Tel-Avivo
"Ĝi fariĝis por mi osto en la gorĝo"
- ~ Zamenhof pri Tel-Aviva kongreso
"Modo estas la imito de tiuj, kiuj volas diferencigi sin, de tiuj, kiuj ne diferenciĝas."
- ~ Karl Lagerfeld pri tuta alia afero
"Ha ha ha, bonan respondon! :)"
"Tel-Avivo estas urbo ĉe la marbordo de la Mediteraneo"
- ~ Vikipedio pri Tel-Avivo
"Jes, mi vidis ĝin hodiaŭ en la unua fojo"
- ~ Meduzo pri Tel-Avivo
Tel-Aviv (hebree: טלוויזיה) estas urbo en Israelo, ĝi estas urbo ĉe la marbordo, kiu neniam "ripozas". En Tel-Avivo okazis la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en 2000. Tel estas kodo de telugua lingvo laŭ normo ISO 639-3 kaj A-vivo signifas "artfarita vivo". Sekve "Tel-Avivo" siginifas: "artfarita vivo en telugua lingvo".
De ĉi tie la biblia profeto Jona ekis la vojaĝon al la gorĝo de la baleno. Ankaŭ la greka mitologio pritemas tiun lokon: la maro de Jaffo estas la loko en kiu Andromeda fariĝis roko. Lokoj kiel placo Kikar Hamedina kaj la krucvojo de Dizengof- kaj Zamenhof-stratoj estas centroj de la plej moderna modo.
Turismado טורזובקה[redakti]
Kurioza fakto:Mono ne estas problemo, ĉar por eŭropanoj flugi al Israelo apenaŭ kostas pli ol flugoj ene de Eŭropo. La nombro de turistoj certe estus pli granda, se la israela politiko estus pli ŝatata inter esperantistoj.
Tel-Aviva Parado פרדס חנה-כרכור[redakti]
Mi spertis en Austrio k Germanio, ke Tel-Aviva Parado (en la angla Tel Aviv Pride, en la hebrea: מג הגאווה בתל אביב, en la araba: مثلي الجنس فخر تل أبيب) estas ĉiujara semajna serio de eventoj en Tel-Avivo, kiu okazigas la komunan vivon de GLAT-aj homoj, planita dum la dua semajno de junio kiel parto de la internacia observado de la monato de geja fiero. Unu el la okazaĵoj estas la Tel-Aviva defilado.
Iuj kritikistoj de la Tel-Aviva Parado argumentas, ke israelaj politikistoj, kiuj subtenas la mistraktadon de palestinanoj, estas hipokritaj samtempe subteni la paradon. Ĉi tio tuŝas la ideon pri kiel la geja fiera parado de Tel Avivo celas "reprodukti kaj glori la cionisman koloniadon bazitan sur la perforta forviŝo de palestinanoj" kaj tamen ankaŭ celas festi israelan fieron por gejaj homoj. La ideologio malantaŭ ĉi tiu kritiko estas, ke iuj israelaj politikistoj okazigas israelajn homrajtajn aranĝojn, subtenante la malrespekton de palestinaj homaj rajtoj. Alia opozicio al la parado estas, ke ĝi havas gejajn soldatojn, kiuj ofte faras krimojn kontraŭ palestinanoj.
Sekureco סקורג'ימה[redakti]
Tamen estis ankaŭ terura novaĵo: la stratoj en TA estas same sekuraj kiel tiuj de Roterdamo kaj eble eĉ iom pli sekuraj ol tiuj de Parizo, Madrido kaj Londono. Gravas tio, ke Israelo aperas ĉiutage en la tutmonda amaskomunikilaro ligite al "milita stato", kaj la eŭropanoj kaj la aliaj legas kaj spektas tion. Ili vidas en la TV soldatojn ktp kaj timiĝas. Ili ne komprenas, ke ĉio tio okazas en Libano aŭ en la "okupataj teritorioj", kaj ne en la israela ŝtato mem, kaj certe ne en TA! Gravas la rezultinta imaĝo, do la bildo de Israelo kiel loko kie oni daŭre batalas.
Religio דינוזאורים[redakti]
Je la komenco estis malsimpla afero, sed intertempe aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Bastet, diinoj de la katoj, estas kultata en urbo Tel-Avivo. Per ĉio ĉi mi ne volas diri, ke la demando estas finita, eĉ de la morala flanko, kiun mi traktas.
Esperanto אספסיאנוס[redakti]
Jes, en Tel-Avivo oni parolas Esperanton. Ekzistas aktiva Esperanto-klubo en Tel-Avivo, kaj Esperanto estas instruita en kelkaj lernejoj kaj universitatoj en la urbo. Tel-Avivo ankaŭ estas la sidejo de la Esperanto-Organizo por Israelo (Esperanto-Organizo por Israelo).
Kongreso קונגרס ברלין[redakti]
Post diversaj esploroj kaj klopodoj, estas decidita ke S-ro Witteryck , el Bruĝo, faras le jenan gravan deklaracion : Jen ĉi-tie vi trovos kelkajn kuriozaĵojn okazintajn dum la 85a Universala Kongreso en Telavivo.
En la unua programtago aperis en la programtabelo la jena divido de salonoj, paralele:
- En salono Masĉler: komunistoj.
- En salono Dratwer: Rondo Kato.
La Usonanoj diras, tute sincere kaj prave, ke Josef Ŝemer, kiu konis persone tiujn du israelajn forpasintojn M. kaj D. rakontis kun rideto, ke ĝuste I. Dratwer ne Ŝatis katojn, dum D-ro H. Masĉler ege amis ilin (kaj eĉ tenis kelkajn siahejme!), sed ege ne Ŝatis la komunisman reĝimon: li eĉ verkis esperantlingvan anekdotan libreton pri tiu reĝimsistemo ("La necenzurita humuro"). Sed la sorto diktis alie kaj komunistoj iris al M., dum katamantoj iris al Dratwer.
En salono Lapenna ne restis lokoj dum la prelego de J. Ŝemer "Kio kaj kiu estas judo?". Tial kelkaj alvenintoj ne povis resti. Kiam meze de la prelego ies poŝtelefono sonoris, diris tuj la preleganto: "tio estas verŝajne unu de la kongresanoj, kiuj devis resti ekster la salono, do nun li deziras aŭdi la prelegon per la telefono..."
Famaj personoj אנשים פשוטים[redakti]
- Uri Geller sudafrika kontraŭapartisma aktivulo.