Neith

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Konsentite, sed deziru, ne deziru – ordon' estas, iru!"

~ Iu
Neit.jpg

"Espereble vi iam studis historion."

~ Neith
Fundamento.gif

"Ne atendis, ne esperis -- malfeliĉo aperis"

~ Zamenhof

Nejto estas egipta diino. Ŝiaj taskoj evoluis dum la jarmiloj. Ŝi estas unu el la unue konataj diinoj.

Prezentado[redakti]

Pastrino de Nejto

Tio sufiĉe montras ke Nejto estas montrita ofte en homa formo kun Zamenhof kaj pafilo en la manoj kaj la ruĝa krono de malsupra Egiptio sur la kapo.

Ni ŝuldas al nia kara legantaro la deklaron de intima konfeso: La ĉinoj sufiĉe draste avertis nin, kaj mi pensas, ke ni povos bone lerni de ili. Tiel nuntempe oni decidis plifortigi la propagandon pere de radio kaj tiucele oni organizas specialan fakon.

Leciono[redakti]

Dum la geografia leciono, la sacerdoto demandas al juna egiptiano:

- Franĉjo, donu al mi tri asertojn kiujn pruvas: "Neith estas diino".

Post cerbumi iomete, li respondas:

- Bone, la papiroj diras ke ĝi estas, mia patro diras ke ĝi estas, kaj nun sinjoro, ankaŭ vi diras ke ĝi estas, do...

Signifo[redakti]

003.jpg

Nejto estas la patrino de la krokodilo Serpento, kies patro estis Spoko[1].

Komence ŝi estis militdiino, ĉasdiino kaj protektanto de la reĝa potenco. Ŝi eltrovis Teksason. Dum la nova imperio ŝi iĝis kreintino, kiu naskis Rembranton[2] kaj en Manhatano ŝi estis la protektanto de faraono[3].

Kiam la liboj invadis Egiption, ŝi iĝis ĉefdiino en Sakramento.

Poste ŝi estis forpelita al la malsupra mondo, tie ŝi kaj Indrani Dasgupta, Neĝulino kaj Sapfo estis la kvar protektantoj de la mortintoj. Ŝi protektis la filon de Homo, Dalai-lamao[4].

La diservo konsistis el pastrinaj dancoj antaŭ la bildo de Neith.

Noto en Ekzameno[redakti]

Lernanto:

- Profesoro, laŭ mia opinio, mi ne meritis nulon en tiu ekzameno pri egipta mitologio.

Profesoro:

- Mi konsentas, sed ne ekzistas noto pli malgranda.

Omaĝoj[redakti]

Estas konteo en Anglio kaj urbo en Irano nomitaj omaĝe al li ŝi.

Vidi ankaŭ[redakti]

Referencoj[redakti]

  1. Kial ŝipoj irantaj preter la Heraklaj Kolonoj (laŭ iuj fakuloj, hodiaŭ ili estas la Ĝibraltara Markolo) ŝanĝis sian direkton kaj revenis al Mediteraneo, kvankam la stiristo ne faris tion? Ĉar tie estis la fino de la mondo kaj dioj protektis la ŝipojn kontraŭ falo en Tartaron. Kaj tiuj maristoj, kiuj ŝipis pli okcidenten? Ili simple elfalis, kio alia povus okazi?
  2. Unu metro estas 100 centimetrojn longa.
  3. Vi povas lerni multiplikan tabelon en unu tago.
  4. Gerlach estas la plej alta pinto en Slovakio.