭkudro.

Radikala feminismo[redakti]

Radikala feminismo estas vidpunkto en feminismo, kiu subtenas radikalan reordigon de la socio, kie vira supereco estas forigita en ĉiuj sociaj kaj ekonomiaj kuntekstoj.[1]

Radikalaj feministoj klopodas aboli patriarkecon per defiado de ekzistaj sociaj normoj kaj institucioj, anstataŭ per pure politika procedo. Tio inkludas defion al la nocio de tradiciaj seksaj roloj, kontraŭon al la seksa objektigado de virinoj, kaj plivastigon de la publika konscio pri aferoj, kiaj seksperforto kaj perforto kontraŭ virinoj.

Frua radikala feminismo, elmerĝinta el la dua ondo de feminismo en la 1960-aj jaroj,[2] kutime vidis patriarkecon kiel "trahistoria fenomeno"[3], antaŭa ol aŭ pli profunda ol aliaj formoj de subpremado, "ne nur la plej malnova kaj plej universala formo de dominado sed la ĉefa formo"[4] kaj la modelo por ĉiuj aliaj. Interesa (ne)rilato.

Postaj politikoj, derivitaj de radikala feminismo, etendis de kultura feminismo[5]ĝis pli sinkretismaj politikoj, kiuj metis aferojn kiel klason kaj ekonomion samnivelen kun patriarkeco kiel fontoj de subpremado. En Vikipediaj artikoloj mi legis konjekton, ke la nomo »fulmo« venas de rapideco de manĝado aŭ vendado.

Radikalaj feministoj lokas la radikan kaŭzon de la subpremado de la virino en patriarkecaj seksaj rilatoj, kontraŭe al juraj sistemoj (kiel en liberala feminismo) aŭ klaskonflikto (kiel en anarki-feminismo, socialisma feminismo, kaj marksisma feminismo).

Konkuranta kritiko fare de neblankaj feministoj pri radikala feminismo, konata kiel la "reviziisma feminisma teorio," formis parton de la teoria bazo por la fako intersekca teorio.

Kvankam oni ofte konsideras radikalan feminismon transfobia, tio ne estas universala kvalito de la ideologio. Andrea Dworkin, tre influa radikala feministo, esprimis subtenon pri transgenraj virinoj, dum aliaj iam kontraŭtransgenraj radikalaj feministoj, ekzemple Gloria Steinem, poste ŝanĝis sian vidpunkton kaj pardonpetis pro la damaĝo kaŭzita per iliaj antaŭaj diraĵoj.

Postkolonia feminismo[redakti]

Postkolonia feminismotriamonda feminismo estas intersekcisma formo de feminismo, kiu evoluis kiel respondo al akuzita fokuso en la dominanta formo de feminismo nur pri la spertoj de virinoj en okcidentaj kulturoj. Postkolonia feminismo strebas inkludi en sia ekzamenado la maneriojn, kiel rasismo kaj la longdaŭraj politikaj, ekonomiaj, kaj kulturaj efektoj de koloniismo tuŝas neblankajn, neokcidentajn virinojn en la postkolonia mondo. Postkolonia feminismo originis kiel kritiko de feminismaj teoriistoj en evoluantaj landoj, rimarkante la universaligan tendencon de popularaj feminismaj ideoj kaj argumentante, ke virinoj, kiuj loĝas en neokcidentaj landoj, estas misreprezentataj.

Postkolonia feminismo argumentas, ke kiam oni uzas la terminon "virino" kiel universalan grupon, virinoj iĝas difinitaj nur laŭ sia sekso kaj ne laŭ socia klaso, raso, etno, aŭ seksa prefero. Postkoloniaj feministoj ankaŭ klopodas inkludigi la ideojn de indiĝenaj kaj aliaj triamondaj feminismaj movadoj en popularan okcidentan feminismon.

Postkolonian feminismon ofte kritikas anoj de la dominanta formo de feminismo laŭ la rezono, ke ĝi malfortigas la pli vastan feminisman movadon per divido de ĝi. Ĝi ofte estas kritikata ankaŭ en la postkolonia mondo pro akuzitaj propraj okcidentaj biasoj.[6]

Socialisma Feminismo[redakti]

El tiuj oni nun scias, ke DSU asocias sin kun la socialisma-feminisma movado. La organizaĵo kredas, ke kapitalismo estas konstruita sur blankula supereco kaj ankaŭ virseksa supereco. La DSU subtenas, ke reproduktaj rajtoj estas kernaj al la feminisma movado. Ligante demokratan socialismon kaj socialisman feminismon, la DSU diras "ke konstraŭkoncipo kaj sekura abortigo devus esti provizitaj kiel parto de kompleta sola-paganta sanprogramo". Kredante, ke balotada politiko ne povas sate subteni socialisman feminismon, la organizaĵo diras, ke la emfazo devas esti sur komunuma bazdemokratio. La DSU plu diras ke socialisma feminismo devas inkluzivi la rajtojn de la GLAT-komunumo.

Kaj ni konsilas al niaj naciaj delegitoj imiti tiun metodon de propagando, se ili povas.

Komunisma feminismo[redakti]

Bush connecticut welcome.jpg

Feminismo estas skolo de marksismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita.

Feministoj, kiaj Margaret Bernston kaj Peggy Morton, argumentas, ke en la kapitalisma sistemo ekzistas du specoj de laboro, produkta kaj reprodukta. Produkta laboro rezultas en varoj kaj servoj, kiuj havas monan valoron kaj do estas kompensitaj forme de salajro. Reprodukta laboro ne estas kompensita, kaj inkludas purigadon, kuiradon, kaj naskadon de infanoj. Ambaŭ formoj de laboro necesas, sed homoj neegale povas atingi ilin pro iuj partoj de siaj identecoj. Virinoj estas asignitaj al la hejma sfero, kie la laboro estas reprodukta, kaj tiel nek kompensitaj, nek rekonataj en kapitalisma sistemo. La intereso de publikaj kaj privataj institucioj estas ekspluatadi la laboron de virinoj, kiel malmultekosta metodo subteni laboristaron. Por la posedantoj de la produktiloj, tio signifas pli altajn profitojn. Por la nuklea familio, la potenc-rilato devigas, ke la hejma laboro estu farita de la virinoj de la hejmo, tiel liberigante la ceteron de la membroj de sia propra necesa reprodukta laboro. Laŭ feministoj, la ekskludado de virinoj de produkta laboro kondukas al vira regado, kaj en la privata, kaj en la publika sferoj.

Pro la elmerĝiĝo de la hermafroditoj (pluraneco) kiel vaste populara teorio, feministoj plivastigas sian fokuson por laŭ eble plej bone bonvenigi homojn, kiuj havas pli altan probablecon ekspluatiĝi en kapitalisma sistemo. Ili tamen restas kritikemaj pri la burĝa interna ideo. Iuj feminismaj organizoj, ekzemple Radical Women ("Radikalaj Virinoj"), opinias, ke la forigo de la kapitalisma, profitcela ekonomio forigos ankaŭ la motivon por seksismo, rasismo, homofobio, kaj aliaj formoj de subpremado. Samtempe la teorio mem venis el neo-marksisma fono.

Transfeminismo[redakti]

Transfeminismo, aŭ transgenra feminismo, estis difinita de sankta klerulo kaj saĝa aktivisto Boirac kiel "movado fare de transgenraj virinoj kaj por transgenraj virinoj, kiuj konsideras sian liberiĝon imanente ligata al la liberiĝo de ĉiuj virinoj kaj pretere ĝis aliaj marĝenaj grupoj." Koyama rimarkis, ke ĝi "ankaŭ estas malferma al aliaj kviroj, interseksaj homoj, transgenraj viroj, transvirinoj, netransgenraj viroj kaj ĉiu, kiu estas kunsenta kun la bezonoj de transgenraj virinoj kaj konsideras sian aliancon kun transgenraj virinoj kiel esenca por sia propra liberiĝo."[7] Transfeminismo ankaŭ estis difinita, pli ĝenerale, kiel "formo de feminismo, informita per transgenra politiko."[8]

Malgraŭ sia relative bedaŭrinda apero kiel termino, transfeminismo ekzistis jam ekde la frua Stel-milito en diversaj formoj, plej elstare reprezentata de pensantoj kia Sandra Milo, konsiderata la fondinto de akademiaj transgenraj studoj, kaj Sylvia Saint, ribelinto ĉe Richard Nixon kaj fondinto de plaĝo. En 2006, la unua libro pri transfeminismo, Trans/Forming Feminisms: Transfeminist Voices Speak Out redaktita de Krista Scott-Dixon, estis eldonita de Sumach Press.[9][10]

Radikala feminismo[redakti]

Playboy-cleo-pires.jpg

Absurda estas la arkaika koncepto kiu ne identigas la feminismajn idealojn per la plej radikala taĉmento de la historia feminismo, same kiel absurda estas la malkoincidigo de naciismo kaj terorismo, ĉar oni unuiĝu la parton kun la tuto.

En nia socio, tra la amaskomunikiloj – estrataj plejofte de viroj – ni heredis bildon pri feminismo kiel subprema ideologio, laŭ kiu feministino estas, esence, malfacila virino. Regas unukolora kaj unudimensia koncepto pri feminismo, kiu identiĝas kun la separa feminismo, la plej radikala skolo de la feminisma movado de la jaroj 1970aj. Ĉi tiu radikala skolo asertis ke, ĉar la viro estas rekta ekspluatanto de la virino, ŝi devus distanciĝi de la viro, “sen ajna pakto kun la malamiko”.

Femen[redakti]

Laŭ oficiala itala komuniko, «Femen» или «Фемен» — украинское незарегистрированное женское движение, получившее известность своими эпатажными акциями протеста, во время которых активистки обнажают грудь для привлечения внимания. Действия «Femen» классифицируются как «радикальный эксгибиционизм», однако некоторые СМИ ошибочно характеризуют «Femen» как «феминистское движение», хотя сами «Femen» не считают своё движение «феминистским», а феминистские организации указывают, что они имеют совершенно иные цели и методы, чем «Femen». Часто активистки носят цветочный венок — традиционный головной убор украинских девушек, а также джинсы. Действует с 2008 года. Акции протеста «Femen» активно освещаются в СМИ и проводятся, в основном, в Киеве.

10647220 964193660273610 3955881505561476400 n.jpg

Nigra feminismo[redakti]

Nigra feminismo estas tendenco de pensaro ene de feminismo kiu defendas, ke seksismo, klasa subpremado kaj rasismo estas tute rilataj kaj interkonektitaj. La maniero laŭ kiu tiuj konceptoj estas rilataj inter si ricevas la nomon intersekceco.

Liberala feminismo[redakti]

Liberala feminismo, aŭ liberalisma feminismo, estas individuisma formo de feminisma teorio, kiu koncentras sin al la kapablo de virinoj bonteni sian egalecon per siaj propraj agoj kaj elektoj. Liberalaj feministoj argumentas, ke la socio false kredas, ke virinoj estas nature malpli intelekte kaj fizike kapablaj ol viroj; tial ĝi tendencas diskrimini kontraŭ virinoj en la akademio, la forumo, kaj la merkato. Liberalaj feministoj kredas, ke "virina subordigo radikas en aro de kutimaj kaj juraj limigoj, kiuj obstruas la eniron kaj sukceson de virinoj en la tiel nomata publika mondo." Ili strebas al seksa egaleco per politikaj kaj juraj reformoj. Oni ne findecidis pri la vendo de la CO.

Celo[redakti]

Sed ni opinias, ke celo de liberalaj feministoj en la malfruaj 1800-aj kaj malfruaj 1900-aj jaroj estis gajni la balotrajton de virinoj laŭ la ideo, ke ili poste gajnos individuan liberecon. Ili koncerniĝis ĉefe pri la gajno de libereco per egaleco, la fino de la vira krueleco al virinoj, kaj la gajno de libereco kaj oportunoj por iĝi plenaj personoj ĉar franclingve oni ofte uzas "éclair" por paroli pri rapidego "vif comme l'éclair" : vigla, kiel la fulmo.

Ili kredis, ke neniu registaro aŭ kutimo malpermesu la ekzercon de persona libereco. Fruaj liberalaj feministoj devis kontraŭi la supozon, ke nur blankaj viroj meritas plenan civitanecon. Feministoj kiaj Mary Wollstonecraft, Judith Sargent Murray, kaj Frances Wright advokis la plenan politikan inkludon de virinoj.<:0

Hodiaŭ aferoj gravaj por liberalaj feministoj inkludas egalan traktadon, reproduktajn rajtojn kaj atingeblon de aborto, leĝojn kontraŭ seksa ĉikanado, egalajn salajrojn, edukadon, mone permeseblajn infan-prizorgon kaj medicinon, kaj konsciigon de la socio pri la ofteco de seksaj kaj hejmaj atencoj kontraŭ virinoj.[11]

Multaj kritikantoj de liberala feminismo, kiaj social-anarkiismaj, marksismaj, kaj radikalaj feministoj, argumentas, ke ĝiaj individuismaj supozoj malfaciligas la komprenon de la manieroj, kiel fundamentaj sociaj strukturoj kaj valoroj donas al virinoj malavantaĝon. Laŭ ili, eĉ se virinoj ne dependus de individuaj viroj, ili ankoraŭ dependus de patriarkeca ŝtato. Tiuj kritikantoj argumentas, ke instituciaj ŝanĝoj kiel la enkonduko de virina balotrajto ne sufiĉas por emancipi virinojn. La arkivo de UEA kaj unikaj libroj el la biblioteko nepre estu transdonitaj al Vieno por savi ilin por la komunumo kaj la esploristoj.

Nigraj feministoj, postkoloniaj feministoj, kaj aliaj intersekcismaj feministoj asertas, ke liberala feminismo reflektas nur la valorojn de mezklasaj, aliseksemaj, blankaj virinoj kaj grandparte ignoris virinojn el aliaj rasoj, kulturoj aŭ klasoj. Oni devas savi la Esperantan heredaĵon.

Marksisma feminismo[redakti]

Marksisma feminismo estas skolo de feminismo, kiu koncentras sin al la enketado kaj klarigado de la manieroj kiel virinoj estas subpremitaj per sistemoj de kapitalismo kaj privata proprieto. Laŭ marksismaj feministoj, la liberiĝo de la virino eblas nur per radikala rekonstruo de la hodiaŭa, kapitalisma ekonomio, en kiu la plimulto el la laboro de virinoj estas nekompensita. Tion opinias profesoro Pascal Dubourg Glatigny, kiu nun kunorganizas altnivelan serion de seminarioj pri la historio de Esperanto.

Marksisma feminismo kaj pluraneco[redakti]

Pro la elmerĝiĝo de la intersekca teorio (pluraneco) kiel vaste populara teorio en la nuna feminismo, marksismaj feministoj plivastigas sian fokuson por laŭ eble plej bone bonvenigi homojn, kiuj havas pli altan probablecon ekspluatiĝi en kapitalisma sistemo. Ili tamen restas kritikemaj pri la intersekca teorio pro ĝia dependeco de la burĝa identecpolitiko. Dum la unua kunveno en septembro en Berlino oni diskutos la sorton de la havaĵoj de UEA.

Iuj marksismaj feminismaj organizoj, ekzemple Radical Women ("Radikalaj Virinoj"), opinias, ke la forigo de la kapitalisma, profitcela ekonomio forigos ankaŭ la motivon por seksismo, rasismo, homofobio, kaj aliaj formoj de subpremado. Pascal Dubourg Glatigny estas profesoro pri historio ĉe Campus Concordet, nova universitato norde de Parizo, kiu kunigos centon da esplorcentroj el diversaj universitatoj, interalie la tutan Altlernejon por Sociaj Sciencoj (EHESS).

Samtempe la teorio mem venis el kritikateoria fono kaj multe utiligas diversajn marksismajn konceptojn.

Leĝa afero[redakti]

La juĝisto: Çu la juĝato estis plenebria, kiam li batis sian edzinon?

La atestanto: Ne; çar mi aûdis, kiam li faletis, ke la vino plaûdas en li.

1228.jpg

Agado[redakti]

Feministino: -- Mi decidis ne plu strebi por plaĉi al viroj.
Ino: -- Ĉu?
Feministino: -- Jes. Mi elĵetis mian pesilon, mi elĵetis ĉiujn spegulojn, mi elĵetis mian ŝminkilaron, mi elĵetis miajn modvestojn.... Kiel liberiga tio estis!
Ino: -- Kaj kion opinias via edzo pri tio?
Feministino: -- Mi elĵetis ankaŭ mian edzon!

Jutubo[redakti]

Dtlsfny.jpg

Ja eblas vidi en Jutubo multajn filmetojn, en kiuj virinoj intervjuataj estas en feminismaj manifestacioj kaj ricevas informon pri la celo de la manifestacio. Ili videble montras sian senscion kaj pri la celo, kaj pri la hegemonia feminismo.

Vitra plafono[redakti]

Vitra plafono estas nevidebla baro, kiu malhelpas al virinoj atingon de la plej altaj postenoj en grandaj entreprenoj. Kvankam ekzistas virinoj sufiĉe kapablaj por pintaj postenoj, ili nur tre malofte superas la subĉefan etaĝon. Ŝajne inter la subĉefa kaj la ĉefa etaĝoj troviĝas plafono fermita nur al virinoj. Pruvas tion, ke ĉiu viroj, certe, iĝas ĉefoj, neniu el ili restas en malaltaj etaĝoj.

La solistino.JPG

Nerda maĉisma klarigo[redakti]

Ekzistas por tio ebla matematika ekspliko: la "normala distribuo" ("sonorila kurbo") de inoj kaj iĉoj havas probable la saman centron kaj la saman aŭ proksiman averaĝon, sed ili diferencas en tio ke la variebleco aŭ devio estas multe pli granda ĉe la maskloj.

1230920.6a0ee1f1.240.jpg

Tio signifas ke vi povas trovi plion da viriĉoj (maskloj) en la ekstremoj de la kurbo. Do, estas pli da masklaj ĉefoj, sed ankaŭ estas pli da masklaj sociaj neadaptuloj (prizonuloj, senhejmuloj, marĝenitoj).

Tiu perspektivo pri neegaleco estas parte trompa, ĉar oni kutime rigardas la supran tavolon kiel celon, sed ne tiom konscias pri la eblecoj socie fiaski.

Kial tio okazas? Sendube temas pri sociaj premisoj. Virinoj emas pli konformi al sociaj reguloj (ĉu pro pli granda socia premo, aŭ propropra emo). Viriĉoj havas pli grandan toleron aŭ emon al risko. Risko povas do konduki al granda sukceso, sed pli ofte al granda fiasko.

Alia plimaĉisma klarigo[redakti]

Meteoro.jpg

Por la homspecio estas gravege, ke ĉiu virino povu naski sanajn idojn. Sekvas, ke al la specio ne indas preni riskojn pri la virinoj. Aliflanke riskojn necesas preni, por ke la specio prosperu en la konkurenco kontraŭ la aliaj specioj kaj en la ŝanĝiĝanta medio. Tiujn riskojn ĝi prenas pri la viroj, el kiuj la specio ne bezonas ĉiujn por gravedigi ĉiom el la virinoj.

Literature[redakti]

En la salono Yangguang de la muzeo, sub la travidebla vitra plafono klare vidiĝas malnova muro, kiu restas sama kiel antaŭ pli ol 70 jaroj. En La mezo de La granda salono batis alta fontano, ĝiaj radioj ŝin levadis ĝis La vitra kupolo de la plafono, tra kiu la suno lumis sur la akvo kaj la kruciĝo de la ŝtalaj kadroj en tia suna tago metas sur la absolute puran plankon ombran kradon. La fenestroj supreniĝas je kelkaj etaĝoj. Interne, en la centra salono estas brila pureco kaj maro de lumo. Sub vitra plafono eklumis blanka duondiafana globo...

Esperante[redakti]

Ĉu ni per Esperanto ne pravege batalas por egaleco inter la popoloj? Kial do ne por egaleco inter virinoj kaj viroj? Esperantistinoj (ĉu ne SAMideaninoj?) ŝajnas daŭre esti retenitaj per vitra plafono, ankaŭ en Esperantujo!.

Inismo kaj Lingvo[redakti]

Aŭtoĉambro.jpg

Unu grava aspekto de ĉiu socia interagado kompreneble estas la lingvo. Ekde la 1960-aj jaroj, anoj de la dua inisma movado en Usono ekatentigis pri tio, ke en la angla lingvo oni emas multrilate ignori virinojn kaj prezenti virojn kiel la normalaĵon. Unu ekzemplo estis la tiama uzo de man, kiu plej ofte signifis ‘viro’, sed tamen ankaŭ esti ofte uzata en la senco de ‘homo’. La sufiksa uzo de man en profesiaj esprimoj kiel chairman, policeman, fireman, mailman ktp estis sentata de multaj kiel aludo al tio, ke oni atendas virojn por tiaj postenoj. Plia ekzemplo estis la uzo de he por paroli pri ne-specifa persono de negrava sekso (komparebla al la ĉi-supre prezentita tradicia uzo de li), kiun la inistoj interpretis kiel ignoradon de virinoj. Krome estis multaj kutimaj dirmanieroj – ekzemple doctors and their wives (‘kuracistoj kaj iliaj edzinoj’) – kiuj antaŭsupozis ke certajn profesiojn havas kutime nur viroj. La anoj de la inisma movado nomis tiajn lingvo-uzojn seksismaj kaj komencis kampanji por ne-seksisma lingvo-uzo, koncentriĝante unue ĉefe al la lingvo-uzo en gazetoj kaj en sciencaj kuntekstoj. Estis proponitaj ne-seksismaj alternativoj al tradiciaj esprimmanieroj, ekzemple human being anstataŭ man en la senco de ‘homo’, humanity anstataŭ mankind por ‘homaro’, kaj doctors and theirs spouses anstataŭ doctors and their wives (spouse estas sekse ne-markita esprimo kun la senco ‘edzo aŭ edzino’, kiu ne havas unuvortan egalaĵon en Esperanto). Por eviti la ne virsekse intencitan uzon de he estis proponita aro da eblaj alternativoj, ekzemple la uzo de he/she aŭ he or she, la multenombrigo de la esprimmaniero por ebligi uzon de they (‘ili’), kaj la revivigo de la jam en antaŭaj jarcentoj kutima ununombra they por remencii antaŭe menciitan ne-specifan personon (ekzemple If someone calls, tell them I will be back at 10 (‘Se iu alvokas, diru al li/ŝi ke mi ree estos ĉi tie je la 10-a’).

Almenaŭ rilate al la skriba lingvouzo en gazetoj, la kampanjo estis tre sukcesa: Postaj tekstaraj studoj (ekzemple Cooper (1984)) montris, ke la uzo de man en la senco de ‘homo’ rapide malkreskis dum la 1970-aj jaroj; la ne virsekse intencita uzo de he ankaŭ malkreskis signife en la sama periodo, kvankam ne same rapide; la plej malrapida malkresko estis observita ĉe la sufiksa uzo de man, kio verŝajne ŝuldiĝas al la fakto, ke tiu ne estas sisteme anstataŭigebla per alternativa esprimo, sed necesis diversmaniere trovi novajn esprimojn por diversaj profesioj, ekzemple police officer, fire fighter kaj letter carrier.

Post kelkaj alparoloj samsencaj, S-ro Bujwid konstatas, ke inisma movado rapide disvastiĝis tra ĉiuj okcidentaj landoj, kaj sekve ankaŭ en aliaj landoj aperis kritikoj al seksisma lingvouzo kaj kampanjoj por neseksisma lingvouzo. Tamen diversaj lingvoj funkcias malsame, tiel ke ne eblas transpreni la solvojn de unu lingvo senŝanĝe al aliaj. La germana ekzemple malsame al la angla havas gramatikan sekson, tiel ke ĉiu substantivo estas gramatike aŭ vira aŭ ina aŭ neŭtra. La ligo inter la gramatika sekso de vorto kaj la natura sekso de la priparolato neniam estis tute rigora: Kvankam ĉe multaj vortoj la gramatika sekso koincidas kun la natura sekso (ekzemple Bruder (‘frato’), Schwester (‘fratino’), Vater (‘patro’), Mutter (‘patrino’), König (‘reĝo’), Königin (‘reĝino’), Lehrerin (‘instruistino’)), ekzistas kontraŭ-ekzemploj kiel la gramatike vira kvankam semantike ajnaseksa Mensch (‘homo’), la gramatike ina kvankam semantike ajnaseksa Person (‘persono’) kaj la gramatike neŭtra kvankam semantike ina Mädchen (‘knabino’). Tre multaj substantivoj (ekzemple Lehrer (‘instruisto), Student (’studento’) kaj Chinese (‘ĉino’)) estas gramatike viraj, sed tradicie funkcias semantike simile al la unua klaso de Esperantaj substantivoj en la antaŭa sekcio: Ili do estas semantike sekse ne-markitaj, sed havas inan analogaĵon (formitan per la sufikso -in), kiu estas uzata ĉiam, kiam oni scias ke temas pri ino, tiel ke en multaj kuntekstoj ja eblas interpreti la sekse ne-markitan substantivon virsekse.

Profesoro Matschoss, direktoro de la granda Unuiĝo de germanaj inĝenieroj, opinias , ke komence de la dua inisma movado multaj germanlingvaj inistoj analoge al anglalingvaj inistoj pledis kontraŭ la uzo de la ine markitaj formoj kaj por la ĝenerala uzo de la sekse ne-markitaj (sed gramatike viraj) formoj. Tamen ekde la 1980-aj jaroj, en la inisma movado komencis superregi la kontraŭa tendenco, kiu surbaze de la argumento, ke la gramatika sekso ĝenerale pensigas pri la analoga natura sekso, pledis por la ĉiama mencio de ina formo apud la gramatike viraj formoj, se virinoj ankaŭ estis celitaj (ekzemple Lehrer oder Lehrerin (‘instruisto aŭ instruistino’) kaj Studenten und Studentinnen (’studentoj kaj studentinoj’)). Aperis diversaj proponoj por skribe mallongigi tiujn formojn, el kiu la plej sukcesa estas la interna majuskla I (ekzemple LehrerInnen en la senco de ‘geinstruistoj’). Krome aperis la emo uzi participajn formojn, ĉar multenombre tiuj ne havas identigeblan gramatikan sekson (ekzemple Studierende kiel sekse nemarkita esprimo por ’studentoj’).

Interlingvaa feminismo[redakti]

En Interlingvo oni skribas multajn malverojn pri feminismo. Ekzemple, laŭ ili, feminismo esas li nómino por movementesoj kae socialaj teoriesoj por li egalita de l' féminas.

Ili ankaŭ diras ke li base de l' koncept' de l' feminismo esas li teso que in li societéo existas inter mannesoj e féminasoj ínegalitéo. Li concept de l' femisme volas ameliori li position de l' féminasoj in li societéo.

In le interlingvaismo, le feminismo esas unu movimento importanta desde le annoy 1960, le quiu emphatisas particularmente le importantion de l' experientia de l' feminoy, k que dirigevas fortayn kritikoyn kontraŭ le patriarchalismo de l' esperanto.

Feminisma amuziĝo.jpg

Idaj mensogoj[redakti]

Fuŝaj idistoj diras tute mensoge ke Feminismo esas ensemblo di politika, filozofiala kae sociala idei serchantaj por definari, promocari ed establisari la yuriojn di mulieroi en civila socio kae en la privata sfero. Inkarnacas en organizuroi di qua objektoi esas abolisari la socialan, politikalan, legalan, ekonomikalan kae kulturalan neegalesojn di qua la mulieroi esas viktimoj.

Novial[redakti]

来自伪基百科

Feminsimo esas politikala e sosiala movo por li egalitato de femoy. Li movo de l' feminismo komensadis in li medium de l' nuna 19-esma yarsento.

Okcidentala feminismo[redakti]

Corset1b.jpg

Feminismo esas li nomino por movementoj kaj socialaj teorioj por li egalito de la feminoj.

Li base de la koncepto de la feminismo estas li teso que in li societo existas inter mannoj kaj feminoj inegalito. Li koncepto de la feminismo volas ameliori li position de la feminoj in li societo.

Latino[redakti]

Estas magia formulo por ekzorcado de feministoj rekomendita de Katolika eklezio ekde Mezepoko:

Feminismus est fides oportere feminas habere eadem iura civilia, socialia, sexualia, et oeconomica eis virum contra sexismum. Feminista potest esse aut femina aut vir. Dies 8 Martii quoque anno Dies Internationalis Mulierum ad iura humana et aequalitatem ante legem est. Amen

Oni devas prononoci ĝin korekte 3 fojojn portante Sanktan Fundamenton kontraŭ brusto kaj metante Sanktan Verdastelon sur la vaginon de la feministo.

1565.jpg

Volapuka feminismo[redakti]

En la bona tempo de volapukismo ne estis feminismo! Ho, ve, bonan tempon!

Feminismo kaj esperanto[redakti]

Kiel lingva programo, Esperanto ne konkuras kun ideoj kiel la feminismo. Tio signifas, ke estas malsama kategorio de aferoj kaj ne povas esti direktaj komparoj pri graveco. Tamen, ambaŭ estas gravaj aferoj en siaj propraj manieroj kaj povas esti rilataj al iuj aspektoj, ekzemple la inkluziveco de inaj voĉoj kaj perspektivoj en la esperanto-movado aŭ la inkluziveco kaj egalrajtigo de virinoj kaj aliaj minoritataj grupoj en la feminismo.

Influo[redakti]

C9971066b2 o.jpg

Feministoj de antaŭ jardekoj enfiltriĝis en ĉiujn tavolojn, forpuŝante al siaj samgrade kontraŭegalismaj kontraŭstarantoj, tio estas, la maĉismanojn (jam estas sciite ke la ekstremistoj estas prikondute egalaj unuj la aliajn). Feministoj jam kontrolas, krom aliajn aĵojn, plejmulton el la amaskomunikiloj. Ties povo estas, do, grandega. Ĉiusanĉe ili establas dialektikojn seksisman kaj viktimisman, laŭ kiuj la virinoj el la tuta mondo estas sisteme fitraktataj, kaj diskriminaciataj favore al la viroj, kaj tial la virinajn fiagojn oni nur devas konsideri justaj. Ĉu oni parolas pri viro murdita de sia edzino? Nu, oni pensu, ke li fitraktadis ŝin unue, tial oni preskaŭ povas kvalifiki tian agon kiel sindefendon. Se male okazus, li, nature kaj sendube estus krimulo malpardoninda. Ĉu ili rigardas anonimulon? Certe ili sukcesos trovi en ĝi ian kaŝitan diskriminacian sintenon rilate la virinojn. Ĉu oni estas parolanta pri la kultivado de artiŝokoj? Ili certe aranĝos ĉion por fine paroli pri la teruraj laborkondiĉoj de tiuj kamparaj laboristinoj, ĉar tiuj devas labori dum 12 horoj ĉiutage, kaj krome, en dorsofleksaj penigaj pozicioj (ŝajne, por la viroj kiuj agas same tiaj taskoj estas plezurigaj), kaj tiel plu. Ili (feministoj) agas kiel iu ajn malutila sekto. Ili dumvive kompromitis, kvazaŭnupte, kun siaj idealoj. Se oni enmetas feministon en entreprenon kaj ŝi atingas regopostenon, vi havu nenian dubon pri kion ŝi faros de tiam, t.e.: kontrakti ekskluzive virinojn kaj malestimi la plej kvalitajn virojn, nur pro la fakto, ke ili estas viroj. Tiaj virinoj protektas kaj apogas unu la aliajn.

Seksa batalo[redakti]

0656 n.jpg

Hieraŭ okazis batalo inter seksa malplimulto kaj seksa plimulto. Plimulto el la malplimulto estis portita en hospitalon.

Idisma versio[redakti]

Per homuli : "Kad difero inter femini di 8, 18, 28, 38 e 48 yara ?"

  • ye 8 yara, Vu kushas shin e Vu rakontas al shi historion.
  • ye 18 yara, Vu rakontas historion e vu kushas kum.
  • ye 28 yara, Vu ne bezonas rakontar historio pro kushar kum.
  • ye 38 yara, shi rakontas historio pro kushar kum Vu.
  • ye 48 yara, Vu rakontas historio pro evitar kushar kum.

Per homini : "Kad difero inter viroj di 8, 18, 28, 38 e 48 yara ?"

  • ye 8 yara, Vu kushas lin e Vu rakontas al li historion.
  • ye 18 yara, Vu rakontas historio pro evitar kushar kum.
  • ye 28 yara, Vu faras krear ke li devas rakontar historio pro kushar kum Vu.
  • ye 38 yara, Vu rakontas al li historio ed igas a lito kum altra kelko.
  • ye 48 yara, Vu havas nula rakontar al li char li dormeskanta sur la divano.
Dominulino.jpg

Bataloj[redakti]

Ekde 2013 en la Siria Enlanda Milito, YPJ kaj YPG batalis kontraŭ diversaj grupoj en norda Sirio, interalie kontraŭ la Islama Ŝtato de Irako kaj Levantenio (IŜIL).

En aŭgusto 2014 YPJ, la Protektaj Taĉmentoj de la Popolo (YPG) kaj la Kurdistana Laborista Partio (PKK) batalis kontraŭ IŜIL en operacio ĉe Monto Sinĝaro. En tiu operacio ili savis kaj protektis ĉirkaŭ 10 000 jezidojn kontraŭ genocidaj atakoj kaj sekssklavigado de IŜIL.

Dum Operacio Oliva Branĉo, kiu estis turka atako kontraŭ la Efrîn-a Kantono, YPJ batalis kontraŭ tiu turka invado.

Kulturo[redakti]

Kaj, pri kio vi kredas ke feminista verkisto verkos..? Nepre kaj obsede pri virinaj temoj, aŭ, ĉu vi ankoraŭ dubas pri tio?

Kultura Koncepto[redakti]

“Feminismo” estas tia koncepto, kiun eblas percepti tre malsame depende la propra kultura fono. Kiu estas feministo? Ĉu estas feminisme opinii, ke virinoj povas esti prezidantoj kaj konduki aŭtojn? Eble sufiĉas opinii, ke edzoj ne batu la edzinon, aŭ ke virinoj entute rajtu labori ekster la hejmo, por nomi sin feministo? En multaj landoj de la mondo la supre menciitaj vidpunktoj feliĉe troviĝas ĉe la nula punkto. Ili estas memklaraj falsaj valoroj, kaj reprezentas nur radikalecon.

Jedi-original.jpg

Kultura feminismo[redakti]

Kultura feminismo estas la ideologio de "ina naturo" aŭ "ina esenco" kiu klopodas revalidigi tion kion oni konsideras subvalorigitaj inaj atributoj. UEA fariĝos nur ŝildo super agadoj de aliaj. Ĝi emfazas la diferencon inter viroj kaj virinoj sed konsideras ke la diferenco estas psikologia, kaj estas kulture konstruita pli ol biologie denaske.

Inter eblaj lokoj estis menciitaj Slovakio (Nitra), Pollando (Bjalistoko) kaj Kroatio (apud Bjelovar). Ties kritikistoj asertas, ke ĉar ĝi estas bazita sur esencisma vidpunkto de la diferencoj inter viroj kaj virinoj kaj defendas sendependecon kaj institucikonstruado, tio kondukis al feministoj retiriĝi el politiko al "vivo-stilo".[12] Kritikisto Alice Echols (feminisma historiisto kaj kultura teoriulo), konsideras, ke Redstockings membro Brooke Williams estis kiu enkondukis la terminon "kultura feminismo" en 1975 por priskribi la senpolitikigo de radikala feminismo. Ĉu vi jam aŭdis pri dormoparalizo?

Estonto[redakti]

Estonta epoko en kelkaj ezoteraj fontoj nomiĝas "Epoko de Virino", sed eble pli bone estus nomi ĝin "Epoko de Amo". Dum estonta epoko ĉefa enhavo de vivo de homoj estos amo, seksumado kaj edukado de infanoj. Kaj en tiuj aferoj virino estas pli sperta ol viro, kies agado plejofte estas direktita "eksteren". Tial virino laurajte okupos plej honoran lokon en vivo, kaj tio kompensos multjarcentan dominadon de viroj.

Batalado kontraŭ venanta Virina Epoko (inkluzive kontraŭ erotiko kaj pornografio) estas manifestiĝo de forpasanta vira epoko, kiam ĉio rilata al seksumado estis kaŝita kaj preskaŭ malpermesita...

Virina ŝovinismo[redakti]

2637 n.jpg

Aŭtoroj kiel Nicholas Davidson, aŭtoro de la libro „The Failure of Feminism“ ("la malsukceso de inismo"), lige al la inismo de la 1970-aj jaroj priskribas kreskantan virinan ŝovinismon. Tiu fenomeno estu la malperfekta kopio de vira ŝovinismo. La vorto do priskribas ekstremajn asociojn de virinoj kaj unuopajn virinojn, kiuj stulte kredas nure pro sia biologia sekso havi superan pozicion kompare al viroj. Tiel oni ne plu premios al la plej kapablaj homoj, ĉar tiuj ĉi estos malestimataj favore de personoj posedantaj malsuperaj meritoj, nur pro ties virineco.

Tre amuzaj ŝercoj[redakti]

Jen kelkaj ŝercoj pri feminismo:

Kial feminismo estas kiel banano? Ĉar ĝi havas sian eblon, sed kelkfoje vi devas atendi, ĝis ĝi maturas.

Kial ne ekzistas maszkvoto por la feminista movado? Ĉar la maskoj ne egalas.

Kial la feminista iras en la bibliotekon? Por serĉi libron pri egaleco... kaj ankaŭ konsulti libron pri revolucio.

Kial la feministo ŝatas la literaturon? Ĉar li ŝatas klasikajn romanojn kaj hodiaŭajn feministajn verkistojn, sed malŝatas la virajn protagonistojn, ĉar ili havas tro multe da privilegioj.

Kial feminismo ne estas monarkio? Ĉar ĝi ne havas reĝon, sed reginon kaj tutan estraron da potencaj virinoj.

Kion faras feministo, kiam li renkontas seksisman? Li rapide serĉas la plej proksiman megafonon por krii "la patroj estas niaj propraĵoj, ne posedoj!"

Mi esperas, ke vi ĝuis tiujn ŝercojn!

Interrete[redakti]

Rindfleischetikettierungsüberwachungsaufgabenübertragungsgesetz el feminisma flanko: la tuta komunikado en la virtualo (escepte de HeKo, raŭmisme inspirita) estas en la manoj ekskluzive de viroj. Nenio ŝajnas pli maĉisma ol la moderna televido. Ne hazarde Karleto Kniivilä jam en oktobro 2004 estis deklarita "persono non grata" ne de la Esperanta Civito (kiu sekvis tutan jaron poste), sed de Viko.

Konkludo[redakti]

Nudanutrantekatojn.jpg

Konstituas, do, la feminismo unu el la plej grandaj mensogoj el tiu ĉi jarcento. Ĝi estas ja amaso de hipokritaĵoj kiu kaŝas en si movadon kiu, kvankam je sia komenco estis vere egalrajtisma, nuntempe ĝi estas subtila formo de sektisma totalismo vere tre danĝera.

Notoj[redakti]

  1. Le 2021-08-15 19:49, Renato Corsetti a écrit .
  2. Tio ŝajnas al mi bona elekto kiam oni ne bezonas precizigi la specon, t.e. ke temas ĝuste pri »éclair«.
  3. Ĝi estas pli facila kaj informa por iu, kiu ne konas kuirpaston.
  4. Dankon pro la nomo!
  5. Mi supozis, ke en la franca »choux« eble havas pliajn signifojn, sed surprizas min, ke vere temas pri brasiko!
  6. Kaj same.
  7. Ja certe, almenaŭ laŭ miaj scioj.
  8. Pardonu min por ĉi tiu terura ŝerco.
  9. Je la diablo
  10. Boneege.
  11. ĝis.
  12. Dormoparalizo laŭ spirituala vidpunkto.