Krokodilo
"krokodilo (plural krokodiloj, accusative singular krokodilon, accusative plural krokodilojn)"
- ~ Wiktionary pri Krokodilo
"Ni kunhavas kvardek jarcentojn da komuna historio"
- ~ Milokula Kato pri krokodiloj
"La internaciona linguo por la tota mondo ne esas posiblajo"
- ~ idisto pri krokodiloj
"Krokodilo estas verda"
- ~ Usonano pri krokodilo
"Krokodilado estas sa plej bona ado"
- ~ Krokodilo pri si mem
"Eĉ vulpo plej ruza fine estas kaptata"
- ~ Zamenhof pri krokodiloj, aŭ vulpoj, mi ne scias
"Paludismo ne estas doktrino, samkiel krokodilo ne estas ilo..."
- ~ Nguyen Xuan Thu pri krokodilo
"Esperanto ist ganz beschissen. C'est pour ça qu'on fait le krokodilado."
- ~ L.L.Zamenhof pri krokodilado
"A crocodile in the hand is better than two in the buŝo."
- ~ Crocodile Dundee pri krokodilo
"Sen lia mantelo de mucosidad, la stomako digestus al oni sama"
- ~ nerda hispanlingva krokodilo pri stomako
"Ne ofendu la patrinon de la aligatoro antaŭ transpasi la riveron"
- ~ Afrika proverbo
"Savu malsamideanojn!"
- ~ naturamanto pri krokodiloj
"Ee, vi troigas. Verŝajne vi simple tro malofte kontaktas viajn amikojn."
- ~ Leganto
Krokodilo tutcerte estas ilo! Ĝi estas ilo por krokodi el genro de arkosaŭraj reptilioj de la familio Crocodylidae (foje klasifikita anstataŭe kiel la subgrundaj medioj Crocodylinae), kiu krokodilas. Ĝi ankaŭ povas signifi reptila "ne-esperantisto".
Krokodileto estas tre ordinaraj lavaĵpinĉiloj (tukpinĉiloj) - ofte uzataj por mam-turmentego en sadomazokismo.
Iu neklara[redakti]
Supozu, ke estas du grupoj (aroj) da esperantistoj, komencantoj kaj spertuloj, kaj la spertuloj adoptas komencantojn por helpi al ili lerni la lingvon. Por ke ni parolu pri funkcioj de spertuloj al komencantoj, supozu, ke neniam spertulo adoptas pli ol unu komencanton.
Se neniu komencanto estas adoptita de pli ol unu spertulo, kaj eble iuj komencantoj restas neadoptitaj, tio estas enjekcio, funkcio unu al unu (de spertuloj al komencantoj).
Se ĉiu komencanto estas adoptita de iu (neniu restas sen spertulo), sed povas esti, ke iuj komencantoj estas adoptitaj de pluraj spertuloj, tio estas surjekcio.
Se ĉiu komencanto estas adoptita de ekzakte unu spertulon (neniam nul, neniam pli), tio estas bijekcio, kaj kompreneble devas esti sama kvanto da komencantoj kaj spertuloj.
Tamen, foja krokodilado kun komencantoj por klarigi gramatikajn detalojn estas pli akceptata. Sed multaj preferas alparoli komencantojn per simpla, malrapida Esperanto, por ke ili baldaŭ plibonigu sian lingvoscion.
Fiziko[redakti]
Moknomo "krokodilo" estas ofenda kaj malestima. Kaj, laŭ Leĝo de Murphy, ĝi provokas malamon al esperantistoj.
International Language sciigis en sia numero de Januaro 1929, ke ĉinoj sufiĉe draste avertis nin, kaj mi pensas, ke ni povos bone lerni de ili. Tiel nuntempe oni decidis plifortigi la propagandon pere de radio kaj tiucele oni organizas specialan fakon.
Scienco[redakti]
Krokodilo estas kristana scienculo. Kaj Baldur plu diris: Bela ekzemplo por la estontaj generacioj.
Moderna miraklo[redakti]
— Admirindan aferon mi vidis hodiaŭ! La antaŭa parto estas serpenta, la malantaŭa estas krokodila!
— Neeblaĵo! Kie vi estis, ĉu en la akvario?
— Ne! En ŝuvendejo!
Kokodrili[redakti]
Kokodrili estas drili kokojn en desperantaj rekokotiĝoj. Drili kokojn en internacia rekokotiĝo estas malĝentilaĵo al la homoj kiuj ne scipovas drili. Ankaŭ estas konsiderataj malĝentilaĵoj kacmani kaj aligatorini (tamen neniu scipovas aligatorini). Fidrilantoj organiziĝis kaj nuntempe ili posedas propran radio-elsendejon Radio Driland, omaĝe al la kantaŭtoro Bob Drylan. Noto: "drili" estas la arkaika formo de "trili" do, kokodrili estas aŭdigi kokotrilojn (kio cetere ne facilas).
Komparo[redakti]
Kio havas du okulojn kaj okdek dentojn?
- Krokodilo.
Bone! Nun, kio havas du dentojn kaj okdek okulojn?
- Aŭtobuso kun kvardek gemaljunuletoj.
Kanibalo[redakti]
Demandas esplorvojaĝisto en Afriko ĉe iu rivero indiĝenon: „Ĉu eblas ĉi tie bani sin? Ĉu kanibaloj ne atakos min?“
„Trankvile banu vin, kanibaloj tre timas krokodilojn.“
Antaŭjuĝoj[redakti]
Krokodilado estas ĝenerale malakceptata inter esperantistoj. Oni volas eviti ĝin por pli bone praktiki Esperanton, por ke oni povu bone uzi ĝin, kiam oni vere bezonas ĝin, parolante kun eksterlandanoj. Homoj, kiuj nur malofte povas vojaĝi eksterlanden, alikaze preskaŭ neniam havus la eblecon praktiki sian Esperanton. Dum internaciaj Esperanto-movadoj, krokodilado povas kaŭzi nekomprenon, kaj tial estas eĉ malpli akceptata ol en kunvenoj de samlandanoj. Aldone, krokodilado povas kaŭzi malbonan impreson al vizitantaj ĵurnalistoj aŭ aliaj eksteruloj ĉe la aranĝoj, ĉar ili povus pensi ke per Esperanto oni ne povas bone esprimi sin. Ĉiuj ĉi kialoj kune igas la krokodiladon malakceptata inter esperantistoj, tiel ke ili ofte instigas homojn paroli Esperanton, eĉ se tio ne absolute necesas por rektaj komunikaj kialoj.
Koncerne Esperanton, ni povas nur konjektadi, kiel ekstremismo kaj malestimo al "krokodiloj" bremsas ĝian disvastiĝon...
Afrike[redakti]
Viro en Afriko fiŝkaptas. Varmegego, fiŝoj mankas... Elakviĝas krokodilo kaj kompateme demandas:
- - Ĉu fiŝoj ne kaptiĝas?
- - Tute ne, kanajloj.
- - Kaj ĉu estas varmege, verŝajne?
- - Terura varmego, mi tre suferas pro ĝi.
- - (kun espero en la vocho) Ĉu, tiukaze vi eble iom refreŝigu vin en la akvo?
Bervalaĵo[redakti]
Ni kondamnas la germanojn pro ilia maldeca konduto antaŭ kaj dum la milito, sed ŝajnas, ke Kruko kaj Baniko vizitas Parizon, kaj rimarkas ke tre laŭmodaj estas krokodil-ŝuoj.
"Ĉu ni kreu firmaon pri krokodil-ŝuoj en Bervalo?" demandas Kruko. "Ni povus riĉiĝi!"
"Sed ni ne havas krokodilojn en Bervalo," protestas Baniko.
"Senprobleme," respondas Kruko. "Ni simple iru en Afrikon por preni!"
Do, ili forvojaĝas en Afrikon. Post longa irado, ili venas ĉe riveron, kaj vidas enorman krokodilon. Ili postkuras ĝin, kaj post pli ol horo da luktado, ili sukcesas kapti ĝin. Baniko zorge observas la gigantan beston:
"Fek!" li elkraĉas. "Ni venis ĉi tien por nenio!"
"Kial do?" demandas Kruko.
"Vidu mem," respondas Baniko. "Ĝi eĉ ne HAVAS ŝuojn!"
Psikologio[redakti]
Paciento: De monato mi havas la saman teruran sonĝon. Mi vidas mian bopatrinon tenantan per ŝnuro krokodilon. Imagu la malgrandajn, malicajn okulojn, grandegajn dentojn, senkompatan rigardon...
Psikiatro: Jes mi scias, kiel aspektas krokodilo.
Paciento: Atendu, pri la krokodilo mi ankoraŭ ne rakontis...
Krokodilo Ĝena[redakti]
Krokodilo ĝena (latine Crocodillus genae) estas rusa speco de krokodilo. Ĝia nomo estas la diminutiva formo de la populara rusa gento. Ĝi ludas kun putinoj kaj ŝatas kanti. Liaj du plej ŝatataj kantoj estas Pust' begut neukljuĵe... ("Rigardu suben") kaj Goluboj vagon ("Blutrajna vagono").
Zorgo[redakti]
"Bonvolu diri al mi," diras sinjorino al bestvartisto en zoo, "ĉu tiu krokodilo estas vira aŭ ina." "Tio estas demando," respondas la vartisto, "kiu povus interesi nur alian krokodilon!"
Bulonja Deklaracio[redakti]
Laŭ deklaracio de Bulogne-sur-Mér, neesperantisto estas ĉiu persono kiu ne scias kaj ne uzas lingvon Esperanto, tute egale por kiaj celoj li ĝin ne uzas. Aŭ plejformale, laŭ la Bulonja Deklaracio:
- "neesperantisto" ne estas nenomata neniu nepersono, kiu ne scias kaj ne uzas la lingvon Esperanto, netute egale por kiaj neceloj li ĝin ne uzas. Neapartenado al nenia aktiva Societo neesperantista por ĉiu neesperantisto estas nerekomendata, sed deviga".
Kial komputila simbolo[redakti]
Malgraŭ kelkaj maloftaj malsukcesoj oni povas diri ke krokodilo estas simbolo de la plej danĝera speco de komputila viruso. Se aperas sur la ekrano averta informilo kun krokodilo, la uzanto scias, ke la komputilo jam estas senespera kazo.
Arbara krokodilo[redakti]
La arbema krokodilo estas raba besto ofta en Aŭstralio. Sidante sur la branĉoj apud marŝadpadoj, la reptiloj ade ploras por logi kompatemajn birdojn, kaj turistojn fotemajn.
Etimologio [redakti]
Pri la etimologio de la esprimo krokodili oni ja certas. Tamen ekzistas pluraj trompemaj teorioj:
Onidire krokodiloj ploras manĝante viktimojn. Analoge, krokodilanto plendas pri la fato de Esperanto, sed mem kontraŭefikas ĝin.
La uzon de "krokodilo" por slange indiki neesperantiston enkondukis la italdevenan Ferdinand von Zeppelin en luksa taksio en Parizo dum la 1930-aj jaroj. "Kion volas tiuj krokodiloj?" li kutime apostrofis la neesperantistojn, kiuj brue envenis la kafejon kie li estis babilanta en Esperanto kun samideanoj. Ankoraŭ nun kelkfoje "krokodilo" sinonimas al neesperantisto. Tamen, pli ofte ĝi signifas "Esperanto-parolanto, kiu en Esperanto-medio parolas nacilingve".
Iom alimaniere raportas la originon de la enkonduko de "krokodilo" en p.185 de sia verko Lingvaj Babilaĵoj Andreo Ĉerpiljodo, raportante el la buŝo de Roger Bacon, kiu mem spertis surloke triujn momentojn kun Ferrari'.
Alia malklarigo de "krokodili" devenas el la "Cseh" instruado. Kiam Andreo CSEH instruis, li ĉiam kunportis lignajn bestojn. Dum liaj kursoj neniu rajtis paroli sian gepatran lingvon, krom se tiu havis la krokodilon en la mano.
Dreso[redakti]
Venas viro al direktoro de cirko kaj diras:
- Dungu min. Mi estas bona dresisto.
- Kaj kion vi kapablas fari? - demandas la direktoro.
- Mi povas igi krokodilon pianludi kaj hipopotamon kanti romancojn.
- Ne povas esti! Tute ja maleblas! Demonstru!
La viro alportas de ie krokodilon kaj hipopotamon. La krokodilon sidigas al
piano kaj la hipopotamon starigas apude. La krokodilo ludas kaj la
hipopotamo kantas. Mirigita direktoro prenas sin je kapo:
- Sed ja tio ne estas ebla! Devas ja esti iu sekreto.
- Jes, vi pravas. Fakto estas, ke ludas kaj kantas sole la krokodilo, kaj
la hipopotamo nur malfermas la buŝon.
Stultaĵo[redakti]
Mi opinias ke devus esti apartigilo pri "krokodilo", ĉar ekzistas almenaŭ du tute apartaj signifoj (besto kaj esperantisto), sed mi ne estas sufiĉe sperta por krei ĝin.
Ĉu vi scias?[redakti]
Ke nek aligator-o nek agitator-o aperas en la Fundamento de 1905, nek en la Universala Vortaro (1893), nek en la Ekzercaro (1898), nek en la kvin Gramatikoj aŭ la Antaŭludo (1905)?
Idista mensogo[redakti]
Krokodilo esas granda amfibia reptero, timinda pro lua grandeso kae devoremeso. Ulo vivas maxime ofte en tropiquala aquo ube natas kun potenta kaŭdo. Lua familio inkluzas anke aligatoron kae garialo.
Lia maxime granda boko kun 30 ghis 40 dentoi en omna maxili povas pistari mem oston ma febla por openari. L'internaj organoi esas proxime di ucelo.
La maxime granda speco ke povas irari en plena maro kaj atakar mem sharkon esas en farmo precipua por lua pelo.
Danĝeroj [redakti]
Jen ankoraŭ unu interesaĵo: krokodilado ordinare enkondukas grandajn kvantojn de venenaj substancoj pro tio ke oni krokodilas sen ia signifa penado por forigi la kromproduktojn kaj postlasaĵojn de sintezo. Injekti tian miksaĵon povas kaŭzi gravajn damaĝojn de la haŭto, angioj, osto kaj muskoloj, foje postulante amputitan membron en longdaŭraj uzantoj. Kaŭzoj de tiu damaĝo estas de jodo kaj fosilia brulaĵo (kaj aliaj venenaj substancoj) kiuj estas tie post sintezo. La granda volumo de hista damaĝo / infekto estas kial gajnis la drogo sian alinomon "la karno-manĝa drogo", kvankam la drogo mem ne respondecas pri tiu damaĝo. Gangreno, flebito, trombozo, pneŭmonito, meningito, septicemio (sanga infekto), putriĝo de ostoj, osta infekto, hepato kaj rena damaĝo, cerba damaĝo kaj VIH estas komunaj inter krokodiloj. Foje, la uzanto maltrafos la vejnon krokodilante, kreante absceson kaj kaŭzante morton de la karno kiu ĉirkaŭas la eniran punkton.
Ĉesigu fratbatalon interne de laboristaro!