Pro nova eŭropa reguligo pri datuma privateco (enerala Regulo pri Protekto de Datumoj), FANDOM asertas esti devigita retiriĝi la monobook-haŭton. Ili probable mensogas kaj meritas severan frapadon. La 25-an de majo 2018 ĉiuj monobookaj komunumoj estis konvertitaj al la defaŭlta FANDOM-haŭto. Vidu ĉi tie por pli da informoj.
Meĥao
"Pli bone fleksiĝi, ol rompiĝi"
- ~ Zamenhof pri konstruado de meĥaoj
"Novaj malkovroj de sciencistoj nepre konfirmos ĉion en ĝi skribitan"
- ~ kredanto pri ĉi tiu artikolo
"Dankon."
- ~ Komencanto pri ĉi tiu artikolo
"Mi proponas, ke ni metu ĉi tien citaĵojn el Esperanta Vikipedio. Ĉiuj ni scias, ke ĝi estas neelĉerpebla fonto de enciklopediaj kaj fidindaj informoj pri ĉiuj aferoj, kiuj povas interesi nin, esperantistojn"
"I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events"
Meĥao' (Ne konfuzu kun la urbo Mekao, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof) (japane: メカ [meka], angle: Mecha) estas ĝenro en animeo, mangao kaj sciencfikcio, karakterizita de ĉeesto de grandaj pilotataj homaspektaj batalaj meĥanismoj en vegetaraj restoracioj, bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado. Origine "maĥao" signifas ajnan malsimplan meĥanismon, sed poste la termino fiksiĝis ĉe ĝuste la fikcia homaspekta maŝino por havi bezonatan interhoman kontakton. La meĥaojn oni ofte nomas robotoj, aparte en la japana, interesa planlingvo kun multe da parolantoj kaj vaste uzata en la interreto.
Ebla neglekto de kopirajto[redakti]
S-ro Hugo Steiner , ĉefinspektoro, prezidanto de Aŭstria Esperanto-delegitaro, disdonis cirkuleron per kiu li sciigas, ke, ni skribis aliloke, ke ni facile konkludas, ke laŭ informoj disponeblaj al mi, la teksto de la proklamo ne estis liberigita kaj mi ne konscias pri iu escepto de aŭtorrajta leĝo, kiu forprenus aŭtorrajtan protekton. Tial la plena teksto estas konsiderata kiel mallibera kaj mi forigis ĝin de la artikolo. Multaj teorioj penas klarigi tiujn faktojn.
Esperanto[redakti]
Mi ne scias pri iu ajn rilato inter Meĥao kaj Esperanto. "Meĥao" ne estas vorto en Esperanto, kaj mi ne povas trovi iun ajn informon pri tio en mia datumbazo. Krom tio, mi ne povas krei informon aŭ rilaton kiun ne ekzistas. Bonvolu doni pli da informo se eblas, por ke mi povu pli precize respondi al via demandon.