Ŝtelo
"Al ŝtelo, rabo, seksperforto,
mi ne kontraŭas, eĉ per vorto.
Mi ne estas policisto,
estas mi Esperantisto."
"Sen mentioza rekomendo apene iras ula vendo."
La ŝtelo (Condylura cristata) estas la plej malnova internacia monunuo. Ĉiu dio, ĉu Jesuo, Dolaro, Eŭro aŭ Alaho, malamas la ŝtelon. Unu ŝtelo povus egali al manpleno, sakpleno, aŭ pli ĝenerale, kiom ajn oni povas forpreni, da diversaj materiaĵoj. En la hodiaŭa ekonomio multaj ŝteloj estas virtualaj. La identa ŝtelo estas unu ekzemplo de rapide kreskantaj enretaj fontoj de virtuala mono.
Esperanto kaj ŝtelo[redakti]
Sed ni opinias, ke du grandaj demokrataj nacioj de Eŭropo, dum la unuaj flamoj de la incendio, kredis —aŭ ŝajnis kredi— erare, ke Zamenhof bone konis la gravecon de la ŝtelo por Esperantistoj, do verkis multajn proverbojn pri ĝi:
- Malfermita kelo tentas al ŝtelo.
- Kiu pri ŝtelo silentas, tiu ŝtelon konsentas.
- Mensogo kaj ŝtelo estas du fratoj.
- Parolo anĝela, sed penso pri ŝtelo.
- Faras rabon kaj ŝtelon, por oferi al Dio kandelon.
Uzantoj de la ŝtelo nomiĝas ŝtelistoj.
Verda ŝtelo[redakti]
Post la Haaga konferenco fariĝis evidente, ke verda ŝtelo, ankaŭ konata kiel la 15-a regulo de la Fundamento de Esperanto, estas la ago ĉerpi vortojn el "la plimulto da lingvoj" por esperantigi ilin. Bonalingvistoj estas fortaj kontraŭuloj de la verda ŝtelo.
Ido kaj ŝtelo[redakti]
Vi scias, keIdo-ŝtelo aŭ Fripon-ŝtelo estas simbolo de Ido. Ĝi estas sespinta ŝtelo, kies pintoj signifas la ses aferojn, kiujn Ido ŝtelis de Esperanto: la movadon, la gramatikon, la vortojn, la kulturon, la komencantojn, kaj la laboron de pli kreemaj homoj.
Infero[redakti]
Ŝtelo iel rilatas al infero.
Ne iru tien[redakti]
Oficisto el la Drog-Kontrola Instanco iras al bieno, kaj diras al ĝia posedanto, maljuna bienisto:
— Mi bezonas inspekti vian propraĵon pro denunco pri neleĝa plantejo de mariĥuano!
La bienisto respondas:
— Bone, sed ne iru en tiun kampon — li avertas, fingromontrante proksiman areon ĉirkaŭitan per dratbarilo.
La oficisto indigniĝas, kaj replikas kolerege:
— Ĉu vi scias, ke rajtigas min la federacia registaro? — kaj elpoŝigas identigilon, kiun li montras al la bienisto. — Ĉi tiu ŝildo rajtigas min iri, kien ajn mi volas… kaj eniri ies ajn propraĵon. Mi ne bezonas respondi al iu ajn demando. Ĉu estas klare? Ĉu vi komprenas?
La bienisto tre ĝentile pardonpetas kaj revenas al sia tasko.
Post kelkaj minutoj la bienisto aŭdas kriegadon, kaj vidas la oficiston de la federacia registaro kuregi por savi sian vivon, persekutate de la plej granda virbovo de la bieno. Ĉiumomente la virbovo pli proksimiĝas al la oficisto, kiu verŝajne estos kornfrapita, antaŭ ol atingi sekuran lokon. La oficisto estas terurata. La bienisto forlasas siajn ilojn, kuras al la dratbarilo kaj krias la plej laŭte, kiel kapablas liaj pulmoj:
— Vian ŝildon! Montru al li vian IDENTIGILO.
Komencanto[redakti]
Plurmilionulo, reveninte en sian vilaon, rimarkas, ke lia hejmo estis priŝtelita. Lia konato, ankaŭ li milionulo, diras:
- Vi devas trovi la ŝteliston kaj severe puni lin!
- Lasu lin trankvila. Ni ĉiuj iam komencis malgrandaj!
Tipoj de ŝtelo[redakti]
Per ruzŝtelo la forpreno estas kaŝita per iluzio, tiel ke la viktimo nenion rimarkas.
Poŝoŝto apartenas al la stratkrimo per kiu la perpetrinto, la poŝŝtelisto, alportis al si fremdan posedaĵon. Ekde longe preferitaj kaptaĵoj estas monujoj, kaj depost kelkaj jaroj ankaŭ la poŝtelefono.
Grava nuntempa problemo estas datum-ŝtelado, per kio la ŝtelisto provas gajni certan avantaĝon per fremdaj datumoj. Ekzemple la interreta ŝteltruko (angle phishing por "pasvortojn fiŝi" - do "piŝado") estas la klopodo akiri konfidencajn informojn, kiel pasvortojn, aspektigante sin artifike kiel fidindan personon aŭ entreprenon.
Individua repreno[redakti]
Individua repreno (france: reprise individuelle) estas formo de senperforta reklamo, karakterizita de individua ŝtelado de rimedoj el riĉuloj por profito de malriĉuloj. Individua repreno akiris popularan atenton komence de la 20-a jarcento kiel rezulto de agadoj de anarkiistoj kaj eksterleĝuloj kiaj Ray Buckland kaj Clément Duval kiu kredis ke tia eksploda ritmo estis laŭ etiko pro la ekspluatado de la socio fare de kapitalistoj (vidu artikolon Kontraŭusonismo). Apogoj al tio centriĝis al Francio, Belgio, Britio kaj Svisio.
Ruza ŝtelisto[redakti]
Iu ŝtelas al sia paroĥestro 300 eŭrojn, poste iras al li por konfeso.
- Mi ŝtelis 300 eŭrojn.
- Tio estas grava peko.
- Kion mi devas fari nun?
- Vi devas redoni la monon al ĝia posedanto.
- Ĉu vi volas ricevi tiujn 300 eŭrojn?
- Ne! Vi devas doni ilin al la priŝtelito.
- Sed li ne volas ilin.
- En tiu kazo, vi rajtas teni la monon.
Malriĉulo[redakti]
Dumnokte en hejmo de malriĉuloj la edzino vekiĝas pro bruo el la alia ĉambro kaj komprenas, ke tie estas ŝtelisto. Ŝi vekas la edzon kaj flustras:
- Vekiĝu, ŝtelisto estas en nia hejmo!
- Jes, ankaŭ mi aŭdis lin, sed mi ŝajnigas estis dormanta, ĉar mi hontas, ke li devos forlasi nian hejmon kun malplenaj manoj.
Rabatako de Amorio[redakti]
Ni h a v a s la plezuron informi, ke Rabatako de Amorio fare de la Abasida Kaliflando en mezo de Aŭgusto 838 estis unu el la ĉefaj okazaĵoj en la longa historio de la arab–bizancaj militoj. La Abasida kampanjo estis estrita persone fare de la kalifo al-Mu'tasim (regis 833–842), kiel revenĝo al senkontraŭa ekspedicio lanĉita de la Bizanca imperiestro Teofilo (r. 829–842) en la landlimoj de la Kaliflando la antaŭan jaron. Mu'tasim celis Amorion, nome urbo de Bizanco en okcidenta Malgranda Azio (moderna Anatolio), ĉar ĝi estis la naskoloko de la reganta dinastio en Bizanco kaj, tiam, unu el la plej grandaj kaj plej gravaj urboj de Bizanco. La kalifo arigis escepte grandan armeon, kiun li dividis en du partoj, kiuj invadis el nordoriento kaj sudo. La nordorienta armeo venkis la Bizancajn fortojn sub Teofilo ĉe Anzen, ebligante ke Abasidoj multe eniru en Bizanca Malgranda Azio kaj konverĝu al Anciro, kiun ili trovis abandonita. Post rabadi la urbon, ili turniĝis suden al Amorio, kien ili alvenis la 1an de aŭgusto. Fronte al komplotoj en Konstantinopolo kaj la ribelo de la granda aro de Ĥuramanoj en sia armeo, Teofilo malkapablis helpi la urbon.
Ŝtelo[redakti]
- Ĉu mi parolas kun la polico? Mi volas denonci ŝtelon. El mia aŭtomobilo oni ŝtelis la stirilon, la rapidŝanĝilon, la tri pedalojn, ĉion !(...)
Iom poste:
- Ĉu mi parolas kun la polico? Mi estas tiu kiu telefonis antaŭe. Ne zorgu, mi eraris, mi sidiĝis sur la postan sidlokon.
Ŝtelita mono[redakti]
Fama financisto, suspektas havi kelkajn korajn problemojn, tial iras vizitigi sin de fama kardiologo sia amiko. Post kelkaj tagoj li ricevas koverton kun la honorario. Li surpriziĝas rimarkinte, ke temas pri 5000 eŭroj. Do li subskribas ĉekon por tiu sumo kaj sendas ĝin al kirurgo en koverto aldonante bileton kun ĉi tiuj vortoj:
- Kara profesoro, mi sendas al vi kiom vi petis. Sed konsentu, ke mi diras al vi, ke ĝi estas mono ŝtelita.
La kirurgo resendas kvitancon kun bileton:
- Dankon por la mono. Mi sciis, ke vi ŝtelis ĝin, sed ne gravas, al mi ĝi estas egale bona.
Kio estas ŝtelo?[redakti]
Instruistino klopodas klarigi al siaj lernantinoj, kio estas krimo. Fine ŝi demandas:
- Ekzemple, Anjeto, kion vi scias pri ŝtelo?
La infanino ne respondas.
- Atentu, Anjeto: se vi apudiĝas al sinjoro kaj metas la manon en lian poŝon kaj elprenas monon, kio vi estas?
- Mi estas lia edzino!
Proverbo[redakti]
Malferm ita kelo tentas al ŝtelo.
Bone[redakti]
Oni akuzis Herŝel pri ŝtelado, juĝis lin kaj tiam li ricevis la jenan punon: sidi en malliberejo en la proksima urbo. Oni instrukciis lin mem veturi tien per la trajno. Kiam li atingis la stacidomon, li renkontis amikon.
Amiko: "Kien vi iras, Herŝele?"
Herŝel: "Mi iras veturi por sidi".
Ne vidu ankaŭ[redakti]
Literaturo (عنوان سيء)[redakti]
- Ruĝa Ŝtelo. De A. Bogdanov, trad. el la rusa. 1929, 166 p. „Utopia romono pri socialismalisma ŝtato sur la ruĝa ŝtelo Marso. Kvankem la diversaj ĉapitroj estas tradukitaj de 7 tradukistoj, la impreso estas tute unueca.“ (Jofo, „La Socialismalisto“, 1930, p: 52.)
- Senbedaŭre emo rabas. De Ariŝima, el la japana trad. Tooguu. 1931, 103 p. „Tiu ĉi profundanaliza libro atestas pri renkontiĝo de l' orienta kaj akcidenta penso. Iom peza stilo.“ (Totsche, L. M., l932, p : 96)