Polipa Dio

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Shop for polipa dio neciklopedio at Walmart.com and save"

~ Walmart pri ĉi tiu artikolo

"La Polipa Dio estas polipe polipa se vi polipumas kion mi celas..."

~ Sacha Guitry pri neklara afero rilate al Polipa Dio
1287818584658.jpg

"Kiam oni provis najli la Polipan Dion, oni bezonis judan krucon (stelo fakte)"

~ Jesuo, kiu delonge ĵaluzas

"Fidanta al vorto atendas ĝis morto"

~ Zamenhof pri neklara afero rilate al Jesuo
1329808715758.jpg

"Polipo tute ne estas sinonimo de polpo. Laŭ NPIV ĝi havas du malsamajn signifojn: 1. Fiksiĝinta generacio de multaj celenteruloj. 2. Pedikla tumoro: ezofaga, utera ~o"

~ Nerda anonimulo pri polipo

"Ŝajnas al mi ke vi tro ĝeneraligas"

~ Tonjo del Barrio pri supra diraĵo

"Buy Polipa Dio Neciklopedio"

~ interreta reklamo pri Polipa Dio

"Unu fakto detruas ĉion"

~ Milokula Kato pri dioj

"Laŭ vikipedioj kaj ĵurnaloj..."

~ Meduzo pri la supra diraĵo
Ni petas niajn membrojn sendi kiel eble plej baldaŭ sian kotizon por 1933
Republikigo de artikoloj el la rubriko “Opinie” eblas nur kun eksplicita permeso de la redakcio kaj de la aŭtoroj.

La Polipa Dio, aŭ Polpa Dio(vidu taksonomian noton sube), estas la dio de klavaroj kiu konsentas kelkfoje, al sia kreduloj, nekredeblajn tajpeblecojn kaj imuneco kontraŭ radiaĵo de ekranoj kaj permesas al komputilemuloj resti multe pli longe en sia senzorga mondo.

Antikva klingona amuleto kun figuro de la Polipa Dio



Apero de la Polipa Dio[redakti]

Saluton, karaj legantoj de Kontakto!

SleepingGirl.jpg

Ĉu neniam okazis al vi havi finendan laboron por la sekvanta tago? estas la kvina je la matenon kaj tri horoj poste la instruisto petos vian tekston kiu bezonis vian nokton. Kiel finiĝi ĝin ĝustatempe? Post nesuksesa preno de diversaj drogaĵoj (kafeo, kokaino, ktp) vi decidas sendube finigi ĝin. Vi alvokas tiam la avataron de la Polipa Dio. Bedaŭrante vin pro via malĝoja vizaĝo, la Polipa Dio, en sia senfina korfavoro, alportas al vi la solvon kaj triobligas vian tajprapidecon kaj vian cerban akrecon. Finfine, vi alvenos al la kurso, kun la samaj lacegaj okuloj ol post vojaĝo Parizo-Toronto, sed vi finigis ĝin! Gloro al Polipa Dio! Li tro belas!

Budismo[redakti]

Rilate je artikoloj aperintaj en esperantaj gazetoj, la redaktanto deziras akcenti, ke estas vero, ke Polipa Dio (bstan 'dzin rgya mtsho) estas la nuna Dalai-lamao. He, diablo ! La vekita intereso estis granda en la mondo.

Preĝo dirita en polipeca preĝejo[redakti]

F preĝo.gif

Mia drinkaĵ', kiu bonas

Vin sensoifigas, kaj min ebrias

Donu al mi hodiaŭ, iom da bonfarto

Kaj protektu min kontraŭ sobreco

Mia drinkaĵ', kiu bonas

Je Polipa Dio, mi ja kredas

Taksonomia noto[redakti]

Denaskuloj.jpg

Laŭ kalkuloj prezentitaj de eldonistoj oni povas diri ke, polipo kaj la polpo estas du malsamaj maruloj. Tamen, la polipo, same kiel la polpo, havas rondon de tre fleksaj kaj belaj tentakloj ĉirkaŭ la buŝo, por beni la justulojn kaj puni la pekintojn. Klare, ambaŭ vivuloj estis kreitaj laŭ la bildo de la Polipa Dio, kiu donis al ili similajn nomojn por riveli sian gloron. Ĉu ni povas esti kontentaj?

Esperanto[redakti]

Ĉar Esperanto ne havas oficialan religian aŭ politikan aferojn aŭ organizojn, la decido preĝi al la Polipa Dio aŭ al kiu ajn alia dio estas en la individua konscienca kaj kreda kredo de la parolanto aŭ la verkinto.

Mi volas informi vin, ke ial, se iu kredas en la Polipa Dion kaj volas preĝi al ĝi en Esperanto, tio estas tute akceptebla kaj eĉ povas esti parto de tiu persono propra spirita praktiko. Tamen, estas rimarkinda, ke Esperanto ne havas oficialecajn asociojn kun la adorado de iu specifa dio aŭ religia kredo.

Alie[redakti]

Ŝajnas, ke eblus malsamopinie diskuti, ĉu la esperantlingva Neciklopedio bezonus (aŭ rajtus permesi) apartan artikolon pri Polipa Dio aŭ ĉu tio estas nenecesa detalemo, respektive "tro-movademo". Tamen laŭ la nuna stato estas pli ol 15 ruĝaj ligiloj nur al la ekzakta vortumo "Polipa Dio", kaj multaj pliaj mencioj de tiu fenomeno de la Esperanto-movado en diversaj artikoloj. Laŭ la ĝenerale sekvinda ideo malpliigi ruĝajn ligilojn, do indikilojn pri artikoloj kies manko estas videbligata en niaj tekstoj, ŝajnas pli utile krei etan tekston pri Polipa Dio ol ne permesi tiun informon. Jen do ĝi.

Vidu ankaŭ[redakti]


La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri la polipo.