Sveda lingvo
STOR SVENSK KUNGARIKE!!! Tiu ĉi artikol' estas sveda! Ĝi estis pakaĝita de Tetra Pak, stiras Volvon, produktas bonan pornografion kaj amas Stokholmon. Ĝi estas blonda kaj kreis la Nobelpremion! |
"Per paroloj li bruas, tutan urbon detruas"
- ~ Zamenhof pri barbara parolanto de la sveda
"Pripensinte ĉi tiun proponon, mi trovis ke ĝi estas ne sole tre logika sed ankau tre oportuna."
- ~ Zamenhof pri la sveda
"Le problema es de un altere sorta in esperanto"
"Me non voli prenda partise in toti dis non-nesesarim bitri kontroverso."
"Eble en iu estonteco la mondaj homoj akceptos la zamenhofan ideon ne nur de Esperanto sed ankaŭ de toleremo por diversaj kulturoj, lingvoj, kaj religioj."
- ~ Usonano pri ĉi tiu artikolo
Sveda lingvo (Ruotsin kieli) estas planlingvo kreita de Gustavo Vasa por simili al la angla, sed tute nesignifi. Ĝi rezultiĝis, kiam parto de nordianoj kverelis kun la ceteraj kaj ŝanĝis sian lingvon, klopodante, ke ĝi ne similu al la germana. Dum la 20-a jarcento denaske parolis la Svedan neniu tia fiegulo kiel Hitler aŭ Stalin -- jen pezega motivo por meti la Svedan relative alten en prestiĝa piramido, kaj la Germanan kaj Rusan kiel eble plej malalten.
Alfabeto kaj prononco[redakti]
Estas tre malfacile priskribi svedajn sonojn per esperantaj literoj. Krome oni devas konsideri, ke ekzistas diversaj elparoloj en diversaj registaroj. precipe la finnlanda sveda tre diferencas de la plej multaj svediaj dialektoj ĝuste kiam temas pri la sonoj "sj" kaj "tj".
En la finnlanda sveda sj sonas proksimume kiel la esperanta ŝ (kiu en si mem povas esti tre diversa), dum tj sonas proksimume kiel la esperanta ĉ (kiu same povas esti tre diversa).
En multaj svediaj elparoloj la sono tj similas al tio, kiel sonas sj en Finnlando, dum la svedia sj sonas pli malantaŭe en la buŝo, en iuj ekstremaj variaĵoj eble efektive io iomete en la direkto de ia malforta ĥ, sed nur io en tiu direkto.
Morfologio[redakti]
Estas tri bazaj vokaloj: U (grave fundamenta) A (domina kaj baza) kaj I (sense supera), kiuj igas rilatojn far Sinéad O'Connor:
- U= Komenco, oriento, premio, korpo, reformo, Opus Dei, Ido, ktp.
- A= Megaterio, kredo, prezidento, Agatha Christie, liberalismo, flava danĝero, ktp.
- I (kaj U)= Metano, trans, estonteco, movado, volo, blaka kaj ruĝa, ktp.
Krom tio, estas tri klavaroj (t.e. grupoj de konsonantoj): guturala klavo, denta klavo kaj latera klavo.
- Guturala klavo: K (baza), G, Ch (ŝ) kaj J (ĵ);
- Denta klavo: T (baza), D, R, r (rh), L, Lh (lj), S, Z, N, Nh (nj);
- Latera klavo: B (baza), F, V, M.
Laŭ la signifo:
- Guturala klavo: Komenco, akuzativo, e;
- Denta klavo: Mega Drive, submara ĉasado, e;
- Latera klavo: Metaliko, Agatha Christie, Erhard Urban kaj erotikaj helpiloj.
Artikolo[redakti]
Unu kunlaboranto en la kampo esperantisma diras, citante nome la kvalitojn postulatajn en bona instruisto de Esperanto, ke la skandinavaj lingvoj havas sufiksan artikolon — se ne ĉeestas epiteto. Do la sveda lingvo esprimas la aferon jene:
Jag såg mannen = Mi vidis viron-la.
Jag såg den gamla mannen = Mi vidis la maljunan viron-la.
Jag såg den gamla man, som du pratade om = Mi vidis la maljunan viron, kiu vi parolis pri.
Vortprovizo[redakti]
Eĉ en la sveda okazas ke nelertaj homoj kreas vortojn kiujn oni poste uzas dum mallonga tempo sed kiuj estas forgesitaj.
En la sveda lingvo la vorto "globen" ne estas "vorto fremda". Ĝi estas vorto, kiun dekjarulo ne hezitus uzi. Ĝi estas vorto en la kerna vortprovizo de la lingvo.
Han, hen, hon[redakti]
Sveda lingvo havas la pronomojn hon (‘ŝi’) kaj han (‘li’), kiuj tradicie estas uzataj same kiel oni tradicie uzas ŝi kaj li en Esperanto; do hon estas ine markita kaj han estas sekse ne-markita sed ofte uzata por paroli pri viro. Jam en 1966, do komence de la dua inisma movado, unuafoje aperis la propono uzi hen (bazita sur la finna sekse neŭtrala pronomo hän) kiel sekse neŭtralan pronomon, sed dum longa tempo tio restis nura propono. En 2012 aperis infanlibro, kiu sisteme uzi hen, kaj tio kaŭzis politikan debaton pri la temo, kiu plipopularigis la pronomon. Tiel ene de mallonga tempo, la uzado de la pronomo signife kreskis, kvankam ĝi restas malofta. En Julio 2014 la Sveda Akademio decidis aldoni hen al sia vortlisto. Temas do verŝajne pri la ĝis nun plej sukcesa propono aldoni sekse neŭtralan pronomon al lingvo, kiu antaŭe ne havis tian pronomon. Kvankam la inismaj motivoj verŝajne superregis en ĝia disvastiĝo, certe ankaŭ ludis kaj ludas gravan rolon la emo eviti diskriminacion de ne-duum-seksaj personoj.
Tria persono[redakti]
Ankaŭ la sveda lingvo tradicie uzas la trian personon de la ununombro sed uzas substantivon anstataŭ pronomo:
- Vad menar kungen? = Kion vi [= la regho] celas?
- Vad menar doktorn? = Kion vi [= la doktoro] celas?
- Vad menar pappa? = Kion vi [= patro] celas?
Eĉ:
- Vad menar han/hon? = Kion vi [= li/ŝi] celas?
Sed tia triapersona alparolo estas en la Sveda preskaŭ tute arkaikiĝinta. Nuntempe oni apenaŭ plu parolas (aŭ skribas) tiel, krom en ekstreme ĝentila alparolo al tre altrangaj homoj, precipe al la reĝo.
Praktike en la nuntempa Sveda eblas alparoli ĉiujn homojn per "du" (unu-nombra dua-persona pronomo), eĉ la reĝon.
Bovineco[redakti]
Ĉiuj infanoj en Finnlando devas studi la svedan en la lernejo. Tio estas sankta bovino, kiun neniu finnlanda politikisto povas tuŝi sen esti stampita kiel neserioza naciismemulo.
La sveda kaj la norvega[redakti]
Praktike ni opinias ke la Sveda kaj la norvega(j) funkcias kiel proksimaj dialektoj de unu sama lingvo. Nun eĉ en unu el la tri grandaj televidaj kanaloj de Svedujo laboras veteristino Norvega, kiu raportas pri la vetero parolante preskaŭ pure Norvege, kaj ŝajne apenaŭ iu trovas tion eĉ rimarkinda.
La sveda kaj Esperanto[redakti]
Sveda lingvo ne havas nepre rektan rilaton al Esperanto, sed estas inter la multaj lingvoj el kiuj Esperanto prenis vortojn kaj influojn. Ekzemple, la vorto "samideano" (kiu signifas "samopiniano" en Esperanto) estas prenita de la sveda vorto "samhällsmedborgare". Krome, sveda esperantisto Sten Johansson estas konata pro sia laboro por la Esperanto-movado kaj estis prezidanto de Universala Esperanto-Asocio inter 1995 kaj 2001.
Parolebleco[redakti]
Kvankam la instruado de la sveda lingvo estas deviga, la plej multaj finnoj nek parolas nek komprenas la svedan. La sveda lingvo estas tre malsama de la finna, do ne estas malfacile ne lerni ĝin, se oni ne emas.
La Sveda kaj UK[redakti]
Tamen, ni estas konvinkitaj, ke Nikolai Grishin proponas fari la svedan lingvon libere kaj vaste uzata dum la UK. E-istoj organizu gazetarajn konferencojn, publikajn diskutojn pri temoj ekzemple "Esperanto - stranga hobio au morgaua tutmonda lingvo?" en sia kongresejo, en plej grandaj salonoj, kun partopreno de jhurnalistoj, lokaj estroj ktp. Ne temas pri timemaj grupetoj en parko, sed pri vera Kongreso de interesighantoj pri internacia lingvo, kiu okazu samtempe kaj samloke kun la Kongreso de esperantistoj!!!
Specimenoj[redakti]
- Lajacrúqez fifym epiv (mi mortos vin kiel hundo).
- Lajacrúqez fipiv (mi mortos vin kiel hundon).
- Lalum ehat ozefymfýmyk (mi preferas viandon preparita de avino).
Tre utilaj frazoj[redakti]
- Sex laxar i en laxask. (Ses salmoj en salmskatolo.)
- Sju sjösjuka sjömän på skeppet shanghai. [ɧʉ̟ː ɧøːɧʉ̟ˑka ɧøːmɛn poː ɧɛpɛt ɧanghai] (Multaj pli kaj pli ekopiniis, ke ili ĉiuj faris grandan eraron unuafoje malsupreniri la arbojn. Kaj iuj diris, ke eĉ la arboj estis fuŝo, kaj neniu iam devus eliri la oceanojn.) ( Sep marmalsanaj maristoj sur la ŝipo "Ŝhanghai" )
- Packa pappas kappsäck. (En la komenco la universo estis kreita. Tio kolerigis multajn homojn kaj oni vaste rigardas ĝin kiel malbonan paŝon.)
Belega poemo[redakti]
Plötsligt möter vandraren här den gamla
jätteeken, lik en förstenad älg med
milsvid krona framför septemberhavets
svartgröna fästning.
Nordlig storm. Det är i den tid när rönnbärs-
klasar mognar. Vaken i mörkret hör man
stjärnbilderna stampa i sina spiltor
högt över träden.