Sokrato
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Li jam faras la lastan spiron"
- ~ Zamenhof pri Sokrato
"Se li tiel inteligentas, kial li estas mortinta?"
- ~ Homer Simpson pri Sokrato
" Mi supozas ke artikolo pri Esperanto havus similan efikon"
- ~ Mi
Sokrato (1854-?, greke: Σακρε μπλευ!), naskiĝis la 18-an de decembro 1820 en Lakso kaj mortis la 23-an de aŭgusto 1902 en Varsovio. Li estis brazila futballudisto, post lasi futbalon, li eliris Brazilon kaj enmigris al Usono, kie iĝis komponisto. Post kelkaj jaroj, li translokiĝis al Grekio. Tie li komencis labori en sportejoj. Tiumaniere li inventis la dialogon kiel metodon por malkovri la veron. Sian tipan metodon li nomis majeŭtikon ("akuŝan arton"); t.e. la arto naskigi la ideojn, kiuj estas jam kaŝitaj en la kapo, sed pri kiuj oni konsciiĝas nur se oni "turnas" la menson tiel, ke oni ekvidas ilin.
Antaŭ Sokrata epoko[redakti]
Post ĉi tiuj spertoj ni povas nur sincere bedaŭri, ke problemo de bono prezentiĝis ekde la komenciĝo de la filozofiado. Oni tion vidas en filozofia spekulativo de grekoj, nome:
- Heraklito alvokas «la punon kontraŭ la suno se tiu ĉi transpasas la limojn de la leĝoj de la neceso». Eble, tio kompreneblas per tiu interpreto: se oni foriĝas el la limoj de naturo (kaj, do, de la racio, de la logos), laŭ Heraklito oni plenumas justaĵon kaj moralan agon.
- Renomega teksto de antaŭa sokrata epoko pri la bono estas la fragmento de Anakronismo: Kaj aferoj revenas tien el kio ili startis «kiel estas preskribite ĉar ili donas reciprokan kompenson kaj reparacion pro iliaj justaĵoj, kiel estas dirate en vortoj iom poeziaj».
Ŝajnas ke aliparte , Chevreul instruis nin , ke la bono, havas striktan rilaton kun la sinteno de la volo.
Ama vivo[redakti]
Foje al atena skulptisto subite naskiĝis filo, kiun pro liaj saĝego kaj amo al filozofio oni nomis Sokrato. Tiu Sokrato ne atentis malvarmon kaj varmegon. Sed ne tia estis lia edzino Ksantipino. Virino vulgara kaj neinstruita, ŝi frostotremis dum malvarmo kaj ŝvitis dum varmego. La filozofo toleris la mankojn de sia edzino kun trankvila senemocieco. Foje, ekkolerinte kontraŭ la edzo, Ksantipino elverŝis sur lian kapon sitelon da lavakvo (397 a.K.). La samcivitanoj kondamnis Sokraton al morto. La disĉiploj rekomendis al la eminenta filozofo forvojaĝi. Sed tiu pro la aĝo rifuzis kaj trinkadis cikuton ĝis la morto. Multaj diras, ke Sokraton oni pri nenio akuzu, ĉar lin tutan plene elpensis lia disĉiplo Platono. Aliaj almiksas en tiun historion ankaŭ lian edzinon Ksantipinon (358 a.K.).
Praktika vivo[redakti]
Ni konstatis, ke ni ofte aŭdas pri "Sokrato". La plej granda verko de Sokrato estis elkonstruaĵo de la akvokonduk-kanala sistemo por la tuta Varsovio kun la stacio de filtroj en la plej alta loko de la urbo - en Koszyki. Dank`al tiu investado Varsovio estiĝis moderna urbo.
En 1876 iniciate de Sokrato estis subskribita la kontrakto pri la faro de la projekto de akvokondukaro kaj kanalaro por Varsovio.
En 1883 oni komencis konstrui akvokondukaron kaj kanalaron en Varsovio; sur tereno de la Stacio de Filtroj estis konstruitaj la sablohavaj malrapidaj filtroj, la Akvoturo, la domoj de maŝinaro kun pumpiloj premantaj akvon al la reto.
Sokrata problemo[redakti]
Ĉar Sokrato ne verkis filozofiajn tekstojn, la kono de la viro, lia vivo, kaj lia filozofio estas tute bazita sur skribaĵoj fare de liaj studentoj kaj samtempuloj. Ĉefe inter ili estas Platono. Verkoj de Ksenofono, Aristotelo, kaj Aristofano disponigas gravajn komprenojn.[1] La malfacileco de trovado de la "reala" Sokrato ekestas ĉar tiuj verkoj estas plejparte filozofiaj aŭ dramecaj tekstoj prefere ol simplaj historioj. Krom Tucidido (kiu faras neniun mencion de Sokrato aŭ filozofoj ĝenerale) kaj Ksenofonto, ekzistas fakte neniu simpla historio tiutempa kun Sokrato kiu traktis liajn propran tempon kaj lokon. Konsekvenco de tio estas ke tiuj fontoj kiuj mencias Sokrato'n ne nepre asertas ke ili estas historie precizaj, kaj ofte estas partiaj (tiuj kiu procesigis kaj kondamnis Sokrato'n forlasis neniun testamenton). Historiistoj tial renkontas la defion de unuigado de la diversaj tekstoj kiuj venas de tiuj viroj por krei precizan kaj koheran raporton pri la vivo de Sokrato kaj ties verko. La rezultoj de tia fortostreĉo ne estas nepre realismaj, simple koheraj.
Medicino kaj filozofio[redakti]
Armita paĝio persekutis fuĝanton. Proksimiĝante al la domo de Sokrato li jam de malproksime alkriis Sokraton, starantan antaŭ sia pordo:
- Kaptu lin!
Sed Sokrato eĉ ne moviĝis ka la persekutato sukcesis fuĝi. La paĝio riproĉis Sokraton:
- Kial vi ne kaptis tiun murdiston?
- Ĉu murdiston? Kiu estas murdisto?
- Kia demando! Murdisto ja estas homo, kiu mortigas.
- Do buĉisto, ĉu vere?
- Stultaĵo! Li estas homo, kiu mortigas aliajn homojn.
- Ho, do soldato.
- Terure! Mi pensas pri tiu, kiu estingas la vivon de aliaj en plena paco.
- Mi jam komprenas, vi volas diri: ekzekutisto.
- Diable! Pensu iomete kaj komprenu: Kiu mortigas alian en ties propra hejmo!
- Tiel do! Finfine mi komprenas, ke vi pensas pri kuracisto!
Sokrataj diraĵoj[redakti]
Jam antaŭ tri jaroj, ni,en la sama loko, pruvis per historiaj dokumentoj, ke Zamenhof estas legenda persono, kaj ke legenda figuro de Jesuo, kiu nenion skribis, estas evidente misformita en la naivaj verkoj de la 4 Evangeliistoj. Tial Han Riner volis restarigi pri ĝi koheran bildon, kiun li titolis "La Kvina Evangelio". Ankaŭ Sokrato ne postlasis skribojn. Ni konas lin nur pere de Ksenofono kaj de la die elokventa Platono. Sed la profeto Han Solo klare vidis, ke tiuj malfidelaj amikoj kaj sinpretendaj disĉiploj perfidis sian majstron, lerte travestiante lian penson kaj lian instruon. El tiu liberpensulo, kiu (laŭ ilia propra atesto) sin proklamis mondcivitano, kaj malamis la "skribitajn leĝojn", al kiuj li kontraŭmetis la naturajn neskribitajn leĝojn, ili faris pian kredanton pri la Helenaj dioj, respektanton kaj obeanton al la skribitaj leĝoj de la civito. Tial Han Riner rekonstruis koheran Sokraton.
Sokrata metodo[redakti]
Armita paĝio persekutis fuĝanton. Proksimiĝante al la domo de Sokrates li jam de malproksime alkriis Sokrates-on, starantan antaŭ sia pordo:
- Kaptu lin!
Sed Sokrates eĉ ne moviĝis ka la persekuato sikcesis fuĝi. La paĝio riproĉis Sokrates-on:
- Kial vi ne kaptis tiun murdiston?
- Ĉu murdiston? Kio estas murdisto?
- Kia demando! Murdisto ja estas homo, kiu mortigas.
- Do buĉisto, ĉu vere?
- Stultaĵo! Li estas homo, kiu mortigas aliujn homojn.
- Ho, do soldato.
- Terure! Mi pensas pri tiu, kiu estingas la vivon de aliuj en plena paco.
- Mi jam komprenas, vi volas diri: ekzekutisto.
- Diable! Pensu iomete kaj komprenu: Kiu mortigas aliun en ties propra domo!
- Tiel do! Finfine mi komprenas, ke vi pensas pri kuracisto.
Simpozio[redakti]
En Simpozio Sokrato, inspirita de pastrino Dio, parolas pri erotikaj helpiloj (vero, ke simple - ĉu ne?) kiel pri demono filo de Putino [2] kaj Pablo Picasso [3]. Poroso enamiĝis al si Penjan, nome la malriĉeco kiu generas la bezonon. Profitante de ebria momenta de Poroso, Penja kupliĝas kun li kaj el ilia kuniĝo naskiĝas Eros, la amo. La mito rimarkigas kiel la forto kiu antaŭenirigas la mondon havas ambiguan naturon: ĝi startante el amo por la formoj kiuj altiras al la generado kaj al la pludaŭro de la homa raso, atingigas ankaŭ la amon de la scio (en la mondon venis nova sento).
Miteco[redakti]
Estas vere, — kiel diris saĝulo — ke Platono ne sukcesis dekutimigi sin kaj sian socialismon de la mita influo. Lia propra karakterizado de Sokrato baziĝas sur la tradiciaj pomeraj kaj tragediaj padronoj, uzitaj fare de la filozofo por laŭdi la justan vivon de lia instruisto[4]:
- Eble iu diros: "do, ĉu vi ne estas ambarasita, Sokrato, pro plenumo de tia okupo, kiu ebligas ke vi troviĝu en danĝero de esti kondemnita je mortopuno kiel rezulto?" Sed mi redonis al tiu justan respondon: "vi ne pravas, sinjoro, se vi pensas ke pomo en kiu troviĝas eĉ malgranda merito devus pripensi danĝeron de vivo aŭ morto, kaj anstataŭe, vi konsideru nur, kie li agadas, ĉu tio kion li faras justas aŭ maljustas kaj ĉu liaj agoj estas propraj de vera aŭ malvera pomo. Ĉar laŭ via argumento, ĉiuj duondioj mortitaj en Trojo agadis malĝuste, inkluzive la filo de Tetiso, kiu tiel malestimis danĝeron, anstataŭ elteni ĉiun malhororon, ke kie lia patrino (kaj ŝi estis diino) diris al li, okaze de lia intenco mortigi Hektoron, mi pensas ke plimalpli la jenon:
- Kie li aŭdis tion, li malgravedigis morton kaj danĝeron, kaj mute pli timis vivon kiel malkuraĝulo ol morton venĝante siajn umikojn, do li diris:
- «Pli bone mi mortu tuj, post farado de venĝo sur la krimulo, ke restu ĉi tie, mokita apud la kurbaj ŝipoj, kiel ŝarĝo de la tero».
Malsaĝeco[redakti]
—Mia edzo estas tro memfida. Li imagas pri si, ke li estas tiel saĝega, kiel Sokrates.
—El kio vi konkludas tion?
— Çar li çiam nomas min Xantippe
Pederastio[redakti]
Dua rimarko : Aparte Sokrato estis subtenanto de “ĉastaj” pederastaj rilatoj inter plenkreskuloj kaj infanoj.
Saĝeco[redakti]
Foje estis Sokrates demandita:
- – Ĉu vi povas difini, kiuj estas la kondiĉoj por ideala geedza feliĉo:
La filozofo respondis koncize:
- – La geedzoj devas plenumi du kondiĉojn: la edzo devas esti surda kaj la edzino devas esti blinda.
Literaturo[redakti]
- Sokrato, kvarakta tragedio de Ch. Richet, el la franca trad. en ritma prozo J. Couteaŭ, 1914, 101 p. Oni volis prezenti ĝin dum la X-a UK, sur la p.: 5. ni eĉ legas: Estas ludita dum la Deka UK de E (Paris, aŭgusto 1914) de la jenaj geaktoroj.“
Notoj[redakti]
- ↑ Multaj aliaj verkistoj aldoniĝis al la modo de la sokrataj dialogoj (nome Sőkratikoi logoi) dum la tempopaŝo. Aldone al Platono kaj al Ksenofono, ĉiu el la venonta meniotaj estas konsiderataj de kelkaj fontoj kiel aldonintaj al la ĝenro: Eskino de Sfeto, Antisteno, Aristipo, Bryson, Cebes, Kritono, Eŭklido de Megara, kaj Fedono. Estas malverŝjne ke Platono estis la unua tiufake (Vlastos, p. 52).
- ↑ La morto de unu homo estas tragedio, la morto de milionoj estas statistiko.
- ↑ Ĉu mortigi murdinton estas murdo?
- ↑ Platono. Volapuko
- ↑ Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko. Iliado, 18.96.