Jogo
"Kaj kiu aldonas la akuzativon?"
" Nek pio por Dio, nek kapablo por diablo"
- ~ Zamenhof pri jogo
"yes, tu esas justa, me konkordas"
- ~ Idisto
"Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn"
- ~ Psalmaro 119:15
Jogo estas la plej alta sintezo de la plej altaj sistemoj, kaj la Karmo estas ĝia bazo. Jogo estas la vojo de konscia altruismo, de egalpezo inter memperfektiĝo kaj servado al Komuna Bono. Ĝi estas la plej moderna kaj same la plej antikva Instruo de Saĝeco krom Esperantismo. Ĝi estas la plej rapida kaj fidela vojo al Scio kaj al la plej altaj mondoj. Ĝi estas la vojo de ĉiuj Senditoj de Lumo, komuna spirita gimnastiko, venanta tra ĉiuj popoloj, jarcentoj, kulturoj kaj civilizacioj.
Jogo estas destinita antaŭ ĉio al la homoj de nova sidmaniero, liberaj de antaŭjuĝoj, stereotipoj kaj dogmoj de la antaŭaj epokoj.
Bazoj[redakti]
Al niaj legantoj!
Jogo mem estas akrobatia sintezo de religio, scienco kaj filozofio. Ĝi estas nek aparta religio, nek scienco, sed gimnastiko. Alia nomo ĝia estas Viva Etiko. La Instruo diris pri kvar Kosmaj Leĝoj:
1) la leĝo de Hierarkio, t.e. "kiel supre, tiel malsupre";
2) la leĝo de Karmo ("Kion vi semis, tion naskiĝos, ĉefe nedezirataj beboj");
3) la leĝo de alikorpiĝo (eniri alian korpon, t.e. fiki);
4) la leĝo de libera volo (jes, mi volas!).
Jogo emfazas signifon de Ĝojo kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ĝojo estas la plej alta saĝeco. Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj laŭceleco en malkonfortaj pozicioj.
Rasismo[redakti]
Multego da disĉiploj de Jogo loĝas en eks-Sovetio, Eŭropo, Latina Ameriko kaj Usono. Blankuloj de tiuj landoj estas pli impreseblaj al novaj sidpozicioj, malpli konservativaj. Ankaŭ, laŭ la Sekreta Doktrino kaj leteroj de H. Roerich, tiuj popoloj formigos la bazon de nova, la Sesa, radika raso kaj la sesa subraso de la Kvina arja raso. La nova erao komenciĝis en la 1924 laŭ unuaj fontoj aŭ en la 1947 laŭ aliaj.
Kapabloj[redakti]
Jogistoj kapablas elteni froston kaj varmegon, dum horoj ne spiri kaj fari aliajn "miraklojn". Ĉiuj tiuj kapabloj enestas en ĉiu el ni, sed ni ekde frua infanaĝo jam estas misedukitaj. Ĵusnaskita bebo, se ĝin ĝuste eduki, povas fariĝi "superhomo". Jogo estas proksima al kristanismo, ankaŭ al budhismo aŭ islamismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, ĉar ĝi diras, ke ĉiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankaŭ ĝi estas proksima al teosofio de Blavatskaja kaj familio de Roerich kaj Alice Bailey, kiu antau venis Agni Jogo. Jogo emfazas signifon de Ĝojo (sanskrita: Ananada) kiel konscia, aktiva percepto de Beleco, Amo kaj Scio. Ĝojo estas unu el la signoj plej alta saĝeco. Jogo konfirmas kompareblecon, trankvilkarakterecon kaj laŭceleco en malkonfortaj pozicioj.
Praktika jogo[redakti]
Baniko decidas praktiki jogon. Li aĉetas tiucelan libron. En ĝi, li trovas multajn malfacilajn pozojn, ekz. ‘La fluanta tajdo’, ‘La guto malgranda’, kaj multajn aliajn. Kruko skeptike rigardas la libron: Vidu, estas interese ke la aŭtoro de via joglibro estas samtempe posedanto de kiropraktik-klinikoj...
Senstreĉa jogo[redakti]
Kruko eniras la laborejon, kaj vidas ke Baniko sidas sur la planko: Kion vi faras, Banĉjo? Ĉu jogon?
Baniko: Jes, ĝi estas speciala jogaĵo kiun mi lernis. Per ĝi oni komplete senstreĉiĝas kvazaŭ dum somerferio.
Kruko: Kiel ĝi funkcias?
Baniko: Unue malplenigu la menson.
Kruko: Kaj poste?
Baniko: Ripetu laŭbezone.
Adepto[redakti]
Adepto estas sperta lernito de fako de (ofte esotera) scio. Oni povas esti adepto en jogo aŭ ia mistikaj aŭ religiaj aferoj. Pli ĝenerale, ĝi povas signifi homo kiu havas grandan iom da scio de specifa temo, kiel "adepto de Esperanto".
Tantrisma rondo[redakti]
Nuntempe tantro en okcidento estas konsiderata nek religio nek filozofio, sed arto, maniero sperti amon kaj sensecon kaj estas pli konata sub la nomoj neotantrismo aŭ novtantrismo, ankaŭ tantra masaĝo kaj seksa jogo. Centra ideo en tantro estas ĝia tute alia vizio pri la korpo. Tiu vizio povas esti ke sekso povas havi tute aliajn dimensiojn kiam oni havas aliajn konceptojn en la cerbo, kiam niaj propraj konvinkoj pri la realeco ne limigas pli da erotikaj eblecoj. Konkrete temas pri diversaj sintenoj kaj pri la perfektigo de la sensoj (tuŝo, odoro, aŭdo ...) pere de spirado-ekzercoj, jogo sintenoj, masaĝoj kaj ritoj, esti malfermema al senprijuĝaj konversacioj pri kio iu alia fantazias eĉ se tiuj ne kongruas kun via propra imago, sur kiu loko, kun kiu, kion vi vidas, flaras, sentas. Temas pri pseŭdo-filozofio evoluigita en la okcidento je la fino de la dudeka jarcento fare de verkistoj pri nova epoko, malsimila de la origina koncepto de la tantro kiel ĝi estas konata en Barato, Ĉinio (Tibeto).
Historio[redakti]
Ni opinias, kiel vi, ke Tantro ekestis antaŭ pli ol 6000 jaroj en la Induso-valo.
JOGO?[redakti]
Kruko: Ĉu vi iam provis jogon, Banĉjo? Mi sufiĉe ŝatas ĝin.
Baniko: Jes, ankaŭ mi trovas ĝin sufiĉe bona. Mia preferata estas mirtela.
Diverseco[redakti]
Ekzistas diversaj specoj de tantroj, sed la tantro kiun oni praktikas en la Okcidento estas la tiel nomata ruĝa tantro.
Tiu tantro ne estas bazita sur ajna teksto aŭ doktrino. Ĝi apogas sin kaj konstruiĝas sur la persona sperto de individuoj ĉi tie kaj nun.
Iuj getantrikoj konsideras la seksan unuiĝon kiel rimedo por atingi iun spiritan, superan aŭ dian dimension, kiu interligas vivantajn estaĵojn laŭ la taoisma tradicio.
Eĉ se tantro povas esti senseca, tantro ne nepre konduku al seksumado kaj ĝi ne estas deviga[1].
Cirklo de getantrikoj[redakti]
Tantrao-cirklo estas renkontiĝo de getantrikoj (gepraktikantoj de tantrao)[2].
Tantrao-cirklo ĝenerale konsistas de egala nombro da viroj kaj virinoj kaj ĝenerale konsistas el maksimumo de 12 personoj. Ĝi estas prezidata de tn. 'tantriki'. Tiu persono ankaŭ estas la fonto de energio,
Konstruo de cirklo[redakti]
Tantrao-cirklo havas fiksan strukturon. Post eniro, estas renkontiĝo kun ĉiuj gepraktikantoj kaj la 'tantriki' donas klarigon. Poste ĉiu iras sidi vidalvide en cirklo kaj la tantrao-cirklo estas konstruita. Oni deiras de la fakto ke la maldekstra mano estas la donanta mano kaj ke la dekstra mano estas la ricevanta mano. Tra meditadoteknikoj kaj tenante unu la alian je la manoj, la energio kuncirkulus en la direkto de la montriloj/nadloj de horloĝo.
Renkonti[redakti]
Ene de la tantrao la virino ĉiam estas la gvidanta persono. Unue la virinoj iru por renkonti la virojn elektante lokon fronte al viro. Post kelkminutaj intervaloj la virinoj ŝanĝas sian lokon por ke estu sidintaj fronte al ĉiu viro je la fino de la sesio. Je la fino de ĉi tiu renkontiĝo la virino elektu sian partneron por la vespero.
Sesio[redakti]
Krom la renkontiĝo la tantrao-cirklo estas plenigita kun ekzercoj konsistantaj el meditado, jogo aŭ masaĝo. Tiuj ĉi ekzercoj estos transdonataj de la 'tantriki'.
Fermo[redakti]
Je la fino de la cirklo kutime sekvas mallonga ideo-interŝanĝo.
Besta jogo[redakti]
En subtegmento de sur trabo pendas kvin vespertoj. La sesa staras apude. Alflugas la sepa kaj demandas: „Kio okazis al ĝi?“
„Tiun ne atentu. Ĝi ekzercas jogon.“
Guruo[redakti]
Guruo - en la Sanskrito, guru, en Esperanto "juda okulkuracisto" - estas religia titolo por sprita instruisto en Hinduismo kaj la majstro aŭ sekreta majstro en la jogo. Tio baziĝas sur la filozofia imago pri la signifo de scio en la Hinduismo. La instruisto estas nepre necesa por la disĉiplo okaze de la serĉado al scio kaj por la vojo ĝis saviĝo. Guruo estas la sekreta scienca instruisto, la plej granda majstro, reĝo de la esoterismo kaj okultismo, reĝo de la magio kaj teŭrgio.
En la Hinduismo la guruo depost longe okupas gravan lokon pro ĝia signifo rilate al karmo kaj darmo. Laŭ la vivmaniero de la guruo kaj la etoso en la aŝramo oni povas senti, kio estas la enhavo de lia instruo, ĉar multaj pseŭdo guruoj en Barato ne vivas laŭ siaj propraj principoj. La vera guruo ne trudas sian majstrecon, ne diras ke liaj vortoj estas la solaj ĝustaj kaj ne alstrebas materian profiton. Ekestas aŝramo el la bezono, kiun homoj sentas por vivi en la ĉeesto de la guruo.
Ĝis hodiaŭ la titolo en Barato kaj inter la anoj de Hinduismo aŭ Sikismo havas grandan signifon. En la tibeta oni uzas la titolon analoge kiel "alta" (transliterade: blama, prononcata Lamao). Pro la fakto ke multaj memnomataj pseŭdo guruoj, ĉefe en okcidento, komerce, materie, fizike kaj psike ekspluatis siajn disĉiplojn, la vorto guruo nun havas ankaŭ negativan kromsignifon. Pseŭdo guruo estas banguru (malbona kaj idista guruo) en sanskrito kaj jogo.
Ĉakroj[redakti]
Ĉakroj estas laŭ joga filozofio, tantro kaj ved-hinduismaj pensaj fluoj energiaj centroj en la korpo, priskribataj kiel kirlo aŭ rondo aŭ rado. Laŭ tiuj ĉi doktrinoj la ĉakroj servas kiel komplikaj ŝanĝiloj kaj transformiloj de prano en la homa organismo. La scienco de la ĉakroj estas tre grava parto de jogo, inkluzive de la bazo por la praktiko de Laja Jogo kaj Krija Jogo kaj progresinta praktiko Hatha Jogo, Raĝa Jogo aŭ ia alia aŭtentikaj metodo de jogo. En la korpo estas sep ĉefaj ĉakroj.
- Sahasrara - ĉakro de krono, kronĉakro
- Aĝna, Aĝnia - ĉakro de tria okulo
- Viŝiuddha - ĉakro de gorĝo, gorĝĉakro
- Anahata - ĉakro de koro, korĉakro
- Manipura - ĉakro de sunplekto, sunplekta ĉakro
- Svadiŝthana - ĉakro de subumbiliko, subumbilikĉakro
- Muladhara - ĉakro de bazo, seksorgana ćakro
D-ro Lapenna skribis lastatempe, ke[redakti]
Ĉakroj estas jam fotitaj kaj pri ili ekzistas grandega literaturo. Evidente, materialoj pri parapsikologio kaj konkrete pri ĉakroj abundas ankaŭ en Reto; kiu deziras, povas trovi ilin.Ĉakroj (sanskrite tio signifas "radoj"; la vorto estas parenca al latindevena vorto "cirkloj") apartenas ne al fizika, sed al pli fajna korpo.
Kutime oni kalkulas sep chakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano, umbiliko, brusto, gorĝo, frunto kaj verto. Ĉiu el tiuj ĉakroj, kiam plene evoluigita, donas al homoj iujn "miraklajn" supereblecojn. Krom tiuj, ekzistas multe da aliaj, malpli grandaj centroj - ĉe ŝultroj, piedoj ktp.
Kiam ĉakroj de homo ekfunkcias, por klarvidanto ili aspektas kiel diverskoloraj lumantaj floroj. En ekstremaj okazoj ilia lumo estas videbla eĉ por simplaj homoj; jen kial sur ikonoj oni pentras nimbon ĉirkaŭ kapoj de sanktuloj. La nimbo estas lumo, kiun disradias ĉefa, verta ĉakro.
Ĉiu ĉakro nutrigas organojn kunigitaj kun ili per la prano kaj transdonas bioenergion en aŭron. Por ke la homa korpo estu sana, ties ĉakroj devas esti en ekvilibro kaj akcepti la bioenergion. La ĉakro akceptas tiun ĉi energion, nur se ĝi turniĝas en direkto de horloĝaj montriletoj (la fingroj de la dekstra mano montras la direkton de turniĝado, la dikfingro montras la direkton de la fluado de energio). Se ĝi turniĝas male, la energion ĝi ne donas. Ĝis kiam ne estas en la ekvilibro la tuta energia kampo de la homo, la ĉakroj akceptas kaj donas la energion. Perturboj en la agado de ĉakroj montriĝas kiel malfacilaj vivsituacioj. Se ĉiuj ĉakroj estas en harmonio, la harmonia estas ankaŭ la vivo de homo.
La ĉakroj estas energiaj zonoj de la homa korpo. Troveblas sep ĉefaj, kiuj viciĝas de la malsupra korpo ĝis la kapsupro. Neniu ĉakro estas supera ol la alia. Iuj partoprenas la konstruadon de homaj ĉeloj. Iliaj agadoj estas gravaj ĉar ili ekvilibrigas la tutan korpon. Se unu ĉakro malekvilibras, oni ne povas farti plene bone. La saĝaj Hindoj simboligas la homan evoluon uzante sep ĉakrojn . Tiu scio kapablus alporti kaj disdoni energiojn por ĉiu bona ago. Do estas tre grave sin analizi tre ofte. Laŭ jogo, akupunkturo kaj aliaj hindaj kaj ĉinaj tradiciaj sciencoj, iu el la energinodoj en la korpo, el kiuj la sep precipaj sidas laŭ la vertebraro: kutime oni kalkulas sep ĉakrojn, kiuj situas apud anuso, seksorgano, umbiliko, brusto, gorĝo, frunto kaj verto.
Ĉakroj estas jam fotitaj kaj pri ili ekzistas grandega literaturo. Evidente, materialoj pri parapsikologio kaj konkrete pri ĉakroj abundas ankaŭ en Reto; kiu deziras, povas trovi ilin. Ĉakroj (sanskrite tio signifas "radoj"; la vorto estas parenca al latindevena vorto "cirkloj") apartenas ne al fizika, sed al pli fajna kaj subtila korpo. Kutime oni kalkulas sep chakrojn, kiuj situas apud anuso kaj seksorgano, subumbiliko, sunplekto, brusto, gorĝo, frunto kaj verto, super la supro de la kapo.
Ĉiu el tiuj ĉakroj, kiam plene evoluigita, donas al homoj iujn miraklajn supereblecojn. Krom tiuj, ekzistas multe da aliaj, malpli grandaj centroj - ĉe ŝultroj, piedoj ktp. Kiam ĉakroj de homo ekfunkcias, por klarvidanto ili aspektas kiel diverskoloraj lumantaj floroj.
Ŝakro[redakti]
Ŝakro estas dio en budhismo, reganto de la paradizo de la tridek tri dioj. Śakro en Sanskrito estas epiteto de indraḥ Indro kaj signifas povan.
En la Mahāparinirvāṇasūtra, Ŝakro diras verson pri la kvar noblaj veroj post la elestingiĝo de la budho Gotamo kun la sama formulo ol en la versio de la sutro en Palio.[3]
Kapabloj[redakti]
Jogistoj kapablas elteni froston kaj varmegon, dum horoj ne spiri kaj fari aliajn "miraklojn". Ĉiuj tiuj kapabloj enestas en ĉiu el ni, sed ni ekde frua infanaĝo jam estas misedukitaj. Ĵusnaskita bebo, se ĝin ĝuste eduki, povas fariĝi "superhomo".
Literaturo[redakti]
La enskriboj estas tiom detalaj, ke lasta vico da libroj de Jogo estis verkita de Estroj de Orienta Saĝeco antaŭe per Helena Blavatskaja (sub la nomo Sekreta Doktrino), poste per Franchia La Dju (sub la nomo Instruo de la Templo), poste per familio de Roerich (ĝuste sub la nomo Agni Jogo aŭ Instruo de Viva Etiko) kaj antaŭ nelonge per Boris Abramov (sub la nomo Facetoj de Agni Joga).
Religiaj rilatoj[redakti]
Jogo estas proksima al Kristanismo, ankaŭ al Budhismo kaj aliaj lumportantaj religioj kaj filozofioj de la mondo, ĉar ĝi diras, ke ĉiuj religioj devenas el unu Fonto. Certe ankaŭ ĝi estas proksima al Teosofio de Blavatskaja, kiu antauvenis Agni Jogon kiel Sankta Johano antaŭ Kristo. Ankaŭ Homaranismon de Zamenhof kaj Rozo de Paco de D. Andrejev estas parencaj al Jogo.
Esperanto[redakti]
Ĉio tio apartenas al scienco de futuro; ne estas tolereble, ke iuj esperantistoj - homoj, parolantaj lingvon de futuro - esprimas malkleran skeptikismon pri ĝi. Tio estas sama eraro, kiam homoj, sciantaj preskaŭ nenion pri Esperanto, deklaras, ke ĝi estas "morta" lingvo ktp. Iu malpli homo scias, des pli neema li estas. Neado estas netoleremo; sed neado de neado ne estas netoleremo. (-1)x(-1)=( 1). Oni ne devas nei ion sen antaŭa informiĝo, bazante sin nur sur sia racio, pli ĝuste - sur siaj propraj dogmoj.