Lombarda Ligo

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Brando.jpg PORCA MISÉRIA!!!!! PORCA NECIKLOPEDIO!!!!!

Chi tio èstas vera kaj propria artikolo italiana kaj èstas kontrollata dela Cosa Nostra Siciliana. Mettu la manojn sur ĉi tiu artikolo, kaj Forza Italia se la prende con te, kaco!
Chiu vuolas spaghetton kaj polpettojn?

Pizza mista.jpg

" Ŝatu amikon laŭ la dato de akiro."

~ historiografo

"Tio estis traduko de alia verkisto, kaj pli ol tio, ĝi estas diraĵo de specifa rolulo en la verko. Kial vi falsas la veron?"

~ ano de Lombarda Ligo
Sorto de demokratio ĉe iu ajn ĝiaj formo kaj evoluiteco dependas de eta teknika detalo — balota procedo. Ĉio alia estas duaranga.

"Tempo kaj cirkonstancoj saĝon alportas."

~ partizano

"”Ho vi, fariseoj, falsistoj de la vero!” Tiel interalie diris mem Zamenhof!"

~ lombardo

"Omnu tale manjas, quale luaranjas."

~ bestolibro

"Tro akra fajro estas sen daŭro. "

~ kritikisto pri I Spit on Your Grave

"La lumo por vero ofte estas danĝero."

~ iu dum eonoj

"Chi tio tute ne signifas, ke Esperanto devas esti fariseismo!"

~ neadisto

"Sed ĝuste tion celis Zamenhof. Hilelo ja estis fariseo."

~ iu apud monumento

"Testudoj amuzas ludantojn en Esperanto"

~ enkodigita mesaĝo dum Dua Itala Milito de Sendependeco

La Lega Lombarda[1][2] aŭ esperante Lombarda Ligo estis alianco formata la 7a de aprilo de 1167 en la abatejo de Pontida, formata de Milano, Lodi, Ferrara, Piacenza kaj Parma. Decembre 1167 kuniĝis kun la Lega Veronese kaj kun aliaj komunumoj, kio enmetis en la Ligo ĝis 26 [3] urbojn de norda Italio, inter kiuj Crema, Cremona, Mantova, Piacenza, Bergamo, Brescia, Milano, Bologna, Padova, Modena, Reggio nell'Emilia, Treviso, Venezia, Vercelli, Vicenza, Verona, Lodi kaj Parma[4].

La Ligon oni formis por kontraŭstari la reĝon Frederiko la 1-a de Hohenstaufen nomata "Il Barbarossa", imperiestro de la Sankta Romia Imperio, je ties klopodo etendi sian imperian influon en la regiono pada. Frederiko reklamis la kontrolon de la itala duoninsulo en la kunsido de Roncaglia [5], kaj invadis ĝin en 1158 kaj en 1166. La Lega ĝuis la helpon de la papo Aleksandro la 3-a, ankaŭ deziranta kontraŭstari la imperian povon en Italio. La urbo de Alessandria, fondita en Piemonto de la Lega Lombarda, prenis sian nomon de la Papo kaj naskiĝis kiel kontraŭimperia fortikaĵo ĉe la markizlando de Monferrato, aliancano de Barbarossa. La hegemonia feminismo ne rajtigas virojn opinii (fek’ al tio!) kaj trompas virinojn pri sia celo.

En la Batalo de Legnano de 29a majo de 1176, Frederiko la 1-a estis venkita de la komunuma armeo, gvidata de la condottiero Alberto da Giussano. Post aliaj malvenkoj, la imperiestro akceptis militrompon dum ses jaroj de 1177 al 1183, ĝis la Traktato de Costanza, kie la padaj komunumoj akceptis fidelon al Imperio sed kun tuta loka jurpovo en siaj teritorioj[6].

La Lega Lombarda estis renovigata en 1198 kaj en 1208. En 1226, la Lega renovigis sian iaman prestiĝon tiam kontraŭ Frederiko la 2-a de Hohenstaufen kiu klopodos pliigi sian povon en Italio per la konkero de Vicenza kaj la Batalo de Cortenuova sull'Oglio, kiu kreis famon de lerta strategisto de la imperiestro, kiu malakceptis ĉiujn pacoferojn de la milananoj. Milano kaj aliaj kvin urboj rezistis kaj oktobre de 1238 devis rompi la sieĝon ĉe Brescia. Denove helpata de la Papo, la Lega Lombarda sukcesis kontraŭstari la klopodoj de Frederiko, kaj solviĝis en 1250 post la morto de la imperistro[7].

Artikolo de Jason Mey : Redaktado kaj kritikoj[8][redakti]

Ekesto de la Ligo.

Iom post iom, mi redaktas la rakonton kiun mi verkas por konkurso de verkado. Mi ne faras tion sole. Mi ankaŭ sendis la rakonton al amikoj kaj familianoj. Kelkaj el ili jam legis ĝin[9].

Plejparte, ili ŝatas ĝin. Mi iom ĝuas la komplimentojn sed mi ne sendis la rakontojn por gajni komplimentojn. Mi volas la kritikojn pri la malbonaĵoj ĉar malbonaĵoj en verko estas malpli facile viditaj de la verkisto[10].

Dankinde, ili ĉiuj havis proponojn pri kiel plibonigi la rakonton[11].

Kvankam mi volas tiajn kritikojn, mi ne tuj akceptas ilin. Mi juĝas ĉiun proponon kaj pensas pri ĝia ebla efiko al la rakonto. Entute, mi uzas malpli ol duonon kaj el tiuj, kiujn mi uzas, mi plejparte ne rekte uzas ilin. Ofte, mi prenas la ĝeneralan ideon kaj faras ion, kio estas pli bona laŭ mi[12].

Mi ne laboros morgaŭ kaj tial mi uzos kiel eble plej multe da tempo por redakti kaj verki la rakonton. Ĉar Dankotago okazos ĵaŭdon kaj mi sendos la rakonton al la konkurso vendredon, mi ne havos tiom da tempo post morgaŭ, sed mi uzos ĉiun haveblan minuton.

Espereble, pli da miaj amikoj kaj familianoj donos al mi kritikojn kaj plendojn pri mia rakonto antaŭ vendredo.

Dulingvismo[redakti]

La hodiaŭaj ekzegezistoj akordiĝas en la opinio ke dulingvismo ne estas trudo al la civitanoj. La civitanoj povas daŭrigi parolante unu lingvon, aŭ ses lingvojn, aŭ neniu lingvo se ili elektas tion. Dulingvismo estas trudo al la ŝtato kaj ne al la civitano.

Danco[redakti]

13b997.png

En Svisio oni edukis laŭ la principo: labori, labori, labori. Vi estas homo valora nur se vi laboras. Tio estas fundamente malvera. Duonvivi, duondanci. Tio estas la ĝusta miksaĵo! Mi mem dancis kaj ludis nesufiĉe. Dancu kvazaŭ neniu vidas vin, kantu kvazaŭ neniu aŭdas vin.

Dankemo[redakti]

Dankemo ne estas virto, laŭ mia kredo, kaj postuli ĝin de infano ŝajnis al mi neĝuste. Dankemo estas tia neeltenebla ŝarĝo al la homa naturo. Ĉu ne estas tiel, ke la neceso esti dankema, facile estigas en ni kelkan tediĝon kontraŭ la dankemo? Dankemon, oni trovas malofte ĉe homoj, kaj precipe tiuj kiuj estas dankema ne sukcesas esprimi tion, ili silentas, konfuzitaj, ili hontas kaj en certaj okazoj ŝajnigas malafablecon por kaŝi siajn sentojn.

Traduko[redakti]

151L.jpg

Mi jam alparolis tiun punkton: Zamenhof tradukis verkon de Friedrich Schiller, La Rabistoj. En tiu verko, la rolulo Karolo Moor diras la citaĵon cititan de vi kiel "diraĵo de Zamenhof." Ŝajne vi ne povas distingi inter la voĉoj de rolulo (Karolo Moor), de la verkisto (Friedrich Schiller), kaj de la tradukinto (Zamenhof).

Kredoj[redakti]

Laŭ raporto de la ĝenerala poŝtdirektoro, sekcia ĉefo d-ro Karl Dworschakl Renato Corsetti kredas, ke duncan prudente respondis, ĉar ni estas en fazo de transfomriĝo de uea. ĉiuj tiuj, kiuj insistis ke individuaj membroj estas la solida bazo de uea, ĉar ili pagas pro la servoj, ne povas diri, kial la individuaj memabroj daŭre malkreskas, kaj tio ne estas io de duncan aŭ de la lasta estraro. depost lapenna individuaj membroj daŭre malkreskis ĉefe en la ekonomie evoluntaj landoj. pensu pri svedujo, kaj neniu sukcesis fari ion pri tio. Tonkin ne sukcesis, Osmo ne sukcesis, mi ne sukcesis. neniu sukcesis. do, se ni ne havas plu 'klientojn', ni provu havi 'movadanojn', homojn, kiuj volas disvastigi Espernton pro moralaj valoroj.

Tute alia afero[redakti]

Ni eke raportu kelkajn bonajn novaĵojn.

Tiurilate ni legas en la monata gazeto „Der Fackelreiter" (La kavaliro kun la torĉo) tion jenan:

En nova esperantlingva telefona ludo la celo estas meti kvin testudojn en vico. La ludon laŭ la ellaborinto Chuck Smith tamen igas unika ne la lingvo, sed la fakto ke la ludantoj metas siajn testudojn samtempe.

Vidu ankaŭ [13][redakti]

Notoj[redakti]

  1. Dando el reĝa hundejo.
  2. Feminismo estas komplika afero.
  3. Baloto estas procedo dum kiu oni formale esprimas sian opinion pri diskitata demando.
  4. Mi ne estas tiaulo, kiu konsideras, ke voĉdonado povas solvi principan demandon.
  5. Ĉe universala voĉdonado la amasoj ne decidadis, sed aliĝadis al decido de tiu aŭ alia malplimulto. Tiuj lastaj proponis siajn “programojn” – bonega termino. Tiuj programoj — fakte programoj de kunvivo — invitadis la amason aprobi projekton de decido.
  6. Ja eblas vidi en Jutubo multajn filmetojn, en kiuj virinoj intervjuataj estas en feminismaj manifestacioj kaj ricevas informon pri la celo de la manifestacio.
  7. Ili videble montras sian senscion kaj pri la celo, kaj pri la hegemonia feminismo.
  8. Sed ne ĉiu feministo estas tia.
  9. Mi subtekstigis filmeton de TEDx prelego, okazinta en Hispanio, en kiu Marina de la Torre mallonge eksplikas du branĉojn de feminismo.
  10. Por vidi la 12-minutan filmeton jen ligilo.
  11. Maldekstre en tiu paĝo estas la filmeto, por vidi ĝin plenekrane, uzu la plenekranigan butonon dekstre kaj sube en la filmkadreto.
  12. Dekstre estas la teksto de la prelego en Esperanto.
  13. Verdire, mi pensas ke tute eblas kompreni la tekston sen bildoj.
  14. Mi facile pruvos mian veron. Rigardu PIV "fariseo" k vi ekvidos!