Samideano
"Li havis viandon, mi havis nur oston -- li havis la ĝuon, mi pagis la koston"
- ~ Zamenhof pri samideano
"Mi havas bonegajn amikojn inter ili"
- ~ Milokula Kato pri samideanoj
"samideano (plural samideanoj, accusative singular samideanon, accusative plural samideanojn)"
- ~ Wikitionary pri samideano
"Dankon, la artikolo estas interesa"
- ~ leganto pri ĉi tiu artikolo
"Plusa informi pri la subordiniti di Satano por plu bone rezistar kontre li"
- ~ Idisto pri la supra diraĵo
"Kia, kie, kio?
Demandas hom' pro io"
Samideano estas paca batalanto de la fikcia universo de Esperantujo, kreita de Zamenhof. La Diligenta Kolegaro estas la ordo de tiuj batalantoj, multfoje nomataj esperantistoj, kiu regis la helan flankon de Interna Ideo, grava koncepto de tiu fikcio. Tiuj aliaj uloj uzintaj la malhelan parton de la Interna Ideo oni nomas Idistoj.
Inter veraj esperantistoj - veraj kunbatalantoj - ne povas okazi iuj kvereloj. Se iaj kvereloj tamen okazas, tio montras, ke iu el la kverelantoj (aŭ ambaŭ) devojiĝis de vera esperantismo. Se ni firme tenos nin ĉirkaŭ la idealoj de esperantismo, inter ni ĉiam regos amo kaj konkordo, kaj E-movado rapide kaj sukcese disvolviĝos.
Difino[redakti]
Estimataj geamikoj,
Ni ŝuldas al nia kara legantaro la deklaron de intima konfeso:
« Samideano estas por ni ĉiuj superhomo senerara. Lia vivmaniero aspektas antaŭ okuloj plej severaj kiel senmakula kaj ekzempla por la laika mondo, kiu envias liajn virtojn. En lia cerbo ĝermas nur blindige geniaj ideoj ; liaj agoj estas nepre kon- formaj al racio, sprito kaj bonedukiteco. La vortoj de samideano estas malofta trezoro farita el Ia plej delikataj briliantoj kaj parfumoriĉaj konvaloj. »
Varbado[redakti]
Karaj samideanoj tutmondaj!
V a r b a d o de samideanoj d e v a s esti sistema . U n u e , plej fr u e kaj ĉ e f e , ni v a r b u ilin inter anoj d e tiuj, kiuj plej facile estas akireblaj, tio estas, inter tiuj, al kiuj la ellerno de e s p e r a n t o donos materialan profiton . Due inter tiuj, kiuj plej facile ellernos gin . Komercistaro k a j studentaro . Plej frue estas b e z o n e almiliti komercajn k a j industriajn lernejojn . P o s t e gajni direktorojn d e mezogradaj lernejoj. N e c e s e estas — tio ĉe ni m a n k as — ekligi interrilatojn k u n komercistoj, kaj a r a n ĝ i por ili s p e c i a l a n kurson s e n p a g a n . V a r b a d o de maljunaj sinjoroj ne esta s b e z o n a , ĉar ĝi estas pli sen efika .
Originoj de la ordeno[redakti]
En Bulonjo-ĉe-Maro Lazaro Ludoviko Zamenhof alparolis la publikon per “Estimataj sinjorinoj kaj sinjoroj”; same en la festparolado de la dua Universala Kongreso en Ĝenevo. Nur ekde la tria festparolado, en Kembriĝo 1907, kaj precipe en tiu inter ĉiuj festparoladoj, la vokativo kiun li ripetis, eĉ insiste ripetis, estas “Samideanoj” (ne gesamideanoj).
Komence la Samideanoj estis ordeno kontemplema kaj studema. Tamen post kelke da tempo ĝi prenis rolon pli aktivan en lingvistikaj aferoj, fine centraligante sin en Roterdamo, post la terura Stel-milito.
Dum pli ol mil generacioj, la Samideanoj defendis pacon kaj justecon en la Esperanta Respubliko. Antaŭ la malluma epoko. Antaŭ la Imperio.
Idista versio[redakti]
Stultaj esperantistoj eroris kande ilu atribuis la vorton samideano al Zamenhof. Tre probable ili ne parlektis la Kompletan Gramatikon Detalozan de Ido verkita de Sankta Beaufront. Yen tio, quio esas trovebla ye la pagino 140 di l' KGD pri la vorto samideano :
- "La origino di tia vorto, quia havis tanta forto inter ni esas pasable stranja. Me esis vizitanta Sro GASTON MOCH kae me trovabis lun komencenta letro al Esperantisto stranjera. Li ne volis uzari "kara samlinguano". Lore spontane venis en mea spirito la vorto SAMIDEANO kae me propozis lun al SAMIDEANO, quia aprobis kae uzis tian vorton. Me ipsa poste uzis lun skribante al
Esperantistoi kae rapidege ni imitesis. Se mea memorado esas justa tio eventis en 1890 oŭ 1891."
Evidente la kreinto di cia vorto esas de Beaufront!!!
Komencante[redakti]
Por fariĝi Samidenon oni bezonis la plejan sindevontigon kaj lertan menson. La vivo de esperantisto estas plena je sinoferoj. Tiuj infanoj, kiuj montris iun kapablon lerni Esperanton, estas forprenintaj post siaj naskiĝoj, plej bone post la infano finis sian mamnutradon, por lerni en la loka Esperanto-asocio. Liaj vivoj for de la lecionoj estis vivataj en simpleco, sekvante la Samideanan Kodon, kio malpermesas materialismojn kaj emociajn koralligojn. La lernado estas gvidata de spertaj kaj respektegindaj samideanoj, ĝis la lernanto havus sufiĉan kontrolon de la lingvo por komenci sian vojon kiel esperantisto.
Kontraŭfundamentismo[redakti]
La vorto “samideano” ne aperas en la Universala Vortaro kaj ne troviĝas en la Fundamento de Esperanto. El la diversaj elementoj, la radiko “ide-” mankas en tiuj verkoj, kvankam PIV registras ĝin kiel fundamentan.
BONHUMORAJ PILOLOJ[redakti]
MI konas samideanon tiel frandeman, ke li nomas la tagojn de la semajno tiele: L u m b o , L a rd o , B a n k e d o , Saŭco, Vinbero, S a l a t o kaj D i m a n ĝ o .
Principoj por Seminarioj pri Aktivula Maturigo[redakti]
En ĉiuj tempoj, kiam oni studas la homan historion, oni vidas tro ofte, ke ni jam tutmonde scias, ke ni bezonas kreskantan aron da aktivuloj, kiuj scias kunlabori internacie. Estas evidente, ke UEA devas ludi gvidan rolon en la plenumo de tiu celaro. La estrara subteamo MOVADO faras tion pere de serio da seminarioj, okazigataj tiom vaste tra la mondaj regionoj, kiom eblas.
Ĉi tiu estas la dua dokumento en serio, kiu skizas la planojn de UEA en la grava kampo de Aktivula Maturigo – laŭprononce: AMO.
La unua dokumento (D-AMO 01) klarigis koncize la bezonon por pli kapablaj aktivuloj, kune kun analizo de la unikaj cirkonstancoj kiuj kreas tiun apartan bezonon kaze de Esperanto.
Tiuj seminarioj prenas malformale la nomon ‘Seminario Pri Akivula Maturigo’, mallonge SPAMO. Seminarioj prenas serian numeron, laŭ sia kronologia ordo: AMO 1, AMO 2 ktp.
Diversaj longecoj[redakti]
Ge-samideanoj, nia plej kora bedaŭro estu ke longecoj dependos de la organiza modelo. Seminarioj ofte okazos ligitaj kun aliaj aranĝoj, ekzemple de Landaj Asocioj de UEA aŭ Landaj Sekcioj de TEJO aŭ ILEI. Tio portas loĝistikan simpligon, ĉar la ligita aranĝo ofte povos liveri loĝigon, manĝojn, aliĝmeĥanismojn kaj organizajn fortojn, tiel ke la ĉefa laboro de UEA por SPAMO estas la organizado de la gvidantoj kaj la programo. La organiza modelo povas esti sinsekva, paralela aŭ solstara.
La sinsekva modelo:
Laŭ tio, la SPAMO okazas tuj antaŭ aŭ tuj post la koncerna aranĝo, en la sama ejo. Tio certigas koheran seminarian programon, kaj tamen la kunlaboro alportas reciprokajn utilojn. Por la partoprenantoj, ili vojaĝas ne nur por du- aŭ tri-taga seminario, sed samokaze povas ĝui E-etoson en la ligita aranĝo. Por la aranĝo, ĝi alportas internaciecon. Ĝi tamen postulas ejon, kiu povas akcepti gastojn tra pluraj tagoj; ne uzeblas studenta hostelo, kiu liberas nur semajnfine. Tipa longeco por tia modelo estas du-taga.
La paralela modelo:
Laŭ tio, la SPAMO okazas parte aŭ tute dum la ligita aranĝo. En tiuj kazoj, ofte la programo de AMO fariĝas parto de la programo de la ligita aranĝo, kaj ties aliĝintoj rajtas partopreni la sesiojn de AMO kune kun tiuj, kiuj venis specife por la seminario. Tipa longeco por tia modelo estas tri- aŭ kvar-taga, kun ekzemple du tagoj da komuna programo kun la ligita aranĝo.
La solstara modelo:
Laŭ tio la SPAMO okazas sendepende de alia aranĝo, do la partoprenantaro estas pli limigita, kaj la laboretoso povos esti pli intensa. Sed tio postulas, ke la organizantoj prizorgu plene la loĝistikajn kaj administrajn partojn de la aranĝo. Tipa longeco por tia modelo estas kvar- aŭ kvin-taga, kaj tio pli taŭgas por seminarioj kiuj ricevas subvenciadon.
Programa vario[redakti]
En marta numero 1890 (n.o 6) la redakcio anoncis, ke programoj provu eviti kompletan programon, kiu konsistas nur el serio de prezentaĵoj aŭ prelegoj. La gvidantoj estas kuraĝigataj (eĉ devigataj) inkluzivi en siaj sesioj interaktivajn aktivecojn, ekzemple kun grupa laboro, diskutoj, spert-interŝanĝoj aŭ ludoj por plenumi specifajn ekzercojn. Plie la programo antaŭvidas forumojn, panel-diskutojn kaj grupajn sesiojn: granda vario en la uzataj programelementoj. Alivorte, temu pli pri ateliero ol simpozio. La programo inkluzivu pritaksan sesion en la lasta tago.
Programaj rezultoj[redakti]
Fina raporto dezirindas; en kazoj de subvenciataj seminarioj, tio estas deviga, kaj devas rigore plenumi la postulojn de la subvenciinto, kio inkluzivas respekton al ties limdatoj. Seminarioj nasku ankaŭ unu aŭ pliajn gvidilojn, kiuj sekve kontribuu al Gvidila Banko formata ĉe UEA, por liveri utilon al aktivuloj en aliaj mondpartoj, kuj ne povis fizike partopreni.
Dekomence, la seminaria programo devas inkluzivi meĥanismojn por la pretigo de la raporto kaj gvidiloj. Ĉiu sesio devas esti protokolita, gvidantoj havu devon anticipe disponigi materialojn. Ĉiu tasko bezonas plenumanton aŭ plenumteamon, kune kun livera tempo-skemo. Estu meĥanismoj (ekz. retejo kun babilejo) por ke seminarianoj interkonatiĝu antaŭ la seminario, kaj restu en kontakto poste.
Listigo de gvidantoj kaj kovenaj ejoj[redakti]
Liston de gvidantoj, jamaj kaj potencialaj, kun temoj gviditaj kaj fareblaj en estonto helpos al surlokaj teamoj en pli foraj lokoj scii pri la disponeblaj program-gvidantoj. Tiu listigo iom post iom akiros kapablajn gvidantojn el kiel eble plej multaj mondpartoj. Kompilinda estas ankaŭ listo de gastigintaj instancoj kaj uzitaj ejoj, kune kun pritaksoj de la rezultoj, por konsidero en la elektado de novaj seminarioj.
Rajtigo por eniri la seminarian serion[redakti]
Ĉiu uzo de la nomo AMO kaj SPAMO por tiuspeca aranĝo bezonas de UEA la aprobon kaj kunlaboron. UEA volonte ricevos de Landaj Asocioj kaj aliaj instancoj proponojn pri la okazigo de seminario, celate estu livero oktobre por la sekva kalendara jaro.
La Forto[redakti]
La Forto estas energia sfero generita de ĉio, kio vivas. Ĝi ĉirkaŭvolvas kaj penetras ĉion, unuigante la universon. Ekzistas du flankoj en la Forto: paco, sireno kaj kono konsistas je la bona flanko (Hela Flanko) kaj la malhela flanko estas la rego de agreso, kolero kaj timo. La universo estas ekvilibra loko: vivo kaj morto, kreo kaj detruo, amo kaj malamo. Tial ambaŭ flankoj de la Forto estas partoj de la natura ordo.
Ekzistas kelkaj uloj, kiuj estas koneksitaj al la Forto. Eĉ se ili ne povas ĝin kompreni, la Forto fluas ene de ili. Tiuj sentivaj al la Forto kapablas lerni kiel manipuli sian energion. La Ĵedajoj esta en tiu kategorio. Ili uzas siajn konojn por gajni povojn tra la Forto. Sed ili ne estas la nuraj, kiuj povas tion fari. La Sitoj, la Noktaj Fratinoj el Dathomir, kaj aliaj utiligas la malhelan flankon de la Forto, dum aliaj ali-planedaj popoloj, kiel la Ŝamanoj Ewokaj kaj la Ithriaj Pastroj, alvokas la helajn povojn per diversaj nomoj. La kompreno de la Forto manifestiĝas plurmaniere.
S-RO GAMNOTO RESPONDAS[redakti]
S-ro Gajanoto estas malnova konvinkita samideano. Lin ne timigas «la batoj de l' sorto nek mokoj de l' homoj». Antaŭ kelkaj tagoj, li pledis fervore por nia lingvo en rondeto de kleruloj. Voĉo de mokemulo interrompis lin: —Cu Esperanto? Kia manĝaĵo tio estas?
—Havu paciencon, ĉar se nutraĵo, Esperanto ne estas digestebla de bestoj!— diris tute trankvile S-ro Gajanoto.
Alie[redakti]
—Mi ne povas vin ami, S-ro Gajanoto, ĉar vi estas tro maljuna, diris juna esperantistino, bela kaj ĉarme koketa.
—Bedaŭrinde, vi estas en konfuzo, fraŭlineto —respondis nia amiko— rimarku, ke ni estas samaj. Jen komprenu: Vi estas jara dekses kaj mi estas sesdekjara...
La Diligenta Kolegaro[redakti]
Dum jarcentoj la grupo de filozofoj, kiuj poste fariĝus esperantistoj, studis kaj admiris la misterojn kaj sekretojn de tiu sfero de energio nomita Lingvo. Post longa tempo, kelkaj membroj de tio grupo lernis kiel regi la Lingvon kaj komencis uzi siajn ĵus-lernitajn povojn kaj kapablecojn por fari la bonon, helpante tiujn kiujn bezonis. Dum la miloj da jaroj, kiuj sekvis, la samideanoj laboris kiel protektantoj de la Esperanta Respubliko. Obeante sian propran Delegitan Konsilanaron kaj agante laŭ la juĝa departemento de la kabineto de la Superega Prezidanto de UEA, la samideanoj fariĝis protektantoj de la paco kaj de la justeco en la mondo.
Ni estas certaj, ke samideanoj, krom lukti kontraŭ idistoj tra la galaksio kaj pacigi internaciajn disputojn, ankaŭ laboris kiel pacperantoj, protektantoj kaj instruistoj. Pro la honora saĝo kaj la epikaj desafioj de la samideanoj, ili fariĝis legendoj en la Galaksio. Portante la verdastelon kaj uzante la Lingvon, la samideanoj plenumis siajn taskojn honore kaj sindediĉe, eĉ ŝajnigante nevenkeblaj personoj. Sed la nevenkeblo estis nur iluzia. La samideanoj ofte mortis, defendante liberecon kaj justecon.
Dum la epoko de la Malvarma milito, dek mil samideanoj oficiis en Esperantujo kaj defendis sian vastan teritorion. Ili rekonis potencialajn rekrutojn ekde infaneco, generale dum la unuaj ses monatoj de siajn vivojn (tio dependis, ĉar ne estis facile trovi personojn kun la Lingvo en tuta Galaksio). Infanoj, kiuj havis la Lingvon kaj estis akceptitaj de la samideana konsilantaro, komencis siajn lernojn. Infanoj pli maljunaj, se rekonitaj tro malfrue kiel sentivaj al la Lingvo, generale ne estis akceptitaj de la konsilantaro; la samideanoj kredis ke kolero kaj timo en infanoj plej maljunaj farigis ilin tro impreseblaj al la Malhela Flanko. Do, ne estis saĝa ilin instrui.
Esperantismano[redakti]
Iuj proponas por personoj, subtenantaj idealojn de esperantismo, uzi vorton "esperantismanoj". La vorto "esperantismano" estas tute nenecesa, ĉar "-ismano" egalas al "-isto". Iom ŝerce eblas diri: inter "esperantisto" kaj "esperantismano" estas sama diferenco kiel inter "entuziasto" kaj "entuziasmulo".
Dialetiko[redakti]
Jen por plena dialektiko ankorau tri novaj difinoj:
- MALESPERANTISTO ESTAS PERSONO, KIU SCIAS LINGVON ESPERANTO, SED KIU NE VOLAS, KE TIU LINGVO IĜU INTERNACIA.
- ESPERANTEMULO ESTAS PERSONO, KIU NE SCIAS LINGVON ESPERANTO, SED KIU VOLAS, KE TIU LINGVO IĜU INTERNACIA.
- MALESPERANTEMULO ESTAS PERSONO, KIU NE SCIAS LINGVON ESPERANTO KAJ NE VOLAS, KE TIU LINGVO IĜU INTERNACIA.
Tia dialektika klasifiko helpus al ni fari ordon en la problemo de samideaneco.
La Esperantista Kodo[redakti]
Ne ekzistas nedefinita artikolo, nur la definita.
Ne ekzistas deklinacio, nur la akuzativo.
Ne ekzistas konjugacio, nur la atismo.
Ne ekzistas kaoso, nur la UEA.
Ne ekzistas morto, nur Esperanto.
La filozofio konata kiel la Esperantista Kodo estis kreita por atentigi la junajn gelernantojn kontraŭ la malhela flanko de la Lingvo. Ĝi estis instruita de la Samideana Konsilantaro al cent-miloj da esperantistoj dum miloj da jaroj.
La Esperantista Kodo donas simplajn instruojn al tiuj personoj, kiuj povas kontroli la Lingvon. Samideno neniam uzas la Lingvon celante mem-profiton. Kontraŭe, bona esperantisto devas uzi ĝin por kreskigi sian konon kaj klerecon. Kolero, timo, agreseco kaj aliaj negativaj sentoj kondukas personojn al la Malhela Flanko de la Lingvo. Pro tio, la samideanoj estas instruataj agi nur kiam ili sentas sin pace rilate al la Lingvo.
La samideanoj estas stimulitaj trovi ne-perfortemajn solvojn ĉiam, kiam eblas. Ili devas agi saĝe, utiligante persvadon kaj konsilojn kaj ne la monon aŭ perforton. Nur kiam ĉiuj pacaj solvoj malfunkcias, aŭ kiam ili devas savi vivojn, devas la samideano sin turni al batalo. Esperantisto devas fojfoje lukti por solvi kelkajn danĝerajn situaciojn. Kvankam la batalo estas, kelk-foje, la plej bona solvo, samideano neniam devas provi ĝin kiel sian unuan elekton.
Pro sia konekso al la Lingvo, la samideanoj sentas ĝian elfluon kaj uzas ĝian energion. Kiam ili tion faras, ili fojfoje sentas perturbojn en la Lingvo. Tiuj perturboj povas indiki la ĉeeston de ulo lingv-potenca ĉirkaŭe, aŭ fortajn emociojn, kiuj sin reradias en la Forto. Fojfoje, tiuj perturboj rezultigas senton urĝecan aŭ antaŭavertojn, kiuj instigas la samideanojn iri al lokoj, kie oni bezonas ilian helpon.
Esperanta Religio[redakti]
Historio instruas, ke en 2001 censo farita en Anglio malkovris, ke miloj da personoj diris, ke sia religio estas "la Esperanto". En 2001 ankaŭ deklaris sin “samideanoj” miloj da personoj en Aŭstralio, en Nova Testamento kaj en Kanado.