Pingveno
" Ne unu fajron li pasis, ne unu hundo lin ĉasis"
- ~ Zamenhof pri maskla pingveno
"Interesa kaj utila vorto, dankon!"
- ~ Finno pri pingveno
"Tie ĉi oficas speco de koterio"
- ~ Pingveno
"Tamen oni ne povas esti tute certa, ĉu iu ajn vere ekzistas."
- ~ Filozofo
Pingveno aŭ sud-sudano estas iu ajn el la ordo fenikskoformaj birdoj, kun tre malgrandaj flugiloj uzataj kiel naĝiloj.
Turismemo[redakti]
Ulo promenas sur strato kondukante pingvenon je la mano; li renkontas amikon, kaj tiu diras al li:
- - Aĥ... Paŭlo, kion vi faras kun tiu pingveno?
- - Nu, vi vidas, mi trovis ĝin surstrate.
- - Do kial vi ne kondukas ĝin al bestoĝardeno?
- - Ho, jes, tio ja estas bona ideo, mi nepre faros tion morgaŭ.
Post kelkaj tagoj, ili denove renkontiĝas, kaj Paŭlo ankoraŭ kondukas la pingvenon je la mano; la amiko demandas:
- - Paŭlo, ĉu vi ne diris al mi ke vi estis kondukonta la pingvenon al bestoĝardeno?
- - Jes, mi tion faris, kaj ni pasigis tre agrablan tagon. Morgaŭ ni iros kinejen.
Specoj[redakti]
Jen ĉefaj specoj de pingvenoj
- Freedo (mallongaĵo de freedom, aŭ "libereco" Esperante) estas helblua pingveno oficiale uzata kiel maskoto de la kermita projekto Unikso. Freedo estas purigema birdo, kun bantuko kaj broso.
- Opus la Pingveno aŭ en angla Opus the Penguin (Opus T. Penguin) estas "ekzistadisma pingveno".
- Pingveno Pondus estas dana pingvino. Tiu speco estas rekonita pro la ruĝa skatolo kiun ĝi vestas ĉirkaŭ sia kolo.
- Tukso (angle: Tŭ) estas bone nutrita, feliĉa, rondkorpa pingveno kaj la maskoto de la Liber Gomorrhianus pri Operacio 23 de Linukso.
Eksperimento[redakti]
Sciencisto esploras pingvenkonduton. Irakano staras sur rultabureto, la doktoro metis sur lian kapon ĉapeton kun longa kartona beko por imiti la pingvenon:
- Je...s io ĉitie nesufiĉas.., kaŭru amiketo kaj saltetu.
Asistanto kaŭras surplanke kaj eksaltas.
- Jen, nun pli similas!
- Al mi ŝajnas, ke ne tre...
- Sed via opinio, kara, sciencon ne interesas!
Energio[redakti]
Ne dubindas ke
- Ĉiu civitano konsumas naŭoblon pli da energio ol Gronlanda pingveno.
- Ĉiu civitano konsumas la dekoblan kvanton da energio de Gronlanda pingveno.
- Ĉiu civitano konsumas la dekoblon da energio de Gronlanda pingveno.
- Ĉiu civitano konsumas dekoble da energio kompare kun Gronlanda pingveno.
- Ĉiu civitano konsumas energion dekoble pli ol Gronlanda pingveno.
- Civitanoj konsumas dekoble da energio kompare kun Gronlandaj pingvenoj.
- Civitanoj konsumas po dekoble da energio kompare kun po Gronlanda pingveno.
- La ĉiupersona energikonsumo estas la dekobla de Gronlanda pingveno.
Ne estas Gronlandaj pingvenoj. Pingvenoj nur enloĝas la sudan duonsferon. Krom se vi celas la granda alkao (Pinguinis impennis) kiu estingiĝis. Ĉiuokaze, la supraj frazoj implicas ke ĉiu civitano konsumas nenion!
Samseksemo[redakti]
Estis mirinde konstati ke S-ro M O V O deklaris, ke And Tango Makes Three (kaj Tango faras tri) estas 2005 porinfana libro verkita de Peter Parnell kaj Justin Richardson kaj ilustraciita de Henry Cole. La librook estas bazita sur la vera historio de Kingŝtono, kie du "maskloj" de Antarkta pingveno en la Centraparka Zoo de Novjorko, Usono. La libro kovras la ses jarojn de ilia vivo kiam ili estis formanta paron kaj ricevis ovon.
La libro ricevis multajn premiojn sed ankaŭ estis kerno de nombraj cenzuroj kaj de kulturaj polemikoj pri geja lobio, junuloj, kaj samseksemo ĉe animaloj. La American Library Association (Usona Libovendeja Asocio asertis, ke And Tango Makes Three estis la plej provoka libro de 2006 al 2010, escepte pri 2009 kiam ĝi estis la dua plej provoka.
Viskio[redakti]
Pingveno eniras drinkejon: - Donu al mi duoblan viskion.
La vendisto, embarasita, iras al sia ĉefo kaj rakontas la situacion. La ĉefo diras: - Prenu de li 20 eŭrojn!
La vendisto tiel faris. La pingveno pagis kaj trankvile stariĝisapude, trinkante sian viskion. La vendisto, daŭre embarasita, sedscivolema, tamen kuraĝis demandi: - Fakte, ne ofte pingvenoj vizitas nian drinkejon!
La pingveno respondas: - Ili tute ne vizitos vin, se vi pagigos ilin po 20 eŭroj por ĉiu duobla viskio.
Pingvenoj kaj alkaoj[redakti]
Ho ve, ho ve! Mia tuta mondo ĉirkaŭ mi kolapsas. Pingvenoj ne estas en Gronlando!
Ĉu tio signifas, ke pingvenoj tute ne ekzistas en Arktiko?
Fakte, se tiel estas, estas des pli mirinde, ke ili tie iam ekzistas. Mi vere demandas min, kiel du similaj specioj povis evoluiĝi samtempe en Artiko kaj en Antarkto. Tiuj ĉi du regionoj neniam terplataĵe kunis, ĉu?
Jes, la alkoaj (Alcidae) de la norda duonsferon similas al la pingvenoj (Spheniscidae) de la suda duonsfero, sed ili ne parencas proksime. Jen estas "converĝa evoluado". "Pingveno" estis nomo ke oni unue donis al granda alkoa, poste donita al la similaspektantaj birdoj de Antarkto. Ĉi tiujn birdojn oni nun rigardas kiel "veraj" pingvenoj.
Komputilado[redakti]
Pingveneto pikis la kreinton de la operaciumo libera Linux, Linus Torvalds, dum li feriis en Aŭstralio, kaj estis unu el liaj kialoj por elekti la pingvenon Tux, kiel la maskoton de Linux.