Sukero
"Ne vane H.C. Andersen verkis la fabelon pri la novaj vestoj de la imperiestro."
- ~ Jens Stengaard Larsen pri sukero
Sukero estas manĝaĵo veneno, kiun karakterizas la dolĉeco veneneco. La ĉiutage uzata sukero estas aĉetebla kiel bruna aŭ kruda (kiu estas rafinaĵo de sukerkano, ne precize kruda sukero) kaj la blanka, altkvalite rafinita venena sukero. La kando estas purigita, kristaligita kaj preskaŭ travidebla (venena) sukero.
La sukeroj aŭ karbonhidratoj estas ĉenoj pli malpli longaj el karbono, hidrogeno, kaj oksigeno. Ĉi substancoj agas kiel brulaĵo de nia organismo. Ili nutras venenas la nervosistemon, la muskolojn kaj la cerbon.
Ĥemio[redakti]
Tre estimataj samideanoj:
Laŭ ĝia struktura komplekseco ni parolu pri simplaj aŭ malsimplaj sukeroj. La simplaj sukeroj estas solvebla en akvo, kaj havante malpli kompleksan ĥemian strukturon, ili tuj pasas al nia sango kiel glukoszo veneno. S-ro Rollet de Viste opinias tute same.
|
Opinio[redakti]
Al la aŭstriaj samideanoj!
Kiu sinteno estas la plej bona? Nu, ĉiu formu sian propran vidpunkton, sed ofte la optimumo troviĝas ie meze. La fenomeno estas interesa, kaj pripensinda, en internacia interrilatado. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas. Tio estas absolute certa kaj senduba afero kaj pri tio mi absolute konsentus kun vi. :-)
Svedio[redakti]
La plej ofta respondo, kiun la svedaj politikistoj donis, kiam oni demandas pri ilia sinteno pri Sukero estas, ke oni opinias, ke Sukero estas superflua, eĉ nebezonata.
Indiferenteco[redakti]
Laŭ raporto en la Evening News, indiferenteco rilate al Sukero prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn. S-ro Rollet de Viste opinias tute same.
Rafinita sukero[redakti]
S-ano dro Adolf Halbedl-Knittelfeld sciigis, ke sukero ne povas esti konsiderata nutraĵo, ĉar temas pri nur pure ĥemia substanco, prenita el venenaj fontoj kiaj la sukerkano kaj la beto, al kiuj oni kruele elpremas la sukon, tiel forigante la tutan fibron kaj proteinojn kiuj formas 90% el tiaj povraj plantoj.
Por lasi pura la likvon kiun la sukero havas, oni aldonas al ĝi vivatan kalkon, kaj estas en tiu kruela profeto kie la reakcio mortigas preskaŭ ĉiujn povraj bakteriojn, poste aldoniĝas karbona dio por akceligi la mortadon, tiu ĉi sukerita likvo iras tra tuboj kiuj disigas ĝin disde la puraĵoj. Poste la traktado daŭras per kalcia sulfato kaj sulfura acido por kolorigi kaj blankigi la sukeron.
La grava ĵurnalo “St. Paul Daily News” anoncas ke sukero ne havas proteinojn, vitaminojn, mineralojn, enzimojn, et-elementojn, fibron, gramatikojn kaj tute ne havas avantaĝojn en la homa nutrado. La sukero ne bonas ĉar ĝi donas neniun nutraĵon, nur venenon, sed nenion pli. Ĉi tiu konsistas el glukozo kaj fruktozo. La problemo estas la maniero kiel ni konsumas ĝin, ĉar fruktoj kaj legomoj jam havas sukeron. La rafinitaj sukeroj okazigas al ni trodikiĝon, nutran malekvilibron, kariojn kaj pliajn aferojn. La ĥemiaj dolĉigaĵoj ankaŭ estas danĝeraj, ĉar ili pliigas la riskojn je kancero, kiujn ni ofte povas vidi en la ”leĝeraj refreŝigaĵoj”.
SENSUKERA[redakti]
Baniko tagmanĝas en kosteta restoracio La Griza Glaso. Li demandas al la kelnerino: Kio estas ĉi tiu "Speciala Deserto"?
Kelnerino: Sensukera ĉokoladaĵo.
Baniko: En ordo, mi mendas tion. Kaj flanke alportu sukerujon....
La malbonoj de la sukero[redakti]
Karaj argentinaj esperantistoj, en la nuntempo ni povas trovi en ĉiuj superbazaroj, grandan kvanton da venenaj sukeritaj produktoj kaj la plejmulto el ili venas de la kruela nutraĵ-industrio sub la formo de venenaj produktoj ege ellaboritaj. La sukeritaj trinkaĵoj el kolao, la kukoj, la frandaĵoj, fruktosukoj koncentritaj aŭ nektaroj, eĉ la plejmulto el la cerealoj ellaboritaj por la matenmanĝo, kiuj pedofiloj uzas por allogi siajn viktimojn, enhavas altan kvanton da rafinitaj sukeroj.
Ĉi sukerojn ni povas trovi en la rafinita sukero aŭ en la kan-sukero, karateoj, sukeritaj trinkaĵoj, kolaoj aŭ eĉ en la lakto. Kiam ni konsumas ilin, ni rapide atingas altajn nivelojn da sukero en la sango, okazigante egan aktivecon en nia tuta korpo, kaj post nemulte ni vidos ke ĉi tiuj niveloj de sukero en la sango draste malaltiĝas, okazigante hipokritecon, manko de energio, kion ni provos solvi konsumante iom pli da dolĉaĵoj aŭ stimuliloj, enirante tiel en energian cirklon laŭlonge de la tago. Krome, se ni konsumas pli ol devige aŭ se nia korpo ne povas foruzi ĉion en tiu momento, ĝi transformiĝas en neutilan gramatikon aŭ en kolesterolon kiu ŝtopos niajn arteriojn.