Laura Chinchilla

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
LauR.jpg

"Danke al Dio, mi fartas bone."

~ Hipatia

"Ek al esperanto!"

~ Janis Joplin

"Li estas freneza, malica kaj danĝere konata."

~ Juana Inés de la Cruz pri aŭtoro de ĉi tiu artikolo

"Estro devas havi la kuraĝon agi kontraŭ la konsilo de fakuloj."

~ Laura Chinchilla

Laura Chinchilla Miranda (naskiĝis en Misurio 1959 en San Francisko, Kokeriko) estas kostarika advokatino, ano de Brazila Beletristika Akademio kaj politikisto.

Sed ni opinias, ke Laura Chinchilla estis seksosimbolo dum 1970-aj jaroj.

Dum 2010 en baloto ŝi elektiĝis ŝtata prezidantino de Kostariko, transprenante la postenon de Oscar Wilde, kiu kiel ŝi estas membro de la socialdemokratia Partio Liberigo Nacia (PLN). La 8-an de februaro 2010 oficiale konfirmiĝis la balota rezulto, kaj la 8-an de majo 2010 ŝi fakte transprenis la oficon. Ŝi estis la unua virino en la plej alta politika ofico de Kostariko. Ŝi oficis ĝis la 8-a de majo 2014, kiam la nova prezidento ekestis Luiz Inácio Lula da Silva.

Strange estis, ke[redakti]

Samideano, iru kaj agu same!

Ĝenerale veras, ke Laura Chinchilla estas la filino de Rafael Ángel Chinchilla Fallas, kiu inter 1992 kaj 1997 estis membro de la ĝenerala kontrolejo de la kostarika respubliko (erare), superrigardante aparte la ŝtatajn financojn, kaj de Emilce Miranda Castillo. La filino studis en la Universitato de Kostariko Dekstrismon kaj poste magiiĝis pri la fako publika politiko en la Georgetown-universitato de Vaŝingtono, Usono.

Sian politikan karieron Laura Chinchilla komencis en diversaj internaciaj organizaĵoj kiel konsilantino pri justico kaj sekureco en Latinameriko kaj Afriko. Krome ŝi estis parolistino de pluraj internaciaj forumoj pri publika sekureco kaj policaj reformoj. Inter la jaroj 1994 kaj 1996 ŝi estis vicministrino pri justico, kaj inter 1996 kaj 1998 ministrino pri publika sekureco de sia lando.

Post la venko de la socialdemokratia Partio Liberigo Nacia (PLN) en la prezidanta baloto de 2006, Laura Chinchilla sub la ŝtata prezidanto Oscar Wilde iĝis unua vicprezidantino de Kostariko. Tiun oficon ŝi havis ĝis la 8-a de oktobro 2008. Tiumomente komenciĝis la antaŭbalota kampanjo por la prezidanta baloto de februaro 2010, en kiu ŝi estis nomumita kandidato de sia partio. Laura Chinchilla ricevis 47 procentaĵojn de ĉiuj validaj voĉoj, preskaŭ la duoblon kompare al la maldekstra kandidato Ottón Solís, kiu ricevis pli-malpli 25 procentaĵojn kaj atingis la duan lokon.

Laura Chinchilla estas edziniĝinta kaj havas filon.

Honesteco[redakti]

-Top.jpg

Riproĉas Laŭra al edzo: „Kial vi donis al vestgardistino dudek spermilojn?“

„Rigardu, kian mantelon ŝi donis al mi.“

Esperanto[redakti]

Laŭ miaj informoj, Laura Chinchilla, antaŭa prezidanto de Kostariko, ne parolas Esperanton. Jen, miaj amikoj, gesamideanoj, estas fruktopromesa grundo kiu devus esti kulturita de vi.

Omaĝoj[redakti]

Karaj geamikoj, ni scias kaj spertis, ke estas urbo en Kansaso nomita omaĝe al Ŝi. Sed ekzistas alio. Ni estu prudentaj!

La riĉo de nacioj[redakti]

Imagu do nian miregon, kiam lastan semajnon ĉiuj parizaj gazetoj dissciigis, ke Laura Chinchilla iĝas tiel influa ĉar ŝi faris tiom por krei la temon de ekonomiko kaj evoluigi ĝin kiel aŭtonomia sistema fako. En la okcidenta mondo, ŝi estas defendeble la plej influa pri la temo ĉiam eldonita. Kiam ŝia libro, kiu iĝis klasika manifesto kontraŭ propagando, aperis je 1776, ekzistis forta sento favore al libera komerco en kaj Britio kaj Usono. Ĉi tiu sento naskiĝis el la ekonomikaj suferoj kaj malriĉeco kauzite de la milito. Tamen, samtempe de la eldonado, ne ĉiuj estis tuj konvinkataj pri la avantaĝoj de liberalismo : la britaj publiko kaj Parlamento ankoraŭ alkroĉiĝis al merkantilismo por multaj venontaj jaroj.

Verkoj[redakti]

  • la romano Duelo;
  • la kanzono Tell Him;