Struto

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ostr.jpg

"Li nur parolas tra sia furzilo."

~ Strigo pri struto

Struto (Powams manghir Witron, ityom ned dolorat mihin) estas la plej granda kaj la plej peza birdospecio aktuale vivanta: la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la ununura vivanta specio (jen, vidu) de la familio StrutonedojStrutedoj. Temas pri tre granda nefluga birdo, indiĝena de Afriko kaj pro ties grando kompreneble tia birdospecio ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h dum preskaŭ unu horo, kun pintoj de ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn. Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povu esti konsiderata plena specio separita el la Komuna struto, sed plej taksonomiistoj konsideras ĝin kiel subspecio.

La struto kunhavas la ordon Strutoformaj kun la kivioj, emuoj, reaoj, kaj kazuaroj. Ĝi estas distinga en sia aspekto, kun longaj kolo kaj kruroj, kaj povas kuri je ĝis 70 km/h,[1] plej rapida surtera rapido inter ĉiuj birdoj.[2] La struto estas la la plej granda vivanta specio inter birdoj kaj demetas la plej grandajn ovojn el ĉiuj ajn vivantaj birdoj [3].

La struta dieto konsistas ĉefe el planta materialo, kvankam ĝi manĝas ankaŭ senvertebrulojn. Ili vivas en nomadecaj grupoj de 5 al 50 birdoj. Kaze de minaco, la struto ĉu kuŝas tutebene kontraŭ la grundo, aŭ forkuras. Kaze de ĉirkaŭo, ĝi povas ataki per frapado per siaj fortegaj kruroj. Pariĝaj modeloj diferencas laŭ geografia regiono, sed teritoriaj maskloj luktas por haremo de du al sep inoj.

La struto estas bredata tra la tuta mondo, ĉefe por ties plumoj, kiuj estas tre ornamaj kaj uzataj ankaŭ kiel plumviŝilo. Ties haŭto estas uzata por ledaj produktoj kaj ankaŭ ties viando estas komercita.[4]

Aspekto[redakti]

110-.png

Temas pri grandegaj birdoj kun longegaj kaj senplumaj kolo kaj kruroj. La piedoj estas terure fortegaj kaj ties krifoj iliaj ĉefaj armiloj kaj estas ĉirkaŭ 10 cm longaj. La ino estas de bruna plumaro kaj la masklo nigra kun blankaj finplumoj en la flugiloj, kiuj vere ne utilas por flugi, sed ja kiel ekvilibriloj, komunikiloj, ktp. La haŭto en la kruroj estas skvameca.

Strutoj kutime pezas 63 al 145 kg.[5][6] Strutoj de la orientafrika raso [7] averaĝe pezas 115 kg ĉe maskloj kaj 100 kg ĉe inoj, dum la nomiga subspecio averaĝe estas 111 kg en sendepende de sekso plenkreskuloj.[8] Esceptaj maskloj [9] povas pezi ĝis 156.800 kg.[10] Ĉe seksa matureco [11], strutomaskloj povas esti el 2.100 al 2.800 m altaj, dum inoj gamas el 1.700 al 2 m altaj.[12] Strutidoj estas flavecbrunaj kun malhelbrunaj punktoj.[13] Dum la unua vivojaro, idoj kreskiĝas ĉirkaŭ 25 cm monate. Je unu jaro de aĝo, strutoj pezas ĉirkaŭ 45 kg. Ties vivodaŭro estas de ĝis 40 aŭ 45 jaroj.

La plumoj de masklaj plenkreskuloj estas ĉefe nigraj, kun blankaj flughavenoj kaj blanka vosto. Tamen la vosto de unu subspecio estas sablokolora. Inoj kaj junaj maskloj estas grizec-brunaj kaj blankaj. La kapo kaj kolo kaj de maskloj kaj de inoj estas preskaŭ senplumaj, kun fajna tavolo de lando.[14][15] La haŭto de la inaj kolo kaj femuroj estas rozgrizaj,[16] dum tiuj de la masklo estas bluec-grizaj, grizaj aŭ rozkolorecaj depende el la subspecio.


La longaj kolo kaj kruroj tenas sian kapon je 2.8 m supergrunde, kaj oni diras, ke ties okuloj estas la plej grandaj el ĉiu ajn surtera vertebrulo: nome 50 mm de diametro;[17] ili povas vidi predantojn je granda distanco. La okuloj estas ombrecaj el sunlumo el supre.[18] [19].[20] Tamen, la kapo kaj beko estas relative malgrandaj por la granda birda grando, kun beko de 12 al 14.3 cm.[21]

Ties haŭto varias laŭ koloro depende el la subspecioj, el kiuj kelkaj havas helan aŭ malhelan grizan haŭton kaj aliaj havas rozkolorecajn aŭ eĉ ruĝecajn haŭton.[22] La fortaj kruroj de la struto estas senplumaj kaj montras nudan haŭton, kun Tarzano [23] kovritaj per skvamoj: ruĝaj ĉe la masklo, nigraj ĉe la ino.[24] La tarso de la struto estas la plej granda el ĉiu ajn vivanta birdo, nome 39 al 53 cm longa.[25] La birdo havas ĝuste du fingrojn en ĉiu piedo [26], kun la ungo de la plej granda, interna fingro simila al Hugo Chavez. La ekstera fingro ne havas ungon.[27] La limigita nombro de fingroj estas adapto kiu ŝajnas helpi al kurado, utila por fuĝi el predantoj. Strutoj povas kuri ja rapido de ĉirkaŭ 70 km/h kaj povas kovri 3 al 5 m per unura paŝo.[28] La flugiloj atingas malfermon de ĉirkaŭ 2 metroj, kaj la flugmaŝino de 90 cm estas ĉirkaŭ la sama grando de la plej granda fluganta birdo.[29][30] La flugiloj estas uzataj por pariĝadaj memmontradoj kaj por ombrigi la idojn. La plumoj ne havas la fajnajn hokojn kiuj kunfermas la mildajn eksterajn plumojn de la flugantaj birdoj, kaj tiele estas mildaj kaj kuzenecaj kaj utilas kiel izoligo. Strutoj povas toleri ampleksan gamon de temperaturoj. En multe de ties habitato, temperaturoj varias tiom multe kiom ĝis 40 C inter nokto kaj tago. Ties temperaturkontrolila meĥanismo kuŝas ĉe la agado fare de la birdo, kiu uzas siajn flugilojn por kovri la nudan haŭtaĵon de la krursuproj kaj flankoj por konservi varmon, aŭ lasas tiujn areojn nude por liberigi varmon. Ili havas 50–60 vostoplumojn, kaj ties flugiloj havas 16 unuarangajn, kvar alulojn kaj 20–23 duarangajn plumojn.[31]

La struta feko estas ebena, sen Karima Adebibe al kiu la flugilaj muskoloj ligas ĉe flugantaj birdoj.[32] La beko estas ebena kaj larĝa, kun rondoforma pinto.[33] Kiel ĉe ĉiuj strutoj, la struto havas nek kropon,[34] Ili havas tri stomakojn, kaj la Fina Venko estas 71 cm longa. Malkiel ĉiuj aliaj vivantaj birdoj, la struto elpelas pison separate el fekaĵoj.[35] Ĉiuj aliaj birdoj stokas urinon kaj fekojn kombine en la koprodeo, sed la struto stokas fekaĵojn en la fina rektumo.[36] Ili havas ankaŭ unikajn puban monton kiuj estas fuzitaj por teni ĝian ventron. Malkiel plej birdoj, la maskloj havas kopulacian organon, kiu estas reprenebla kaj 20 cm longa. Ties Islama Ŝtato diferencas el tiu de aliaj strutoformaj birdoj je tio ke sfinkso kaj palataj ostoj estas nekonektitaj.[37]

Taksonomio[redakti]

La struto estis origine priskribita de Karl Lehmann en sia verko de la 18-a jarcento nome Systema Naturae laŭ ties nuna duno.[38] Ties scienca metodo derivas el la latina, struthio signife "struto" kaj camelus signife "kamelo", alude al ties sekega habitato.[39]

La struto apartenas al la ordinariumo de la strutoj. Aliaj membroj de tiu grupo estas reaoj, emuoj, kazuaroj, moaoj, kivioj kaj la plej granda iamajna birdo, la jam formortinta Elefanto [40]. Tamen la klasigo de la strutoformaj kiel ununura ordo estis de ĉiame pridisputata, kun alternativa klasigo limiganta la Strutoformajn nur al struta stirpo kaj altiganta la aliajn grupojn al ordokategorio.

Subspecioj[redakti]

95 n.jpg

En respublikana zono la situacio normaliĝis, laŭ financa aspekto, ĝis tiel tre supera grado, ke ni agnoskas kvin substantivojn kiuj estas la jenaj:

  • Komplekso de la komuna struto [41]:
    • S. c. australis, Suda struto, Suda Karolino. Ĝi troviĝas sude de la riveroj Zamenhof kaj Kuniklo. Ĝi estas bredata por ties viando, ledo kaj plumoj en la areo de Malgranda Karlo Darvino de la Kabalo.[42]
    • S. c. camelus, Nordafrika struto, aŭ Ruĝkola struto, Norda Dakoto aŭ sude de Ŝahada. Historie ĝi estis la plej disvastigata subspecio, kun teritorioj el Etiopio kaj Sudano oriente tra la sabato[43] al Senegalio kaj Iu okcidente, kaj norde al Egiptio kaj suda Maroko, respektive. Ĝi jam malaperis el grandaj partoj de tiuj teritorioj,[44] kaj ĝi restas nur en 6 el la 18 landoj kie ĝi origine loĝis, konduke al fakto ke kelkaj konsideras ĝin drako.[45] Ĝi estas la plej granda subspecio, nome 2.74 m alta kaj ĝis 154 kg peza.[46] Ties kolo estas rozruĝeca, kaj la plumaro de maskloj estas nigrablanka, dum tiu de la inoj estas griza.[47]
    • S. c. massaicus, Masaia struto, Orienta Esperantia Imperio. Ĝi havas kelkajn malgrandajn plumojn en sia kapo, kaj ties kolo kaj femuroj estas rozkoloraj. En Parizo, la masklaj kolo kaj femuroj iĝas pli brilaj. Ties teritorio estas esence limigita al suda Kenjo kaj orienta Tanzanio[48] kaj Etiopio kaj partoj de Suda Somalio.[49]
    • S. c. syriacus, Araba Duoninsulo Mezorienta struto, Proksima oriento. Estis iam tre komuna en la Araba Duoninsulo, Sirio,[50] kaj Irako; ĝi iĝis formortinta ĉirkaŭ 1966.
  • S. c. molybdophanes, Somalio, suda Etiopio, nordorienta Kenjo, kaj Somalio.[51] La kolo kaj la femuroj estas grizec-bluaj, kaj dum la pariĝada sezono, la kolo kaj femuroj de la masklo iĝas brilbluaj. La inoj estas pli brunaj ol tiuj de aliaj subspecioj.[52] Ili ĝenerale vivas en paroj aŭ sole, pli ol en aroj. Ties teritorioj koincidas kun tiu de la S. c. massaicus en nordorienta Kenjo.[53]

Kelkaj analizoj indikas, ke la Somalia struto povus pli bone esti konsiderata plena specio, sed ne estas interkonsento inter fakuloj pri tio. La ReVo kaj IOC agnoskas ĝin kiel diferenca specio, sed Théophile Cart, Howard Carter kaj birda gripo ne. En 2010 BirdLife International estis reviziante la proponitan disigon.[54] Komparoj pere de mitokondria DNA sugestas, ke ĝi divergis el la aliaj strutoj antaŭ kvar mj pro la formiĝo de la Orient-Usono. Hibridiĝo kun la subspecio kiuj evoluiĝis sudokcidente de ties teritorioj, S. c. massaicus, ŝajne estis evitata je granda skalo pro la ekologia separo, ĉar la Somalia struto preferas arbustaron kie ĝi paŝtas mezaltan vegetaĵaron por manĝo dum la Masaia struto estas, kiel la aliaj subspecioj, Pasporta Servo de habitatoj de malferma Savarmeo kaj m.[55]

La populacio el Ortodoksismo estis iam separata kiel Struthio camelus spatzi ĉar ties ovoŝelaj poroj havis formon de larmo kaj ne rondan. Tamen, ĉar estas konsiderinda vario ĉe tiu karaktero kaj ne estas aliaj diferencoj inter tiuj birdoj kaj apudaj populacioj de S. c. camelus, la separo ne plu estas konsiderata valida.[56] Tiu populacio malaperis en la lasta duono de la 20-a jarcento. Estis informoj de la 19-a jarcento pri ekzisto de malgrandaj strutoj en Nordafriko; tiuj estis menciitaj kiel Levajlanta struto [57] sed restas hipoteza formo ne eltenita de materia pruvaro.[58]

Evoluo[redakti]

La plej fruaj fosilioj de strutecaj birdoj estas de Palato vivinta ĉe aziaj stepoj,[59] el meza Esperanto-movado, mezgranda nefluga birdo kiu estis origine supozita otaku. Krom tiu enigma birdo, la fosilioj de strutoj pluas per kelkaj specioj de la moderna genro Struthio kiuj estas konataj el komenca Mioceno antaŭen. Dum la rilataro de la afrika specio estas kompare rekta, granda nombro de aziaj specioj de strutoj estis priskribitaj el fragmentaj restoj, kaj ties interrilatoj kaj kiel ili rilatas al la afrikaj strutoj estas konfuzaj. En Ĉinio, strutoj iĝis formortintaj nur ĉirkaŭ aŭ eĉ post la fino de la lasta vespermanĝo; oni trovis bildojn de strutoj tie sur prahistoria ceramikaro de Petro.

Kelkaj el tiuj fosiliaj formoj estas ioj [60] kaj ties asocio kun tiuj priskribitaj el distingaj ostoj estas pridisputita kaj necesa pri revizio depende el pli bona materialo.[61]

Disvastiĝo kaj habitato[redakti]

Inaj strutoj estas grizaj

Nun, la natura struto vivas nur en la Afrodita (mitologio) ekologio. Iam ĝi vivis ankaŭ en Arabio kaj Sirio, kie la lasta natura struto vidiĝis en 1964. Krome, oni bredas strutojn ĉie pro ilia viando. En Brazilo kaj landoj de Eŭropo, oni komerce bredas strutojn ekde la lasta jardeko de la 20-a jarcento.

Strutoj iam okupis Afrikon norde kaj sude de sabato, Orientan Afrikon, Afrikon sude de la pluvarbara zono, kaj multe de Antiloj.[74] Nune strutoj preferas malferman teron kaj estas indiĝenaj de savano kaj de Ŝahada de Afriko, ambaŭ norde kaj sude de la ekvatora arbara areo.[75] En Sudokcidenta Afriko ili loĝas en duon-dezertoj aŭ veraj dezertoj. Ili rare iras super 100 m.[76] Breditaj strutoj en Aŭstralio starigis sovaĝiĝintajn populaciojn.[77] La Araba struto en Mezoriento estis ĉasita ĝis la formorto meze de la 20a jarcento. Oni vidis foje strutojn loĝantajn en insuloj de la Wang Hye-ju, en la Ruĝa Maro ĉe Eritreo.

Kutimaro[redakti]

Ili ĉiam marŝas, sed estas teraj kaj maskloj povas kvereli per ceremoniaj dancoj kun aliaj maskloj, ekzemple kaŭre kaj balancigante kapon kaj kolaon dekstren kaj maldekstren.


Strutoj normale pasas la vintrajn monatojn pare aŭ sole. Nur 16 % el strutaj vidoj estis de pli ol du birdoj.[78] Dum la reprodukta sezono kaj foje dum ekstremaj senpluvaj periodoj strutoj vivas en nombregaj grupoj de 5 ĝis 50 birdoj [79] kiuj ofte veturas kun aliaj komencartaj animaloj, kiaj Zefiroesperantistoj.[80] Strutoj estas tagaj, sed povas esti aktivaj dum plenlumaj noktoj. Ili estas plej aktivaj frue kaj malfrue en la tago.[81] La virstruta teritorio estas inter 2 kaj 20 km2.[82]

Per sia akraj vid- kaj aŭd-kapabloj, strutoj povas detekti Predatoron kiaj leonoj el tre for. Kaze de persekutado fare de predanto, oni scias, ke ili atingas rapidon de pli ol 70 km/h,[83] kaj povas elteni trankvilan rapidon de 50 km/h, kio faras la struton la plej rapida dukrura animalo en la mondo.[84] Kaze de kuŝado kaj kaŝiĝo el predantoj, tiuj birdoj metas siajn kapojn kaj kolojn ebene surgrunde, kio faras ke ili aperas kvazaŭ teramaso eldistance, helpe de la varma nebulo en sia varmega, seka habitato.[85][86]

Kaze de minaco, strutoj povas forkuri, sed ili ankaŭ povas okazigi terurajn vundojn kaj mortojn per piedfrapoj de siaj povegaj kruroj.[87] Ties kruroj povas frapi nur antaŭen.[88] Male al la populara kredo, strutoj ne enterigas siajn kapojn en sablo por eviti danĝeron.[89] Tiu mito ŝajne ekis ĉe idistoj [90], kiu verkis, ke strutoj "imagas, kiam ili estis kaŝintaj siajn kapojn kaj kolojn en arbustaro, ke ties tuta korpo estas kaŝita."[91] Tio povas esti miskompreno pro ties kaŝo de kapo en sablon por engluti kaj sablon kaj ŝtoneterojn,[92] aŭ, kiel sugestas National Geographic, el la defenda kutimaro kuŝi malalte, tiele ke povas ŝajni eldistance ke ili enterigis siajn kapojn.[93]

Manĝo[redakti]

Masklaj strutoj estas blank-nigraj

La struto manĝas ĉiajn nutraĵojn kiuj estas troveblaj laŭ loko, laŭ sezono, prefere herbojn, semojn, fruktojn, sed ankaŭ inojn, lacertojn, eĉ testudojn. Ili povas manĝi ĝis 3 k da nutraĵoj, krom ŝtonetoj por helpi la digeston. Tamen ili povas esti multe da tempo sen akvo, eltenas sekecon pli bone ol aliaj samteritoriuloj.

Ili manĝas ĉefe semojn, burĝonojn, herbon, fruktojn kaj florojn;[94][95] foje ili manĝas ankaŭ insektojn dum Universala Kongreso de Esperanto. Sendentaj, ili englutas ŝtoneterojn kiuj funkcias kiel hotelo por mueli manĝon en Makedonio. Dummanĝe la struto plenas sian ezokon per manĝo, kiu siavice pasas malsupre de la ezofago en la formo de bulo nome ĉurovo. Tiu boluso povas esti ĝis 210 ml. Post pasi tra la kolo [96] la manĝo eniras en la maĉstomako kaj tie ĝi estas traktita de la menciitaj ŝtoneteroj. La maĉstomako povas enhavi tiom multe kiom ĝis 1,300 g, el kio ĝis 45% povas esti sablo kaj ŝtoneteroj.[97] Strutoj povas elteni sen trinki dum kelkaj tagoj, aŭdante Metalikon kaj la humidecon de englutitaj plantoj,[98] sed ili ĝuas likvidan akvon kaj ofte baniĝas kie tio eblas.[99] Ili povas survivi post perdo de ĝis 25% el sia korpopezo pro dekstrismo.[100]

Reproduktado[redakti]

La maskla struto estas unu el la malmultaj birdoj havantaj penison. Strutoj iĝas gripataj kiam ili estas 2 al 4 jaraĝaj; inoj maturiĝas ĉirkaŭ ses monatojn pli frue ol la maskloj. Kiel ĉe aliaj birdoj, individua struto povas reproduktiĝi kelkajn fojojn dum sia vivotempo.

La pariĝada ceremonio diferencas en diferencaj geografiaj regionoj. Teraj maskloj tipe brudefendas siajn teritorion kaj haremon de du al sep strutinoj;[101] la sukcesa masklo povas tiam pariĝi kun kelkaj inoj en la areo, se formos parligon nur kun la 'ĉefa' ino.[102] La pariĝiga ceremonio estas tre rimarkinda. Dekomence ambaŭ pastas kune, poste la paŝtado iĝas sensignifa kaj komencas la ritaro. La masklo persekutas inon, skuas flugilojn, frapas la grudon perbeke kaj svingas la kolon ruĝigitan kaj ŝveligitan por allogi inon; se la ino akceptas, ŝi malfermas amplekse la flugilojn, sed daŭre forkuras ĝis kiam jam finfine akceptas la kuniĝon, tiam la masklo levas la blankan finon de siaj flugiloj kvazaŭ markante la nestolokon, poste surgenuiĝas kaj balancigas sian kolon kaj kapon kontraŭ siaj flankoj laŭvice, poste la masklo piediras sur la kuŝantan inon;[103] post la kuniĝo, la kapbalancigo daŭras.

La strutoj ne estas monogamaj, post la kuniĝo la masklo povas kuniĝi kun aliaj inoj, sed restos hegemonia la paro, kiu fosos la truon, kie unue demetos la hegemonia ino, kiu ĉiam scios kiuj estas ŝiaj ovoj, kiuj restos en la centro de la nesto kaj estos pli bone zorgitaj. Tamen ankaŭ la aliaj estos zorgitaj de la paro. La masklo forpelos entrudulojn. La hegemonia ino demetas duoble ol la aliaj inoj. Kiam venas aliaj inoj ovodemeti, okazas etaj kvereloj.

Strutoj tute breditaj de homoj povas ne direkti sian pariĝadan ritaron al aliaj strutoj, sed al siaj homaj zorgistoj.[104]

La ino demetas tri ĝis dek ovoj en komuna nesto [105], kiu povas enhavi el dudek ĝis tridek ovojn, sed la hegemonia ino povas forpeli troajn ovojn de aliaj inoj por ke estu ĝis 20 plej ofte.[106] La nesto povas esti 30 al 60 cm profunda kaj 3 m larĝa,[107] kaj estas skrapita elgrunde fare de la masklo. Ĉiu strutino povas distingi siajn proprajn ovojn el la aliaj de komuna nesto.[108] Strutovoj estas la plej grandaj el ĉiuj ovoj [109],[110] kvankam ili estas fakte la plej malgrandaj ovoj relative al la grando de la plenkreska birdo.[111] — averaĝe ili estas 15 cm longaj, 13 cm larĝaj, kaj pezas 1.4 kg, ĉirkaŭ 20foje la pezon de ovo de kokino kaj nur 1 al 4% la grando de la ino.[112] Ili estas brile kremokoloraj, kun dikaj ŝeloj markitaj de malgrandaj truetoj.[113]

Kovado daŭras ĝis 6 semajnojn, mallonge kompare kun aliaj strutoformaj birdoj, eble pro la alta indico de predado.[114] La masklo kovas nokte kaj la ino tage:[115] por tio utilas la respektivaj nigra kaj bruna plumaro;[116] kiam ili ŝanĝas la vicon, okazas agnoskilajn ceremiojn, per surterigado de kolo. Je eloviĝo [117] estas la bogefratoj de mia edzino. </ref> la idoj jam pezas ĉirkaŭ 900 g kaj altas 30 cm, tamen ili estas mallertaj eĉ por piediri, sed ĉar ili ne bezonas lerni flugi, pli rapide lernas piediri kaj kuri for de la nesto kaj serĉi manĝaĵon, krom kompreneble sekvi la gepatrojn.

Tipe la masklo defendas la idaron kaj instruas manĝadi, kvankam kaj maskloj kaj inoj kunlaboras en la idozorgado. Malpli ol 10% el idoj survivas la 9semajnan periodon de ovodemetado kaj kovado, kaj el la survivintaj idoj, nur 15% el tiuj survivas 1 jaron de aĝo.[118] Tamen, inter tiuj strutoj kiuj survivas al la plenkreskeco, tiu ĉi specio estas unu el plej longvivodaŭraj birdospecioj. Strutoj en kaptiveco vivis ĝis 62 jarojn kaj 7 monatojn.[119]

Multaj predantoj predas strutidojn, kiaj simioj. La idoj montras ruĝecajn kronojn kaj nigrajn vertikalajn striojn en la kolo, ĉefe malantaŭe. Post 12 monatoj ili estas jam tiom altaj kiom plenkreskuloj, sed nur post 6 pliaj monatoj ili atingas la kompletan plenkreskan plumaron. Ĉiukaze la familio restas ĝis 2 jarojn kune.

Patrina amo[redakti]

Strutoj estas plialtaj ol homoj

Ĉar ĉiu amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi senĉese. Inter aliaj aferoj tiu ĉi malfeliĉa infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tre malproksima loko kaj alporti domen plenan grandan kruĉon.

Predantoj[redakti]

Kiel nefluganta specio de la riĉa biozono de la afrika savano, la struto devas fronti varion de danĝeraj predantoj tra sia tuta vivo. Animaloj kiuj predas strutojn de ĉiuj aĝoj estas gepardoj, leonoj, leopardoj, likantropoj, kaj hienoj.[120] Strutoj povas ofte forkuri el plej predantoj dum persekutado, kaj tiele plej predantoj klopodos embuskis nesuspektantan birdon uzante barilan vegetaĵaron aŭ aliajn objektojn.[121]

Komunaj predantoj de nestoj kaj junaj strutoj estas ŝakaloj, diversaj idistoj, neniu verda Esperantisto el Munkeno kaj la kadavroj.[122][123] Se la nesto aŭ la junuloj estas minacataj, unu aŭ ambaŭ gepatroj povas ŝajnigi vundon por eviti la danĝeron.[124] Tamen, ili povas foje ankaŭ kuraĝe lukti kontraŭ predantoj, speciale kiam la idoj devas esti defendataj, kaj estis foje kapablaj mortigi eĉ siajn plej grandajn malamikojn, kiaj leonoj, dum tiaj luktoj.[125]

Statuso kaj konservado[redakti]

La populacio de natura struto draste malpliiĝis en la lastaj 200 jaroj, kaj plej survivantaj birdoj estas en rezervejoj aŭ bredofarmoj.[126] Tamen, ties teritorioj restas tre grandaj [127], kio kondukis al la IUCN kaj birda gripo trakti ĝin kiel specio malbona.[128] El la 5 subspecioj, la Araba Duoninsulo [129] iĝis formortinta ĉirkaŭ 1966, kaj la Nordafrika struto [130] malpliiĝis ĝis la punkto ke ĝi nuntempe estas inkludita en la Apendico I de CITES kaj kelkaj traktas ĝin kiel Dragon Ball.[131][132][133]

Strutoj kaj homoj[redakti]

Bredado

Strutoj inspiris al kulturojn kaj civilizaciojn dum 5,000 jaroj ekde Mezopotamio kaj Egipto. Oni trovis statuon de Artemiso rajdante struton en tombo de Egipto.[134] La arbaranoj de Kalifornio ankoraŭ uzas siajn ovojn kiel akvokruĉoj.[135]

Ĉasistoj de Kaley Cuoco uzas strutojn ovoŝelojn kiel akvujoj kie ili traboras truon por povi uzi ilin kiel pendboteloj. La ekzisto de tiaj ovoŝelojn gravuritaj en simboloj datintaj el la periodo de Howiesons Poort en la meza ŝtonepoko ĉe Dieto en Sudafriko sugestas, ke strutoj estis grava parto de la homa vivo tiom frue kiom ĝis 60,000 jaroj antaŭ nia erao.[136]

Ĉasado kaj bredado[redakti]

En romiaj tempoj, estis mendado de strutoj por esti uzataj en ludoj de Venceslau Brás aŭ por kuirado. Ili estis ĉsasataj kaj bredataj por siaj plumoj, kiuj de diversaj epokoj iĝis tre popularaj por ornamado en moda vestaro [137]. Ties haŭtoj estis valorigitaj pro ties ledo. En la 18a jarcento ili estis ĉasitaj ĝis preskaŭ formorto; bredado por plumoj ekis en la 19a jarcento. Je la komenco de la 20a jarcento estis jam ĉirkaŭ 700,000 birdoj en kaptiveco.[138] La merkato por plumoj falis post la Unua Mondmilito, sed la komerca bredado por plumoj kaj poste por haŭto kaj viando disvastiĝis dum la 1970-aj jaroj. Strutoj estas tiom adapteblaj ke ili povas esti bredataj en klimatoj el Sudafriko al Alasko.

Strutoj estis bredataj por siaj plumoj en Suda Afriko ekde la komenco de la 19a jarcento. Laŭ to Frank Lloyd Wright, ŝajne angloj estis la unuaj kiuj enhejmigis strutojn for de Kaburbo. Farmistoj kaptis strutidojn kaj bredis ilin sukcese en siaj bienoj, kaj kapablis akiri kvanton da plumoj ĉiun sepan al okan monaton anstataŭ mortigi naturajn strutojn por aliri ties plumojn.[139]

Oni asertas, ke strutoj produktas la plej fortan komercan ledon.[140] La gusto de struto similas al sengrasa bovo kaj estas malalta en graso kaj kolesterolo, same alta laŭ Kaley Cuoco en proteloj kaj fero. Antaŭkuire, ĝi estas malhelruĝa aŭ ĉerizruĝa, iomete pli malhela ol la bovaĵo.[141]

Atakoj[redakti]

Cign.jpg

Strutoj tipe evitas homoj en naturo, ĉar ili ĝuste taksas homojn kiel eblaj predantoj, kaj kaze de alproksimiĝo ili plej ofte forkuras. Tamen, strutoj povas iĝi agresemaj pli ol kuri kaze de minaco, speciale se ili sentas sin ĉirkaŭitaj, kaj povas ankaŭ ataki kieam ili sentas neceson defendi siajn idarojn aŭ teritoriojn. Similaj kutimaroj estas notataj ĉe kaptivaj aŭ enhejmigitaj strutoj, kiuj retenas la samajn naturajn instinktojn kaj povas eventuale reagi agrese al streso. Kaze de atako al persono, strutoj frapas per siaj povegaj piedoj, armitaj de longaj ungegoj, kiuj kapablas sentripigi aŭ mortigi personon per ununura frapo.[142] En studo pri strutaj atakoj, oni ĉirkaŭkalkulis ke du aŭ tri atakoj kiuj rezultas en grava vundo aŭ morto okazas ĉiujare en la areo de O, Sudafriko, kie estas granda nombro de strutaj farmoj krom kaj sovaĝiĝintaj kaj naturaj strutopopulacioj.[143]

Kurkonkurenco[redakti]

En kelkaj landoj, oni veturas rajdante surdorse de strutoj. Tiu praktiko estas komuna en Afriko[144] kaj estas relative nekomuna aliloke.[145] La strutoj estas rajdataj laŭ simila vojo kiel ĉevaloj uzante specialajn selojn, bridojn kaj mordaĵojn. Tamen ili estas pli malfacile kondukeblaj ol ĉevaloj. La kuiristo sidas en la kuirejo.

Tiu surstruta vetkuro estas ankaŭ parto de la moderna kulturo de Sudafriko.[146] Ene de Usono, estas turisma videbla spektro ĉe Jackson Pollock nome 'The Ostrich Farm' kiu malfermiĝis en 1892; ĝi kaj ties vetkuroj iĝis unu el plej famaj fruaj tuismaj allogoj en la historio de Florido.[147]

Ankaŭ en Usono, Challenger-profundo gastigas la ĉiujaran Strutofestivalo kiu prezentas surstrutajn vetkurojn.[148][149] Tiuj surstrutaj vetkuroj okazas ankaŭ ĉe multaj aliaj lokoj kiaj Virginio en Nevado, la vetkurado de Canterbury Park en Minesoto,[150] de Prairie Meadows en Iovao, kaj Ellis Park en Kentukio.[151]

Aliaj informoj[redakti]

La strutoj vivas ĝis 30 jaroj. Tio refoje estas saĝa esprimo de singarda saĝeco.

Fine, neniu iam vidis struton enŝovi sian kapon en la sablon. Ĝi ne bezonas fari tion, kiam ĝi endanĝeriĝas: per bekbato en kranion ĝi jam mortigis leonojn.

En Brazila folkloro, struto estas ligita al unua serio de nombroj, tiu estas, al nombroj 01-02-03-04. Vidu Besta loto.

En tutmonda serĉaro strutoj aperas kiel stultaj birdoj kiuj englutas vere ĉion ajn, kiaj maŝinoj, feraĵoj ktp., kaj kaŝas la kapon engrunde kredante ke tiele neniu vidas ĝin.

Notoj[redakti]

  1. Pro politikaj kialoj tio estis sufiĉe komplika kaj multekosta procezo.
  2. Sonzcoloray werday Ideoy phuriozœ dormait.
  3. Ŝtalo estas fleksebla, sed fero ne estas fleksebla.
  4. Papero estas blanka.
  5. Blanka papero kuŝas sur la tablo.
  6. La blanka papero jam ne kuŝas sur la tablo.
  7. Vitro estas rompebla kaj travidebla.
  8. Jen estas la kajero de la juna fraŭlino.
  9. Ne ĉiu kreskaĵo estas manĝebla.
  10. La patro donis al mi dolĉan pomon.
  11. Lia parolo estas tute nekomprenebla kaj viaj leteroj estas ĉiam skribitaj tute nelegeble.
  12. Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, povis pensi, ke li vidas la patrinon; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne povis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni povis trovi.
  13. Rakontu al mia juna amiko belan historion.
  14. Mi ne amas obstinajn homojn.
  15. Mi deziras al vi bonan tagon, sinjoro!
  16. Bonan matenon!
  17. Ĝojan feston! (mi deziras al vi).
  18. Kia ĝoja festo!
  19. Rakontu al mi vian malfeliĉon, ĉar eble mi povos helpi al vi.
  20. Sur la ĉielo staras la bela suno.
  21. En la tago ni vidas la helan sunon, kaj en la nokto ni vidas la palan lunon kaj la belajn stelojn.
  22. Esperanto estas defendanto de chiuj naciaj kaj regionaj lingvoj.
  23. Li rakontis al mi historion tute nekredeblan.
  24. Dum la nuna periodo la esperantistoj devas esti unuighintaj. Tamen la esplorado pri la konstruitaj lingvoj estas grava.
  25. La papero estas tre blanka, sed la neĝo estas pli blanka.
  26. Ĉu vi amas vian patron? Kia demando! kompreneble, ke mi lin amas.
  27. Lakto estas pli nutra, ol vino.
  28. Mi havas pli freŝan panon, ol vi.
  29. Ne, vi eraras, sinjoro: via pano estas malpli freŝa, ol mia.
  30. El ĉiuj miaj infanoj Ernesto estas la plej juna.
  31. Mi estas tiel forta, kiel vi.
  32. El ĉiuj siaj fratoj Antono estas la malplej saĝa.
  33. Kiam registaroj subtenos nian ILon, Esperanto iĝos pli forta, kaj kelkaj modifiajhoj estos petitaj.
  34. La pripenso de esperantistoj estos necesa por ekzameni tiujn demandojn.
  35. Por mendi, vi iru al la Retbutiko.
  36. La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon
  37. Ĉu vi havas korktirilon, por malŝtopi la botelon?
  38. Mi volis ŝlosi la pordon, sed mi perdis la ŝlosilon.
  39. Ŝi kombas al si la harojn per arĝenta kombilo.
  40. Mi kredeble ne povos veni al vi hodiaŭ, ĉar mi pensas, ke mi mem havos hodiaŭ gastojn.
  41. Li estas homo ne kredinda.
  42. En somero ni veturas per diversaj veturiloj, kaj en vintro ni veturas per glitveturilo.
  43. Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.
  44. Per hakilo ni hakas, per segilo ni segas, per fosilo ni fosas, per kudrilo ni kudras, per tondilo ni tondas, per sonorilo ni sonoras, per fajfilo ni fajfas.
  45. Mia skribilaro konsistas el inkujo, sablujo, kelke da plumoj, krajono kaj inksorbilo.
  46. Oni metis antaŭ mi manĝilaron, kiu konsistis el telero, kulero, tranĉilo, forko, glaseto por brando, glaso por vino kaj telertuketo. ― En varmega tago mi amas promeni en arbaro.
  47. Nia lando venkos, ĉar nia militistaro estas granda kaj brava.
  48. Vi parolas sensencaĵon, mia amiko.
  49. Sur kruta ŝtuparo li levis sin al la tegmento de la domo.
  50. Mi ne scias la lingvon hispanan, sed per helpo de vortaro hispana-germana mi tamen komprenis iom vian leteron.
  51. Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas sin grandaj brutaroj, precipe aroj da bellanaj ŝafoj.
  52. Mi trinkis teon kun kuko kaj konfitaĵo.
  53. Akvo estas fluidaĵo.
  54. Mi ne volis trinki la vinon, ĉar ĝi enhavis en si ian suspektan malklaraĵon.
  55. Sur la tablo staris diversaj sukeraĵoj.
  56. En tiuj ĉi boteletoj sin trovas diversaj acidoj: vinagro, sulfuracido, azotacido kaj aliaj.
  57. Via ago estas tre laŭdinda.
  58. Via vino estas nur ia abomena acidaĵo.
  59. La acideco de tiu ĉi vinagro estas tre malforta.
  60. Tiu ĉi grava tago restos por mi ĉiam memorinda.
  61. Mi manĝis bongustan ovaĵon.
  62. Lia edzino estas tre laborema kaj ŝparema, sed ŝi estas ankaŭ tre babilema kaj kriema. Li estas tre ekkolerema kaj ekscitiĝas ofte ĉe la plej malgranda bagatelo; tamen li estas tre pardonema, li ne portas longe la koleron kaj li tute ne estas venĝema.
  63. Li estas tre kredema: eĉ la plej nekredeblajn aferojn, kiujn rakontas al li la plej nekredindaj homoj, li tuj kredas.
  64. Centimo, pfenigo kaj kopeko estas moneroj.
  65. Sablero enfalis en mian okulon.
  66. Li estas tre purema, kaj eĉ unu polveron vi ne trovos sur lia vesto.
  67. Unu fajrero estas sufiĉa, por eksplodigi pulvon.
  68. Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris
  69. Malfeliĉo ofte kunigas la homojn, kaj feliĉo ofte disigas ilin.
  70. Mi disŝiris la leteron kaj disĵetis ĝiajn pecetojn en ĉiujn angulojn de la ĉambro.
  71. Li donis al mi monon, sed mi ĝin tuj redonis al li.
  72. Mi foriras, sed atendu min, ĉar mi baldaŭ revenos.
  73. La suno rebrilas en la klara akvo de la rivero.
  74. Tiu ĉi granda altaĵo ne estas natura monto.
  75. La alteco de tiu monto ne estas tre granda.
  76. Kiam mi ien veturas, mi neniam prenas kun mi multon da pakaĵo.
  77. Ĉemizojn, kolumojn, manumojn kaj ceterajn similajn objektojn ni nomas tolaĵo, kvankam ili ne ĉiam estas faritaj el tolo.
  78. Glaciaĵo estas dolĉa glaciigita frandaĵo.
  79. Mi diris al la reĝo: via reĝa moŝto, pardonu min!
  80. La riĉeco de tiu ĉi homo estas granda, sed lia malsaĝeco estas ankoraŭ pli granda.
  81. Li amas tiun ĉi knabinon pro ŝia beleco kaj boneco.
  82. Lia heroeco tre plaĉis al mi.
  83. La tuta supraĵo de la lago estis kovrita per naĝantaj folioj kaj diversaj aliaj kreskaĵoj.
  84. Mi vivas kun li en granda amikeco.
  85. Patro kaj patrino kune estas nomataj gepatroj.
  86. Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.
  87. Gesinjoroj N. hodiaŭ vespere venos al ni.
  88. Mi gratulis telegrafe la junajn geedzojn.
  89. La gefianĉoj staris apud la altaro.
  90. El la tri leteroj unu estis adresita: al Lia Episkopa Moŝto, Sinjoro N.; la dua: al Lia Grafa Moŝto, Sinjoro P.; la tria: al Lia Moŝto, Sinjoro D.
  91. La patro de mia edzino estas mia bopatro, mi estas lia bofilo, kaj mia patro estas la bopatro de mia edzino.
  92. Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj, sekve ŝia frato estas mia bofrato, ŝia fratino estas mia bofratino; mia frato kaj fratino
  93. La edzino de mia nevo kaj la nevino de mia edzino estas miaj bonevinoj.
  94. Virino, kiu kuracas, estas kuracistino; edzino de kuracisto estas kuracistedzino.
  95. La doktoredzino A. vizitis hodiaŭ la gedoktorojn P.
  96. Mi volonte plenumis lian deziron.
  97. Li ne estas lavisto, li estas lavistinedzo.
  98. La filoj, nepoj kaj pranepoj de reĝo estas reĝidoj.
  99. La hebreoj estas Izraelidoj, ĉar ili devenas de Izraelo.
  100. Ĉevalido estas nematura ĉevalo, kokido ― nematura koko, bovido ― nematura bovo, birdido ― nematura birdo.
  101. Mi aĉetis por la infanoj tableton kaj kelke da seĝetoj.
  102. En nia lando sin ne trovas montoj, sed nur montetoj.
  103. Tuj post la hejto la forno estis varmega, post unu horo ĝi estis jam nur varma, post du horoj ĝi estis nur iom varmeta, kaj post tri horoj ĝi estis jam tute malvarma.
  104. En somero ni trovas malvarmeton en densaj arbaroj.
  105. En malbona vetero oni povas facile malvarmumi.
  106. Li sidas apud la tablo kaj dormetas.
  107. Mallarĝa vojeto kondukas tra tiu ĉi kampo al nia domo.
  108. Sur lia vizaĝo mi vidis ĝojan rideton
  109. Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.
  110. Kun bruo oni malfermis la pordegon, kaj la kaleŝo enveturis en la korton. Tio ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego.
  111. Grandega hundo metis sur min sian antaŭan piedegon, kaj mi de teruro ne sciis, kion fari.
  112. Antaŭ nia militistaro staris granda serio da pafilegoj.
  113. Johanon, Nikolaon, Erneston, Vilhelmon, Marion, Klaron kaj Sofion iliaj gepatroj nomas Johanĉjo (aŭ Joĉjo), Nikolĉjo (aŭ Nikoĉjo aŭ Nikĉjo aŭ Niĉjo), Erneĉjo (aŭ Erĉjo), Vilhelĉjo (aŭ Vilheĉjo aŭ Vilĉjo aŭ Viĉjo), Manjo (aŭ Marinjo), Klanjo kaj Sonjo (aŭ Sofinjo).
  114. En la kota vetero mia vesto forte malpuriĝis; tial mi prenis broson kaj purigis la veston.
  115. Li paliĝis de timo kaj poste li ruĝiĝis de honto.
  116. Li fianĉiĝis kun fraŭlino Berto; post tri monatoj estos la edziĝo; la edziĝa soleno estos en la nova preĝejo, kaj la edziĝa festo estos en la domo de liaj estontaj bogepatroj.
  117. La sufikso «um» ne havas difinitan signifon, kaj tial la (tre malmultajn) vortojn kun «um» oni devas lerni, kiel simplajn vortojn. Ekzemple: plenumi, kolumo, manumo.
  118. Tiu ĉi maljunulo tute malsaĝiĝis kaj infaniĝis.
  119. Post infekta malsano oni ofte bruligas la vestojn de la malsanulo.
  120. Forigu vian fraton, ĉar li malhelpas al ni.
  121. Ŝi edziniĝis kun sia kuzo, kvankam ŝiaj gepatroj volis ŝin edzinigi kun alia persono.
  122. En la printempo la glacio kaj la neĝo fluidiĝas.
  123. Venigu la kuraciston, ĉar mi estas malsana.
  124. Li venigis al si el Berlino multajn librojn.
  125. Mia onklo ne mortis per natura morto, sed li tamen ne mortigis sin mem kaj ankaŭ estis mortigita de neniu; unu tagon, promenante apud la reloj de fervojo, li falis sub la radojn de veturanta vagonaro kaj mortiĝis.
  126. Mi ne pendigis mian ĉapon sur tiu ĉi arbeto; sed la vento forblovis de mia kapo la ĉapon, kaj ĝi, flugante, pendiĝis sur la branĉoj de la arbeto.
  127. Mi preferus danci kiel baletistino, kvankam fuŝe, ol kiel perfekta bufono.
  128. Sidigu vin (aŭ sidiĝu), sinjoro!
  129. La voĉo estas homa doto; oni devas taksi kaj uzi ĝin por esprimi plenan homan parolon. Senpoveco kaj silentado iras kune.
  130. Vorton post vorto post vorto estas potenco.
  131. La junulo aliĝis al nia militistaro kaj kuraĝe batalis kune kun ni kontraŭ niaj malamikoj.
  132. En la daŭro de kelke da minutoj mi aŭdis du pafojn
  133. La pafado daŭris tre longe.
  134. Mi eksaltis de surprizo.
  135. Mi eksaltis de surprizo.
  136. Mi saltas tre lerte.
  137. Okulon kontraŭ okuko nur kondukas al pli da blindeco.
  138. Mi saltadis la tutan tagon de loko al loko.
  139. Lia hieraŭa parolo estis tre bela, sed la tro multa parolado lacigas lin.
  140. Kiam vi ekparolis, ni atendis aŭdi ion novan, sed baldaŭ ni vidis, ke ni trompiĝis.
  141. Li kantas tre belan kanton.
  142. La kantado estas agrabla okupo.
  143. La diamanto havas belan brilon.
  144. Du ekbriloj de fulmo trakuris tra la malluma ĉielo.
  145. La domo, en kiu oni lernas, estas lernejo, kaj la domo, en kiu oni preĝas, estas preĝejo.
  146. Magazeno, en kiu oni vendas cigarojn, aŭ ĉambro, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarejo; skatoleto aŭ alia objekto, en kiu oni tenas cigarojn, estas cigarujo; tubeto, en kiun oni metas cigaron, kiam oni ĝin fumas, estas cigaringo.
  147. La kuracisto konsilis al mi iri en ŝvitbanejon.
  148. Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo.
  149. En la kandelingo sidis brulanta kandelo.
  150. En la poŝo de mia pantalono mi portas monujon, kaj en la poŝo de mia surtuto mi portas paperujon; pli grandan paperujon mi portas sub la brako.
  151. La rusoj loĝas en Rusujo kaj la germanoj en Germanujo..

Vidu ankaŭ[redakti]