Nasko
"Ne falas frukto malproksime de l' arbo"
- ~ Zamenhof
"Ĝuste nun, en multaj ŝtatoj, la leĝaro permesas, ke bebo estas naskita el la utero de sia patrino en la naŭa monato. Tio estas maljusta. Ĝi devas ŝanĝiĝi."
- ~ Donaldo Trompo pri nasko
"Ben! Nos es de accordo"
"Ido urjente besonas moderna materiali por lernado."
- ~ Idisto
"Ni prizas la saneso falint’ en maladeso."
- ~ idisto pri Nasko
Cirkulas mitoj kaj legendoj pri nasko. Post longa (duminuta) pripensado ni venis al la konkludo ke alvenis la tempo rememori pri tiu temo, pri fenomeno historie signifa kaj sociologie interesa por la Eo-movado.
Nasko, laŭ Dio, estas la nursola celo de seksumo, per kio aperas denaska esperantisto, malgraŭ provokoj de kelkaj skandalemaj personoj kaj gazetoj. Dum 32 jaroj ĝi okazis en Sanfrancisko, sed ne plu okazas tie, eble pro manko de naskemuloj en la urbo.
Denaskismo[redakti]
AŬSKULTU, PATRIINO...
Oni daŭŭŭŭŭre mokas pri mia malbona esperanto. Okazis ke mi lernis mem (kiel la reklamo speguligas) kaj ne de nasko. Mi estas en Esperantujo fremdulo kiu eterne strebas kompreni la lingvon de la "aŭtoktonoj". Fronte al naivulo kiel mi, la altnivelaj (kutime eŭropdevenaj) esperantistoj agas okulkreve kiel konkeraj popoloj. Konsekvence, mi petas, ne demonigu la anglan por senkulpigi la esperantan. Mi ne kredus vin.
La plej monbra nasko[redakti]
Ho, kia tre mizera spektaklo aperas en la tutmonda scenejo: La plej grandan nombron de idoj en unu nasko estis konstatita en libera naturo ĉe senvosta tenreko (Tenrec ecaudatus). Ino de tiu ĉi specio, kiu vivas sur Madagaskaro kaj Komoroj povas naski preskaŭ nekredeblajn 32 idojn. Sed ne ĉiuj ĝisvivos adultecon, plimute da ili mortas baldaŭ post la naskiĝo. Sed estis notita kazo de unu ino, kiu havis 31 idojn, kaj sume 30 supervivis el ili. Samtempe normala monbro de idoj en unu nasko de senvostaj tenrekoj moviĝas inter 12 – 15. La ino havas ĝis 28 cicojn, sed samtempe ĝi kapablas mamnutri ĝis 24 idojn, kiuj pezas ĉiu 10 -17 gramojn. La adultaj unuopuloj atingas pezon 1,6 – 2,4 kg.
Tro frue[redakti]
Oni demandis novedzon: „Kia estis la geedziĝa nokto?“
„Terura. Mi forveturigis mian edzinon en akuŝejon.“
Naskaj kursoj[redakti]
Pasintsomere ĉe naska kursaro en Vermonto mi kunportis elektran bolkruĉon (estante te-trinkanto en kafeca usona socio) kaj mi ĉiam nomis ĝin "akvoboligilo" preskaŭ senpense. "Ha, vi deziras iom da teo? Ĉu vi volas pruntepreni mian akvoboligilon?"
Mia ilo ne aŭtomate malŝaltiĝas, sed tamen mi uzas ĝin nur por boligi. La nomo dependas de mia celo, ĉu ne? Se en ĝi mi lasus la akvon boli ial, ĝi povus esti bolilo.
Terure[redakti]
Gesamideanoj!
Oni informis akuŝistojn, ke en unu loĝejo daŭras malfacila akuŝo. Kiam la ambulanco alvenis tien, la akuŝistoj ekvidis, ke virino akuŝas en banĉambro kaj viro samtempe kuradas laŭ la loĝejo malespere kaj kriadas: «Teruras! Kion mi faru?!».
La teknikistoj, kiuj plenumis la elmontradon, akceptis ke akuŝistoj tuj komencis helpi al la virino kaj iutempe post tio unu kuracisto diris al la viro: «Ĉio bonordos, trankviliĝu! Ŝi jam duonnaskis la bebon!». Sed la viro eĉ pli laŭtege ekkriis: «Teruras! Kion mi faru?!». La kuracisto malsukcese penis trankviligi lin, sed li permanente kriadis tiun frazon.
Finfine ankaŭ aliaj akuŝistoj provis trankviligi lin, dirante, ke la virino jam preskaŭ naskis la bebon tutsukcese, sed la viro post tio ekkriis plejlaŭte: «Teruras! Kion mi faru, kiam mia edzino revenos hejmen?!».
Katolikismo[redakti]
Fakte okazas, ke katolika eklezio taksas “kontraŭa al la digno de la homa persono” ke ŝtato aŭ ĉiu ajn organizo perleĝe altrudu kaj favoru naskolimigon per aborto, steriligo aŭ nenaturaj kontraŭkoncipaj metodoj; tia opono, subtenata kaj de katolikaj movadoj kaj de Apostola Seĝo en internaciaj organismoj kiel ĉe Unuiĝintaj Nacioj,[1]
Dum diversaj subevoluiĝintaj landoj opinias ke la multo da filoj garantias prestiĝon, riĉecon kaj sekurecon en maljunulaĝo, la subtenantoj de la naskiĝokontrolo opinias ke la ĉeesto de multaj infanoj en malriĉega vivkondiĉo puŝas al la pliiĝo de la infanlaboro kaj al la ekscesa postulo de nutraj elementoj kun ĝenarala malriĉigo. Rilate tion, la katolika eklezio, tamen, deklaris, pere de la encikliko Humanae Vitae de Paŭlo la 6-a, ke la decido generi, ĉe la geedza paro, devas antaŭkonsideri la kondiĉojn fizikajn, ekonomiajn, psikologiajn kaj sociajn. Tio signifas ke se malĉeestas kelkaj el tiuj favoraj kondiĉoj, la paro estas devigata prokrasti novan naskon. Kaj tio okazu en la senkontraŭkoncipa konservo de la geedzaj rilatoj ĉar Dio enskribis en la virina korpo la leĝojn kaj la ritmojn de la fekundo.[2]
Aktiva kaj pasiva naskoj[redakti]
La patrino naskis la infanon (akativa); La infano estis naskita (pasiva); aŭ se vi volas, la infano naskiĝis (mediala). "Nask-" per si mem estas nek aktiva nek pasiva.
La plej juna naskintino[redakti]
Oni povas do esperi, ke ino de lemingo (Lemmus lemmus) povas gravedediĝi jam en la aĝo de 14 tagoj. La gravededeco daŭras 16 – 23 tagojn kaj en unu nasko povas naskiĝi ĝis 13 idoj. Lemingoj estas tro fekundaj – unu geopo havis dum 167 tagoj eĉ 8 naskojn, sed poste la ino mortis.
Kontraŭleĝa nasko[redakti]
En Ĉinio naski sen permeso estas punende.
Mojose :) Mirinde, ĉu ne, kiel longe oni povas vivi sen scii tiujn aferojn... Pardonu - mi devas halti nun ĉar mia doministino ĵus alvenis kun sia vipo por mia ĉiu-semajna korekta seanco.