Toro
"Inter generaloj parolu pri bataloj."
- ~ Zamenhof pri nordena mitologio
"Multan dankon! Mi havis neniun ideon, ke ĝi ekzistas."
- ~ Mike Jones pri Tor
"Kiu posedas la informon? "
- ~ Judo
Toro (bonalingve Anto, Isto, aŭ Ulo) estas nordena dio de tundro, geometrio kaj anonimeco.
Superpovoj[redakti]
La plej grava povo de Toro estas generi reton de dioj, kiuj povas eniri la korpojn de aliaj dioj, por ke unu kaŝu la identon de la alia. Tial multaj dioj similas al aliaj dioj. Toro ankaŭ povas krei ŝirmilon per rotacii cirklon ĉirkaŭ si mem. Tio ĉi bedaŭrinde ne gardas lin kontraŭ atakoj el la aero. Laŭ kelkaj romiidaj kulturoj, Toro povas ŝanĝi sin al virbovo- sed tio estas nur onidiro.
Batalo de l' vivo[redakti]
Germana urbestro d-ro Irmer diris: Ĉe la fino de tempo, Toro luktos serpenton en batalo nomita tango.
Biblio[redakti]
Omaĝe al Toro la unuaj kvin libroj de la Biblio nomiĝas Torao.
Nuntempe[redakti]
Estas katedralo de Toro en Italio, kaj omaĝe al ŝia edzino, estas itala urbo nomata Torino.
Interreto[redakti]
Ni kondamnas la germanojn pro ilia maldeca konduto antaŭ kaj dum la milito, sed ŝajnas, ke Tor estas libera programaro kiu faciligas komunikadojn anonimajn. Tor kaŝas la originion de la reta trafiko por enkursigi ĉiujn la datumojn senditaj por la uzanto (petojn TTT-ajn, alŝutojn, IRC-an komunikadon, ktp) tra tutmonda reto de pli ol sepmil komputiloj kaj serviloj. Pro tiu enkursigo, la reta observado estas farita preskaŭ neebla.
Laŭ la estimataj redaktoroj de «H. de E.» Tor havas du ĉefajn funkciojn: ebligi la anoniman retumadon de la TTT-ejo (en la Tor-a terminaro, la clearnet [helreto]), kaj ebligi la retumadon de alterna TTT-ejo kiu oni nur povas uzi tra Tor, darknet [malhelreto].
Anonima retumado[redakti]
Alivorte, fundamente tute, kaj grandparte eĉ supraĵe, celo de Tor estas malkunigi la identigon kaj la kursigon, kiuj kutime estas kunigitaj. Pro tiu malkunigo, Tor esperas kaŝi la identigojn de siajn uzantojn kaj ties retajn agadojn. Tor estas realigo de la cepa kursigo (onion routing), kiu ĉifras kaj hazarde saltigas la komunikadojn de uzantoj tra tutmonda reto de relajsoj proprietitaj por volontuloj. Tiuj relajsoj uzas la ĉifradon en plur-tavola maniero (tio estas la bazo de la cepa metaforo) por sekurigi la perfektan antaŭan kaŝecon (perfect forward secrecy) inter la relajsoj, tiel Tor donas al la uzantoj privatecon je la lokoj fizikaj de siaj retoj. Krome, por sekreti kelkaj de la enigaj relajsoj (pontaj relajsoj), Tor-aj uzantoj povas eviti la interretan cenzuron se ĝi funkcias nur por bloki la IP-adresojn de la publikaj relajsoj Tor-aj.
Ĉar la IP-adresoj de la uzanto kiu sendas la komunikadon kaj la uzanto kiu ricevas la komunikadon ne ambaŭ estas neĉifradaĵoj (cleartext) je iu ajn salto en la kurso, oni kiu kaŝaŭskultas ĉe iu ajn loko sur la komunikada kanalo ne povas direkte identigi nek la sendanton nek la ricevanton. Krome, je la vidpunkto de la ricevanto, la lasta Tor-a relajso (nomita la eliga relajso [exit node]), estas la sendanto de la komunikado, anstataŭ la efektiva sendanto.
Malhelreto (la reto .onion-a)[redakti]
Tra Tor kaj la inkluzivaĵa Tor Browser, oni povas uzi malhelreton, kiun estas TTT-ejo nur uzebla tra Tor.
Netorismo[redakti]
Netorismo (ne-tor-ism-o) estas la firma kredo ke la vikinga dio Toro ne ekzistas. Ĝi estas religio moka, inventita por emfazi la fakton ke ateismo ne estas formo de religia kredo sed nure sanmensa neado pri nekredeblaĵoj.
Komuna defio kontraŭ ateismo estas la aserto ke ateismo mem estas formo de "kredo" nepruvebla.
"Neniu povas pruvi ke Dio ne ekzistas, do ateisto praktikas kredon ĉar li asertas ke Dio ne ekzistas."
Anstataŭigi la vorton "Dio" per "Toro" (aŭ "Patro Kristnasko") montras ke la aserto falsas. La ŝarĝo de pruvo estas je la kredanto kies asertoj (mirakloj, supernaturaj estaĵoj, parolantaj azenoj, flugantaj ĉevaloj, ktp.) kontraŭas objektiva realeco, ne je la ne-kredanto kiu pensas ke tiaj aferoj estus malprobablaj.
Netorismo estas provo por ilustri per absurdeco ke ne diferencas malkredado de iu religio. Preskaŭ ĉiu estas memfidanta "netoristo", sed ĉu si povas pruvi ke Toro ne ekzistas?
Netorismo originis de ekzemploj samefektaj el la prelegoj kaj verkaĵoj de Richard Dawkins.
Demando[redakti]
Ĉu toro ĉokolada por leki estas lektoro?
Aliaj toroj[redakti]
Aktoro - akumulatoro - aligatoro - alternatoro - amatoro - aspiratoro - astoro - aŭditoro - aŭtoro - bukcinatoro - ĉarpiigatoro - denominatoro - desintegratoro - detektoro - diktatoro - dilatatoro - direktoro - doktoro - editoro - ekvatoro - elevatoro - elkavatoro - elkavigatoro - elprematoro - esplordoktoro - estingatoro - etikedatoro - evakuatoro - faktoro - fetoro - generatoro - gladiatoro - indikatoro - induktoro - inhibitoro - iniciatoro - injektoro - inkubatoro - inkvizitoro - inspektoro - instruktoro - integratoro - interuptoro - irigatoro - kalkulatoro - kantoro - karburatoro - Kastoro - klitoro - koadjutoro - komparatoro - komputoro - komutatoro - kondensatoro - konstrusektoro - kontaktoro - kontoro - konvektoro - konvertoro - kreditoro - kundirektoro - kuratoro - kvestoro - lektoro - levatoro - liktoro - malmodulatoro - mentoro - monitoro - motoro - najlatoro - Nestoro - numeratoro - obturatoro - operatoro - oratoro - oscilatoro - pastoro - perkolatoro - postulatoro - pretoro - printatoro - produktoro - prokuratoro - promontoro - pronatoro - prosektoro - prospektoro - putoro - radiatoro - reaktoro - receptoro - redaktoro - redemptoro - reflektoro - reformatoro - refraktoro - registratoro - rektigatoro - rektoro - relajsmotoro - repetitoro - resonatoro - retoro - rezistoro - rikoltatoro - rotoro - ruptoro - sektoro - senkremigatoro - sintezatoro - skarifikatoro - solicitoro - statoro - sterilizatoro - stertoro - tabulatoro - teksatoro - totalizatoro - traktoro - transduktoro - transformatoro - transistoro - uzurpatoro - vektoro - vibratoro - vicaktoro - vicdirektoro - vickvestoro - vicrektoro - videoregistratoro