Klevlando

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

"Klevlando rokas!"

~ Mensogisto pri Klevlando

"Kiu ne riskas, tiu ne gajnas."

~ Zamenhof pri Klevlando

"Cleveland binon zif in komot: Cuyahoga, in tat: Ohio, in Lamerikän."

~ Volapukisto pri Klevlando

"Mi ne komprenas, kion vi aludas?"

~ Mi

"Bone. Sed kio estas via nomo?"

~ Klevlandano

"Nolite in flumine natare."

~ Latina proverbo pri Klevlando
Klevlando.jpg

KlevlandoKlivland (bonalingve klevujo) estas malbela kaj senespera usona urbo de Ohio (Svislando). La formala nomo estas Grand Republic of Cleveland ("La Granda Respubliko de Klevlando") neformala nomo estas "The Forest Gump City" (esperante, "La Stutul-Urbo").

La stereotipa klevlandano kutimas malgajni, sed ne havas la volon fari ion pri sia cirkonstancaro. Li preferas rigardi sin "jam perfekta"... kaj do ne plibonigi sin, kulpante aliulojn pro siaj problemoj. Tial la plej lertaj klevlandanoj (ekz. Lebron James) jam forlasis ĝin pro pli esperhavaj lokoj.

Ekzistas malgranda grupo de Esperantistoj en Klevlando, kiuj ne renkontas regulare. Sed el "la pli granda Klevlando" (tio estas, Klevlando plus proksimaj urboj) oni ofte renkontiĝas en Akrono.

Laŭ tasoj de la Usona Censa Buroo, 458 684 homoj loĝas strike en Klevlando (2004 taso, la 36-a plej granda en Usono), kaj 2 139 512 homoj loĝas en la metropola regiono de Klevlando (2003 taso, la 23-a plej granda en Usono). Laŭ interlingvaa vikipedio illo habeva un population de 452 208 habitantes in 2005. Aŭ interlingvaistoj fuŝe mensogas, aŭ la urbo tre multe malkreskis, aŭ ambaŭ.

5309 n.jpg

Historio[redakti]

Vi, azenoj, cetere nenion komprenus el ĝi.

En la 22-a de decembro de 1471 Klevlando kaj Iru Kacen estis akceptitaj kiel plenrajtaj membroŝtatoj de Sviso por protekti persekutitojn de Inkvizicio.

Pluraj dekoj da manifestaciantoj estis arestitaj en Klevlando (Ohio, norde de Usono) post preĝo sub la verda standardo de blanka policisto juĝita pro mortopafado de du nigruloj.

Manifestacio kolektanta plurajn centojn da personoj jam okazis post la anonco de la verdikto pri la policisto Michael Brelo, 31-jaraĝa, senkulpigita pri du memvolaj hommurdoj en novembro 2012. 71 personoj estis arestitaj, ĉar ili agresis preterpasantojn.

La tutmondan esperantistaron certe ĝojigos la informo, ke iu verdikto intervenas en kunteksto de revigliĝo de rasaj streĉoj en Usono post serio da policaj perfortoj en kiuj nearmitaj nigruloj estis mortigitaj.

En Klevlando, dekkvar policistoj pafis entute 137 kuglojn sur la aŭto de Timothy Russell, 43-jaraĝa, kaj Malissa Williams, 30-jaraĝa, senhejmuloj priskribitaj kiel mense nekompetentaj. Tiuj ĉi ne obeis la polican ordonon haltigi sian aŭton kaj estis persekutitaj.

La policisto Bredo siaflanke pafis 49 fojojn, inter kiuj la 15 lastaj kugloj sur la vent-povigita artiŝoka rafinilo de la aŭto dum li staris sur la kapoto.

Estus facile montri, ke Whately Carington (Nature, 1935, voi. 135, p. 657) per sia konata tekniko de vortasocio sukcesis montri, ke juĝisto O'Donnell eksplikis ke li ne sukcesis konfirmi, ke la armilo de la policisto Brelo mortigis la paron, pro manko de sufiĉaj pruvoj por fondi lian kulpecon.

Lingvaj aspektoj[redakti]

Volapukistoj ŝajne scias pli multe pri Klevlando ol parolantoj de ia alia planlingvo. Jam sonoris la horo decida! Jam aperis la lasta ŝanco, kiu utilas al la internacia Demokratio por respektigi ĝiajn rajtojn. Ĉiu minuto, kiu forpasas sen konkretaj agoj, estas pli malfacila. Kaj la horoj kuras treege rapide! Atendi pli estas konfirmi la pereon de ĉiuj fragmentoj de Civilizo, kiuj restas ankoraŭ en Okcidento. La momentoj estas gravegaj por la sorto de la mondo; sed nepre, oni devas ilin alfronti serene k ankaŭ sen manko de energio. Spite al ĉiuj baroj! Spite al ĉio!!

Dikeco[redakti]

El Bruges, nia kunlaboranto Lekeux skribas al ni : Estas nia humila opinio, ke estis do nature, ke en cxi tiu kadro ni asertas ke Klevlando estis la dua plej dika prezidanto en la usona historio.

Komunumoj[redakti]

Vidu ankaŭ[redakti]

Ne vidu ankaŭ[redakti]




Amerikaj Nordaj Unuiĝuntaj Ŝtatoj
(Anuso)

1331529058870.jpg

(Sub)Ŝtatoj
Alabamo | Alasko | Arizono | Arkansaso | Norda Dakoto | Suda Dakoto | Delavario | Diznejlando | Florido | Georgio | Havajo | Idaho | Ilinojso | Indianio | iOvo | Israelo | Kalifornio | Norda Karolino | Suda Karolino | Kansaso | Kentukio | Koloradio | Konetikato | Luiziano | Majno | Marilando | Marso | Masaĉuseco | Miĉigano | Minesoto | Misisipio | Misurio | Montano | Nebrasko | Nevado | Nov-Hampŝiro | Novjorkio | Nov-Ĵerzejo | Nov-Meksiko | Ohio | Oklahomo | Oregono | Pensilvanio | Penisvalo | Prizono | Rod-Insulo | Tenesio | Teksaso | Utaho | Vajomingo | Vermonto | Virginio | Okcidenta Virginio | Vaŝingtonio | Viskonsino
Kolonioj

Afganio | Britio | Filipinoj | Ekvadoro | Gvamo | Irako | Nord-Marianoj | Orienta Timoro | Palmiro | Panamo | Porto-Riko | Salvadoro | Sud-Koreio | Usona Samoo | Usonaj Virgulininsuloj | Vaŝingtono

Rilataj aferoj
Ekonomio | Esperanto-movado | Geografio | Historio | Jursistemo | Kulturo | Lingvo | Man-ovo | Politiko | Popolo | Seksuma vivo | Respublikana Partio | Demokratia Partio