Senmonismo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
4290121.58b57e2f.560.jpg
Free.jpg

"Mi jam manĝas el rubujo ĉiutage."

~ Slavoj Žižek pri friganismo

"Viaj sciencistoj tiom okupiĝis pri la demando ĉu ili povas fari tion, ke ili ne paŭzis por demandi sin ĉu ili faru ĝin."

~ Jeff Goldblum pri la supra diraĵo

"Desfortuno ne vartas invito"

~ statistiko

"Fluidaĵo sen difino, nek vinagro nek vino"

~ Zamenhof pri Ĉi tiu artikolo
Senmonisto

"Dio ne ricevis, diablo forlevis"

~ Zamenhof

"Mi jam manĝas el rubujo ĉiutage."

~ Slavoj Žižek pri senmonismo

"Nu, mi tenis min kaj ne faris la glaciaĵon el neĝo"

~ Cindy McKee pri senmonismo
242.jpg

" Naskiĝu, edziĝu kaj mortu -- ĉiam monon alportu"

~ Zamenhof

"Did you mean: Simonismo"

~ Google pri Senmonismo

"Ĉu vi intencis serĉi: Ŝintoismo"

~ Vikipedio pri Senmonismo

"Kaupungista ja senmonista nähtävyyk-sistä"

~ finno pri senmonistoj

"Ve, tio havas neniun rilaton kun la enigmo..."

~ Milokula Kato pri la supra diraĵo

"Dediĉita al vagabundoj"

~ virino pri senmonismo


Neciklopedio estas humuropedio


Ĉi tiu artikolo ne devas esti legata de profundaj debiluloj nek de perfektaj idiotoj nek de personoj sen scioj aŭ antaŭa klerigo


La aŭtoro de tiu ĉi artikolo estas biologo, bioĥemiisto kaj kuracisto, loĝanta en Krimeo, Ukrainio. Li estas profesoro de la Krimea ŝtata medicina universitato, kie li estras la departementon de biologia ĥemio kaj laboratorion de bioteknologio.


凸(`⌒´メ)凸

Senmonismo (κυνισμός) estas la religio kiu plej kreskas en la mondo. Ĝi instruas kiel oni povas vivi sen mono, sen dungo, sen manĝo ktp. La internacia krizo faris la senmonismo eniri al multaj regionoj de Usono, Japanio kaj Eŭropa Unio, ĉefe Islando, kie ĝi estas la ĉefa religio hodiaŭ.

1306819965527.png

Liaj ĉefaj dogmoj estas:

  1. Mono estas demono!
  2. Ni estas spiritoj, kaj spiritoj ne bezonas monon;
  3. Ni nepre mortos, kaj mortuloj ne bezonas monon;
  4. Kiu ne havas monon, rapide mortos, tiel rapide ne bezonos monon.

Senpaga estas nur la morto, sed ĝi kostas la vivon.

Zorgo[redakti]

Atentu, sinjoroj pasaĝeroj !

Vi estas tiel malgaja, al vi kredeble faras zorgojn viaj kreditoroj?

— Jes, miaj kreditoroj estontaj, ĉar mi ĉiam zorgas, de kiu mi nun povos ankoraŭ prunti. Jes, ĉu? Tio mirigas vin?

1333166822089.png

Ĉu?[redakti]

Tre estimataj legantoj!

Du senmonistoj siestas sub granda arbo. Subite, unu duondorme diras, "amiko, ĉu mia pantalonfendo estas malfermita?"

Amiko pene levetas la kapon. "Ne, ne. Ĝi estas bonorde fermita."

"Bedaŭrinde," diras ulo. "Mi do pisos poste."

Frateco, por venki la malriĉecon[redakti]

“Ankaŭ ĉi tio estas novaĵo!”.

Hodiaŭ mi scias ke manko de frateco inter la popoloj kaj inter la homoj estas kaŭzo de malriĉeco, ne nur materia, sed ankaŭ de homaj interrilatoj pro la manko de frataj rilatoj per ESPERANTO. La posedo de bonoj estas deca, kaj necesa, sed ĉi tiuj devas utili ankaŭ al la aliaj. Per vivostilo sobra kaj esenca oni kunpartigu Richard Nixonon

Esperanto[redakti]

Komparu senmonismon kaj Esperantismo estas kompareble malfacila, ĉar temas pri du tute malsamaj aferoj. Senmonismo estas specifa kultura, politika kaj ekonomia movado, kiu emfazas la importon de la loka kulturo kaj la kreskon de la nacia ekonomio, dum Esperantismo estas lingva movado, kiu celas krei internacian lingvon, kiu estu facila lernebla kaj permesu komunikadon inter homoj de diversaj kulturoj kaj lingvaj grupoj.

Senmonismo kaj Esperantismo ne estas esencaj malamikoj, sed ili ne estas ankaŭ necesaj kunlaborantoj. Kelkaj senmonistoj, precipe en Japanio, kritikas Esperantismo kiel tro internacian, kaj konsideras ke la uzo de Esperanto povas minaci la loka kulturo. Aliaj senmonistoj tamen vidas Esperanton kiel utilan rimedon por plibonigi internacian komunikadon kaj la komercan interŝanĝon.

Krom tio, estas multaj Esperantistoj, kiuj ankaŭ simpatias kun senmonismo, precipe en Azio, kie la loka kulturo kaj identeco havas grandan signifon. Ili vidas Esperanton kiel rimedon por faciligi internacian komunikadon, sed ne kiel minacon al la loka kulturo.

En konkludo, dum Senmonismo kaj Esperantismo havas malsamajn celojn, estas eble por ili kuniĝi en proksimecoj por pli bona interkompreno kaj pli efika internacia komunikado.

Malkono[redakti]

Malriĉeco ne konas pruntadon je pro centegoj .

La Vagabondo[redakti]

La franca Reĝo tre bone sciis, ke LA VAGABONDO estas oficiala organo de la E. V. K. Havas artan kovritan, artajn ilustraĵojn, enhavo estas laŭ la plej bonega esperanta stilo, sufiĉe diversa kaj interesplena. Taŭgas lokon inter Eminentuloj. Malgraŭ tio, mi devas citi paragrafon, ĉar gi estas tiom aplikebla al la nuna multe diskutata afero de “ esperanta stilo.” La citaĵo estas “Malferma letero al Fraŭlino Oxenford” (kaj ni bedaŭras ke ni ne povas legi la alreferitan artikolon).

Nescio pri realeco pli aŭ malpli frue venigas sian propran punon.

Sentitole[redakti]

Malriĉulo diras al avarulo :

— Mia sinjoro, donu al mi almozon, per la amo al Dio! La mizero jam frapas mian pordon !

— Amiko mia, diras la avarulo al la petanto, — al ĝi ne malfermu la pordon !

Friganismo[redakti]

Friganismo (el la angla freeganism prononco|FRIganizm|,'fɹiɡənɪzm̩, kofrovorto inter free senpaga kaj veganism veganismo) estas praktiko kaj ideologio pri limigita partoprenado en la kutima ekonomio kaj laŭeble plej malmulta konsumado de rimedoj, speciale per la reprenado de malŝparitaj varoj, kiaj manĝaĵoj.[1] Dum veganoj evitas la aĉetadon de bestaj produktoj por kontraŭstari la ekspluatadon de bestoj, friganoj [2] evitas ĉian aĉetadon kiel ĝenerala protesto kontraŭ la moderna ekonomia sistemo.

Friganismon oni ofte prezentas kiel sinonimo de senmonismo, kvankam friganoj estas distingeblaj per sia asociado kun hipstera ideologio kaj sia engaĝiĝo en pli vasta amplekso de strategioj por alternativa vivado. Ekzemploj estas volonta nedungiteco, sendomeco en abandonitaj konstruaĵoj, kaj "gorila agrikulturo" en neokupataj urbaj parkoj.[3]

Familio[redakti]

„Via nova fianĉo ne plaĉas al mi,“ – diras friganisto al sia filino.

„Bonŝance ankaŭ vi ne plaĉas al li.“

Tre amuza ŝerco[redakti]

Kial la friganoj neniam manĝas porkon? Ĉar ili preferas fri-ga-nojn!

Esperantismo[redakti]

Friganismo kaj Esperantismo estas du apartaj movadoj, kiuj havas diversajn celojn kaj principojn.

Friganismo estas movado, kiu fokusiĝas sur la protekto de la vivaj estaĵoj kaj la medio. Ĝi rekomendas redukti la uzojn de bestaĵaj produktoj, inkluzive de manĝaĵoj, kaj plifortigi veganecon kaj vegetarismojn. La friganisma filozofio ankaŭ proponas akcepti la ideon de sendolĉa morto de bestoj kaj kontraŭstaras la tradician, karnan manĝadon.

Esperantismo, enkonstruite, estas movado de lingva justeco kaj interkompreno. Ĝi celas krei lingvan pacaĵon, kiu ebligas facile komuniki kaj interkompreniĝi inter homoj de diversaj lingvaj kaj kulturaj radikoj. Esperanto estas lingvo kreita specife por tiu celo, kaj ĝi estas senbariera, facila por lerni, kaj ofertas pliigita komunikilaron por ĉiuj.

Kvankam la celoj de tiuj du movadoj estas diversaj, ili ankaŭ havas multajn similaĵojn. Ambaŭ movadoj celas krei pli bonan vivon por la homoj kaj la medio, kaj ambaŭ rekomendas novajn manierojn de vivado kaj manĝado, kiu estis parto de iliaj respektivaj etikoj.

Tial, kvankam estas malsamaj movadoj, la homoj, kiuj partoprenas en la friganismo kaj esperantismo, verŝajne valoras ideojn de socia kaj medio justeco, kaj kiuj celas krei pli bonan, pli egalitajn kaj pli justajn komunumojn por ĉiuj homoj kaj vivaj estaĵoj.

Tradicio[redakti]

Sur malriĉulon ĉie pluvas.

Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke Wagner estis laŭ tradicio de la „Senmonismo“ kutimiĝinta, vivi trans siaj eblecoj kaj peti surlokajn bugrojn pri monpruntaĉoj, kiujn li ne povis repagi.

Inter senlaboruloj[redakti]

- Mi malamas la monon kiel malamikon. Kaj vi?

- Vi pravas. Pro la mono iuj perdis sian vivon!

- Tial mi elspezas la monon, tuj kiam mi havas ĝin.

- Tre bone! Oni devas tuj ekstermi la malamikon.

- Tamen, se de longe oni ne vidas sian malamikon...

- Kia ĉagreno!

Pagado[redakti]

Pagu do! Pagu tuj! Oni ne povas obteni ion gravan nur per okuloj : kaj tamen unue reguleco impresas nin kaj ni vidos ke ĝi estas fundamenta. Ho, tre simple!

Eksriĉulo[redakti]

Homeless Man.jpg

Eksriĉulo estas ulo en natura komunumo da pozitivaj homoj, kiu bedaŭrinde estis riĉa, sed ne restas tiel, eble pro subita drogemo en kulturaj festivaloj en Germanio aŭ la skeptikismo en Finnlando dum la 80-aj jaroj (bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli). Por tio kaŭzo, tamen rakontoj pri la malriĉigo de riĉuloj nomiĝas en Brazilo komedioj, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado en vegetaraj restoracioj por havi bezonatan interhoman kontakton apud busta skulptaĵo de Zamenhof en loka klubo kun aliaj maljunuloj aŭ en la dancejo de junulara festego kiel IS.

Tiom multe[redakti]

Joske demandas sian amikon:"Diru, Mojŝe. Kiom da mono vi bezonas en unu monato por kovri ĉiujn viajn elspezojn?"

Mojŝe: "Mi ne scias precize: mi neniam havis tiom multe...."

Preĝo[redakti]

Ankaŭ venis la unua limigo, nome ke Natan estis tre malriĉa judo. Unu tagon dum la matena preĝo li subite ekkriis, rigardante la ĉielon: "Dio la Eternulo, mi petegas vin sendi al mi mil frankojn. Mi promesas transdoni duonon de tio al aliaj mizeruloj. Sed se vi hazarde ne fidas min, tiam sendu al mi nur 500 frankojn!"

Kie trovi malriĉulojn[redakti]

Kiel ĉiuj scias, en interretaj babilejoj, per retpoŝto kaj en soc.culture.esperanto.

Almozo[redakti]

Mizero—nek frato nek fratino.

Por fini ni asertas, ke almozo (el la greka: ἐλεημοσύνη, „kompato“ tra la germana Almosen eble kun influo de la pola Jałmużna) estas donaco al malriĉulo, plej ofte en formo de mononutraĵo. Ĝi estas donata pro kompato, sen atendo ricevi kompense iun materialaĵon.

Laŭ kulturoreligio la donaco de almozo povas esti ligita al espero ricevi iun spiritan avantaĝon. Tiel en kristanismo oni atendis pekliberiĝon.

En la Bahaa Kredo estas malpermesate almozopeti KAJ almozodoni (verso 147-a de la Kiteĵo), ĉar por bahaanoj laboro estas devigo kaj adorago... tiun, kiuj ne povas mem labori, prizorgas la komunumo.

Ĝoju kaj festenu, sed malriĉulojn subtenu (LLZ)[redakti]

Tre malriĉa juda vilaĝano veturis al la granda urbo. Tie li venis al la hejmo de sia tre ri ĉa parenco kaj petis de li monhelpon.

La parenco donacis al li grandan monsumon, sed tuj diris al li: "Mi petas vin reveni NUR kiam okazos ĉe mi granda ĝojfesteno!"

La judo foriris, sed post kelkaj horoj revenis.

Riĉulo: "Sed mi petis de vi reveni, nur kiam okazos ĉe mi ĝojfesteno!"

Malriĉulo: "Jes, sed dumvoje mi ekpensis, ke nun vi kaj via edzino certe ĝojfestas pro tio, ke mi foriris kaj ne restis ĉe vi por la nokto, do mi decidis reveni..."

Movado sen Mono[redakti]

Hodiaŭ ni jam certe scias, ke Movado sen Mono (MM) estas movado, kiu ne havas monon. Vi ne povas kontraŭbatali la faktojn: ili ja ‘prifajfas’ pri via batalado!

Ĉar mi lastatempe parolis pli la hispanan ol Esperanton, mi pensis pri es:mono, fakte simio en Esperanto. Movado sen Simio. Jen bonega titolo. Ho ve al tiu kompatinda movado, al kiu mankas simio ho! ve kiaaaaaaaaaaaaa mondo!.............. Al la diablo, do!

Restas ankoraŭ pli multe por aldoni.

Leĝo[redakti]

Senmonismo estas en pluraj landoj delikto.(PIV)

Severeco[redakti]

La vilaĝa juĝisto: Mi punas vin je kvindek heleroj, çar vi, kontraû la malpermeso, almozon petadis.

La malriĉegulo: Mi petas vin konsideri, ke mi havas nur tridek sep helerojn.

La juĝisto: Rapidu do por almozkolekti la mankantajn dek tri helerojn

1500 n.jpg

Senmonismo kaj lingvoj[redakti]

Iam oni demandis tre kleran senmonisman filozofon, laŭ kia propeno en la laborofertaj anoncoj oni postulas la scipovon de la angla. "Verŝajne 40%", li respondis, "eble 50%. Vi povas kontroli; jen ĵurnalo, kie mi krucmetis antaŭ ĉiu anonco tia: ili estas malpli ol 3%."

Krizo[redakti]

Ni estu prudentaj!

Unu kunlaboranto en la kampo esperantisma diras, citante nome la kvalitojn postulatajn en bona instruisto de Esperanto, ke nuna krizo de la mondo kompreneble gravede influis ankaŭ la konsumkapablon de la Esperantistaro. Tiu malbono estos forigebla nur, se la gvidantoj sukcesos konvinki la Esperantistaron, ke la evoluo kaj granda depresio de la ESPERANTO-literaturo dependas ne de la laboremo de kelkaj entroprenoj, sed de tio, ke Esperantistoj legu la interesajn varojn aperintajn, en ESPERANTO mem kaj ne en la racia lingvo, kaj ke la plej taŭga donaco estas ESPERANTO-libro. Al ĉi tiuj du konvinkoj devas aliĝi ankaŭ la plifaciligo de la ebleco de proprigo de ESPERANTO-libroj. Tio povas okazi trimoniere: per bone organizita reto de revendistoj, per kvazaŭa kooperativo por eldoni kaj aĉeti ESPERANTO-literaturon kaj per la maniero, kiun UEA faris en la postmilitaj jaroj.

Legado[redakti]

Ulo legas gazetrubrikon "Laboro proponata": Ni vidu, oni bezonas plumbistojn, masonistojn, ĉarpentistojn... Amiko aprobas: Jes, kaj vidu, ankaŭ kelernojn, purigistojn, Gandhi...

Jes ja, absolute mirfrapas min la nombro da evitindaj laborpostenoj!

Spesmilo.png

Honoro[redakti]

„Ĉi-monate mi ne kapablas pagi la lupagon.“

„Pasintmonate vi diris la samon.“

„Kaj ĉu mi eble ne plenumis la vorton?“

Turismo[redakti]

Ni notu, ke Olimpiada Komitato ĵus decidis, ke, vaganto esta homo, kiu nomiĝus turisto, se li havus monon.

Senmonisto[redakti]

Senmonisto estas homo, kiu havas nek konstantan loĝejon, nek konstantajn vivrimedojn kaj vagadas almozante.

Senmonistoj estas kutime ĉifonvestitaj, malpuraj. Vivrimedojn ili akiras iam ankaŭ per ŝtelado, pro kio ili estas ofte malamataj kaj konfliktas kun la leĝoj. Kelkaj fariĝis senmonistoj senkulpe, aliaj ne scias vivi alimaniere.

Plej oftaj kaŭzoj de senmonismo:

  1. senlaboreco, manko de sufiĉa mono por vivteni, hejmoteno
  2. alkoholismo, kiu povas estis kaŭzo aŭ rezulto de senlaboreco, homa vivstilo
  3. divorco
  4. trompo, speciale Donaldo Trompo
  5. aliaj kaŭzoj
E9758ca9c3 o.jpg

Greka senmonismo[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Greka Ŝuldokrizo.

"Kial vi petas almozojn, Diogeno?"

"Por instrui donemon. Vi devas lerni multe."

Apetito[redakti]

- Kial vi petas almozon?
- Ĉar mi volas manĝi, sinjoro.
- Kial vi ne laboras?
- Se mi laborus, mi estus eĉ pli malsata.

Alie[redakti]

Unu trampo: "Ĉu vi jam manĝis?"

-- Dua trampo: "Jes, ofte."

Memprezentado[redakti]

3195.jpg
"Mia nomo estas Bond, Vaga Bond..."

Manifesto[redakti]

Jen enkonduko (ĉu elkonduko?) de Senmonista Manifesto:

Por pli eltenebla vivo, mono ne estu uzita en la liberejo. Ni tamen havu monujon por eksteraĵojn, kaj ĉiu estas ja libera gardi sian propran monon. :Tamen, ene de la liberejo, tiu mono ne estus uzebla, pro la simpla kialo ke oni ne bezonos ĝin.
Kondiĉe de onia elvolviĝo en la liberejo, oni povas ĉion ricevi senpage.

Tamen, daŭre ekzistu haveco, kaj ne eblas ricevi aliulajn havaĵojn.

Avantaĝo[redakti]

"Nu," diras ulo, "estas unu avantaĝo je malriĉeco."

"Kio estas tio?"

"Ĝi estas malmultekosta."

Blindulo[redakti]

Preterpasanto metis moneron en skatolon antaŭ blindulo kun sunokulvitroj, kaj la monero resaltis el la skatolo kaj ekruliĝis. La viro kun sunokulvitroj tuj postkuris kaj kaptis ĝin. "Ĉu vi ne estas blindulo?" "Ne. Mi ne estas tiu blindulo, kiu kutime staras ĉi tie. Li iris rigardi filmon, kaj mi helpas lin."

Mono.100.jpg

Hartondo[redakti]

Viro kaj knabo eniras hartondejo. La viro sidiĝas por hartondo kaj razo. Poste, li metas la knabon en la seĝo kaj diras, “Mi iras al apuda vendejo por aĉeti kravaton por la festo. Vi restu ĉi tie. Mi tuj revenos.”

La hartondisto tondas la harojn de la knabo. Post tiam, kiam la viro ankoraŭ ne revenis, la hartondisto diras, “Ŝajne, via paĉjo tute forgesis vin.”

“Ho,” diras la knabo. “Tiu ne estis la paĉjo. Tiu viro nur prenis la manon kaj diris, ‘Venu, knabo! Ni hartondiĝu senpage!”

Provo[redakti]

Vidu ŝiajn vestojn! Povrulino!

Vi ne forgesis ke vi ŝuldas al mi 20 eŭrojn, ĉu?

Ne... sed mi provas!

Malbonŝanco[redakti]

La malriĉegulo: Volu doni ian almozon al homo perseku-tata de la sorto ...

La sinjoro: Ha, fripono! Vi petadis hieraû kiel lamulo, kaj hodiaû kiel blindulo!

La malriĉegulo: Vi vidas, sinjoro, kiel min la sorto çiam persekutas, — çar mi nun precize vin rerenkontas.

Utila libro por senmonistoj

Doto[redakti]

0614 n.jpg

—Nu, kiam edziniĝos via filino?

—Kiam mi havos kvincent kronojn; çar mi donos al ŝÿ tion kiel doton, kaj mi havas nur ducent kvindek.

—Tio daûros eble tre longe. Sed faru tion çi: forprenu la duonon de l’doto.

—Mi kore dankas vin pro via saĝa konsilo, sed mi mem estas tiel prudenta. La malbono estas nur tio, ke mi havas nur tiujn ducent kvindek kronojn, kiujn mi intencas forpreni.

Ĉe judoj[redakti]

Dum jaroj la malriĉa Jakobo kutimis veni ĉiun monaton al la hejmo de la riĉa ŝtofvendisto Lejb por ricevi mondonacon. Unu fojon la servistino de Lejb diris al li, ke li ne plu ricevos monon ĉar ŝia mastro estas elspezonta multege da mono por la geedziĝfesto de sia filino kaj por ŝia doto.

Malkontenta Jakĉjo: "Bone, sed bonvolu diri al li, ke li estus povinta doni al sia filino SIAN monon kaj ne MIAN."

Utilo[redakti]

Vagabondo petas viron pri $2. La viro demandas: "Ĉu vi aĉetos alkoholaĵon?" La vagabondo respondas: "Ne." La viro demandas: "Ĉu vi forvetos ĝin ludante kartojn?" La respondo estis sama. Do la viro demandas la vagabondon: "Ĉu vi venos kun mi al mia hejmo por ke mia edzino vidu, kio povas okazi al homo kiu ne ludas kartojn kaj ne trinkas alkoholaĵojn?"

Tro granda postulo[redakti]

— For! al sanaj kaj fortaj mi almozon ne donas.

— Kiel vi volas; pro viaj kelkaj centimoj mi al mi piedon ne rompos.

Sorto[redakti]

Malgraŭ ĉio, mono estas utila...

Ĉifonulo almozas de la preterirantoj.

-- Ĉu vi volas aĉeti alkoholaĵon per tiu mono? -- demandas lin iu piediranto.
-- Tute ne, kion vi pensas? -- senkulpigas sin la almozulo.
-- Eble cigaredojn, csu? -- li demandadas plu.
-- Mi ne fumas, sinjoro!
-- Tiam tutcerte vi volas ludi en ĉevalkonkurso!
-- Sinjoro! Mi estis en ĉevalkonkurso neniam en la vivo!
-- Ĉu vi bonvolus veni kun mi en mian hejmon? -- petas la viro.
-- Kiucele?
-- Mi deziras montri al mia edzino, kio estas la sorto de tiu, kiu nek drinkas, nek fumas, eĉ nek vizitas la ĉevalkurejon.

Ida mensogo[redakti]

Fine, la flegma k eble faŝistema sinjoro Eden, deklaris en angla parlamento, ke vagabundo vizitavis un kirkon. Li komensavis petir pekunion de l' sacerdoto. Li sacerdoto donavis un libron al vagabundo, kay dicev: "Yen un libro de preges. Prendu ghin, lektu kay pregu al Deo, kay Deo donara al vi".

In li sequenti tago li vagabundo revenis al kirko kun tiu libro in manuo kay dices: "Mi lektavis vostran libron kay pregavis, sed Deo no donavis pekunion al me." Tande li sacerdoto prendevis li libro kay apertavis ghin. Inter paginoj de l' libro un suficianta valoroza paperuno de pekunio esevis. (Quiu komprendeble esevis meteta da l' sacerdoto ipsi ante donar li libron al vagabundo.)

Alia mensogo[redakti]

Estas pli bone, ke vi havu monon, ol ke mono havu vin.

En la strado, kompatinda vagemo proximeskas al mez-evanta muliero kae dicas al elu:

“Exkuzezu, s-ino! Voluntezu donari al me unu euron por komprari kukon!”

“Kia kuko? Vu agus plu saje per manjari plu sana nutrivi!”, elu respondas.

“Me savas lon, s-ino. Ma hodie esas mea nasko-dio kaj me volas festari olon!”

Kampare[redakti]

Et-j.jpg

Bienulo promenante matenfrue laŭlonge kamparvojeto renkontas konatan almozulon, kiu diras al li:

Bonan tagon, sinjoro komandoro. Kia novajo, ke vi promenas tiel frue?

Mi promenas por vidi ĉu mi trovos iom da apetito por mia matenmanĝo. Kaj vi, Johano, kion vi faras?

Ĝuste la kontraŭon: mi iras serĉante matenmanĝon por mia apetito.

Malriĉeco[redakti]

Artfarita vagino

Prave estas dirite, ke en 2015 preskaŭ triono (29 elcento) da usonaj transgenruloj estis malriĉaj, kompare kun 14 elcento el la usona loĝantaro. 15 elcento estis senlaboraj, kompare kun 5 elcento el la usona loĝantaro. Dum 12-monata periodo, 30 elcento el tiuj, kiuj havis dungiĝon, estis maldungitaj aŭ mistraktitaj en sia laborejo pro sia socia sekso aŭ seksa esprimo, inkludante vortan ĉikanadon kaj seksatencojn en la laborejo. Preskaŭ triono (30 elcento) iam en sia vivo spertis senhejmecon. Nur dum dekdu monatoj antaŭ ol respondi al demandaro, 12 elcento spertis senhejmecon. Malriĉeco kaj senhejmeco estis multe malpli oftaj en transgenruloj, kies familioj kaj komunumoj subtenis ilin.

✩ Ilona Koutny estas profesoro en la universitato de Poznano en Polujo. Ŝi instruos al tiuj kiuj parolas flue.

Klubo[redakti]

MEMORU KONSTANTE, ke neniu el miaj amikoj povis refuti tion, kaj fine ili , konsentis, ke Senmonismo estis asocio de E-istaj pentistoj, literaturistoj kaj aliaj artistoj, fondita en Skotlando en 1906 de f-ino C. Oxenford. Post la eksplodo de la modmilito ĝi ne plu funkciis. La „Ĉefvagabondo“ en 1914 estis J. M. Warden. Ĝia organo estis „La Vagabondo“ (v).

Kelkaj esperantaj proverboj[redakti]

Nuda kaj kruda sen groŝo en poŝo.

El la poŝo al la buŝo.

Multe en kapo, sed nenio en poŝo.

Fremda spesmilo estas sen utilo.

Kiu speson ne tenas, tiu al spesmilo ne venas.

Spesmilo superflua poŝon ne ŝiras

Literaturo[redakti]

  • La Vagabondo: monata de jan.-marto 1908: „La Vagabonda Monataĵo“, de apr.-julio 1908: „La Vagabondisto“ kaj de sept. 1908: LV. Ĝis fino 1913 ĝi estis aŭtografiita kaj dum 1914 presita. Ĝi ĉesis pro la modmilito. Red-ino C. Oxenford en Howe. LV estis la oficiala organo de la „Esperantista Vagabonda Klubo“, kiu estis internacia ligo de artistoj pri muziko, arto kaj literaturo. LV enhavis mutajn artajn desegnaĵojn, originalajn literaturaĵojn kaj eĉ muzikaĵojn. IV 16-48 p . 23x18.
  • La Vagabondo Kantas. Simplaj varsoj. Originale varkitaj de Baghy. 1933, 60 p. „B. estas denaska lirikisto; en liaj poemoj monifestiĝas lia varma koro, senartifika, snontanea, melankolia, pasia poezio en formo perfakta. La volumo enhavas 74 poemojn.“ (J. Major, Oomoto Internacia, 1933, jun.)
  • Vagabondo kaj Sinjorino. Romano de W. Kloepffer, trad. el la germana L. Goppel, 1931 204 p. „Tute nuntempaj, postmilitaj aventuroj, eble ne tro kredeblaj, sed tro variaj, neatenditaj. Amuza distra legaĵo, korekta flua stilo.“ (G. S., ,E‘, 1932, p :105.)

Notoj[redakti]

Agrablan legadon kaj ripozigajn feriojn ni deziras al vi ĉiuj!
  1. Instrudona historio pri kiel potenco plian fojon fikis sian popolon – ĉi-kaze rektasence.
  2. Ĝi baziĝas sur vera okazaĵo.
  3. La miliraportoj de germana Esperantistoj ja estas grava atingo !