Lumrapido

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Dfgj.jpg

Lumrapido estas grava afero.

Oni kutime rondigas la rapidon de la lumo medio al la 300 000 dua/km. La ĝusta mezurado estas de 299 792 458 m/s, kio samvaloras al 186 287,49 mejloj/s. La lumo postrestas 8 minutoj kaj 17 sekundoj en vojaĝi de la Suno ĝis la tera surfaco.

Lerneje[redakti]

Instruisto: Kiu estas la rapideco de la lumo?

Lernanto: Mi ne scias, sed matene ĝi alvenas tro rapide.

Alie[redakti]

Estas do tute klare, ke eniras studento. La profesoro demandas: - Kio estas pli rapida: lumo aŭ sono? La studento respondas: - Lumo. - Bone. Sed kial? - Se mi ŝaltas radio-aparaton, komence ekbrulas lampeto, kaj nur poste venas la muziko. - Kace. Via ekzamenado estas finita.

Eniras dua studento. La sama demando. Studento respondas: - Sono. - Pruvu! - Kiam mi ŝaltas TV, komence aŭdiĝas zumo, kaj nur poste aperas bildoj. - Kace. Foriru!

La profesoro enpensiĝis: Aŭ studentoj estas tro stultaj, aŭ la demandoj estas tro komplikaj?

Eniras tria studento. La profesoro demandas: - Jen vi staras sur montopinto. Sur apuda monto estas kanono. Ĝi pafas. Kion vi eksentos pli frue: la flamon el pafilo aŭ la bruon de la pafo? - Kompreneble la flamon. Profesoro kun ek-ĝojo: - Kaj kiel vi tion klarigas? La studento pensetis dum sekundo kaj respondas: - Nu ja, la okuloj estas multe pli antaŭe ol la oreloj!

Tio estas pli profita por la poŝto ol por ni.

Ĉu?[redakti]

_Kiel ni scias, ke la lumo propagiĝas pli rapide ol la sono?

_Per tio, ke multaj homoj ŝajnas inteligentaj, ĝis kiam ili diras ion.