Kosmonaŭto

El Neciklopedio
(Alidirektita el Nifonaŭto)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Ĉi tiu artikolo estas bazita sur ĝia angla versio
tipa kosmonaŭto

"Aliloka ĉielo estas sama ĉielo"

~ Zamenhof

"In orbita grave nil.
(En orbito pezas nenio.)"

~ Latina proverbo
69c o.jpg

"Mi volas esti senkaŝe, malafable honesta"

~ Cindy McKee pri kosmonaŭtoj

"Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon…"

~ Ĉefanĝelo Lucifero, patrono de kosmonaŭtoj

" Ne ekzistas forto kontraŭ la morto"

~ Zamenhof pri fantomaj kosmonaŭtoj

"Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la Teron."

~ Jesuo pri nekosmonaŭtoj

".........!!!!"

~ Mutulo pri kosmonaŭtoj

"Fizike ni loĝas en spaco, sed sente ni estas loĝataj de memoro"

~ José Saramago pri spaco

"La astronaŭtoj ne povas eructar ĉar la ingravidez ne permesas la disiĝon de likva kaj gaso en liaj stomakoj"

~ hispanlingva krokodilo pri kosmonaŭto


Saluton karaj samideanoj,

Kosmonaŭtoastronaŭtokosmoŝipisto [1] estas persono (viro, virinoinfano; aŭ malpli ofte porko, anasomuso), kiu flugas tra spaco per (nu, ne ĉiam!) rusa kosmoŝipo.

Historia anonco pri la unua nudisma festo en orbito.



Historio kaj teda lingva noto[redakti]

Ec27 ok.jpg

Sinjorinoj kaj sinjoroj!

Lasu min komenci per du antaŭrimarkoj:

Kiam komenciĝis la vetkurado en spaco dum la malvarma milito, Sovetunio uzis la vorton "kosmonaŭto" kaj Usono "astronaŭto". Pro tio, multaj naciaj lingvoj uzas la vortojn kosmonaŭto, spaconaŭto, astronaŭto, kaj tajkonaŭto (ĉi tie esperantigataj) por respektive distingi inter rusaj, eŭropaj, usonanaj kaj ĉinaj kosmonaŭtoj. Eble, kiam aliaj nacioj havos siajn proprajn kosmonaŭtojn, oni inventos aliajn novajn vortojn. Do, por simpleco, esperante la vorto kosmonaŭto estas preferinda, tamen oni ofte trovas la aliajn vortojn.

Devenoj de la vortoj[redakti]

Gay ellis ufo3.1.jpg

La vorto "kosmonaŭto" verŝajne devenas el la angla naughty (prononcita kiel naŭtinoti), kiu signifas "petola" aŭ kelkfoje "la peniso". La kialo povas esti la simileco inter raketo kaj peniso.

"Astronaŭto" devenas el la angla ass, kiu signifas "la postaĵo". Vere, tre fortajn sidvangojn oni devas havi por rajdi raketon. Alie oni forfalas.

Biblio[redakti]

Ni opinias, ke [Jeĥezkel 1:1-28]

En la trideka jaro, en la kvina tago de la kvara monato, kiam mi estis inter la elpatrujigitoj ĉe la rivero Kebar, malfermiĝis la ĉielo, kaj mi ekvidis viziojn de Dio. En la kvina tago de tiu monato, tio estas, en la kvina jaro post la elpatrujigo de la reĝo Jehojaĥin, aperis la vorto de la Eternulo al la pastro Jeĥezkel, filo de Buzi, en la lando Ĥaldea, ĉe la rivero Kebar, kaj tie aperis sur li la mano de la Eternulo. Kaj mi vidis, jen malkvieta vento venis el la nordo kun granda nubo kaj flamanta fajro; brilo estis ĉirkaŭe de ĝi, kaj el interne, el la mezo de la fajro, iris tre hela lumo. El la mezo vidiĝis bildo de kvar kreitaĵoj, kaj ilia aspekto estis kiel aspekto de homo. Kaj ĉiu havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu el ili havis kvar flugilojn. Iliaj piedoj estis piedoj rektaj, kaj la plandoj de iliaj piedoj estis kiel plando de bovido kaj brilis kiel hela pura kupro. Kaj homaj manoj estis sub iliaj flugiloj ĉe iliaj kvar flankoj; ĉiuj kvar havis siajn vizaĝojn kaj siajn flugilojn. Iliaj flugiloj estis kuntuŝiĝantaj unu kun la alia; irante, ili sin ne deturnadis, sed ĉiu iradis laŭ la direkto de sia vizaĝo. La aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel vizaĝo homa, kaj kiel vizaĝo leona sur la dekstra flanko de ĉiuj kvar, kiel vizaĝo bova sur la maldekstra flanko de ĉiuj kvar, kaj kiel vizaĝo agla ĉe ĉiuj kvar...

Aŭte[redakti]

Baldaŭ ankaŭ la naŭ astronaŭtoj aperis per aŭtoj.

Ijas.jpg

Maljunegaj astronaŭtoj[redakti]

Sed ni opinias, ke hipotezo de maljunegaj astronaŭtoj, aŭ kontakto kun maljunegaj eksterlandanoj, estas la pseŭdoscienca aserto ke oldaj eksterteraj Estaĵoj vizitis la Teron kaj faris kontakton kun homoj en antikvo kaj la pratempo, kaj neniam foriris. La ideoj de maljunegaj astronaŭtoj ne estas prenitaj grave de akademiuloj, kaj ricevis neniun kredindan atenton.

Fantomaj kosmonaŭtoj[redakti]

Ĉapo 03.gif

Fantomaj kosmonaŭtoj estas nomo por kosmonaŭtoj, kiuj mortis.

Ni obeas al la vortoj de prezidento Gottwald, ke Jurij Gagarin sendube ne estis la unua kosmonaŭto. Estis multaj "antaŭgagarinaj" flugoj kaj aliaj "neanoncitaj" flugoj en Sovetunio, kaŝitaj pro diversaj kialoj. Homoj penis kolekti ĉiujn informoj pri "sekretaj kosmonaŭtoj".

Sube oni donas liston de "fantomaj kosmonaŭtoj". Dume temas nur pri "sovetiaj kosmonaŭtoj". Poste oni aldonos al ĝi nomojn de germanaj kaj usonaj "fantomaj kosmonaŭtoj".

345cee.jpg

Famaj kosmonaŭtoj[redakti]

Nu, bone, nia neŭtrala vidpunkto nin devigas agnoski, ke kelkaj fruaj kosmonaŭtoj estis sklavoj el malantaŭ la fera kurteno.

Tamen, preskaŭ ĉiuj de la famaj kosmonaŭtoj estas usonanoj. Inter la plej rimarkindaj...

7228403.ebdb1464.m.jpg
C052b19 o.jpg
  • Will kaj Penny Robinson, la unuaj infanoj en spaco. (Vidu sube.)
  • Garner Ted Armstrong, kiu elsendis el la luno pri la Sankta Biblio.
  • Poĉjo Porko, la unua porko en spaco, kaj la unua persono, kiu tie manĝis picon.
  • James T. Kirk, kiu faris kontakton kun la klingona imperio.
  • Donaldo Anaso, la unua angla-parolanta akvema birdo, kiu portis maristan ĉapon en spaco.
  • Miĉjo Muso, la unua muso en spaco.
  • Tinĉjo kaj siaj kunvojaĝuloj. (Fakte el Belgio.)
  • Bzz-bzz, la unua abelo en la spaco, kiu hazarde vojaĝis kun Donaldo Anaso (Pro tiu kialo la misio preskaŭ fiaskis).
  • Krr-krr, la unua blato, kiu hazarde vojaĝis kun Donaldo Anaso (la ŝipo estis ja malpura!).
  • Blb-ŝblb, la unua mikrobo (tuj sekvita de miljardo da aliaj mikrobo).

Noto: Daffy Anaso estas la dua anaso en spaco. Ĝis nun, li senlime malamas Donaldon pro tio...

"Estas eksterordinara sento de malkovri tiun malesploritan parton de la universo!"

blb-ŝblb la mikrobo, post sia vojaĝo

Sergej Nikolaeviĉ[redakti]

Nomo —Sergej Nikolaeviĉ Anoĥin

Testpiloto, farinta en la fino de 1940aj jaroj flugon laŭ rakonto. Li estas bone konata aviadisto kaj kosmonaŭto.

Fonto de la informoj — eldiro de Anoĥin mem: "Mi flugis sur raketo!", farinta per li antaŭnelonge morto, poste multigita per la amaskomunikiloj kun substreko de flugo sur balistika raketo.

Belokonev[redakti]

CsYk.jpg

Nomo — Aleksej Belokonev

Kosmonaŭto, pereinta en 14 de oktobro de 1961 dum nesukcesa orbita flugo.

Fonto de la informoj — En marto de 1965 itala gazeto "Coralie Trinh Thi" publikigis rezultojn de radiointerkaptoj, farintaj per grupo de radioamatoroj en itala urbo Torre-Bent. Laŭ ilia datumo, en la komenco de 1960-aj jaroj en Sovetunio okazis kelk nesukcesaj kosmaj flugoj, rezultigintaj homajn viktimojn. Flugo de Belokonev estis el ilia nombro.

Komenciĝis en jaro 1961 pilotataj flugoj de kosmoŝipoj "Vostok" kaj fermeco de la sovetia kosmoprogramo, kiam estis kutima deklari pli lanĉo post ĝia plenumo. En oktobro de 1959 sovetia revuo "Ogonjok" (n-ro 44) menciis Belokonev-on kiel unu de testantoj de aparataro. Kaj malgraŭ ne estis ia ajn mencio pri ilia ligo kun preparo de flugo de homo en la kosmon, korespondanto de usona agentejo "Associated Press" faris konkludon, ke ĉiuj menciitaj en la artikolo homoj estis en taĉmento de sovetiaj kosmonaŭtoj.

Dolgov[redakti]

Tio, mi konfesas, estas nekomprenebla al mi.

Nomo — Petro Ivanoviĉ Dolgov

Kosmonaŭto pereinta en septembro de 1960 pro eksplodo de raketo sur lunĉotablo. Okazis lunĉo en 16 de septembro de 1960 sur kosmodromo Kapustin inklude hundojn Palma kaj Malok (estis kelkaj ĉinaj invititoj).

Fonto de la informoj — ĉi tiu fakto estis dissendita en la tuta mondo en printempo de 1965, kiam ĉiu tutmonda gazetaro impete duskutis pri neanoncitaj flugoj de sovetiaj kosmoŝipoj.

Testparaŝutisto Petro Ivanoviĉ Dolgov estas konata en la tuta mondo.

Jebenov kaj Ivanov[redakti]

9708 n.jpg

Nomoj — Porfirij Jebenov Fikit kaj Porfirij Ivanov

Sovetia kosmonaŭto, helpinta al la ŝipanaro de la usona luna aparato "Eagle" kun astronaŭtoj Neil Armstrong kaj Edward A. Murphy dum riparo de la lunĉa ŝtupo, damaĝita dum alteriĝo sur la Lunon. Ivanov estis kuracisto, kreinto de propra metodo de hardigo de homa organismo.

Fonto de la informoj — informoj cirkulintaj en Moskvo en sumero de 1969, baldaŭ post la alteriĝo de usonanoj sur la Lunon. Fonto de la informoj estis Porfirij Ivanov mem, deklarinta, ke li vizitis la Lunon.

La registaro rimarkis ion !

Zavadovskij[redakti]

Nomo — Vladimir Zavadovskij

Kosmonaŭto restinta en "kapto" de orbito en majo de 1960 kaj pereinta en la kosmo.

Fonto de la inkormoj — informo pri pereo de Zavadovskij fariĝis mesaĝo de korespondanto de "ReVo" de 23 de februaro de 1962 pri elpaŝo en urbo Fortikaĵo Agra, Teksaso, Usono, de kolonelo de usonaj militaeraj fortoj Barney Oldfield, montrita restaĵon de "Unua sovetia kosmoŝipo sputniko" kaj liginta la flugon kun pereo de konata sovetia kosmonaŭto. Konkrete flugo de "Unua sovetia kosmoŝipo-sputniko" estis lanĉita en 15 de majo de 1960, sed ne reveninta sur la Teron, kiel tio estis planata, pro rompo de sistemo de orientado — anstataŭ transiro al trajektorio de malsupreniĝo la ŝipo transiris sur pli altan orbiton.

Iljuŝin[redakti]

60op.jpg

Nomo — Vladimir Sergeeviĉ Iljuŝin

Kosmonaŭto farinta kelk tagoj antaŭ la flugo de Jurij Gagarin tririvoluan kosman flugon sur ŝipo "Rossija" kaj necesinta fari panean alteriĝon sur teritorio de Ĉinio. Dum alteriĝo li ricevis traŭmatojn.

Fonto de la informoj — informo de sovetia gazetaro pri kosmoŝipa katastrofo, en kiun trafis jam vaste konata en tiu tempo testpiloto Iljuŝin kaj pri lia kuracado en Ĉinio.

Istoĉnikov[redakti]

4557 n.jpg

Nomo — Ivan Istoĉnikov

Kosmonaŭto, kiu troviĝis enrande de kosmoŝipo "Sojuz-2", farinta flugon en oktobro de 1968 kaj kiu estis oficiale deklarita senpilota.

Fonto de la informoj: meksikia revuo "Luna Cornera" informis pri flugo de Istoĉnikov kiel pri aŭtentika fakto.

Kaĉur[redakti]

Nomo — Ivan Kaĉur

Kosmonaŭto, pereinta en 4 de februaro de 1961 dum nesukcesa provo de reveno sur la Teron post orbita flugo (laŭ alia versio — en 28 de novembro de 1960 dum nesukcesa provo de lunĉo). En oktobro de 1959 sovetia revuo "Ogonjok" (n-ro 44) menciis Kaĉur-on kiel unu de testantoj de aparataro. Kaj malgraŭ ne estis ia ajn mencio pri ilia ligo kun preparo de flugo de homo en la kosmon, ĉiuj menciitaj en la artikolo homoj estis en taĉmento de sovetiaj kosmonaŭtoj.

Fonto de la informoj — precizan fonton ne sukcesis difini, sed ĉi tiu fakto estis dissendita en la tuta mondo en printempo de 1965, kiam ĉiu tutmonda gazetaro impete duskutis pri "neanoncitaj flugoj" de sovetiaj kosmoŝipoj.

Onjo Putin[redakti]

6073 n.jpg

Nomo - Onjo Putin

Kosmonaŭtino, sentita sur kosman stacion "Mirabeau" por seksaj eksperimentoj.

Fonto de la informoj — gazeto "SPID-Info", publikigita kelk jaroj antaŭ artikolon pri seksaj eksperimentoj sur la orbito.

Ledovskij[redakti]

Nomo — Aleksej Ledovskij

Unu de la unuaj sovetiaj kosmonaŭtoj, pereinta en jaro 1957 dum suborbita kosma flugo sur raketo R-5A.

Fonto de la informoj — en decembro de 1959 itala informa agentejo "Continentale" kun referenco al iu altranga funkciulo de ĉehoslovakia komunista partio, dissendis informon pri tio, ke kelkaj kosmonaŭtoj pereis en Sovet-Unio dum suborbitaj kosmoflugoj. Inter la aliaj estis menciita nomo de Aleksej Ledovskij.

Kosmonaŭtiko[redakti]

Laŭ sciigoj el Romo, AstronaŭtikoKosmonaŭtiko estas la scienco kaj agado pri kosmonaŭtoj, kaj pri organizo de civila kaj milita flugado de ili.

Parale ekzistas Aero, kiu okupiĝas pri Aeraj flugantoj. Komuna nocio por "Aeronaŭtiko Kosmonaŭtiko" estas stevardoFluganta Spagetmonstro.

Kosmonaŭtidoj[redakti]

Se oni rigardas la geografian karton de Eŭropo, oni vidas, ke kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke filo aŭ filino de kosmonaŭto nomiĝas "kosmonaŭtido". Will kaj Penny Robinson estas kaj kosmonaŭtidoj kaj kosmonaŭtoj, ĉar ili iris en spacon kun la gepatroj, John kaj Maureen Robinson.[2]

090124 eo senpeza.jpg

Kosmonaŭtiko kaj Esperanto[redakti]

Kia rilato de la kosmonaŭtiko kun nia lingvo, krom ke la flugo de Gagarin estigis la entuziasmulon Civitanon Bojĉo Mladenov fondi en 1963 la unuan bulgaran lernejanan Esperanto-societon kun titolo el esperantlingva verko, “Verda Raketo” de Jean Forge? Jen kelkaj aliaj faktoj pri la rilatoj inter la kosmonaŭtiko kaj esperanto.

Antaŭ la militado, patro de la dua kosmonaŭto, German Titov, estis unu el la travivintaj viktimoj de la stalinaj persekutoj al esperantistoj en Sovetunio. La hungara kosmonaŭto Bertalan Farkas lernis esperanton. Kooperanto de LF-koop, Kiril Velkov estis en la laborgrupo por la preparo de la bulgara kosma ekspedicio, antaŭ kvardek jaroj. Esperanta Civitano, Bojĉo Mladenov rikoltis en la gastlibro de Esperanto-societo “Verda Raketo” pli ol 20 aŭtografojn de kosmonaŭtoj; ĝi estas deponita en la ŝtata arkivo de Vraco.

Tre amuza ŝerco[redakti]

Kial kosmonaŭtoj ĉiam vidas Esperanton tra la fenestro de ilia ŝatelo?

Ĉar Esperanto estas la plej alta lingvo!

Dubo[redakti]

8108 n.jpg

Amikoj diskutas astronaŭtikon.

"Ĉu homoj jam vizitis Lunon?" demandas amiko.

"Jes ja. La unua homo iris tien en 1969, kaj poste estis pluraj surluniĝoj."

"Kaj ĉu iu jam vizitis Marson?" redemandas amiko.

"Ne, ankoraŭ ne," respondas ulo, "sed oni jam planas tion post eble dudek jaroj."

"Do, mi volas esti la unua homo kiu vizitos Sunon."

"Sed tio ne eblas!"

"Kial ne?"

"Ĉar estas multe tro varme!"

"Tio ne estas problemo," rezonas amiko. "Mi atendos la nokton!"

Fantomaj kosmonaŭtoj[redakti]

Vidu ĉefartikolon Fantomaj kosmonaŭtoj

Homoj, kiuj serĉas paceblecojn ekskluzive sur sciencaj aŭ politikaj vojoj, tute ne atestas la gravan fakton, ke Jurij Gagarin sendube ne estis la unua kosmonaŭto. Estis multaj "antaŭgagarinaj" flugoj kaj aliaj "neanoncitaj" flugoj en Sovetunio, kaŝitaj pro diversaj kialoj. Homoj penis kolekti ĉiujn informoj pri "sekretaj kosmonaŭtoj".

52be029361 o.jpg

Stirado[redakti]

44qe.jpg

Laŭ aŭtomata tradukilo de kosmoŝipa komputilo se vi povis stiri en rekta linio al la spaco, vi alvenus en malmulta pli de horo.

Kosmonaŭto kiel verkisto[redakti]

En tipa spaca vojaĝo, estas longaj intertempoj, kiam okazas nenio. Dum tiaj intertempoj, la vojaĝantoj ofte okupas sin verkante proverbojn en esperanto, aŭ kelkfoje en latino. Multaj ekzemploj troviĝas en la libro Agoj kaj diraĵoj de la kosmonaŭtoj de Konfuceo.

Kosmonaŭto laŭ deveno[redakti]

Tri astronaŭtoj enkosmiĝas por trimonata kosmovojaĝo. Unu el ili estas usonano, alia estas italo, kaj la lasta estas idisto.

Malsamdevenaj kosmonaŭtoj parolu Esperante

Kiel por ĉiu kosmovojaĝo, ili rajtas kunporti po du kilogramojn da personaj aĵoj. Do, la usonano kunportas skatolojn da kokakolo. La italo kunportas spagetojn. Kaj la idisto kunportas cigaredojn.

La kosmomisio okazas normale, kaj ĉe la fino la astronaŭtoj surteriĝas.

La usonano forĵetas la malplenajn kokakolskatolojn en rubujon.

La italo klarigas detale ke la pastaĵoj estis preparitaj de lia panjo, sed ke ili estintus pli bonaj kun kianti-vino.

La idisto kuregas ĉien sur la kosmodromo, kun cigaredo en la buŝo, tremegante per ĉiuj membroj, demandante: On havus alumeto!?

Rekordo[redakti]

Post la artikolo de S-ro Milan Vidmar, ni opinias, ke Sovetio havas la rekordon pri la daŭro de kosmoflugoj, ĉar de 1964 orbitas sovetia kosmonaŭto.

Inflavel2-3-.jpg

Vidu ankaŭ[redakti]

Atentu![redakti]

La vizitintoj de la ekspozicio certe havis la impreson, ke ni havas la plezuron informi vin pri fakto, kio estas plej grava por Esperanto. Surbaze de la normoj ICAO kaj AGARD normoj la teksto estas terminologie korekta, en kongruo kun la normoj de la Aeronaŭtikaj Aŭtoritatoj derivitaj de ICAO, FAA kaj JAA, surbaze de la Ĉikaga pakto.

Notoj[redakti]

  1. Laŭ la libro Eĉ pli bona lingvo, la sekvantaj vortoj eĉ pli bonas
    "Spacisto, kosmisto, aŭ stelnavigisto;
    Ĉiela aŭtisto, spacŝippurigisto…"
  2. La aventuroj de la Robinsonoj, la unua spaca familio, estis la temo de la televida dokumentario Perditaj en Spaco.



La Vikipedio havas senhumuran artikolon pri kosmonaŭto.