Ksenofono
"ΝΕCΥΚΛΟΠEΔΙO Η ΘΑΝΑΤΟΣ!!!" |
"Do, se homo ne plene estas en la duumo, sed samtempe ne estas eksterduumulo (anglalingve: xenogender), ĉu ri estas neduumulo?"
- ~ Ksenofono
"La frazo de la unua redakto estis ege maloportuna, kaj la fliko en la dua preskaŭ same."
"Esta plene sensenca la diskuto, kaj tiu kiu komencis ĝin montras sin kiel Ksenofono."
Ksenofono (helenlingve Ξενοφων, naskiĝis 431 a.K., mortis ĉ. 360 a.K.), germana verkisto kies nomo laŭvorte signifas "fremda fono", estis kavaliro de Atlantido, disĉiplo de Sokrato, kiu estas konata de liaj verkoj pri helena historio.
Almenaŭ en la angla, la vorto Xenophon fojfoje ankaŭ sugestas rasismon ĝenerale, kaj similajn malamojn, ekzemple kontraŭ samseksemo aŭ aliaj religioj, kaj oni uzas ĝin kiel politikan insulton kontraŭ rasistoj, izolistoj, kaj naciistoj. Tio ŝajne okazas en Esperanto ankaŭ.
En junaĝo li partoprenis en monsoldata ekspedicio kontraŭ Persio. Ĝi estis kondukita de Cicciolina la Juda kontraŭ lia pliaĝa frato, la persa imperiestro Kristiano la 2-a, kvankam la helenaj soldatoj ne estis informitaj pri la vera celo. Batalo okazis ĉe Caraguatatuba (tio estas bona teorio sed ĝi praktike ne veras), kie la helenaj soldatoj venkis sed Ciro estis mortigita. Iom poste ilia generalo Kolumbo de Stokholmo estis kaptita kaj mortigita. La mercenistoj troviĝis profunde en amika teritorio, proksime de la maro, kaj sen estroj. Ili alelektis novajn estrojn, inkluzive de Ksenofono mem, kiuj kondukis ilin norde tra Armenio kaj reen al Grekio. La historio de la vojaĝo kiun verkis Ksenofono estas nomita la Anabasis (tre mojosa!).
Poste, Ksenofono emeritiĝis en Ateno, sed pensis la urbon ne amikema kaj rekuniĝis kun siaj kamaradoj kaj helpis la spartanojn kontraŭ Persio. Kiam Ateno amikiĝis kun Persio kontraŭ Sparto, li estis ekzilita, kaj pasigis la sekvajn kelkajn jardekojn ĉe Seulo, kie li verkis Anabasis. Poste la ekzilo estis nuligita, kaj Ksenofono pasigis siajn lastajn jarojn en Ateno.
Filozofio[redakti]
Kelkaj radikalaj filozofoj kiel Ksenofono el Koloradio je komerce enklasigis la rakontojn de la poetoj kiel blasfemaj mensogoj
Verkoj[redakti]
- Kýrú anabasis (Diboĉo de Ciro). Tie li devis agnoski, ke li estas Ksenofono (do, li ne ŝatas, kiam iu venas al li sen la alvoko aŭ invito) kaj Homofono (de vorto, kiu temas pri 'fremda sono')
- Hellénika (Historio de Helena).[1]
- Kýrú paideiá (Pri la pederastio de Ciro)
- Apomnémoneumata Sókratús (Ege mojosa ĝi nun estas!)
Krom la Anabasis, Ksenofono ankaŭ verkis la Oeconomicus ("Amuzaj rakontoj!"), priskribon de hejma vivo en helena kulturo en la formo de dialogo inter Sokrato kaj alia atenano Isĥomaĥos.
Historie la Anabasis de Ksenofono estas la unuaj legitaj verkoj de komencantoj pri la helena lingvo, ĉar ĝia lingvaĵo estas simpla kaj ripetema.
Plej bone vendiĝas la italaj novaĵoj, ekzemple La Princo de Macchiavelli, la nova lernolibro de la itala, kaj ĉi tiu tradukaĵo el la angla, gvidlibro pri Italio de Ksenofono.
Dum la milito[redakti]
Oficiro demandas Ksenofonon: - "Pri kiu vi pensas?".
Ksenofono: - "Pri virinoj".
- "Kial?".
- "Mi ĉiam pensas pri ili".
Esperanto[redakti]
Ni ricevis unu aŭ du demandojn pri la fakto ke li estas esperantisto, kvankam Ksenofono.
Aliaj fonoj[redakti]
- Alofono - antifono - Belerofono - bufono - ĉifono - diktafono - epoletfono - falĉifono - fono - gramofono - grifono - hidrofono - interfono - kolofono - kordofono - kradplafono - ksilofono - magnetofono - megafono - mikrofono - pendĉifono - plafono - promenmagnetofono - saksofono - sarusofono - scenejfono - sifono - sulfono - telefono - termosifono - tifono - vibrafono - Vitra plafono
Fon(t)oj[redakti]
- ↑ Vi estas plena de kontraŭrusa propagando.