Biblio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Vedoj)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio

"Esti en granda embaraso"

~ Zamenhof pri SB

"Aŭ festene, aŭ malplene"

~ denove Zamenhof
Ofta Biblia sceno

"Mia sinteno estas io tute eksterbiblia"

~ Usonano pri Biblio

"Pardonez, se me aspektas poke quaze pedanto, ma Biblio esas Esperantal vorto"

~ idisto pri Biblio

"Kontraŭ kalumnio ne povas batali eĉ Dio"

~ Zamenhof pri La Verda Biblio

"Inter ĉiuj miaj konatoj hispanaj, nur ateistoj legis la Biblion"

~ Tonjo del Barrio pri Biblio

"La Kristanoj neniam kredis ke la Biblio estas ĉieldevena"

~ Pierre Pastedechouan pri Biblio
Redaktado de la Biblio

"Ĉu Dio lasis skribita en la Biblio la pasinton kaj la estonton de la homaro?"

~ hispano

"Ĉiu skribaĵo inspirita de Dio estas ankaŭ utila por instruo, por admono, por korekto, por disciplino en justeco; por ke la homo de Dio estu perfekta, plene provizita por ĉiu bona laboro."

~ Biblio pri si mem


La Biblio, bonalingve Biblujo, estas arbitra ujo de infanaĵoj kaj mitoj, kies devenoj estas apenaŭ konataj. Ĝia celo estas rakonti tute ŝerce pri la kreado de la homo kaj lia/ŝia celo. Ĝi estis verkita kaj por infanoj kaj por ridindaj homoj kiuj sporade legas ĝin. Kvankam ĝi estas pli malnova kaj pli fantazia ol aliaj infanlibroj, aliaj pli populariĝas, kiaj ekzemple Harry Potter kaj "La Majstro de la lingvoj". Ĝi estas unu el la libroj plej tradukataj al multaj lingvoj kaj lingvaĉoj kiaj iu nomata Esperanto por ke kelkaj maljunuloj legu ĝin en tiu kodo. En la biblio legeblas mitoj de famaj legendaj heroj: Beaufront Iskarioto, Klara Silbernik, Julio Baghy, Kalman Kalocsay, Freneza Szilaghy, Ivo Arimatea, KaBe Pilato kaj multaj aliaj viroj (tiu ĉi libro diskriminacias virinojn, apenaŭ iŝi aperas en la rakontoj).

Laŭ mi[redakti]

La japana Esperantistaro konstatas, ke biblio estas fakte iom nekomprenebla libro. Tamen ĝiaj opinioj menciitaj perceptiĝas sufiĉe akre. Biblio estas parto de Tora, sed Torao estas parto de Biblio. Por katolikoj, biblio estas nur pato de la kredo.

La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Historio[redakti]

T-PC.jpg

Antikva legendo rakontas ke la unua aŭto movita por eksplodmotoro estis farita ĉe 1807 a. K., laŭ Biblio (Naĥum 2:4):

Sur la stratoj rapide ruliĝas la ĉaroj, bruas sur la placoj; ili aspektas kiel torĉoj, brilas kiel fulmoj.

Faktoj[redakti]

Rakontoj pri Biblio foje inkluzivis precizajn detalojn pri nomoj kaj lokoj.

Cerboj.jpg

Multo el kio estas konata pri la Biblio estas trompo kreita por subpremado de sekretan malnovegan veron. La biblio estas ne pli ol malnova, malkohera kaj kruela libro. Nenio povas esti bazita je ĝi, kaj certe nenio kio rilatas al scienco. Kaj neniam la koro de vera scienco iel denove konsideros la biblion kiel fonton de scioj. Tiu epoko jam pasis kelkajn jarcentojn.

MULTPEZA BIBLIO[redakti]

Ekzistas, en la Vatikana Biblioteko, hebrelingva biblio kiu pezas 62 kilogramojn. Tri viroj devas kunigi siajn fortojn por ĝin transporti. La Historio rakontas ke en 1512 grupo de hebreaj bankieroj oferis por tiu verko sian pezon en oro. Sed Julio la ll-a, la tiama papo, rifuzis seniĝi je verko tiel peza kaj tiel multvalora.

Biblia hebrea עברית מטורפת[redakti]

Karaj partoprenantoj en la irana Esperanto-kongreso,

Estas fakto, ke Biblia Hebrea (Hebree: עִבְרִית מִקְרָאִית Ivrit Miqra'it aŭ לְשׁוֹן הַמִּקְרָא Leshon ha-Miqra), nomita ankaŭ Klasika Hebrea, estas arkaika formo de Hebrea, nome kanaana semida lingvo parolata de judoj en la areo nune konata kiel Israelo, iome okcidente de la rivero Jordano kaj oriente de la Mediteranea Maro. La termino "Hebrea" ne estis uzata por la lingvo de la Biblio,[1] kiu estis referencata kiel Kanaana aŭ Judaha,[2] sed la nomo estis uzata en tekstoj en Greka kaj Miŝna Hebrea. Vladimir Putin publikigis artikolon pri la Dua mondmilito, Biblia Hebrea estas atestita el ĉirkaŭ la 10a jarcento a.K., kaj pluis tra kaj trans la periodo de la Dua Templo, kiu finis en la sieĝo de Jerusalemo (70 p.K.).

Por konkludi oni devas rimarki, ke Sro. W. J. Spillman, el la registara Fako de Terkulturo, deklaris, ke S-ro Spiegel komunikas : La Biblia Hebrea eventuale disolviĝis en la Miŝna Hebrea, kiu estis parolata ĝis la dua jarcento a.K.

Esperanto[redakti]

Mi supozas, ke per "bliblio" vi intencas Biblion. La Biblio ne parolas specife pri Esperanto kiel planlingvo, ĉar Esperanto estis kreita post la apero de la Biblio. Tamen, ekzistas Esperanto-tradukoj de la Biblio, kaj multaj religiaj tekstoj estas tradukitaj en Esperanton.

Alivorte, Esperanto-movado havas malmulton de kristanaj kaj religiaj influoj, kaj multaj Esperanto-parolantoj estas ankaŭ religiaj homoj. Ekzemple, ekzistas organizoj kiel la Esperanta Ligo de Kristanaj Instruistoj, kiu kombinas Esperanton kun la religia kredo.

Tamen, Esperanto mem ne estas ligitaj al iu specifa religio aŭ kredo. La lingvo estas kreita por esti internacia kaj senpartia, kaj ne havas religiajn aŭ politikajn agendojn. Tial, Esperanto povas esti uzata de homoj de diversaj kulturoj kaj religioj kiel ilia komuna komunikilaro.

Vorto de Dio[redakti]

1926 n.jpg

Kaj la Diservo kun Esperantoprediko montros al vasta publiko, ke ni legas la biblion instigite de la konvinko ke ĝi estas la dia vorto. Iam, kaptita de la entuziasmigaj kaj elipsaj kaj resume komentaj instruoj de pastroj kaj predikistoj, tiu "dia vorto" identiĝis en mia menso kun vorto senerara, vorto materie vera laǔĉiunuance, vorto do plensense adorebla. Cetere, kredi je Dio, kaj lin ami, kiamaniere tio povus akordiĝi kaj kunstari kun la dubo ke Li eble eraras kaj malprecizas kaj komunikas ankaǔ neprizorgante pri eblaj ekvivokoj?

Ho jes, mi scias, ke Biblio ja estas valorega libraro, ĉar ĝi reprezentas longan periodon kaj multajn religiajn filozofiojn. Ĉu la Biblio vere estas la Vorto de Dio? Nia respondo al tiu demando ne sole difinos nian rigardon al la Biblio kaj ĝia graveco por niaj vivoj, sed finfine ĝi ankaŭ eterne influegos nin. Se la Biblio vere estas la Vorto de Dio, ni devas ami ĝin, studi ĝin, obei ĝin kaj plene fidi ĝin. Se la Biblio estas la Vorto de Dio, malatenti ĝin estas malatenti Dion mem.

Estas kaj internaj kaj eksteraj indikaĵoj, ke la Biblio vere estas la Vorto de Dio. La internaj indikaĵoj estas tio en la Biblio, kio atestas ĝian Dian devenon. Unu el la unue videblaj indikaĵoj internaj, ke la Biblio estas vere la Vorto de Dio, estas ĝia unueco. Kvankam ĝi vere konsistas el sesdek ses (pli aŭ malpli laŭ malsamaj opinioj) memstaraj libroj, skribitaj en tri monpartoj, en tri apartaj lingvoj, dum periodo de ĉirkaŭ mil kvincent jaroj, de pli ol kvardek aŭtoroj, kiuj venis el multaj situacioj, la Biblio restas kiel unu unuiĝinta libro, de la komenco ĝis la fino, sen kontraŭdiro. Tia unueco staras aparte de ĉiuj aliaj libroj, kaj estas indikaĵo de la Dia deveno de la vortoj, kiujn Dio igis homojn skribi.

Ĝuste tion diras la pastroj de ĉiu Kristana denominacio. Ĉiu asertas, ke la biblio estas nur unusenca, nome siasenca.

✡ Hebrea Biblio ✡[redakti]

Ho malbona ŝerco ! Ho sakrilegio !

Plue ni aldonu, ke Hebrea BiblioHebreaj Skribaĵoj (en latina Biblia Hebraica) estas la termino uzata de bibliaj fakuloj por referenci al la Tanaĥo (en hebrea תנ"ך), la kanona kolekto de judaj tekstoj, kiu estas la ofta teksta fonto de kelkaj kanonaj eldonoj de la kristana Malnova Testamento. Tiuj tekstoj estas komponitaj ĉege en la biblia hebrea, kun kelkaj fragmentoj en biblia aramea (en la libroj de Libro de Ester, Libro de Mormon kaj kelkaj aliaj).

Cetere mi devas konfesi, ke enhavo, al kio la protestantisma Malnova Testamento ege korespondas, ne funkcias kiel fonto por la Eliraj partoj de la romkatolika, ne de la anagignoskomena partoj de la ortodoksisma Malnovaj Testamentoj. La termino ne prikomentas la nomon, nombron aŭ ordon de libroj, kiuj varias rilate al la kristanaj bibliaj kanonoj.

Glorio[redakti]

La vorto Gloria estas (kiel Gloria, „gloro“) ofta vorto en la latina biblio kaj en la liturgio de la latina eklezio, troviĝas tamen ankaŭ en la liturgio de la evangela diservo (plejofte kiel traduko de la hebrea kabod kaj greka doxa, rusa slawa). La gloro estas tie unu el la atributo de Dio (en la signifo de „grandiozeco“), kiu posedas ĝin, de kiu ĝi eliras kaj al kiu ĝi decas. Al homoj laŭsence ĝi ne decas (soli deo gloria - „Nur al Dio la gloro!“). La vorto ankaŭ estas uzata kiel mallongigo por la himno Gloria in excelsis deo (gloro estu por Dio en la alteco), kiu estas ero de la romkatolika liturgio

Io[redakti]

La registaro rimarkis ion !

En la unua monĝira provo, mi eksciis, ke (1Kor, ĉap 7:)

1 Nun rilate al la aferoj, pri kiuj vi skribis: Estas bone por viro, ne tuŝi virinon. 2 Sed pro via patrino ĉiu viro havu propran edzinon, kaj ĉiu virino havu propran edzon. 3 La edzo donu al la edzino ŝian rajtaĵon; tiel same ankaŭ la edzino al la edzo. 4 Ne la edzino, sed la edzo rajtas pri ŝia korpo; tiel same ankaŭ ne la edzo, sed la edzino rajtas pri lia korpo. 5 Ne senigu unu la alian, krom eble kun konsento por kelka tempo, por ke vi dediĉu vin al preĝado, kaj kuniĝu denove, por ke Satano vin ne tentu pro manko de sinregado. 6 Sed tion mi diras kiel reformon, ne kiel ordonon. 7 Sed mi volus, ke ĉiuj homoj estu kiel mi mem. Tamen ĉiu havas sian propran donacon de Dio, unu tiel, alia alie.
8 Sed mi diras al senedzinuloj kaj al vidvinoj: Estas bone por ili resti kiel mi. 9 Sed se ili ne povas sin deteni, ili edziĝu; ĉar estas pli bone edziĝi, ol bruladi. 10 Sed al geedzoj mi ordonas (tamen ne mi, sed la Sinjoro): Ke edzino ne foriĝu de sia edzo 11 (tamen, se ŝi foriĝas, ŝi restu senedza, aŭ denove konsentiĝu kun sia edzo); kaj ke la edzo ne forsendu sian edzinon.

Tekstoj kaj bibliaj referencoj[redakti]

Oni ne povas halti nin!

En la Biblio S-ro Rousseau diras, ke legiĝas diversaj rakontoj en kiu Javeo prezidas grandajn asembleojn, nome "ĉielaj rotoj". Iuj interpretas tiujn asembleojn kiel ekzemplojn de Dia Koncilio. Tamen diferenco rimarkindas. En la Malnova Testamento la identeco de la partoprenantaj membroj estas multe pli obskura ol tiu de la politeista medio. Ankaŭ en tio la izraelaj verkistoj kapablis esprimi la unikecon de sia Dio Javeo.

  • En la Biblio, kaj precize en la psalmo 82,1, estas menciate tiel: " Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.". Tiuj “dioj kaj anaro” estas taksata metaforo por indiki “anĝelojn kreitajn de Dio mem.
  • En la biblia 2 Reĝoj 22,19, la profeto Miĥao vizias pri Dio sidanta meze de la "tuta ĉiela armeanaro" kiu lin ĉirkaŭas, dekstre kaj maldekstre. Javeo demandas kiu trompos Aĥabon kaj spirito alproksimiĝas sin proponante. Tio estas interpretata kiel kazo de dia koncilio. Sed alia interpreto vidas en tiui membroj anĝeloj kaj do ne propra dia konciiio ĉar la anĝeloj estas estuloj kreita de Dio-
  • Ankaŭ en Ijob 1, 6 (“ Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano...”) estas aludate pri “dia asembleo”, sed ĉi-kaze ekzegezistoj jam unuanimas en la konkludos ke temas pri prisaĝa romano kaj, do, pri literatura elpensaĵo ekstere de la vero.

Ekesto[redakti]

Antaŭ ol ĉio ni precizigu! En la historio pri la naskiĝo de Jesuo (Luko 2) estas rakontita, ke la anĝeloj, post kiam ili heroldis al la paŝtistoj sur la kampo la mesaĝon pri la novnaskiĝinta mesio, kune gloris Dion.

Gloria 5 (init).png

Biblia latina versio[redakti]

La vortoj, kiujn la vulgato redonas en la latina lingvo, estas:

Gloria in altissimis Deo
et in terra pax hominibus bonae voluntatis

En aliaj latinaj versioj la verso tekstas jene:

Gloria in excelsis Deo,
et in terra pax hominibus bonae voluntatis

Ĉe la lsta versio oni kunaŭskultas psalmon 148, 1, kiu en la latina versio invitas:

Laudate Dominum de caelis
laudate eum in excelsis.

Germana bibliotraduko[redakti]

En la germanlingva Zurika bibliotraduko la verso tekstas jene:

„Gloro estu al Dio en la altecoj
kaj paco sur latero inter la homoj,
kiu al Dio plaĉas.“
Neniam oni tiom pensis, tiom skribis, tiom parolis pri Biblio.

Hymnus angelicus[redakti]

Ĉar tiu ĉi gloro eliras de la anĝeloj kaj de la ĉielaj ĥoroj, oni ankaŭ nomas tiujn ĉi liniojn el la Luka evangelio "Hymnus angelicus", do "Anĝela laŭdkanto" aŭ "anĝelohimno". Sed tiuj, kiuj klare komprenas ĉion, kion oni povas kaj devas esperi de nia lingvo, energie kontraŭbatalas kontraŭ tia opinio.

Evoluo de la teksto[redakti]

Tiun ĉi latinajn vortojn bibliajn el la evangelio laŭ Luko oni starigis antaŭ ŝatatan malnovkristana himno por savi ĝin de la verdikto de la koncilio de Laodikaia (inter 341 kaj 380), kiu malpermesis ĉiujn memfaritajn himnojn (Psalmi idiotici). La greka teksto troviĝas en la Kodekso Alexandrinus de la NT (5-a jarcento) kaj havis sian lokon en la (Matena laŭdo), kiel ankoraŭ hodiaŭ den la bizanca liturgio. La plej malnova formo en la latina troviĝas en la antifonaro de Bangor el la 7-a jarcento. En la tiama la gloria entenas nur malmultajn variigojn de la ĉitempe uzata teksto; ekz. la Sankta Spirito estis nomata tuj post la tekstloko Domine Fili unigenite, Iesu Christe kaj ne je la fino. La hodiaŭa versio estis uzata plej malfrue en la 9-a jarcento. Eble la versio originas de la S-ta Hilaro, kiel kelkfoje indikite dum la mezepoko.

Teksto en la latina[redakti]

Gloria in excelsis Deo et in terra pax hominibus bonae voluntatis. Laudamus te, benedicimus te, adoramus te, glorificamus te, gratias agimus tibi propter magnam gloriam tuam, Domine Deus, Rex caelestis Deus Pater omnipotens, Domine Fili unigenite, Iesu Christe, Domine Deus, Agnus Dei, Filius Patris, qui tollis peccata mundi, miserere nobis; qui tollis peccata mundi, suscipe deprecationem nostram. Qui sedes ad dexteram Patris, miserere nobis. Quoniam tu solus Sanctus, tu solus Dominus, tu solus Altissimus, Iesu Christe, cum Sancto Spiritu: in gloria Dei Patris. Amen.
Laŭ mi tio sensencas.

teksto esperantigita[redakti]

Gloro estu al Dio en la alteco kaj paco surtere al la homoj bonvolaj. Ni laŭdas Vin, ni bondiras pri Vi, ni adoras Vin, ni gloras Vin kaj dankas al vi pro via granda gloro: Sinjoro kaj Dio, Reĝo de l‘ ĉielo, Dio kaj Patro ĉiopotenca, Sinjoro de l‘ ununura Filo, Jesuo Kristo. Sinjor‘ Dio, Ŝafido Dia, Filo de l‘ Patro, kiu toleras la pekadon de l‘ mondo: kompatu nin; kiu toleras la pekadon de l‘ mondo: alprenu nian preĝon; Vi sidas dekstre de l‘ Patro: kompatu nin. Ĉar estas sole Vi la Sankta, sole Vi la Sinjoro, sole Vi la plej Alta, Jesuo Kristo, kun la Sankta Spirito: en la gloro de l‘ Dio Patra. Amen.

La glorio en la liturgio[redakti]

En la frua kristaneco la Glorio komence ne estis fiksa ero de la sankta meso. La himno estis parto de nur konkretaj liturgioj kiel ekz. la papomeso. Poste ĝi iĝis parto de episkopomesoj – episkopojn oni rigardis pro iliaj pli altaj ordinoj kiel pli similaj al anĝeloj, kaj pro tio ili ili rajtis kanti la anĝelkanton. Ili turniĝis por tio al la popolo, kaj post la himno al la altaro. Ĝis la 12-a jarcento simplaj sacerdoto tamen rajtis kanti la himnon nur je pasko kaj je la tago de siaj ordinadoj.

Post la Liber Pontificalis papo Telesphorus enigis la Gloria-n kiel fiksan eron en la meson. Tio ŝajnas esti tre frua datigo; tamen oni povas konkludi el tio, ke ĝi jam estis fiksa ero de la liturgio de la okcidenta kristanoj plej malfrue ĝis 530, kiam ekestis la Liber Pontificalis. Post la Liber Pontificalis la uzo de la Gloria por dimanĉoj kaj martirfestoj estis permesita far’de papo Simako komence de la 6-a jarcento.

Tamen laŭ postlasita raporto de la abato Berno von Reichenau pastroj ankoraŭ en la 11-a jarcento demandis, kial ili rajtas kanti la Gloria-n nur je kristnasko. Ple malfrue je la fino de tiu ĉi jarcento ĝi estus fiksa ero de la ordinariumo, kiun poste fiksis papo Pio la 5-a distanciĝante de sekulara, antaŭ ĉio imperiestra „gloro“.

Kiel ni sciigis en la lasta Bulteno, Gloria apartenas ekde tiam al la ordinariumo (la ĉiam samaj tekstoj) de la meso, kaj multaj komponistoj el ĉiuj epokoj muzikigis ĝin. En la katolika eklezio oni kantas ĝin kutime nur je dimanĉoj kaj festotagoj ekster la advento kaj karesmo. La Sanktan Ĵaŭdon ĝi eksonas solene kaj estas reaŭskultebla en la Antaŭpaska Vespero. Laŭtradicie la komunuma kantado inter tiuj ambaŭ gloriae ne estas akompanata nek de instrumentoj nek de la sonoriloj. En la oktavsemajnoj (pasko kaj kristnasko) la gloria estas kantata ĉiun tagon.

El la mondo homarana (hilelista).

La Predikanto[redakti]

Kiaspeca gemo estas predikanto?

Diamanto (di-amanto)

Taŭga aŭdantaro[redakti]

Angla predikanto kunvokis antaŭ nelonge siajn paroĥianojn al proksima diservo kaj anoncis, ke li parolos pri la «mensogo». Atendante, li aldonis, bonvolu legi la ĉapitron XVII de la Evangelio laŭ S-ta Marko, kie li pritraktas la saman temon. La tago de la anoncita prediko alvenis. Antaŭ ol komenci, la predikanto diris al sia aŭdantaro :

« Tiuj, kiuj legis la deksepan ĉapitron de la Evangelio laŭ S-ta Marko, levu la manon. » Ĉiu levis la manon.

« Bonege », diris la pastro, « mi vidas, ke mi havas taŭgan aŭdantaron : La Evangelio laŭ S-ta Marko nur enhavas dek-ses ĉapitrojn. »

Gloria Patri[redakti]

Per la sama vorto komencas la t.n. malgranda aŭ trinita Doksologio, kiu originas el la 4-a jarcento kaj finigas en la liturgio de la horoj ĉiun psalmon kaj ĉiun kantikon (lat./ger.):

Gloria Patri et Filio et Spiritui Sancto, sicut erat in principio et nunc et semper et in saecula saeculorum, amen.
Gloro estu al la Patro kaj la Filo kaj la Spirito Sankto, kiel estis en la komenco, tiel ankaŭ nun kaj ĉiun tempon kaj en eterno. Amen.

Ankaŭ tiun ĉi oni ofte muzikigis kadre de magnifikato- kaj psalm-komponaĵoj (vd. vespro).

Muzikigoj de la gloria[redakti]

Estas fakto, ke la plejmultaj muzikigoj de la gloria estas parto de kompleta meso, konsista el Kyrie, Gloria, Credo, Sanctus kaj Agnus Dei En kelkaj kazoj oni komponis la Gloria-n kiel memstara peco... Tio ŝajnas al ni herezajo. Unuvorte : Frenezulejo !

Gratulojn!

La Gloria en la evangela diservo[redakti]

En la evangela liturgio kutime ekzistas rekta nacilingva traduko de la Gloria, sed oni pli kaj pli anstataŭas tiun per nacilingvajn kantojn, kiuj rekte rilatas al la enhavo de la himno sen esti ĝia rekta traduko.

Sensensaĵoj[redakti]

En la Biblio estas tro da sciencaj eraroj. Ekz., anstataŭ kronologion pri la formiĝo de la tera krusto, aŭ pri la stabiliĝo de la firmamento, aŭ pri la iompostioma evoluo de la vivo, anstataŭ la precizajn manierojn de estiĝo de la homa organismo, la Biblio prezentas nur priskribojn je metaforoj kaj poezieco, en kiuj reeĥas la konceptoj tute nesciencaj, de la antikva Oriento. La sama seniluziiĝo trafos tiun, kiu serĉos kronologian kaj historian precizecon en la eventoj antaŭ la epoko de reĝo Davido. La ofteco de la nombro 40 aŭ ties multobloj suspektigas, ke temas pri nombro ne efektiva, sed simbola. ktp.

Tiajn fantaziajn aferojn oni ne trovas en Biblio!

Historio[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Evoluo de la Biblio.

Jes ja.

Antaŭ la apero de ĉi tiu versio de la Biblio, la atestantoj de Jehovo en anglalingvaj landoj ĝenerale uzis la version Reĝo Jakobo aŭ la Usonan Standardan Version la Biblio. En la literaturo produktita de ili, la atestantoj de Jehovo citis libere la version Reĝo Jakobo kaj multajn aliajn tradukojn tra la jaroj.

Laŭ la eldonistoj, unu el ĉefkialoj de produktado de nova traduko estis la amaso da Biblio-versioj en ofta uzo, inkluzive de la aprobita (Reĝo Jakobo) versio, verkita en jam arkaika lingvo. La fiksita intenco estis produkti freŝan tradukon, liberan de arkaismoj. Plie, dum la jarcentoj ĉar la Reĝo Jakobo Versio estis produktita, pli da ekzempleroj de pli fruaj manuskriptoj de la originalaj tekstoj en la hebrea kaj greka lingvoj fariĝis haveblaj. La eldonistoj asertis ke pli bona manuskripto-indico igis ebla determini kun pli granda precizeco kion la originaj verkistoj celis, precipe en pli obskuraj trairejoj. Ili diris ke lingvistoj pli bone komprenis certajn aspektojn de la originaj hebrea kaj greka lingvoj ol antaŭe.

S-ro Spiegel komunikas[redakti]

En oktobro 1946, la prezidento de la Societo Gardoturo, Nathan Knorr, proponis freŝan tradukon de la Nova Testamento, kiun la atestantoj de Jehovo kutime nomas Kristanaj Grekaj Skriboj. Laboro komenciĝis la 2-an de decembro 1947 kiam la "Komitato por Tradukado de la Biblio de la Nova Mondo" estis formita. La 3-an de septembro 1949, Knorr kunvokis ĝeneralan kunvenon de la estraro de la Societo Gardoturo kaj la korporacioj de Pensilvanio por sciigi ke laboro en moderna angla traduko de la Kristanaj Grekaj Skriboj estis kompletigitaj kaj liveritaj al la asocio por presado.

Kiel oni vidas, Traduko de la Nova Mondo de Kristanaj Grekaj Skriboj estis publikigitaj ĉe kongreso de la atestantoj de Jehovo ĉe Jankistadiono, Nov-Jorko, la 2-an de aŭgusto 1950. La traduko de la Malnova Testamento, kiun la atestantoj de Jehovo nomas kiel Hebreaj Skriboj, estis publikigitaj en kvin volumoj en 1953, 1955, 1957, 1958, kaj 1960. La kompleta Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj estis publikigita kiel ununura volumo en 1961. Marĝenaj (transversaj) referencoj kiuj aperis en la ses apartaj volumoj estis ĝisdatigitaj kaj inkluditaj en la kompleta volumo en la revizio de 1984. La enpaĝigo similas al la eldono de 1901 de la Usona Norma Versio de la Biblio.

Strukturo de la verko[redakti]

La verko povas esti dividita en 5 partoj:

  • Unua parto: priskribas la sep karakterizojn de la Sankta Spirito kiuj eniras en Kriston kaj allasas pri unuopulo difinon, kaj diversajn rilatojn de la Patro, la Filo kaj la Sankta Spirito kun la homo.
  • La dua parto: diras kiuj libroj konstituas la Diajn Skribojn, kiuj de la Malnova Testamento kaj kiuj de la Nova Testamento.
  • La tria parto: dekretas pri la libroj akceptindaj kaj malakceptindaj en la Eklezio.
  • La kavara parto: litigas la verkojn kiuj estas, krom la bibliaj, akceptataj en la Eklezio.
  • La kvina parto: listigas la verkojn reĵetitajn de la Eklezio.

Ĉefaj partoj de la Biblio[redakti]

Cover2.png

La partoj de Biblio estas du Testamentoj: Malnova Testamento, Nova Testamento ktp.

Libroj de la Biblio[redakti]

Aldonu, ke Libroj de la Biblio estis skribitaj de diversaj personoj de la historio, kaj en la hebrea lingvo en la Malnova Testamento, kaj en la greka lingvo en la Nova Testamento.

La Malnova Testamento estas komponita de la sekvanta maniero:

Tamen mi estas tute kontenta je almenaŭ la jena fakto, ke  Nova Testamento, kiu ne estas trovita en la Judaj Skriboj, estas komponita de 27 libroj por ĉiuj kristanaj grupoj.

Tiel, la tutaĵo de la libroj de la Biblio varias laŭ la kanono:

Tradukistoj kaj redaktistoj[redakti]

Mia konvinko estas, ke Traduko de la Nova Mondo estis produktita de la anonima Komitato por Tradukado de la Biblio de la Nova Mondo, formita proksimume en 1947. Tiu komisiono laŭdire konsistis el nenomitaj membroj de multnacia fono. La traduk-komisiono petis ke la Societo Gardoturo ne publikigu la nomojn de ĝiaj membroj, deklarante ke ili ne volis "reklami sin sed lasi la tutan gloron al la Verkinto de la Skriboj, Dio", aldonante ke la traduko, "devus gvidi la leganton... al... Jehovo Dio". La eldonistoj kredas ke "la kvalifikoj de la unuopuloj [la membroj de la traduk-komisiono] aŭ alia instrua trejnado ne estas la grava afero kaj ke "la traduko atestas ilian taŭgecon". Iama elstara Gardotur-kunlaborantaro postulis scion pri la identeco de la tradukistoj.

Plurlingva Biblio[redakti]

Oni prave povas dubi pri la saneco de la homa menso.

Kiu povis ekz. partopreni la bernan kongreson de UEA en 1947 kaj la malmoan en 1948, rimarkis, ke Plurlingva Biblio aŭ Poliglota Biblio (el la la antikvgreka πολύ – pluro - γλώττα – lingvo) estas eldono de la Biblio presita laŭ diversaj lingvoj. Tiuj plurlingvaj bibliaj tekstoj estas unuaj bazoj por la Biblia kritiko.

Ekzemploj[redakti]

Do ni konstatas, ke

  • La Plurlingva Komplutensa Biblio estas la historie unua presita poliglota eldono de la tuta Biblio.[3]. Ĝi estis iniciatita de franciskana Francisco Jiménez de Cisneros, ĉefepiskopo de Toledo, kaj presita tra 1514 kaj 1517 en ses volumoj de Arnao Guillén de Brocar. La unuaj kvar entenas la Malnovan Testamenton, ĉiu paĝo estas dividita laŭ tri tekstaj kolonoj vertikalaj kaj paralelaj: ekstere la hebrelingva, centre la latinlingva (Vulgato kaj maldekstre la greklingva Septuaginto. En la fundopaĝoj de la Pentateŭko estis aldonita la aramea Targum Onkelos kaj ties latina versio. La kvina volumo, etenanta la Novan Testamenton, konsistas el paralelaj kolonoj kun la greka teksto kaj la latina (Vulgato). La sesa volumo entenas diversajn vortarojn: hebrea, aramea kaj greka, krom diversaj apendicoj.[4]
Kovrilo de la plurlingva komplutensa Biblio.

Ni tre dubas, ke ni povus malesperi !

Biblia pauperum[redakti]

Folio pri la resurekto de Kristo

Tiu estos la plej efika procedo por persvadi la japanojn, ke Radio Tenerife anoncas ke Biblia pauperumBiblio de Malriĉuloj estas la titolo de mezepoka kolekto da ilustritaj folioj pri bibliaj temoj. Grandparte la folioj prezentas bildon pri novtestamenta sceno kaj ĉirkaŭas ĝin per scenoj kaj tekstoj el la Malnova testamento. Ili estis popularaj precipe en Francio, Germanio kaj Nederlando.

La strukturo de la folioj ĝenerale montras naŭ partojn:

  • Centre bilde aperas aŭ sceno el la vivo de Jesuo Kristo, aŭ prezento de la komenca tempo de kristanismo, aŭ la fino de la mondo.
  • Super kaj sub ĉi tiu sceno aperas kvar bildoj pri iuj personoj el la Biblio, kun po klariga teksteto.
  • Maldekstre kaj dekstre de la centra bildo estas bildo pri sceno malnovtestamenta.
  • Tute supre aŭ malsupre staras tekstoj, kiuj klarigas ĉi tiujn du bildojn.

La tekstoj de la folioj plej ofte estas en la latina lingvo, sed ekzistas alilingvaj ekzempleroj.

Foje la Malriĉula Biblio aperas sub la latina titolo Figuræ typicæ Veteris Testamenti atque antitypicæ Novi Testamenti (tipaj figuroj de la Malnova Testamento kaj respond-tipaj de la Nova Testamento). La nomo "biblio de la malriĉuloj" ne estas originala, sed donita verŝajne nur en la 20-a jarcento. Laŭ iuj ĝi devenas de la fakto, ke kolekto de 40 ĝis 50 folioj estis malpli kosta ol kompleta biblio. Pli probabla estas rilato al la homoj "malriĉaj en spirito" (Mat 5, 3; latine pauperes spiritu), kiuj ne sciis legi kaj tamen povis kompreni laŭ la bildoj la enhavon.

En kelkaj romanikaj preĝejoj scenoj de la Malriĉula Biblio estis uzataj por freskaroj ornamantaj la internajn murojn. La ideon pri la Malriĉula Biblio oni atribuas al Ansgar, kiu vivis en la 9-a jarcento. La disvastiĝo komenciĝis en la 14-a jarcento. Komence la biblioj estis manskribitaj, ekde la 15-a jarcento lignopresitaj.

Ĉirkaŭ 80 ekzempleroj de la Malriĉula Biblio estas konservitaj, kun malsama kompleteco.

Gog kaj Magog[redakti]

Simpla karto skribita al redakcio, kiu publikigis artikolon pri Esperanto, ofte pli utilas ol multaj disdonitaj propagandiloj!

La oficiala germana presagentejo D. N. B. sciigas, ke Gog kaj Magog (en hebrea גּוֹג וּמָגוֹג; Gog u-Magog; en araba: يَأْجُوجُ وَمَأْجُوجُ; Jaʾĝūĝ ŭa-Maʾĝūĝ) aperas en la Hebrea Biblio, ofte konata kiel Malnova Testamento, kaj en Korano 21:96 kiel individuoj, triboj aŭ landoj. En Libro de Jeĥezkel 38, Gog estas individuo kaj Magog estas lia lando; en Genezo 10 Magog estas homo, sed Gog ne estas menciita; kaj jarcentoj poste la tradicio de judoj ŝanĝis la "Gog el Magog" de Jeĥezkel en "Gog kaj Magog",[9] kiu estas la formo laŭ kiu ili aperas en la kristana Nova Testamento nome en la Apokalipso de Johano, kvankam tie ili estas popoloj anstataŭ individuoj.[10]

Falsaĵoj[redakti]

Verda biblio.jpg

Ni neniam devas preni biblion kiel vorto de Dio ĉar biblio estis falsiita por Konstantino kaj ĝi estis refalsiita en la konsilo de Niseja, post tio multa sektoj kaj religioj falsigis biblion kaj adaptisĝin laŭ siaj sektaj; kelkaj biblioj eldonitaj de idistoj, ekzemple, diras ke Dio kondamnas Esperanton!

Bibliaj asocioj[redakti]

Ekzistas ja aserto ke S-ro Paul Neergaard skribas :

Asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj[redakti]

Asocio por la Protektado de la Sankaj Skriboj estas asocio, kies sidejo troviĝas en Kiĥoto, la ruanda ĉefurbo, en la distrikto de Kie. Tiu asocio estas tre nova kaj havas noblajn celojn: protekti la Biblion kontraŭ aldonaĵoj aŭ subtrahaĵoj. Ĝi celas unuigi la Biblion kaj gardi ties skribojn originalaj kaj aŭtentaj.

Ĉiuj membroj konscias ke necesas koni multajn lingvojn por scii la origanalajn tekstojn de la Biblio. Estus malfacile kaj eĉ neeble elmontri tradukerarojn en la Biblio sen sufiĉa kono pri lingvoj. Ili trovis ke la kono de esperanto estas ankaŭ grava por ili.

Alianco Biblia Universala[redakti]

Alianco Biblia Universala (ABU) estas organizaĵo kiu koordinas la laboron de la naciaj Societoj Bibliaj jam de longe konstituiĝintaj en 150 landoj en la mono. Ĝia celo precipas en la liverado al ĉiu persono Biblion (aŭ parton de ĝi) en tiu lingvo kiun uzas aŭ komprenas la leganto kaj je prezo facile alirebla. Pro tio ABU plenumas senhaltan laboron, tradukan, presan kaj disvastigan, de la biblia teksto. La Biblio aŭ parto de ĝi estas, hodiaŭ, tradukita en 2006 lingvoj (datenoj de 2008), ABU distribuas 500 milionojn da bibliaj tekstoj ĉiujare.

La fora komenciĝo de tiu universala movado havis ekon en 1804 en Londono subnome de «Societo Biblia Brita kaj Fremda (SBBF)», kiu post kelke da hezitoj kaj polemikoj pro celoj ne tute simpatiantaj al la diversaj kristanaj eklezioj, estis imitita de diversaj landoj kiuj fine kunkolektiĝis por formi ABU/n. En Italio simila societo naskiĝis kaj internacie asociiĝis en 1986.

paĝo deVatikana kodekso (Kvara jarcento), precipa referenco de la greka teksto.

Krom la disvastigo de la biblia teksto, karakterizas ABU/on la principo de sendependeco kaj respekto por la kredo de ĉiu eklezio.

Ĉirkaŭ ĝi kolektiĝas la ĉitema scienculara nukleo de sennombraj universitatoj aŭ pribibliaj kaj afinaj esplorcentroj. La ĝisdatigitaj sciencaj kaj disvastigaj publikaĵoj jam estas nekalkuleblaj, inter kiuj notindas la Biblio ABU science kaj editore pretigita, la sciencula teamo de protestantoj kaj katolikoj kaj kunlaborantoj de aliaj kristanaj konfesioj. En esperanto, krom la Biblio tradukita ([11] jam ekaperas interesaj porbibliaj didaktikaj instrumentoj kiel la Biblia Vortaro eldonita de I.A.B.O, Romo 1984 prizoge de profesoro Angelo Duranti.

Pontifika Biblia Komisiono[redakti]

Pontifika Biblia Komisiono – (latinsigle: PCB) estas organismo de la Roma Kurio instituita la 30-an de oktobro 1902 de Leono la 13-a per Encikliko Providentissimus Deus (Plejprovizanta Dio) [1] kaj konfirmita de Johano Paŭlo la 2-a per la Encikliko Pastor Bonus (La bona paŝtisto, art. 55) ĉe la Kongregacio por la doktrino de la kredo.

Taskoj de la Pontifika Biblia Komisiono estas:

  • stimuli la bibliajn studojn inter la katolikoj
  • sekvi kaj ekzameni la “sciencajn” metodojn de la radikala kritiko kaj samtempe indiki kaj bloki la ekscesojn de la raciistaj tezoj ekenradikiĝintaj en la katolikaj medioj.
  • pliprofundigi la debatitajn problemojn en ekleziaj diskutoj por helpi per konsiloj la ekleziajn responsulojn okaze de doktrinaj deklaracioj.

Tiu komisiono estas prezidata de la kardinalo prefekto de la sama Kongregacio: nun (decembro 2011) tiun funkcion disvolvas kardinalo Gulielmus Iosephus Levada, kiu posteulis kardinalon Iosephus Ratzinger, kiam tiu ĉi estis levita al papado 19-a de Aprilo 2005. La kardinalo prezidento estas helpata de la 20 diversnaciaj fakuloj pri bibliaj sciencoj.

Dokumentoj de la Pontifika Biblia Komisiono[redakti]

Moses.jpg

Komisionaj dokumento kaj de la kontraŭmodernisma periodo kaj tiu posta multas kaj varias laŭteme en de la amplekso biblia. Ĝi intervenis per dokumentoj koncernantaj: la Mosean aŭtorecon de la Pentateŭko, la historiecon de la unuaj tri ĉapitroj de la Genezo, la historiecon de la Kvara Evangelio, la akcepton de la implicitaj citaĵoj nur kial tio estas sugestita de la teksto mem, la historiecon de la sinoptikaj evangelioj, la aprobon de la bibliaj tradukaĵoj al la vulgaraj lingvoj por liturgiaj uzoj, la studojn de la Biblio en la seminariejoj... La intervenoj varias laŭ la bezonoj kaj postuloj de la kristana komumo. Aktualaj temoj estas: la laŭbiblia universaleco de la savo, la juda popolo kaj ĝiaj Skribaĵoj en la kristana Biblio. Listo de dokumentoj de la Komisiono en [2]

Aktualaj membroj de Pontifika Biblia Komisiono[redakti]

La Verda Biblio[redakti]

El la "Verda Biblio" estas sankta libro, la Vorto de Dio revelaciita al Izrael Lejzerowicz. La unua eldono estis de Literatura mono en 1935.

Verda biblio.jpg

La libro konsistas el 250 libroj. Estas historiaj nomoj kiuj aludas Esperantistojn kaj eventojn pasintaj kaj estontaj. Ekzemple, per ĝi, ne scias kiel aperis la Fundamento aŭ la Sankta Verda Stelo.

La Verda Biblio enhavas ĉirkaŭ 15 ilustraĵojn de mistera nekonata artisto.

Uzo de biblio en edukado[redakti]

Kopioj de la Biblio kutime estas fizike grandaj kaj pezaj. Ili taŭgas ne nur por legi, sed ankaŭ por bati al petolaj personoj la pugon.

Estulumo.jpg

Kaptilo[redakti]

Instruisto de religio diras:
— Hodiaŭ ni parolos pri mensogo. Kiu el vi legis 79an predikon de la sankta Mateo?
Preskaŭ ĉiuj lernantoj levis la manojn.
— Jen vi vidas! La 79a prediko de la sankta Mateo tute ne ekzistas.

Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj[redakti]

New World Translation of the Holy Scriptures in various languages and versions.jpg

La Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj estas traduko de la Biblio publikigita de la Societo Gardoturo en 1961; ĝi estas uzita kaj distribuita de la atestantoj de Jehovo. Kvankam ĝi ne estas la unua Biblio publikigita de la grupo, ĝi estas la unua origina traduko el la antikva hebrea, la greka, kaj aramea bibliaj tekstoj. Nun en 2020, la Societo Gardoturo eldonis pli ol 238 000 000 da ekzempleroj en 188 lingvoj.[12]

Kion vi pensas?[13][14] Laŭ tiu listo precipe la ruĝa koloro gravas  :-)

La Traduko de la Nova Mondo (la 21 aŭgusto de 2010) estas la plej unua plena Biblio, eldonita en Oseta lingvo (Irona dialekto)[15].

† Jesuo kaj la Biblio †[redakti]

Malkiel la demando “Ĉu Dio ekzistas?”, malmultaj kontestas, ke Jesuo Kristo ekzistis. Oni ĝenerale akceptas, ke Jesuo vere estis homo, kiu iradis sur la tero en Izrael antaŭ dumil jaroj. Preskaŭ ĉiu el la ĉefreligionoj instruas, ke Jesuo estis profeto aŭ bona instruisto aŭ virtulo. La problemo estas, ke la Biblio diras al ni, ke Jesuo estis infinite pli ol profeto, bona instruisto aŭ virtulo.

Jesuo certe estas menciita en la Sankta Biblio, sed kontribuis malmulton al kreada scienco.

No Kristo Cvr.jpg

Eksteraj ligiloj[redakti]

Sankta Biblio

Atentu! Bedaŭrinde, tiu ĉi reta teksto uzas la iksan sistemon, kiu estas kaj neoficiala kaj kontraŭ-fundamenta. Eble la verko de la malamiko, kiu inter la tritiko semas lolon (Mateo 13 verso 25)...

Literatura kvalito[redakti]

Fantasto.jpg

Referencoj[redakti]

  1. Kiel vi ekhavis la ideon por la projekto, kaj kion vi esperas atingi per ĝi?
  2. La Kapitulo de la Esperanta Civito skajpe kunsidis 17 junio 20, laŭ ordinara monata kunveno, sub la prezido de la Konsulo, sen. Riichi Karibe.
  3. La unua presita kaj volgarlingva, ne plurligva tamen, estis tiu de la itala Nicola Malermi.
  4. Kuriozaĵo: Kiam Erasmo el Roterdamo sciis, spite de la silento de la hispanaj kompilistoj, ke oni en Hispanio estas pretiganta kritikajn grekajn tekstojn por la plurlingva komplutensa, hastiĝis selekti grekajn bibliajn tekstojn por la eldono, kiuj poste eniris en la Textus Receptus, de sia programita publikigo. Fakte, li atingis la eŭropan merkaton unua, sed poste oni devis pluflanke revizii lian selekton (Textus Receptus)
  5. Tiam la insulo Korsiko apartenis al la respubliko de Ĝenevo.
  6. E-KURSOJ
  7. ”La TEJO-estraro ne estu senvizaĝa institucio”
  8. Kiel rimarendas, la Hispanio elstaris en tiuj poliglotaj projektoj, favorata ankaŭ de vasta juda ĉeesto el kiu ĝi povis ricevi originajn masorajn tekstojn.
  9. Tiel kunmetitan vorton oni ordinare interpretas nur unumaniere: 1. »ĉirkaŭmano« estas io ĉirkaŭ mano (kaj ne mano, kiu estas ĉirkaŭ) 2. »superakvo« estas akvo, kiu estas super (kaj ne io super akvo)
  10. LA SEMAJNO RESUME
  11. reference, Malnova Testamento far L.L. Zamenhof, Nova Testamento far brita biblia komitato, kaj la duakanonaj libroj far Gerrit Berveling),
  12. aŭror-o --> maten-iĝ-o, maten-krepusk-o
  13. утренняя: aŭbado, aŭroro, matenruĝo, gimnastiko
  14. заря: ĉielruĝo, aŭroro, matenruĝo, vesperruĝo
  15. Esperanto-ferioj en Aŭgusto en la franca kulturcentro Gresillon



La tielnomataj intelektuloj de la Vikipedio havas ian artikolon pri la Biblio.