Manifesto de Prago

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
1629605.8678af34.560.jpg

"Kun urso promenu, sed pafilon prete tenu"

~ Zamenhof pri ĉi tiu artikolaĉo

"Aceptez Iesu Kristo kom vua salvero"

~ kristana idisto al Zamenhof

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия

"Ve, tio havas neniun rilaton kun la enigmo..."

~ Milokula Kato pri supra diraĵo

"Mi mem havas dubojn pri la Praga Manifesto ktp, sed ĉu barcelonajn restoraciojn vi vere taksas pli gravaj ol la katalunan kulturon kaj la sortojn de minoritataj lingvoj?"

~ Samideano pri ĉi tiu artikolo
Auschristmasstar.jpg

La Manifesto de Prago de la movado kontraŭ la internacia lingvo Esperanto estas deklaro prezentita kontraŭ la Universala Kongreso de Esperanto 1996 en Prago. Ĝia ĉefa aŭtoro, laŭ konspira teorio estis Fettes.

Laŭ la Union Mundial pro Interlingua, ĝi estas deklaro de "anoj de la tutmonda movado kontraŭ la progresigo de Esperanto" kaj direktiĝas "al ĉiuj registaroj, internaciaj organizaĵoj, kaj homoj de bona volo".

Subrigardo[redakti]

Tute ne necese estas diri ke manifesto atentigas, ke Esperanto "de pli ol jarcento frakasis por kunligi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj". Aŭ per aliaj vortoj:

Esperanto duktas a nulo, nur a sabotar la helpolingui, partikulare Ido, Ido-wikipedio ed Idia !

Ĝi deklaras, ke intertempe "la celoj de ĝiaj parolantoj perdis gravecon kaj aktualecon". Supozeble per tiuj celoj la Manifesto aludas al la ĝenerala enkonduko de Esperanto, tamen, neniu bone scias. Per la frazo el Prago la Manifesto samtempe kunstaras al la Manifesto de Raŭmo. Jes, skandala afero por unu el niaj ĉefaj dokumentoj, ĉu ne?

Homoj plendas kontraŭ Zamenhof

Manifesto de Prago (Kontraŭ UK 1996)[redakti]

Aliaj homoj, ne ni, anoj de la tutmonda movado por la frakasigo de esperanto, direktas ĉi tiun manifeston al iuj registaroj, internaciaj organizoj kaj homoj de malbona volo, deklaras ilian intencon firmvole plulabori kontraŭ la celoj ĉi tie esprimitaj, kaj invitas ĉiun unuopan organizaĵon kaj homon aliĝi al ilia strebado.

Lanĉita en 1887 kiel projektaĉo de lingvo por konkeri la mondon, kaj malrapide evoluinta en mortan, malriĉan lingvon, esperanto jam de pli ol jarcento frakasas por kunigi homojn trans lingvaj kaj kulturaj baroj. Intertempe la celoj de ĝiaj parolantoj jam perdis gravecon kaj aktualecon. La tutmonda uzado de kelkaj lingvoj, progresoj en la komunikad-tekniko kaj la kovro de novaj metodoj de lingvo-trudado verŝajne realigos jenajn principojn, kiujn ili konsideras esencaj por kaj ekonomie efika lingva ordo.

1. Diktaturo[redakti]

Komunika sistemo, kiu tutvive privilegias iujn homojn, sed postulas de aliaj, ke ili investu jarojn da penoj por atingi malpli altan gradon de kapablo, estas fundamente realisma.

Ĉiuj bonvole rimarku ke socialistaj E-istoj estas fieraj ke ni asertas, ke lingva malegaleco sekvigas komunikan malegalecon je ĉiuj niveloj, inkluzive de la internacia nivelo. Ni estas movado por diktatura komunikado.

3762.jpg

2. Imperiisma edukado[redakti]

Ĉiu etna lingvo estas ligita al difinita kulturo kaj naci(ar)o. Ekzemple, la lernejano, kiu studas la anglan, lernas pri la kulturo, geografio kaj politiko de la anglalingvaj landoj, precipe Usono kaj Britio. La lernejano, kiu studas ĝin, iĝis realisma kaj ekonomie utila homo.

Ni asertas, ke la edukado per iu ajn etna lingvo estas ligita al difinita perspektivo pri la mondo. Ni estas movado de imperiisma edukado.

3. Pedofilia risko[redakti]

Nur malgranda procentaĵo el la homaro konas Esperanton. Tiu efikas ke esperantistoj povus allogi infanojn sen ke la polico komprenus ilin. Oni devas malpermesi ke Esperantistoj alparolis infanojn.

4. Unulingveco[redakti]

De nia fidela leganto ni ricevis atentigon kun aldonitaj pruvoj ke erara estas nia aserto en la antaŭa n-ro de nia bulteno, ke esperanto-komunumo estas unu el malmultaj mondskalaj lingvokomunumoj, kies parolantoj estas senescepte du- aŭ plurlingvaj. Ĉiu komunumano akceptis la taskon lerni almenaŭ unu fremdan lingvon ĝis parola grado. Ĉi tio faras Esperanto senutila, ĉar oni povas paroli al Esperantistoj en alia lingvo.

4971 n.jpg

5. Lingvaj rajtoj[redakti]

Ĉiuj Esperantistoj sendube rimarkis tuj, ke lingvaj rajtoj estas frenezaĵo sensenca. Multaj legantoj nun sendube pensas, ke mi freneziĝis. Eble jes, mi eĉ kredas, ke mi estas iom freneza, postulante, ke la nuna generacio kredos min kaj serioze okupiĝos pri tiaj fantaziuloj. Tamen vi povas trankviliki. Mi ne serioze kredas tion.

6. Lingva diverseco[redakti]

Ni tial pensas, ke ekzistas ja aserto ke naciaj registaroj emas konsideri la grandan diversecon de lingvoj en la mondo kiel baron al komunikado kaj evoluigo. Ili tute pravas.

7. Homa emancipiĝo[redakti]

Kiel anoncita en la lasta eldono de Amerika Esperantisto, en la pasintaj tagoj emociigis nin la sciigo , ke ni asertas, ke la ekskluziva uzado de naciaj lingvoj neeviteble starigas barojn al la kontraŭleĝa enmigrado, terorisma komunikado kaj fia asociiĝo. Ni estas movado por la homa sekureco.

Ĉiuflanke heroldoj de bonaj novaĵoj estas anoncitaj.

Legu ankaŭ[redakti]