Taŭro
"Anksio de infanoj"
- ~ fizikisto pri Taŭro
"Venu al nia Zamenhoffesto. Ni invitas ĉiujn al agrabla kunestado dum la ĉi-jara Zamenhoffesto kaj librofesto"
- ~ Caganer
Taŭro (latine Taurus, virbovo) estas konstilakso de la tera ĉielo de la zodiako.
Steloj kaj ĉielaj objektoj[redakti]
Kiel sciate, Aldebarano estas la alfa stelo de la konstilakso, en la okulo de la Taŭro.
Malfermaj Stelamasoj[redakti]
Malferma stelamaso[1]La kosmo kaj ni, David Galadi-Enriquez kaj Amri Wendel</ref> estas grupo de steloj, kiuj estas en siaj unuaj vivofazoj. Post iom da tempo, tia grupo disiĝos.
- La Plejadoj estas, laŭ la helena mitologio, la sep fratinoj kaj ties gepatroj Atlaso kaj Plejona. Ili estas videblaj nudokule.
- La Hiadoj desegnas la literon V en la kapo de la Taŭro
Kraba Nebulozo[redakti]
Nebulozo[2] estas nubo el gaso kaj/aŭ mikroskopaj polvaj eroj.
Do , niaj kolegoj povas konstati, ke Kraba nebulozo M1 estas supernovarestaĵo, la rezulto de preskaŭ mil jaroj de ekspansio de la supernovao de la jaro 1054. La plej masohavaj steloj ne finas siajn vivojn kiel blanka nanoj sed kiel supernovaoj. Post supernovaeksplodo restas nebulozo, nomata supernovarestaĵo.
Laŭ mia opinio tiu nebulozo estas videbla per teleskopo.
Mitologio[redakti]
Laŭ la helena mitologio Agenoro havis tre belan filinon, kiu nomiĝis Eŭropo. Dum ŝi ludis ĉe la marbordo kun amikinoj, granda taŭro venis al ŝi. Ĝia felo estis blanka, ĝiaj lunarkaj kornoj estis oraj. Sed precipe, ĝi havis tre mildan rigardon. Ŝi donis al ĝi florkolieron kaj grimpis sur ĝian dorson. Tuj li naĝis kun ŝi ĝis la insulo Kreto. Tiu taŭro estis fakte Zeŭso. Alveninte, li reprenis sian formon kaj amoris kun ŝi.
S-ro Rosher skribas: Nuntempe la Taŭro ŝajnas ankoraŭ naĝi en la nokta ĉielo kiel konstilakso, inter la Ŝafo kaj la Ĝemeloj.
Esperanto[redakti]
Kompreneble, nia Komitato ne deklaros, ke taŭro ne havas rektan influon al Esperanto, ĉar la lingvo estas kreita kaj evoluigita de homoj, ne de bestoj. Tamen, la kulturoj kaj tradicioj de malsamaj popoloj, inkluzive de tiuj, kiuj havas taŭron kiel simbolon, povas havi influon al la pensmaniero kaj esprimoj de Esperanto-parolantoj el tiuj kulturoj.
Ekzemple, en hispana kaj portugala kulturo, la taŭro estas simbolo por la toro-batalo, kaj la vorto "toro" ofte estas uzata en esprimoj kaj frazoj. Tial, Esperanto-parolantoj el tiuj kulturoj povas uzi tiujn esprimojn kaj frazojn en Esperanto, kaj ili povas ankaŭ esti konataj al aliaj Esperanto-parolantoj el malsamaj kulturoj.
Tamen, estas grava principo en Esperanto ke ĝi estas internacia kaj senpartia lingvo. Kaj tial la kulturoj aŭ la simboloj ne estas emfazitaj. Esperanto estas kreita por faciligi la internacian komunikadon, sen aldoni politikan aŭ kulturan influon al la lingvo mem.
Tre amuza ŝerco[redakti]
Kial la Taŭroj ne povas lerni Esperanton?
Ĉar ili ne povas pruntepreni vortojn per la kornoj!
Astrologio[redakti]
Laŭ la astrologiistoj naskituloj de ĉiu zodiaka signo havas karakteron propran je tiu signo. Jen laŭ ili la personeco de la « Virbovuloj »
- virinoj :
- viroj:
- Korpo kaj sano
Li estas ĝenerale larĝekonstruita, kun aĝo formiĝas ventro iom elstaranta; la vizaĝo havas rondajn liniojn, rondan nazon, plenkarnajn frandemajn lipojn, okulon borderitan de longaj okulharoj; ankaŭ la manoj estas dikaj kaj karnaj, la kolo larĝa. Li estas el tero kaj sensa, li bezonas tuŝi, palpi; la voĉo estas kolora, muzika. Sentiĝas en li spuron de maldelikateco.
Lia sano estas solida, li havas fortan laborpovon, sed faras ĉion kun malrapido kaj ŝparo, sobre. Sed li samtempe malemas sporton, kaj tial ofte evidentiĝas manko al lia sano. Li ankaŭ devus lukti kontraŭ sian emon al tro riĉaj manĝoj.
Tamen, se li eskapas el troa sangopremo, li povas iĝi vigla kaj solida maljunulo; la amo al vivo, kvieto, memcerteco ekvilibras lin, kaj al li taŭgas respekti la ritmojn de la naturo kaj vivi en la kamparo, kiu pli bone resanigas lin ol ĉiaj artaj kuraciloj.
- Kiel li reagas ?
Li ŝatas belon, amas plezurojn, kaj «fakule» aprezas ilin; li ĉerpas el simplaj aferoj profundajn ĝojojn, kaj li scias eventuale kontentiĝi pri esencaĵoj, lasante superfluon. Estado feliĉigas lin, kaj li ne starigas al si metafizikajn demandojn. Ve al tiu, kiu malutilis al li aŭ al lia patro, aŭ avo: lia venĝemo neniam estingiĝos. Lia plej granda malvirto estas eble lia posedemo, li havas instinkton proprietulan: „lia" edzino, „lia" domo, „lia" mono, „lia" iniciato estas plej karaj.
Kvankam li aspektas varmkora, li estas fakte sufiĉe sekretema, li ne fidas al la novrenkontito, li atendas de aliuloj, ke ili estu elplruvitaj. Li pripensas decidojn, sed elektinte li neniam retropaŝas; persistemo, malcedemo estas samtempe al li forto kaj malforto. Li tamen havas solidan intelekton kaj kapablon al solidaj sintezoj; neniam li soras en nuboj, li restas surgrunde konkreta, prudenta, singarda. Mono estas grava, kaj la bezono pri sekureco.
- Je kio li taŭgas ?
Por negocoj plej ofte. Li havas virtojn kiel organizokapablo, praktika sagaco, realosento, kaj ne lasas sin facile emocii pro la problemoj de aliuloj. Li defendas la proprajn interesojn kaj estas fojfoje riproĉita, ke en li malĉeestas malavaro. Li ankaŭ estas lerta pri libertempaj manlaboroj, li interesiĝas pri arkitekturo aŭ urboscienco. Pro lia logo al la tero li taŭgas al terkultivado aŭ esploro pri sterkoj.
- Kiel li amas ?
La virbovulo, amante la vivon, amas ankaŭ amon, kaj amoron. Tiu ĝuema malestimas «fuŝulojn», kiuj ne diligente klopodas por doni al virino ĉiom da plezuro, kiun ŝi atendas. Li ludas ŝin kiel oni ludus violonĉelon; kun fervoro efikeco, dankemo.
Dum sia junaĝo li papiliumas iom, kun avido kaj scivolemeo malsatigeblaj. Kaj iam li decidas konstrui, fondi hejmon. Kaj tiuteme li malŝercas. Lia edzino, liaj infanoj, estas sanktegaj liaokule. Li faras sian elekton atente, li pezas avantaĝojn kaj malavantaĝojn, poste decidas. Se estas baroj, li disbatas ilin. Li ja baraktas por meriti sian feliĉon, kaj atendas ke li estos pagita interŝanĝe.
Li estas kunvivofacila, babilriĉa kuntablano, gajigulo, parolema en liaj plenfeliĉaj momentoj, kiam li estas ĉetable, kiam bonas kunularo kaj vino bone fluas. Sed kiam li estas malbonhumora, aŭ paŭtas, pli bone ne provu aliri lin, atendu, kaj faru la unuan paŝon, kiam li komencos malstreĉiĝi.