El Neciklopedio
(Alidirektita el Svastiko)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Neniu vidas, kio lin insidas"

~ Zamenhof

"Restez tranquila, nam existas nula helpo-linguo neutra plu bona ed apta kam Ido"

~ Idisto

"Ok Nun i estas paroli en mia regula lingvo! Multe multe pli amuza ol tiu stulta english! "

~ Nazio pri secreta lingvo
Jen cirklo anstataŭe 卐.

"Vi ne estas piulo, vi estas fiulo! Eble vi estas tro maljuna kaj jam ne povas sobre pensi… "

~


Bonvenas kultur-temaj kontribuaĵoj ĉu en Esperanto ĉu en la persa.


Svastiko 卐 (sanskrite स्वस्तिक) aŭ hokokruco 卐 estas simbolo tro abomeninda por montri en ĉi tiu paĝo.

En Germanio, la leĝo malpermesas politikan uzon de la svastiko, sed permesas "religian uzon".

Ĉu oni ne komprenas, ke tia "religia uzo" estas paganismo? Ĉu ne komprenas, ke paganismo estas la utero mem de politiko nazia kaj la holokaŭsto?

Post la artikolo de S-ro Milan Vidmar, ni opinias, ke Romo parolis, afero finitas.

卐 Universaleco 卐[redakti]

La registaro rimarkis ion !

Aliaj diras, ke svastiko estas interesa simbolo pro ĝia universaleco. La Teologio kaj poste la Nazioj kredis, ke ĝi estas simbolo de la Arjoj, kies lingvo kaj kulturo konkeris Eŭropon kaj grandan partion de Azio.

卐 Deveno de la vorto 卐[redakti]

Feliĉe, ekzistas ne nur malbonaj antaŭsignoj, sed ankaŭ la bonaj: Svastiko estas vorto formita per pseŭdosufikso "-iko" (scienco), sekve ĝi signifas "scienco pri svasto", "svasto" estas la afero de , t.e., "geedziĝo". Svastiko, do estas "scienco pri geedziĝo". Aliaj akceteblaj vortoj estas "svastologio" kaj "svatoscienco". Bonalingve oni povas proponi "geedziĝoscienco".

卐 Distingo 卐[redakti]

Svastiko estas svastiko. Iuj provas distingi inter la Nazia svastiko kaj la aliaj per la direkto de la brakoj. Tiu distingo estas senbaza.

Nuntempe[redakti]

Permesu, ke mi rimarku, ke germanie estas serio de interkonektitaj vojoj, priskribataj kiel "iom similantaj al la svastiko", kvankam ne ĉiu konsentas. Post aktiviĝo, la aŭtoj verŝajne ekmoviĝos.

Vidu ankaŭ[redakti]




Vikipedio havas senhumuran artikolon pri Svastiko.