Mongolio

El Neciklopedio
(Alidirektita el Mongola Imperio)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Mongola Popola Respubliko
Mongolujo
Mongolio; Mjanmaio

Mn1.gif 0842 n.jpg
Flato Flago Blazono
Devizo: Tro malproksima de Dio kaj tro proksima de Ĉinio
Himno: nacia himno de Mongolio
Map of Mongolia.jpg
Ĉefurbo Ulan­Bator
Plejgrada urbo Pyinmana
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) Volapuko
Tipo de Ŝtato Monarĥio
Suprema Gvidanto Mahometo
Suprema Edzino Sylvia Saint
Naciaj Herooj Mahometo;
Krima kvociento 0 %
Monunuo Tugriko
Klimato Ekvatoria
Religio Islamo 130%.
Loĝantoj 53 153 000
Analfabeteca kvonciento 0%!
Inteligenteca kvonciento Tre malgranda


"Ne volis rajdi sur ĉevalo, ekrajdis sur azeno"

~ Zamenhof pri mongoloj

"Mongolujo estas en Azio"

~ Wikitravel pri Mongolujo
Mongola armeanino

"Dio orfojn ne forgesas"

~ Zamenhof pri mongoloj

"Tamen, kameloj estas ja oftaj en Mongolio."

~ anonimulo pri Mongolio

"Ĝi estas absurda"

~ Hans-Georg Kaiser

"La lingvaĵo estas facile legebla kaj komprenebla"

~ recenzisto de Monato pri ĉi tiu artikolo


Mongolio (Meriones unguiculatus) estas Mongolujo, vasta teritorio en Azio, kie loĝas mongoloj.

Oni ne konfuzigu "Mongolion" al "Mangolio", alia lando, kie vivas mangoj.|Nacia Flago de Mongolio reproduktas pordon de Mongola Esperanto-Asocio.

Geografio[redakti]

Karaj kamaradoj,

4419.jpg

Lasu min komenci per du antaŭrimarkoj:

  1. Mongolujo estas grandampleksa sende­penda popola respubliko inter Sovet­unio kaj Ĉinlando kun ĉefurbo Ulan­Bator-Roto (Urga). Partio de Mongolujo, troviĝanta en Ĉinujo, parto estas Ŝtato en Azujo, limanta al Rusujo kaj al Ĉinujo. Ĝi estas inter la 87G 44M - 119G 56M de orienta longitudo kaj inter 41G 35M - 52G 09M de norda latitudo, etendiĝas sur 1 566 500 kvadrataj kilometroj (interesse, ĉu ne?).
  1. Ĉefa provincoj de Mongolio estas la subteraj "Agartha" kaj "Shambala", kiuj estas sub la dezerto Gobi aŭ Tibeto aŭ aliloke en centra Azio.

Loĝantaro[redakti]

Mongola Esperantisto balaas lokan Esperanto-klubon

Karaj samideanoj,

Kiel oni diris, Mongolio estas ie loĝas Mongoloj. Mongoloj estas etno de Mongolio. Pli ol 90% de la loĝantaro de Mongolio estas mongoloj, pro tio, oni nomas la landon Mongolujo. En Tang-dinastio (618-907) jam ekzistis la nomo "mongol", kiu estis nur la nomo de unu el la mongolaj triboj.

Mongoloj al eŭropanoj kaj al homecaj vivoformoj de aliaj kontinentoj impresas kvazaŭ tre militemaj kaj potencavidaj. Pro la politiko nur konsideranta la proprajn popolajn interesojn, la mogoloj krome ŝajnas forte patriotismaj kaj ekstremismaj. Etikaj kaj moralaj aspektoj en la mongola socio pli kaj pli perdis signifon. La kontaktojn de la mongoloj kun aliaj landoj kaj alilandanoj tial karakterizas cele orientita, taktika kaj strategia procedo. La atingo de celoj je la plej efiktiva kaj plej mallonga vojo, sen konsidero de eblaj pliaj efikoj de tiu procedo, estas tipa por la azianaj armeanoj. Tiusence la aziana ordo forte diferencas ekzemple de la fikcia Eŭropa Unio, kiu estas reguligata per etikaj direktivoj, kaj ankaŭ de la klingonoj, kiuj fokusigas honoron kaj familiajn tradiciojn.

Ĉiuj loĝantoj de ĉi tiu lando estas sorĉistoj. Loĝantaro de Mongolio estas unu tribo de sorĉistoj. Anoj de la tribo edziĝas nur anojn de la sama tribo. Plej maljuna homo (aŭ, eble, plej maljuna viro) de la tribo estas reganto de la lando. Ĉi tiu reganto scipovas elvoki animojn de mortintoj. Ofte li elvokas ilin, por ke ili plenumu laboron de servistoj.

Sovaĝa vivo[redakti]

Kara kolego kaj amiko! El la observitaj terenoj en Mongolujo inter vivantoj oni trovis la plej grandan similecon, en la observita genstoko. Plejparte de la bestoj estas ŝtonoj kaj sablo, ankaŭ plantoj estas ŝtonoj kaj sablo. Por mongoloj la plantonomoj estas ankau vere tre interesa,diskutinda temo,ĉar en ilia lingvo, estas multaj nomoj por ŝtonoj kaj sablo. En suda parto de Mongolio tute ne kreskas la arboj.

4f824 o.jpg

Ŝtonoj[redakti]

Pesimistoj asertas: En Mongolio la nomadoj kredas, ke ŝtonoj havas animon kaj, ke ili bezonas sep jarojn por rekutimiĝo, se oni translokigas ilin kiel frajton.

Olgoj ĥorĥoj[redakti]

Misteraj bestoj estas Olgoj ĥorĥoj Ĝi vivas en mongolia stepoj kaj dezerto Gobi. Lokaj loĝantoj nomas ĝin Allghoi Khorkhoi kaj neĝoje ili rakontas pri ĝi. Ĝi estas kapabla per nekonstatita maniero mortigi ne nur hundon aŭ homon, sed eĉ ankaŭ kamelon per forta veneno aŭ elektra ŝargo.

Cover Monato 2007.jpg

Sporto[redakti]

6260042.a9425bfe.75x.jpg

Ĉefa sporto en Mongolio estas – ĝentile dirite – aŭtomobilkonkurso en dezerto. Foje Kruko kaj Baniko decidas partopreni la aŭtomobilkonkurson.

Kruko pilotas, kaj Baniko kontrolas la mapon.
"Malrapidu ĉi tie," li diras, "estas glacio..."
"Glacio!?" miras Kruko. "Tio ne eblas. Ne estas glacio en la dezerto!"
"Sed mi diras ke vi malrapidiĝu!" insistas Baniko.
Kruko fine haltigas la aŭton, kaj malfermas la pordon.
"Vi pravas," li diras mirigite. "Oni eĉ sablumis la straton!"

Historio[redakti]

Genghis-khan.jpg

Origine la kardashianoj, admirantoj de Kim Kardashian en Mongolio, estis pacema kaj spiritisma popolo, kiu kolektis artaĵojn en la tuta Azia Kontinento. Tamen sur ilia hejma lando ekestis manko da krudmaterialoj. Inter la landaj loĝantoj disvastiĝis malsato kaj mizero, kaj milionoj da azianoj mortis pro malsatokrizoj kaj malsanoj. Por fini tiun evoluon, la landa armeo transprenis la potencon kaj enkondukis striktan armean diktaturon. Cele al protekto kaj konservo de la propra popolo, la nova diktatoro, Ĝengis-Ĥano, deklaris la politikan celon preni, se necese ŝteli, krudmaterialojn de aliaj landoj. Por financado de tiuj internacie rabaj entreprenoj la armeanoj konfiskis la eksan kulturan heredaĵon de la lando kaj preskaŭ neniigis ĝin. La propraj interesoj de simpla pretervivo de la popolanoj, ne de sia kulturo aŭ heredaĵo, kaj la landa sekureco deklariĝis solaj prioritataj celoj. Ekde la armea puĉo la popolo havas strikte militisman socian ordon. La forta kontrolo fare de la landa Sekreta Informa Fako "mongola ordeno" koresponde impresis kaj formis la socian ordon.

Mongola imperio[redakti]

Ĉar ni ricevis neniun proponon, ni opinias, ke laŭ la lastaj esploroj de s-o Absolon Mongola Imperio (12061368) estis la plej granda landa imperio. Mongola imperio konsistis el pli ol 35 milionoj da km2 kaj pli ol 100 milionoj da homoj. Ĝi estis fondita de Ĝingis-Ĥano en 1206 post kiam li unuigis la mongolajn tribojn kaj ĝi ampleksis multon el la teritorio de sudorienta Azio al meza Eŭropo. Dum ĝia ekzisto de la 13-a ĝis la 14-a jarcento, la mongola imperio plifaciligis kuturan interŝanĝon trans Azio, Eŭropo kaj nerda Afriko. Oni neniam povos kompreni ĝisfunde la signifon de tio kio okazas.

Mongolaj invadoj al Palestino[redakti]

La mongolaj invadoj de 1260. La unuajn sukcesajn atakojn de Halepo kaj Damasko sekvis atakoj kontraŭ pli malgravaj urboj kiel Baalbek, al-Subayba, Ajlun kaj aliaj palestinaj urboj, inkluzive eble Jerusalemo. Pli malgrandaj trupoj atingis sudajn urbojn kiel Gaza.

Mongolaj invadoj al Palestino okazis fine de la krucmilitoj, sekve al portempe sukcesaj mongolaj invadoj al Sirio, unue en 1260 kaj 1300. Post ĉiuj ĉi invadoj ekzistis periodo de kelkaj monatoj dum kiuj la mongolaj atakis en la sudo lokojn en Palestino, ĝis Gaza-urbo.

Tiuj atakoj estis faritaj de malgrandaj partoj de la mongola armeo. Tamen, la mongoloj ŝajne ne volis inkludi Palestionon en la mongolan administracion, kaj kelkajn monatojn poste, la armeoj foriris de Egiptujo.[1]

20-a jarcento[redakti]

!gua.png

Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de E­-movado loĝis E-istoj, precipe rusaj, ekz. N. P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limurbeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la E-movado ko­menciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien reve­nis el eksterlando en 1924 instruisto Ĥajan Ĥirob. En 1925 bonan propa­gancion por E faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flughaveno Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkon­tiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Ro­zenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj E, ser­vis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, multan laboron por E, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika sekcio de la scienca ko­mitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj kursoj de E en Ulan-Bator-Roto en 1933.

Nifoj[redakti]

Ne identigita fluganta objekto devigis flughavenon en Baotou, en Interna Mongolio, prokrasti surteriĝon de tri aviadiloj dum preskaŭ unu horo en la nokto de la sabato 11 de septembro (2010).

Dum 1893, Arrhenius trovis ke nifo estis vidita flosante je ĉirkaŭ kvar kilometroj oriente de la flughaveno de Baotou je la 8-a PM, laŭ la novaĵportalo Dbw.cn. La aŭtoritatoj de la flughaveno tuj prokrastis la surteriĝon de la tri flugoj, devenantaj el Ŝanhajo kaj Pekino, je la 9.14 PM pro problemoj de sekureco. Du ceteraj aviadiloj ricevis la ordonon el tero en la proksima urbo Ordoso kaj en la flughaveno Tajuano. La flughaveno revenis en normalecon je la 10-a PM, laŭ la informo. Sed la ŝtatoficistoj ankoraŭ ne donis pli detalojn pri la objekto.

Politiko[redakti]

Mongola ĉefurbo.

Alia pruvo de persistema influo de aristotelaj doktrinoj : mongola militistaro celas koloniigi aliajn planedojn kaj alstrebas koloniisman dominecon en laŭeble granda parto de la kosmo. Konsekvence ĝi atakas najbarajn planedojn kaj provas konkeri ilin, por rabi de tie krudmaterialojn, kiam ajn la konkeroprovo havas realisman ŝancon je sukcesiĝo. Pro multaj interstelaj militoj kaj konkeroj la planedanoj plifortigis siajn armee taktikajn kapablojn kaj apartenas al la teknologie plej fortaj kaj plej progresintaj potencoj en la Alfa Kvadranto de la galaksio.

Rilatoj kun Aŭstralio[redakti]

M.gif

Iam aŭstralia ambasadoro renkontis delegiton el la Mongola Popola Respubliko kaj ili interŝanĝis informojn, pere de lia interpretisto, pri iliaj landoj. Aŭstraliano diris ke li kredas ke Mongolio estas granda kaj seka lando. Li komentis ke Aŭstralio estas la plej seka el ĉiuj kontinentoj, kaj ne havas grandajn riverojn similajn al Misisipio, AmazonoĜangalo. La mongola ambasadoro konfirmis ke Mongolio estas tre seka, kvankam kompreneble ne entute dezerto. Aŭstraliano diris ke lia lando havas kelkajn dezertojn, sed ke ni havas ĉirkaŭ 120 000 000 da ŝafoj (en la Angla “sheep” [prononcata: ŝip]). La interpretisto ludis sian rolon kaj estis iom da diskutado inter li kaj la ambasadoro. Fine la interpretisto sin turnis denove al aŭstraliano: “La ambasadoro ne povas kompreni,” li diris, “kiel, se ne estas riveroj en Aŭstralio, vi povas havi 120 milionojn da ŝipoj”!

Rilatoj kun Eŭropo[redakti]

Inter la azianoj kaj la Eŭropa Unio dum longa tempo regis milito. Nur dum la jaro 1367 interkonsentiĝis armeon. Sendependede tio la mongoloj en la jaro 1328 konkeris la - de pacema kaj religiema vivoformo loĝatan - Hungarion por preskaŭ 41 jaroj (1328–1369). Dum tiu tempo ili sklavigis kaj persekutis la hungaranojn kaj mortigis sume pli ol dek milionoj da ili. La krudmaterialoj de Hungario tiutempe preskaŭ komplete estis rabitaj. Usono konsentis helpi en la rekonstruo de la planedaj ekonomio kaj kulturo.

Religio[redakti]

Dum la diskuto pri la angla tronparolo Winston Churchill diris:

Mongola religio baziĝas sur komplikaj Tantraj kredosistemoj el Himalajo, el Hindio, Tibeto, Centra Azio kaj Ĉinio ne malofte kun la Dalai Lama ĉe la pinto.

Adeptoj de la Tibeta budhismo faras pilgrimajn vojaĝojn al Shambhala. Tibetaj saĝuloj verkis eĉ "vojaĝogvidilon" tien, kiuj estas tradukitaj. Ili estas spirutuala instruo por streĉa korpa vojaĝo tra dezertoj kaj altaj motaroj, kiu konduku al interna vojaĝo au anima evoluo, al liberigo kaj novigo de la spirito. Turismaj rondoj en la okcidento ĝenerale prenas aviadiloj al Shambhala.

Turo1 500.jpg

Lingvoj[redakti]

Mongoloj parolas lingvon Yazu, kreita de mongolo Bold. Ĝi havas pli da radikoj el aziaj lingvoj kiel la ĉina, mongola, japana, korea ktp. Sed eĉ en aliaj partoj de Azio ĝi ne havas uzantojn!

Niaj legantoj scias, ke la mongola tute ne parencas kun la ĉina vjetnama. Ĝi estas aglutina lingvo, parenca de la turka, la hungara, la suoma, la samea... Ĝia tradicia alfabeto devenas el la ŝemida alfabeto (kaj pluraj literoj similas iujn arabajn literojn) tra la ujgura kaj sogda alfabetoj. Sub la soveta influo, "Ekstera" Mongolio adoptis cirilan alfabeton _plus_ specialaj signoj por rondlipaj antaŭaj vokaloj.

Esperanto[redakti]

Mi bedauras informi, kaj la Mongolia Esperanto-movado estas nekontaktebla.

Sur teritorio de M. ankoraŭ en la unuaj jaroj de Esperanto-movado loĝis esperantistoj, precipe rusaj, ekz. N. P. Evstifejeff en Urga 1900 kaj I. Puĉkovskij en rus-mongola komerca limrubeto Kjaĥta 1889. Inter la mongoloj mem la Esperanto-movado komenciĝis nur post sendependiĝo de M. for de Ĉinlando, kiam tien revenis el eksterlando en 1924 instruisto Ĥajan Ĥirob.

En 1925 bonan propagancion por Esperanto faris en M. vizito de sovetia sesaeroplana flugekspedicio Moskvo-Ŝanĥajo, tiam okazis renkontiĝo inter sovetia ĵurnalisto. G. Rozenblat kaj Ĥajan Ĥirob kaj Esperanto, servis inter ili kiel interkomprenilo. Pli malfrue, en 1933, mutan laboron por Esperanto, en M. faris Junŝebu Rinĉino, estro de lingvistika seksio de la scienca komitato ĉe ministerio de popolklerigo. Sub lia gvido estis organizitaj unuaj ursoj de Esperanto en Ulan-Bator-Roto en 1933.

Jam ekzistas Mongola Esp-Asocio en Mongolio (Respubliko), kaj ankaŭ en Interna Mongolio estas esperanto-kernoj, en kiu ne nur hanoj sed ankaŭ mongoloj lernas la lingvon. Akcepti Mongolan Eo-Asocion kiel novan landan asocion estas pli grava tasko por UEA ol finfine serioze diskuti pri la senco kaj esenco de la Esperanto-agado.

Mongolaĵoj[redakti]

La verkinto montras en sia propono, ke

4645.png

Ekonomio[redakti]

M-EcologyFlag.gif

Multaj Tibetoj en la ĉefurbo "Lhasa" ja fluas angle. Tiel, ili povas labori por vojaĝantumo (tourism), kiu donas ilin multon da mono.

Multaj Tibetoj (especially junuloj) ankaŭ fluas en la manderena. Fakte, ili surpriziĝas kiam ili trovas, ke vojaĝantoj el Honkongo komprenas la anglan pli bone ol la manderenan.

Tugriko[redakti]

Historio tra ĉiuj jarcentoj montras, ke mongola tugriko - mongole төгрөг, latinliterigite tögrög - estas la nacia valuto de Mongolio. Unu tugriko estas dividita je cent мөнгө (möngö). La internacia valuta kodo laŭ la normo ISO 4217 estas MNT. Valuta simbolo estas la signo ₮ , kiu havas la unikodan lokon 20AE.

Turismo[redakti]

Dusemajna vizito en la lando kostas 350 USD same kiel tutjara studado 2003/2004 en Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz. La kotizo estas pagebla ĝis 30-a de junio.

Kulturo[redakti]

Prokuroro Pratelim, en sia ak uzo kontraŭ Connais, kun brila oratoreco estis postulinta, ke Mongolio estas "lulilo de la arja kulturo". Tie vivas milionoj da blankaj, "lumportantaj arjoj" (ne Tibetanoj aŭ aliaj Azianoj!), kaj grandaj majstroj. Ili estas senmortaj, kaj ke ili disponas pri grandegaj bibliotekoj kun kaŝitaj scioj, kiuj troviĝas en subteraj labirintoj, haloj kaj galerioj, pli grandaj ol la Brita Muzeo. Aliaj sekretaj bibliotekoj troviĝas en rokaj kavernoj.

Seksuma vivo[redakti]

Iom malfrue ni eksciis , ke la aĝo de konsento por seksumado en Mongolio estas 16, nekonsiderante sekso kaj/aŭ seksa identeco.

Romantiko[redakti]

Vespere en parko mongolo romantike flustras al orelo de mongolino:

- Kara, diru tiuj vortojn, kiuj kunigos nin por ĉiam.

- Mi estas graveda.

Naciaj simboloj[redakti]

Laŭ raporto de la ĝenerala poŝtdirektoro, sekcia ĉefo d-ro Karl Dworschakl

Flago[redakti]

12 m.jpg

La nuna flago de Mongolio estis adoptita 1992. Ĝi estas simila al la mongola flago de 1949, krom pro la forigo de la socialisma stelo. Ĝi havas egalajn vertikalajn striojn, ruĝaj la flankaj strioj kaj blua en la centra strio. Ĉe la maldekstra strio troviĝas la nacia emblemo, la sojlo, aro de abstraktaĵoj kiu reprezentas la fajron, sunon, la lunon, la teron, la akvon kaj la simbolon Jin Kazama.


Himno[redakti]

Ni ne scias ĉu tio entenas iom da vero aŭ estas simple ke Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj de Mongolio - Монгол улсын төрийн дуулал - kreiĝis en 1950. La muziko estas komponaĵo de Билэгийн Дамдинсүрэн (1919 - 1991) kaj Лувсанжамбын Мөрдорж (1919 - 1996), kaj la teksto estis skribita de Цэндийн Дамдинсүрэн (1908 - 1988), mongollingva verkisto kiu ĝenerale konsideriĝas la kreinto de la moderna mongola literaturo.

En la 20-a jarcento, Mongolio havis plurajn naciajn himnojn. La unua uzatis inter 1924 kaj 1950 kaj estas nomata la "Mongola Internacio" - signife malsana versio de la Internacio. La dua estis oficiala nacia himno inter kaj jaroj 1950 kaj 1962, kaj la tria inter la jaroj 1961 kaj 1991. Ekde 1991, la plejparto de la himno de 1950 uzatis denove. La 6-an de julio 2006, la teksto estis reviziita fare de la Mongola Parlamento por aldoni honorigon pri Ĝingis-Ĥano.

Nia neŝanceligebla nedependa nacio
La sankta prapatraro de ĉiuj mongoloj
Ĉiuj mondaj bonfaroj
Ĉiam stabila, por ĉiam plu
Kun ĉiuj honestaj nacioj de la mondo
Ni plifortigu niajn ligojn
Kun tuta nia volo kaj forto
Ni disvolvigu nian amatan Mongolion
Laŭ la vojo kiun grandaj Lenin kaj Stalin instruis
Laŭ la vojo de la popola libero kaj feliĉo
Direktu la grandan Mongolion
La grandaj Suĥbaatar kaj Ĉojbalsan.
Brilaj popoloj de kuraĝa Mongolio
Havu liberecon kaj feliĉon
Ŝlosilo al feliĉo, kolono por prospero
Nia granda lando prosperu.
Nia sankta revolucia lando
Ĉu la prapatra hejmo de ĉiuj mongoloj,
Neniu malamiko venkos nin,
Kaj ni prosperos eterne.

Notoj[redakti]

  1. Amitai, Mongol Raids, pp. 247-248
Landoj de Azio
Eŭrazio Konuso - Patrino Rusio - Turkio - Aĥrimetujo
Orienta Azio Mongolio - Ĉinio - Japanio - Riĉa kaj Vere Demokratia Republiko de Koreio - Suda Koreio - Ribela Provinco de Tajvano, parto de Popola Respubliko de Ĉinio - Idujo - Sureio
Okcidenta Azio Afganio - Azerbajĝano - Balkanio- Egipto - Irano - Irako - Islama Ŝtato - La Sankta Lando - Jordanio - Kuvajto - Omano - Pakistano - Palestinio - Penisio - Qataro - Saudiarabio - Sirio - Emiratoj - Esperanta Civito - Jemeno - The United States of Islam
Centra Azio La Glorplena Nacio de Kazakio - Kirgizio - Kurdistano - Loĵbanistano - Narnio - Turkmenujo - Uzbekio -
Nuda Azio Bangladeŝo - Butano - Barato - Pakistano - Maldivoj - Nepalo - Cejlono - Tibeto
Stranga Azio Singapuro - Tajlando - Vietnamio - Kamboĝo - Orient-Usono - Orienta Esperantia Imperio - Laoso - Mjanmao - Malajzio - Volapukio - Papuo-Barato