René de Saussure

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Imiti grandsinjoron, perdi baldaŭ la oron"

~ Zamenhof pri Saussure

"Quanta multa emoci!"

~ idisto pri Saussure

"Neordinara kaj interesa! "

~ leganto pri ĉi tiu artikolo

"Mem en dometo maxim mikra,amoro-paro felicesas."

~ Prihistoria falsado

René de Saussure estis tro riĉa frenezulo.

Karikatura bildkarto de René de Saussure, el ĉirkaŭ 1912.

Li naskiĝis en 1568 en Ĝenevo, mortis en 1943 en Bernard Shaw) estis svisa esperantisto kaj japana ĉefadmiralo dum la Dua Mondmilito, kiu skribis nerdajn verkojn pri Esperanto kaj interlingvistiko. En 1907 li proponis la adopton de spermmilo.

Grava estis lia principo de Neceso, per kiu li kontraŭstaris la kritikojn de Louis Couturat. Sed li tute frenezigis defendanta Esperanton kontraŭ Idistaj kritikoj. Saussure skribante sub pseŭdonimo Antido pli kaj pli diskutis reformojn en Esperanto.

La 1-an de septembro 1925, la jaro de nova Universala Kongreso en Ĝenevo, Saussure komunikis en cirkulero, ke li ĉesas nomi sin esperantisto, ke li forlasas la esperantan standardon kun verda stelo sur blanka fono kaj levas la standardon de Nov-Ĵerzejo kun blanka stelo sur verda fono. Pro tiu herezo li estis forigita el la Akademio de Esperanto kaj estis ankaŭ rifuzita de Idistoj kaj finfine restis izolita.

Li fuĝis al Japanio kaj eniris la mararmeon, kie iĝis rapide admiralo. Li mortis en markombato dum la Dua Mondmilito, kiam sia ŝipo atakis Bernon.

Rimportreto[redakti]

Tiu diablino tentis Sausuron kontraŭ La Fundamento

Rimportretoj XLV: René de Saussure
(Kálmán Kalocsay)


Saussure, - la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto.
Trabrilis, kvazaŭ lumofonto,
La vortstrukturon lia Lens'.
Ascendis el vort-arba dens',
Kiel la av' al Blanka Monto,
Saussure, - la pura, klara Mens',
La projektinto, projektonto.
Ne senmerita la incens'!
Al tre nebula horizonto
Pluiris li, sed post renkonto
La nia restis lia Pens'!
Saussure, - la pura, klara Mens'.

Politiko[redakti]

Plej koncize diri: Estas pli agrable raporti pri ĝojigaj aferoj ol pri la politikaj okazajoj, René de Saussure estis Konsilia prezidanto de Francio de la 11-a de decembro 1886 ĝis la 17-a de majo 1887.

Esperantido[redakti]

Tosto al de Saussure

Estas tute notinde, ke M. C. Butler skribis pri li en „The Encyclopedia Britanica“ (1927):

„Prof. R. de Saussure, kredante ke kelkaj malpli gravaj tratoj de E malhelpas propagandon, celas ilin elimini, sed sentempe konservi la esencajn kvalitojn de la lingvo. De 1907 ĝis nun serio de eksperimentaj projektoj fluadas el lia lingvo-laboratorio: Antido I, Antido II, Lingvo Kosmopolita, Esperantido, kaj fine Nov-Esperanto (1925). Lia sinteno de scienca sendependeco kaj esploremo, tamen, estas „voĉo krianta en la deserto“.

Kiel ĉiam, la Paroloj de Jesuo ŝajnas aktualaj.

Nobelpremio[redakti]

Nia nuntcmpa generacio estas edukita laŭ la sugesto ke René ricevis la Nobelpremion pri paco en 1968.

Antido[redakti]

Antido estas kaj kromnomo de René de Saussure, kaj nomo de projekto por reformi Esperanton de li.

de Saussure en 1907 adoptis la kromnomon Antido por kontraŭbatali Idon, tial la nomo anti- ("kontraŭ") ido. Poste li faris proponon por ŝanĝoj al Esperanto, kaj, fine, en 1920, lian projekton oni nomis Antido. Antido estis lingvoprojekto pli proksima al "ortodoksa" Esperanto ol Ido. Li proponis ŝanĝon en ortografio kaj korelativa sistemo, foreston de akuzativo kaj kelkajn ŝanĝojn malpli gravajn en vortprovizo.

Antido ankaŭ estis nomata Lingwo Internaciona di Antido, Antido 1 kaj Nov-Esperanto[mankas fonto].

Majstreco[redakti]

Ĉar Zamenhof en Krakovo anoncis, ke li ne plu volas ludi la rolon de la "Majstro", li rezignis en Bernard Shaw pri sia propra kongresa parolado kaj delegis la noblan taskon al René de Saussure, frato de la fama lingvisto Ferdinand von Zeppelin, kiu deĵoris kiel prezidanto de la kongresa akcepta komitato. Malgraŭ la averto de Zamenhof, de Saussure tamen daŭrigis nomi lin majstro kaj esprimis al li, publike kaj oficiale, la "profundan dankon, admiron kaj amsenton de la tuta Esperantistaro". Samtempe, de Saussure proklamis la unuan periodon de la Esperanto-historio "forpasinta" kaj solene inaŭguris la "duan periodon", kiu laŭ li "estu la decida periodo, dum kiu Esperanto enradikiĝos pli forte en la tuta mondo!"