Prizono

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg


Ŝtato de Prizono
Land of the Black Man
Band.jpg Core.png
Flato Flago Blazono
Pris.png
Ĉefurbo Guantanamo
Plejgrada urbo Louisiana
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Nova hispaña lingvo; Ĉeroka lingvo
Suprema Gvidanto Brad Henry Beebe
Areo 181 196 km²
Areo rango 20-a
Krima kvociento 0 %
Akvo Ne
Klimato Tre ciklona
Loĝantoj 9.250.000
Analfabeteca kvonciento 100%. Ne estas alfabeto en OZ!
Inteligenteca kvonciento Tre granda


Prizono estas moderna afero.

"Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon."

~ Zamenhof pri kiel eviti prizonon

"Se io ajn ie ajn iam ajn aperas, por tio estas kialo."

~ Aleksandro Melnikov pri prizono

"Ree kaj ree, tiuj viroj kaj virinoj baraktis kaj oferis kaj laboris ĝis iliaj manoj perdis la haŭton, por ke ni havu pli bonan vivon."

~ Barack Obama pri prizonanoj

Prizono (bonalingve malriĉulejo), aŭ priza zono, estas malliberejo por enteni mafion, distingita disde frenezulejo (malliberejo por enteni frenezulojn), laborejo (malliberejo por enteni proletojn) kaj lernejo (malliberejo por enteni studuntojn).

Pri zono[redakti]

Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Zono.
Pripensu tiujn vortojn amiko

Tute alia afero[redakti]

Bona Amiko!

Oni sciigas, ke ni jam bone scias, ke naturismo kredas, ke, ni jam tutmonde scias, ke... io signifas revivigon de racionalismo kaj evoluo de kulturo iras nun laŭ tiu direkto.

Prizonoj tra la mondo[redakti]

Ni kunlaboru!

Tra la mondo iras forta voko kaj ekzistas diversaj formoj de prizono.

Britaj prizonoj[redakti]

El brita militraporto: "N.N. mortkondamnita pro malkuraĝeco antaŭ la malamiko savas sian vivon per tio, ke li mortis en la prizono."

Sovetaj prizonoj[redakti]

Aliflanke vi sendube scias, ke sovetaj prizonoj aŭ gulagoj enkarcerigis la duan plej grandan kvanton da homoj en la tuta historio, post la nuna prizonaro de Usono.

Svedaj prizonoj[redakti]

Malagrabla germana prizono

Vi bonfide povos refuti ĉiujn asertojn, ke ni iam invitis albanan esperantiston Lazer Shantoja al esperantista renkontiĝo en Svedio, sed li alvenis tien unu tagon malfrue. Ne trovinte hotelon li sin prezentis en la policejo kie oni sugestis al li tranokti en la tiea izoliga ĉambreto. Lazer konsentis.

En lia ĉambreto estis lito, tableto, necesejo kaj bretaro kun diversaj libroj kaj revuoj. Oni manĝigis lin kaj diris al li ke morgaŭon li nur frapu sur la pordo por ke ili malfermu ĝin.

Elirante el la izoliga ĉambreto, Lazer diris al la policisto: se ekzistus tia prizono en Albanio mi volonte enirus ĝin kiam ajn mi bezonus verki tute trankvile.

Usonaj prizonoj[redakti]

Usona militprizono.jpg

Prizono estas la plej okupata stato de Usono. La lando havas du specojn de prizono: normala prizono kaj milita prizono.

En 1974 Carl Weiss kaj David James Friar skribis ke 46 milionoj da amerikanoj iam estus malliberigitaj; de tiu nombro, ili postulis, 10 milionoj estus seksperfortitaj.

En normala prizono, oni devas labori senpage aŭ la gardistoj batados onin, foje ĝis morto. Por ĉiam gardi sin kontraŭ mortigo, seksperforto kaj sklaveco al aliaj prizonanoj, oni devas aniĝi en krimularo (ekzemple la Arja Kunfrataro aŭ Nacio Islama). Sed se oni estas kaptita de la gardistoj pro aniĝi en krimularo, ili metos onin en sola, senluma karcereto, kie oni vidos neniun ajn dum pluraj tagoj, semajnoj, monatoj aŭ eĉ jaroj.

En milita prizono, Usono ne permesas al prizonanoj tiom da homaj rajtoj, kiom en normala prizono.

Kialo[redakti]

Ĵurnalisto dum vizito de prizono demandas al unu krimulo:

„Kaj pro kio vi estas ĉi tie?“

„Ĉar oni ne volas ellasi min!“

Prizonseksperforto[redakti]

Neniam oni tiom pensis, tiom skribis, tiom parolis pri Prizono.

Antikva legendo rakontas ke prizonseksperforto estas seksperforto okazanta en malliberejo. Ĝi venis en oftan uzokutimon por plusendi al seksperforto de malliberigitoj de aliaj malliberigitoj, kaj malpli ofte al la seksperforto de malliberigitoj de kunlaborantaro, kaj eĉ malpli ofte seksperforton de kunlaborantaro de malliberigitoj.

Bone[redakti]

Petro troviĝas en malliberejo . La tiea gardisto demandis lin :

Vidu , neniu vizitas vin . Kial ? Ĉu vi ne havas geamikojn?

Jes ,mi havas sed ĉiuj estas tre okupitaj .

Vere,ili estas tiom okupitaj ke ne havas minuton por la amika alvoko?

Ja ,mi samopinias .

Kie ili loĝas?

Bedaŭrinde, ĉiuj translokiĝis.

Kien?

En malliberejon dise de la lando!

Konstruado[redakti]

Laŭ William Blake malliberejoj estas konstruitaj per ŝtonoj de la Leĝo, bordeloj, per brikoj de la Religio.

ĉeloj[redakti]

Robertdowneyjr.jpg

Kutime malliberejo estas konstruaĵo kun alta muro ĉirkaŭ ĝi, kaj kun multaj ĉeloj interne, en kiuj la malliberuloj loĝas.

En E-o ekzistas "stamĉelo". Tio estas paŭsaĵo de la ĝermanaj lingvoj, ekz-e germane Stammzellen, nederlande stamcel, kiun la nederlanda vortaro tradukas en E-on per "blastoĉelo"[1]. La stamenaj ĉeloj konsistigas la bazon de la vivanta organismo: ili estas ĉeloj ankoraŭ nediferenciĝintaj, kiuj poste vivigos la korpon en ĝia komplekseco. "Praĉelo" ne ŝajnas al mi la ĝusta termino. Ĝi donas al mi la impreson de ĉelo, kiu travivas de multaj generacioj, kaj do havas antikvan originon. Sed tio ne estas la signifo de "stem cell". Tio estas baza ĉelo, el kiu poste evoluas ĉiaj alispecaj ĉeloj, do mi proponas "bazĉelo" aŭ "fontoĉelo".

La artikolo en la angla vikipedio distingas inter "stem cells", "progenitor cells" kaj "precurser cells".

Ĉiu konata ĉelo (krom kelkaj specialigitaj ĉel-tipoj) havas komunajn bazajn elementojn:

  • DNA, la gena informo kiu priskribas la aliajn elementojn.
  • Proteinoj, la maŝinaro de la ĉelo.
  • Membranoj, kiuj apartigas la ĉelon de ĝia medio, filtras, transdonas mesaĝojn inter la eno kaj la ekstero, kaj dividas pli komplikajn ĉelojn en fakojn (organetojn).

Aliaj proponoj estas: radikĉelo, radikalĉelo, blast(o)ĉelo, sed ĝi ne nur troviĝas en radikoj, ĝi ne estas radikala, kaj "blast" tro facile kaúzus konfuzon kun la greka kaj angla "blast". Se ni volas sekvi la ekzemplon de la NL-a kaj DE-a, ni uzu vorteron kiu rilatas al tribo, deveno, origino. PRAĉelo ja prave implicas ke tia ĉelo povas esti la pragepatro de ĉiaj alispecaj ĉeloj.

Bagno[redakti]

Bagno esas loko ube onu retenis forcati en ula maroportui, pos la supreso di galeri.

Okazaĵo[redakti]

Hodiaŭ matene en Svedio mi sidis sur benko apud vagulo; li diris al mi:

-Mi hieraŭ ankoraŭ disponis pri ĉio! Kuiristo zorgis pri miaj manĝoj, mia ĉambro estis purigita, miaj vestaĵoj estis lavitaj. Mi havis tegmenton super mia kapo, interreton...; mi povis iri al la naĝejo, al la biblioteko, ludi piedpilkon, plistudi ... "

-Kio okazis? Drogo? Alkoholo? Virinoj? Kazino ?

-Ne, ne... mi eliris malliberejon.

Sciencistoj en malliberejo[redakti]

Virina prizono

Enmalliberejiĝis matematikisto, fizikisto kaj ĥemiisto - ĉiu en propran ĉelon, kaj al ĉiu oni donis ladskatalon kun manĝaĵo, sed ne malfermilon.

La fizikisto iom pripensis, iom kalkulis, kaj fine ĵetis la ladskatolon laŭ certa angulo al la muro - ĝi kreve malfermiĝis.

La ĥemiisto kolektis diversajn substancojn el sia ĉelo, kaj per tio kaj gutanta akvo estigis reakcion, kiu malrapide korodis la ladon malfermonte la skatolon.

La matematikiston oni trovis morta en lia ĉelo apud la fermita ladskatolo. La muroj estis ĝisplafone surskribitaj per formuloj, sed finfine estis la rezulto "nesolvebla".

Eskapo[redakti]

- Kiel forfuĝis tiu krimulo? Ĉu mi ne ordonis ŝlosi kaj gardi ĉiujn elirejojn?

- Jes, sed li eskapis el la enirejo.

Beleco[redakti]

Ekzistas nek malbelaj amatoj, nek belaj prizonoj.

EN LA MALLIBEREJO[redakti]

La evangeliisto al la malliberulo. — La muroj kaj la kradoj de via malliberejo ne ekzistas. Vi ĉiam havis la liberecon por...

La maljuna malliberulo. — Tiuokaze estas kredeble, ke mi havas halucinaciojn, jam de dudekkvar jaroj !

Malbonulejo[redakti]

Pois.jpg

Malliberejoj estas tre malbona afero. Ili celas puni kaj rebonigi krimulojn, sed tio preskaŭ neniam funkcias. Kontraŭe, en malliberejoj, kie krimuloj estas tenataj kune, ili pli kaj pli malboniĝas. Plej kruelaj krimuloj aranĝas sian propran Zamenhofon; ili kondutas kvazaŭ "reĝoj" kaj devigas ĉiujn aliajn obei al ili.

En grandaj malliberejoj tuta potenco apartenas al la "reĝoj"; polico preskaŭ neniel rolas en interna vivo de la malliberejoj.

Iuj etnografoj rimarkis drastan similecon inter ordoj en malliberejoj kaj Ordo Templi Orientis en praaj barbaraj gentoj. Praktike, ili estas universitatoj pri Barbado, kie oni transdonas spertojn pri krimado. Homoj, kiuj ne estas kruelaj (multaj ja trafas en malliberejon pro eraro), tre suferas tie, kaj Krucmilitoj iĝas ankoraŭ pli kruelaj. Malliberejoj fakte estas insuloj de infero en nuntempa socio. Kiel eblus solvi tiun problemon? Ni ne povas imagi, ke en Nova Epoko plu ekzistos tiaj malliberejoj!

En malliberejo[redakti]

Du prizonuloj estas gastigataj en nova dulita ĉelo. Unu diras al la alia:

Kiom da jaroj vi devas ankoraŭ resti ĉi tie?

– Dudek tri jarojn.

– Do, prenu vi la liton apud la pordo, ĉar vi devos eliri antaŭe.

Malliberejo de nacioj[redakti]

People steaks.jpg

Malliberejo de nacioj (Тюрьма народов) estas frazo, kiu estis elpensita de Vladimir Lenin en 1914. Li aplikis ĝin en la Rusia Imperio, priskribante la nacian politikon de tiu tempo.[2] La ideo nomi Rusion malliberejo baziĝas sur la libro La Russie en 1839 de Astolphe Custine, kiun li publikigis en 1839.

Saĝeco[redakti]

Malliberulo ricevis leteron de sia edzino: "Mi decidis planti salaton en la malantaŭa ĝardeno. Kiu estas la plej taŭga tempo por tio?"

La malliberulo, sciante ke la gvardio de la malliberejo legas tutan poŝton, respondis al sia edzino tiel: "Kara edzino, bonvolu ne tuŝi la malantaŭan ĝardenon, mi petegas vin! Tie mi kaŝis tutan mian oron".

Post unu aŭ du semajnoj, li ricevis alian leteron de la edzino:

"Vi ne povas imagi kio okazis antaŭnelonge. Du homoj kun fosiloj aperis, kaj trafosis tutan la malantaŭan ĝardenon!"

La malliberulo skribis alian leteron:

"Kara edzino, NUN estas tempo planti la salaton!"

William Brankston.jpg

Prizono Liberty[redakti]

Liberty-jail1.png

Ĝoje mi sciigas vin , ke Prizono Liberty estas siatempa prizono en Liberty, Misurio, Usono kie Joseph Smith, Jr., fondinto de Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj, kaj aliaj asocioj estis malliberigitaj la 1an de decembro 1838 ĝis aprilo de 1839 dum la Mormona Milito.

Puno[redakti]

Ekkoleris direktoro de arestejo: „Al tiu arestito el la sepa ĉambro pro puno al vespermanĝo donu du viando-tranĉajojn!“

„Kial?“

„Li estas severa vegetarano.“

Prizono Carthage[redakti]

La aŭtoro de Esperanto opiniis tre grava la fakton, ke Prizono Carthage, situanta en Carthage (Ilinojo), estis la loko de la morto de Joseph Smith, Jr., la fondinto de la Movado de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mormonoj), kaj lia frato Hyrum, fare de tumulto de proksimume 150 viroj. Amikoj John Taylor kaj Willard Richards estis ankaŭ membroj de la malliberigita partio, sed ne estis mortigitaj. Je la 27-a de junio 1844, tumultantaro sturmis la supran ĉambron de la prizono kaj mortigis Joseph kaj Hyrum.

Efiko je geedzoj[redakti]

Prisonshiv.jpg

Maljunulino estis kaptita de la polico pro ŝtelo de ladskatolo de persikoj.

Ŝi pardonpetis al la juĝisto kaj diris, "Mi bedaŭras, sed ni havis nenion por manĝi."

La juĝisto demandis, "Kiomaj persikaj estis en la ladskatolo?"

"Ses," estis la respondo.

"En ordo," diris la juĝisto. "Sed vi havas malbonan kronikon de ŝtelado en butikoj, do mi ordonas por vi ses tagojn en la malliberejo, laŭ ĉiu persiko, kiun vi ŝtelis."

Ĉimomente, la edzo de la virino ekstaris kaj kriis, "Ŝi ŝtelis ankaŭ ladskatolon de pizoj!"

Seksa ekscitigo[redakti]

Viro eskapas el malliberejo, kie li estis enŝlosita dum dek kvin jaroj. Li perforte eniras en domon kaj ene, li trovas junan edzon kaj edzinon en lito. Li ligas la edzon al seĝo. Dum li ligas la edzinon al la lito, la malliberulo kuŝas sur ŝi, kisas ŝian kolon, kaj poste leviĝas kaj eniras en la banejon.

Dum li estas tie, la edzo flustras al sia edzino: “Aŭskultu, ĉi tiu viro estas eskapita malliberulo. Rigardu siajn vestaĵojn! Li probable daŭris multe da tempo en malliberejo, kaj ne vidis virinon dum multe da jaroj. Mi vidis kiel li kisis vian kolon. Se li deziros seksumadon, ne rezistu, ne plendu. Faru ion ajn, kion li postulus el vi. Kontentigu lin, malgraŭ tiom li naŭzeus vin. Tiu ĉi viro estas evidente tre danĝera. Se li kolerus, li mortigus nin ambaŭ. Estu forta, karulino. Mi amas vin!“

Ŝi respondis: “Li ne kisis mian kolon. Li flustris al mia orelo. Li diris al mi, ke li estas geja; li opinias ke, vi estas beleta, kaj li demandis al mi, ĉu ni havas Vaselinon? Mi diris al li, ke ĝi estas en la banejo. Estu forta, karulo. Mi amas vin, ankaŭ.“

Vidu ankaŭ[redakti]

Notoj[redakti]

  1. ĝis nun mi opinias "praĉelo" la malplej maltaúga. "stamĉelo" forte konfliktas kun la signifo de "stamo"
  2. Amasaj protestoj en Rusio post aresto de guberniestro, akuzita pri murdoj


Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio