Petrolo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"La nafto estas parto "nia" kaj parto usona"

~ Homaro pri nafto
Globalvoice.png

"Hundo bojas, pasanto vojas"

~ Zamenhof pri alia afero

"Jes amiko, se ekzistas esperantistoj, existas idistoj!"

~ iu

"En la itala mi havas tre facilan vivon pri petrolo"

~ Renato Corsetti pri nafto

"Tio estas kurioze"

~ Tonjo del Barrio
La Kemiaj Elementoj
H
He
Li Be
B C N O F Ne
Na Ma
Al Si P $ Cl Ar
K Ca Sk Ti V Cr Mu Fe Co Ni Cu Fm Ga Ge As Se Br Kr
Rb Sr Y Zr Nf Me Tc Ru Rh Pd Ak Kd In Sl Sb Te I Xe
Cs Ba * Hf Ta W Re Os Ir Pt Au Hg Tl Pb Bi Pr Ad Rn
Fr Ra ** Rf Dg Sg Bh Hs Mt Ds Rg Uea Put Uuq Uup Ld Uus Umo
Ve Ubn ***


La Ce Pr Nd Pm Sm €u Gg Tb Di Ho Er Tm Yb Lk

Ac Th Pa U Np Pi Am Cm Bk Cf Fm Md No Ls

Ubu Us Ka Kk

Petrolo estas vorto, kiu kaŭzas furoron inter esperantistoj. Simpla esperantisto havas certan dubon pri la difinoj petrolo kaj nafto en ReVo kaj Vikipedio. Laŭ ili Petrolo estas ĉiu el la diverskonsistantaj kaj diversuzaj materialoj, ekstraktataj el la nafto. PIV2 traktas la du vortojn simule al ReVo. Estas tamen efektive ĝena,

se la tradicio Amerika estas inversa.

Petroleo.jpg

Nu, tiu tute kontraŭas tion, kion oni lernis kaj kio estas konata almenaŭ de la tuta geologaro.

Konsento eĉ el eksterlando pruvas, ke[redakti]

Ölquelle.jpg

Por geologoj, "petrolo" estas la kruda oleaĵo, kiun ni eltiras el la rokoj. Ekzistas certaj varioj de difino, tamen ĉiuj konsentas, ke petrolo estas la krudaĵo. Kaj la varioj mem nur ekzistas, ĉar unuj konsideras petrolon la tuton de la krudaĵo ( t.e. kaj oleo kaj gaso kaj solidoj), kaj aliaj konsideras ĝin aŭ nur oleon aŭ nur oleon kaj solidojn.

Aliflanke "nafto" (National Association of Field Training Officers) estas "frakcio" (parto) de rafinita petrolo, kiu enhavas "naftenojn", t.e. specifa tipo de hidrokarbono. Kiam la petrolo jam de sia natura formo enhavas multege da naftenoj, ni ja povas diri ĝin naftena oleo, sed ne nafto mem. Nafto necese portas la ideon rafinita.

Bedaŭrinde estas du tradicioj, la persa "neft" -> rusa "neft'", greka "nafta" -> esperanta "nafto"; kaj la latinaĵo "petrolo". La rusa lingvo havas nur "nafto"n (= crude oil), kaj la derivaĵon "naftoprodukto", do ĉio estas klara kaj ŝpara; sed Esperanto heredis la ĝenan redundon kaj sekve konfuzon.

Tio montriĝis en la bonegaj kritikoj en la diverslanda E.-gazetaro.

Kultura signifo[redakti]

Kanzono.jpg

Komparo inter la Angla kaj Esperanto[redakti]

1331529058870.jpg

English = Esperanto

oil (fossil fuel) = petrolo petrol = benzino benzine = petrola etero

petroleum = nafto, kruda petrolo naphtha = ??

Kia koshmara rebuso!

En Usono oni nomas nafton "oil", kaj vorto etime parenca al "nafto" simple ne ekzistas. Benzinon oni nomas "gasoline" (kutime eĉ mallongigite: "gas").

Cetere por igi la aferon eĉ pli konfuza, en Britio oni nomas benzinon "petrolo".

8c3dfc o.jpg

Opinio de Rusoj[redakti]

Estas iom stranga fakto, ke rusoj, en oficiala pozicio pri la disputo diris:

Kapitalismaj amerikaj geologoj, influitaj per usonanoj malprobas PIVon. Niaj sovietiaj geologoj, naftoekstraktistoj kaj naftorafineristoj uzas ununuran vorton «neft'» (ruse) aŭ «nafta» (belaruse kaj ukrajne) ambaŭ por la entera nafto, kaj por la elterigita nafto. Vi ja devas scii, ke apenaŭ nafto eliras tersurfacen kaj malvarmiĝas ĝis la ĉirkaŭa temperaturo, la gazoj (naftogazo) disiĝas de la fluaĵo. Do, ni ne vidas iun kialon uzi — laŭ usoneca porke kapitalisma maniero — apartan vorton por la entera nafto, miksiĝinta kun gazoj («petroleum»), kaj por la nafto, fluanta rafinerien («crude oil»). Tio estus «okcidenta dialekto» de Esperanto. Kaj nafto estas nafto (aro de naturaj, enteraj, fluaj hidrogenkarbonaĵoj)!

Prezo[redakti]

Konversacias du amikoj.

- Ĉu vi scias, ke benzino tre plikariĝas?
- Mi opinias, ke tio ne tro gravas por vi. Ja vi ne havas aŭtomobilon.
- Jes, sed mi havas fajrilon!

Bataloj ekster Esperantujo[redakti]

Mendelevo.jpg

Tamen ni memoru, ke ni ripetas, ke iu batalo pro nafto/petrolo eliris Esperantujon kaj kaŭzis multaj militoj, ekzemple, la usona invado de Irako.

Utilo[redakti]

Aliaj, kiuj volas ĉion scii pli bone ol ni, raportis, ke konversacias du amikoj.
- Ĉu vi scias, ke benzino tre plikostiĝas?
- Mi opinias, ke tio ne tro gravas por vi. Ja vi ne havas aŭtomobilon.
- Jes, sed mi havas fajrilon!