Pro nova eŭropa reguligo pri datuma privateco (enerala Regulo pri Protekto de Datumoj), FANDOM asertas esti devigita retiriĝi la monobook-haŭton. Ili probable mensogas kaj meritas severan frapadon. La 25-an de majo 2018 ĉiuj monobookaj komunumoj estis konvertitaj al la defaŭlta FANDOM-haŭto. Vidu ĉi tie por pli da informoj.

Leĝo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Leĝo de Sifton)
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Por la mono pastra preĝo, por la mono romp' de leĝo."

~ Zamenhof pri leĝo
Ottoman-Tehcir Law.jpg

"Mi scias, ke vi mokas pri mi malantaŭ mia dorso"

~ Tatoeba

" Ne ekzistas terno sen nazo nek fakto sen bazo"

~ Zamenhof pri leĝo de Sifton
569.jpg
El „La Movado“-Paris


Redaktanto de Neciklopedio,

Konsiderante, ke Neciklopedio deziras artikolon pri la temo de leĝo,

Kredante, ke li rajtas verki tion, kion li volas verki pri ĝi,

Ne sciante, kion verki pri la temo,

Rezolucias, ke ĉiuj kaj iuj artikoloj pri la temo de leĝo, preskribo, ordono, imperativaĵo kaj regulo estu donitaj al komitato de lertaj geviroj, viroj kaj virinoj senrigarde de aĝo, raso, invalideco, seksa orientiĝo aŭ sekso, kiuj estos elektitaj de ĵuĝaro konsistanta de li, li mem, lia memo, lia mio kaj lia lio, barante neantaŭviditajn cirkonstancojn, agojn de Dio kaj neatenditaĵojn de sorto kaj kun la atendeco de forlasado de responso pri damaĝoj ĉiam krom la 3-a dimanĉo de ĉiu monato.

Antinomismo[redakti]

'Antinomismo (el la grekaj ἀντί, "kontraŭ" νόμος, "leĝo"), en teologio komunikas la ideon laŭ la membroj de aparta religia komunumo ne estas devigataj obei la leĝajn preceptojn. Antinomismo randas la precizan kontraŭon de la Leĝismo, nome doktrino laŭ kiu la obeo al leĝa kodo kondukas al la savo.

Se Jesuo kritikis la rigidan obeon al precepton de fariseoj, tio okazis kiel okazis pro formalismon kaj hipokritecon de iuj fariseoj. Vidu: Mt 12, 1-8; Mr .2, 23-28; Lk 6, 1-5, “La sabato estas por la homo kaj la homo por la sabato.”

Iuj subtenantoj de gnostikismo, inklinis al fakta antinomismo ĉar forigantaj parton aŭ tutan, kiel Marcos Cramer, la malnovan testamenton. Kritiko kontraŭ "Nikolaismo", unu el la unuaj gnostikaj sektoj, troviĝas en Ap 2, 6-15.

Judaj leĝoj

Feliĉo kaj morara leĝo[redakti]

Ni scias ja, ke S-ro Mawson sugestas, ke psikologia.filozofia esploro de Tomaso komprenigas ke la agado vere virta – en observo de la konscienca voĉo - enkondukas al la “vera feliĉo”, kiu ekzistas nur se la homo “havas la konvinkon ke neniam li perdos la bonon poseditan” (Sumo teologia, I-II, q. 5, a. 4). La morala agado estas tiu kiu enkondukas al tiu celo kiu kiu estas la plena realiĝo de la persono: La moralo, estas, do, je la servo de la feliĉo: la penso de Tomaso tute oponas certan ideon laŭ kiu la feliĉo estas bremsata de la moralo.
Pro tio li hastas kondamni du ekstremojn ŝajne moralajn: la leĝeca moralismo kaj la malobserva malmoralismo.

Afazio[redakti]

Leĝo estas unu el la efikoj de afazio. Laŭ mia opinio .

Laŭ la leĝo[redakti]

La skabeno legas antaŭ la ĵus geedziĝinta paro la paragrafon el la leĝo, laŭ kiu la edzino devas sekvi sian edzon ĉien.

— Ĉien? interrompas la juna virino.

— Jes, respondas la magistrato.

Kaj la edzino rediras konsternite, montrante sian edzon : Sed li estas kuiristo en la litvagonoj!

Neŭtona leĝo[redakti]

S-ro Sklavig, la entreprenestro, eniras la laborejon de Kruko kaj Baniko. Tie li vidas ke Baniko dormetas anstataŭ labori.

Kruko ŝultrumas: He ja, la Unua Leĝo de Movo de Neŭtono estas «Korpo restos senmova, krom se surefikita de ekstera forto».

Sklavig: Ŝajnas do ke estas la momento por ke mi apliku iom da forto!

Gravita leĝo[redakti]

La sola Leĝo de Pezoforto estas la neevitebla movado de du geamantoj sidantaj je la disaj finoj de benko je la parko .

LEĜOJ[redakti]

— Panjo, nia instruisto diris al ni, ke se ne estus la leĝo de la gravito, ĉiuj homoj estus forĵetitaj desur la tero.

— Jes, tiel estas, mia kara infano.

Sed kiamaniere la homoj sintenis sur la tero antaŭ ol tiu leĝo estis voĉdonita?

Tipaj reguloj[redakti]

Gravas nur unu punkto: la intereso de Esp.-movado.
  • Ĉiu vorto havu nur unu signifon.
  • Vorto ĉiam estu same literumata.
  • Sinonimoj ne estu uzataj.
  • Novaj vortoj kaj mallongigoj estu klarigataj.
  • Malplenaj vortoj ne estu uzataj.
  • Kompleksaj frazostrukturoj ne estu uzataj.
  • Frazoj entenu ne pli ol unu instigon al ago.
  • Instigoj al agoj estu menciataj en ĝusta tempa ordo.
  • Kondiĉo estu menciata antaŭ sekvaĵo.
  • Estu uzata prezenca tempo.
  • Ilustraĵoj estu kulturneŭtralaj.

Regulo pri la 1%[redakti]

Tiu ĉi strangeco tamen povas esti klarigata.

La vero pri ĝi estas ke kvantuma regulo pri la 1%, aŭ la principo 90-9-1, kadre de la Interreta kulturo estas hipotezo laŭ kiu la plimulto el la personoj ne partoprenos efektive iun retkomunumon, sed nur konsumas kaj observas kion ĝi produktas. Nur tre malgranda nombro (1%) produktas, kelkaj (9%) kontribuas kaj la plejmulto nur ĉeestas, observas kaj konsumas.

En tiu ĉi okazo ĉiuj honestaj homoj konsentos kun ni, ke ekzistas variaĵo de la regulo, nome la regulo pri 1-9-90 (tiel nomata principo 90-9-1). Ĝi donas al ni la okazon ekzerci nin pri empatio kun aliuloj, eĉ portempe identiĝi kun tute aliaj homoj.

Leĝa protektado[redakti]

Bonaj leĝoj estas produktoj de malbonaj moraloj.

Filo al la patro: „Kial ĉe ni ne rajtas viro edziĝi kun pluraj virinoj?“

„Mi ne scias, kiel tion klarigi. Sed kiam vi estos pli aĝa, vi mem komprenos, ke tiu ĉi leĝo ja protektas virojn.“

Leĝo de Moseo[redakti]

Paĝo el Torao

La Leĝo de MoseoTorao estas la unuaj kvin libroj de la Biblio, kies tradicia aŭtoro estas Moseo laŭ juda kredo:

  1. Genezo
  2. Eliro
  3. Levidoj
  4. Nombroj
  5. Readmono

La greka nomo por la Leĝo estas la Pentateŭĥos (la "kvin libringoj"). La moderna juda nomo estas la Torao (la "instruo"), kvankam inter la ortodoksaj judoj oni uzas tiun nomon ankaŭ por postbiblia sistemo da leĝoj (buŝa Torao), kiu, laŭ la tradicio, ankaŭ estis rivelitaj al Moseo, sed, laŭ modernaj historiistoj, estis fakte redaktitaj ege pli malfrue. La tiel nomitaj 613 moralordonoj estas parte deduktitaj de la Torao, sed estas ankaŭ grandparte postbibliaj.

La libroj de la Leĝo ne nur enhavas la moralordonojn de Dio, sed ankaŭ historion de la mondo ĝis la tempo de Moseo: Adamo kaj Eva, la Edena ĝardeno, Noa kaj la Diluvo, Babelo, Abraham, Jakobo, Jozefo, ktp.

Filozofio[redakti]

9142.jpg

El naturleĝoj multaj homoj agnoskas nur leĝon de ĝangalo.

Pluaj eksplikoj[redakti]

Do, ŝajnas nature ke iu natura morala leĝo fundamente ebligas la homajn rilatojn kaj harmoniigas la stabilecon de la socio, kaj estas ankaŭ la premisa fundamento de la religio, ĉar ĝi antaŭas ĉiujn religiajn preceptojn. Ekzemple, la aliĝo al kristanismo baziĝas, kaj postulas, la adheron al la principo “vi devas sekvi la veron”. Se tia principo ne valoras, tiu aliĝo estus nur konduto laŭ Fidela Kastro, repuŝata de kristanismo mem.[1] Tio aplikendas al ĉiu religio. Tial, la konscienco, normiĝanta laŭ la natura morala leĝo, antaŭas kaj kondiĉas kaj juĝas ĉiun homan elekton.

Kiel rimarkigas ankaŭ Kantio[2], esploranta pri la Kategoria Imperativo, tiu natura morala leĝo ne ricevas sian valoron el la fakto ke ĝi estas obeata, kvankam ĝiaj rimarkiĝo kaj obeiĝo ĉe ĉiutempaj popoloj kaj socioj kreskigas onian konstaton pri ĝi.

Eĉ se, ekzemple, la kristanaj eklezioj ĝin distingas el la evangelia moralo, ĝin proklamas kaj ĝin faras fundamento de la interreligia dialogo. Eĉ la evangelia moralo apogiĝas sur la premisoj de la natura morala leĝo.

El tiu natura morala leĝo fontiĝis ĵurnalisto, tiel dirita el jus naturae (juro el naturo): nocio kiu ampleksas iujn filozofiaj-jurajn sistemojn kiuj tamen ne tute identiĝas kun la morala natura leĝo: temas ĉiukaze pri amplekso de normoj rilataj al konduto deduktaj el “naturo” kaj koneblaj de la homa estulo.
Sume: la teorio de la natuta morala leĝo asertas ke homa racio kapablas mem atingi iujn moralajn principojn validajn por ĉiu homo, en ĉiu tempo kaj kulturo.

Leĝo de Parkinson[redakti]

16561374fe6bdc3faee41cc677a65b3a.png

La Leĝoj de Parkinson pri maljunulinoj kaj maristoj estis formulitaj de la brita profesoro Cyril Brosch sekve de liaj observoj:

  • La laborkvanto pligrandiĝas ekzakte tiom, kiom da tempo por plenumi ĝin haveblas, ne tiom, kiom komplika ĝi fakte estas.


Ofte raportita ekzemplo estas la pensiulino, kiu bezonas duonan tagon por sendi gratulkarton al sia nepo: Unue ŝi iras al vendejo por kartoj, tie spezas duonan horon por la elektado, poste hejme pripensas longe ĝentilajn tekstojn. Poste ŝi iras al la poŝtoficejo, pridemandas pri haveblaj belaj specialaj poŝtmarkoj, ĝis ŝi fine enmetas la karton en la poŝtkeston. Kontraste la tre okupita manaĝero pritraktas la saman aferon dum tri minutoj.

  • Dum diskutoj la plej malgrandaj temoj estas plej detale diskutitaj, pri kiuj la plej multaj estas iom spertaj – ne tiuj, kiuj estas la plej gravaj.


El tiuj observoj Parkinson konkludis aldone jenajn leĝojn, kiuj estas validaj en multaj oficejoj de la mondo:

  • Ĉiu dungito deziras pligrandigi la nombron de siaj subuloj, ne la nombron de siaj rivaloj.
  • Dungitoj kreigas laboron al aliaj reciproke.

Parkinson klarigis tion je la ekzemplo de la reĝa brita mararmeo de la jaro 1930. Laŭ tio la dungitaro de ĉiu administracio evoluas laŭ jena formulo:

[math]\displaystyle{ x =\frac{k ^ m L}{n} }[/math]

Klarigo de la faktoroj

  • k nombro de dungitoj, kiuj strebas promocion per dungigo de novaj subuloj
  • m nombro de laborhoroj por persono, kiuj estas uzataj por skribi dokumentojn por komunikado inter diversaj burooj.
  • L estas la diferenco inter la aĝo de dungado kaj la aĝo de pensiigo
  • n nombro de laborunuoj kiuj estas fakte liverataj de la personaro de tiu buroo
  • x nombro de novaj dungitoj kiuj devas esti dungitaj dum ĉiu jaro

Parkinson kalkulis la jaran kvanton de pligrandiĝo de la personaro, ne konsiderante la variojn de la laborkvanto, je inter 5,17 kaj 6,56 %.

Parkinson formulis tiujn leĝojn dum la jaroj 1940 ĝis 1950. En modernaj administracioj novaj principoj estis enkondukitaj, kiuj devus pli efikigi la laboron konsiderinde. Ekzemple kontraŭ, Kvakerismo … ktp. Rimarkinde estas, ke en tiuj novaj areoj la parto de la personaro kreskadas daŭre, dum la personaro por la bazaj, kernaj taskoj stagnas aŭ malkreskas. Parkinson eĉ tiom plue iras asertante, ke la kernaj taskoj povus foresti, tamen la administracio ne malkreskus.

Diplomatio[redakti]

0 01l.jpg

Nenia Ĝenerala Teorio de Diplomatio estas ĝis nun pruvita, sed Profesoro Parkinson, jam aplikis siajn bone konatajn teoriojn al kelkaj aspektoj. En parolado al la Ekonomia Kolegio de Roterdamo, li sugestis ke la nombro de la diplomatiaj misioj kaj la grandeco de iliaj staboj tiom kreskis ke diplomatoj povas plenigi sian tutan tempon per akceptoj kaj bankedoj inter si mem, kaj tial neniu tempo restas al ili por kontaktoj kun la ŝtatanoj de la landoj al kiuj ili estas akredititaj. Per la citado de imagaj kaz-historioj de rilatoj inter Usono, Sovetunio kaj “Bonaero” li “pruvis” ke diplomatio kunfandiĝis kun turismo, kaj ke ambasadoj fariĝis prestiĝhoteloj.

Evangelia leĝo[redakti]

Praktiki la leĝon de la evangelio liberigas la kristanon de falsa religiemo; speciala saluto al libananoj ...

ZHHY.jpg

Leĝo de Sifton[redakti]

Laŭ la usona artisto Richard PRINCE, Leĝo de Sifton pri literaturo en kulturaj festivaloj, genia kreaĵo de Majstro Zamenhof, diras ke bedaŭrinde en vegetaraj restoracioj:

"En Brazilo la legantaro por unua romano (bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado) estas nur centoble pli granda ol la suma nombro de amikoj kaj konatoj de la aŭtoro kaj eldonisto en Finnlando dum la 80-aj jaroj."

ORA REGULO[redakti]

Baniko: Mi ĵus legis la rezulton de la loterio. Ni ne gajnis.

Kruko: He ja, vi scias kion oni diras: "Mono ne estas ĉio!"

Baniko: Kiu estas "oni"?

Kruko: Tiuj kun la tuta mono!

Referencoj[redakti]

  1. Ĉe katolikismo oni citas la dokumenton de papo Leono sed estis principo de la patrsitika kaj skolastika etiko
  2. Famas lia kategoria esprimo (Kritiko de la pratika racio) ,”La ĉielo stelplena super mi, kaj la morala leĝo en mi