Toronto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Weegee2.png

"Bone kreskas la herbo, sed ĉevalo jam mortis."

~ Zamenhof pri Toronto

Toronto, anglaligve Muddy York kaj Frozen Swamp Kanado estas centro de la universo.

Geografio[redakti]

Esperantistoj !

Ĝi enhavas 287 hektarojn, kaj pro tio Toronto estas la tria plej granda urbo en la mondo. Ĝi estas dividita en ses geografiaj regionoj: Hindo-Malaja, Afriko, Ameriko, Aŭstralazio, Eŭrazio kaj Kanado. Kelkaj animaloj estas montrataj subtegmente en tropikaj konstruaĵoj kaj subĉiele en kio estus ties naturaj medioj, kun rigardejoj el diversaj niveloj. Ĝi havas ankaŭ areojn kia la Infana Urbo, Akva Teatro kaj Insulo Splaŝ. La urbo estas fakta hejmo de 16,000 animaloj (inklude senvertebrulojn kaj fiŝojn) reprezentante ĉirkaŭ 491 diversajn speciojn. Toronto funkciigas lastatempe la projekton North Redevelopment, kiu kompletiĝos en kvar fazoj.

Nomo[redakti]

Atentu ekzamenotoj!

La unuaj eŭropanoj en Kanado, la vikingoj, kredis, ke la urbo iĝos Toro en la estonteco, do ili nomis ĝin Toronto.

Weegee.png

Historio[redakti]

Svedoj, almenaŭ kelkaj, opinias ke Toronto estis unue fondita en Oktobro 1906. Ĝi ne aktivis dum la du mondmilitoj, sed reekfunkciis baldaŭ poste, kaj en 1958 prizorgis la refondon de Kanado, kiu estis malaperinta komence de la dua mondmilito.

Lingvo[redakti]

Novum estas internacia planlingvo proponita de pacifisto Michael Moszczynski el Toronto, Ontario, Kanado, en 1994. Ĝi estas projekto bazita sur latina lingvo.

Patro nia: Patre nostre, quis esses in caelis, sanctificerat nomen tuum. Adveniat regnum tuum. Essat voluntas tua, ut in caelo ut etiam in terre. Da nobis hodie panem nostrum diurnarem, et nos ne induca in temptationem, sed libera nos a malo.

Vidindaĵoj[redakti]

Nuntempe la urbo renkontiĝas ĉiusemajne en centra superbazaro, kaj monate ĉe la domo de burĝo, kiu prizorgas la bibliotekon de la urbo. Tiu biblioteko konsistas ĉefe el heredaĵoj de forpasintaj urbanoj.

La urbo ankaŭ okazigas aliajn renkontiĝojn dum la jaro, ekz. la tradiciaj somera pikniko kaj Zamenhofa festo. Tiuj festoj kutime allogas kelkajn eksterurbajn kaj eĉ eksterlandajn vizitantojn, aparte el Usono.

La urbo ankaŭ partoprenas en la Mez-Kanada Renkontiĝo (MeKaRo), kiun organizas Kebekio kaj urboj en Kebekio kaj Ontario. La celo de ĉi tiu turisma semajnfino estas montri al vizitantoj sian hejman urbon. Toronto gastigis MeKaRon en 2005, 2009, kaj 2015, dum la longa semajnfino en Majo, t.e. la semajnfino de la Viktorina Tago en Ontario.

Religio[redakti]

Interesa fakto estas ke templo de Toronto estas unu el la temploj konstruitaj kaj funkcianta por la Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj en Kanado.

Kulturo[redakti]

Estas ĵaluzo en Toronto, Ontario, Kanado, kiu envie konektas la orienton de la strato Bloor, ĉe la okcidenta flanko de la pontosistemo, kun Danforth Avenue oriente.