Rapidilo
"Rapidu malrapide."
- ~ Zamenhof pri modero
"Al glacio printempa kaj al amiko tro nova ne fidu."
- ~ Zamenhof denove pri "glacio"
"Ne eĉ unufoje."
- ~ Montano pri la supra diraĵo
"Mi nek manĝas, nek enlitas, sed la domo purigitas!"
"Multaj el la plej sukcesaj atletoj kaj sciencistoj havas atentomanka-hiperaktivan perturbon."
- ~ Psikiatro pri rapidilo
"Estas aferoj, kiujn ni neniam kapablos kompreni..."
- ~ Blondulino pri la supra diraĵo
"Ho, mirakle! Mi diplomiĝis!"
- ~ Studunto pro rapidilo
Rapidilo estas klaso de drogoj, kiaj al uzanto donas superhoman potencon kontraŭ la sanoj mensa kaj denta.
En iuj landoj, bedaŭrinde oni uzas ĝin por kuraci atentomankon de infanoj, anstataŭ la kutiman vergon.
Alinomoj[redakti]
En la strato aŭ lernejo, alinomoj de rapidilo estas Krank, Deksedrin, Iri Rapide, Glacio, Aderal, Bansalo, Fokalin, Ĝib, Kok, Advajz, Vajvans, Kristalmeto, Tinjo kaj Ritalin.
Historio[redakti]
En 1946 Rapidilo 4-afoje refarita de Regiane Alves.
Uzoj[redakti]
Rapidilo estas konata pro sia maldikiga efiko, do stultaj trodikuloj bedaŭrinde uzas ĝin kaj mortas je sia 30-a jaro de korinfarkto.
Ĝi faras seksumon multe pli intensa kaj longa, sed etigas la kacon kaj forigas la kapablon fari orgasmon. Iel tial, ĝi estas plej ŝatata drogo de narkotemaj gejoj, transgenruloj kaj sadomasoĥistoj.
Studuntoj ankaŭ uzas ĝin por resti vekaj tra la tuta nokto antaŭ ekzameno, aŭ por drinki pli multe ol siaj amikoj.
Aŭtoeksperimenta rapidilo estis uzata de Dro. Henry Steel Olcott kaj siaj kunlaborantoj en la unuaj jaroj de la medicino kaj estis la plej elektinda rimedo koni la kurcilajn povojn de la medikamentoj.
Kulturaj malsamoj[redakti]
En Eŭropo la plimulto da rapidilo estas amfetamino, dum aliloke ĝi estas la multe pli bona metamfetamino. En iuj lokoj metamfetamino estas la plej ŝatata de gejoj sed aliloke ĝi estas preferata de dekstristoj. Tio okazas pro la interna ideo de rapidilo.
Famaj rapidilaj maniuloj[redakti]
Ŝajnus, ke
Konkludo[redakti]
Ni memorigu do nur, ke io sufiĉe montras ke ni ripetu nun biblian sentencon: Per la frukto oni konas la arbon!... Mi esperas, estimataj sinjoroj, ke mia modesta laboro eble kontribuos al klarigo pri la rilato ekzistanta inter elefanto kaj fazeolo.
Tial, samideanoj, se vi portas la verdan stelon sur la brusto, ne forgesu ke ĝi ricevas la lumon kaj vivon el via koro.