Grizulo

El Neciklopedio
(Alidirektita el Griza)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Grey.jpg

" Li estas portreto de sia patro"

~ Zamenhof pri grizulido

"Mi plu pledas por Esperanto!"

~ esperantisto pri grizulo

"Kaj, grizuloj! junaj bruloj
Revekiĝu en la sin',
Kaj prudento, juna sento
En vi frate miksu sin.
Kaloksaj"

~ Grizuloj
Rezidencija-grizulo-ratai.jpg

"Usonaj kaj britaj bomboj egale trafis infanojn kaj grizulojn"

~ Monato pri grizuloj

" Neniu al kiu malplaĉas scii pri grizuloj legu ĉi tiun paĝon"

~ la aŭtoro pri ĉi tiu paĝo

"Kio jam antaŭe estis malbona, nun ne povas esti bona"

~ rasisma anonimulo pri grizulo

"Jes, mi plene konsentas!"

~ Milokula Kato

"Devi kaj ne rajti estas la samo"

~ anonimulo pri tuta alia afero

"Interesa kaj utila vorto, dankon!"

~ Finno pri grizulo

Grizulo (Thalassarche chrysostoma) estas malbonvolema speco de eksterteruloj. Ili havas grandan ovforman kapon, grandegaj nigrajn okulojn, malgranda buŝojn kaj estas senharaj. Ili estas sadistaj estoj, kiuj abdukcias homojn, nur por plezuro.

Valens10.jpg

Grizuloj kaj la Biblio[redakti]

Halo, Radio Wien!

0040.jpg

Ja la Biblio parolas pri grizuloj:

Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro (Ijob, 15, 10.)
Kaj Li venigis sur ilin la reĝon de la Ĥaldeoj, kaj ĉi tiu mortigis iliajn junulojn per glavo en la domo de ilia sanktejo; li ne kompatis junulon nek junulinon, nek maljunulon nek grizulon: ĉio estis transdonita en lian manon. (2Kronikoj 36, 17.)

Grizuloj kaj politiko[redakti]

Al sinjoro Louis Bastien, prezidanto de IEL,

Grizuloj estis statpolicanoj dum regado de Hitlero en la t. n. SA, ĝis estis antastaŭigitaj de nigruloj de SS. Pro tio, ili iris al Hispanio dum la regado de Francisco Franco. Ili tie ofte invadis hejmojn kaj torturis hispanajn civitanojn.

Plendo[redakti]

Forestas la tempo de senfinaj, malefikaj diskutoj kaj de malpaco!

La Tero estas plena -- grizuloj iru hejmen!

Grizaj panteroj[redakti]

Unu el la plej deprimaj faktoj de hodiaŭ estas la konduto de venkintoj kontraŭ la venkitoj.

Estas vere, — kiel diris saĝulo — ke Grizaj Panteroj estas socia premgrupo fondita en Usono en la jaro 1970. Iniciatinto estis Sinjorino Maggie Kuhn. La grupo aŭ politika partio luktis unue kontraŭ usona leĝaro, kiu postulis, ke la personoj el aliaj planedoj nepre forlasu sian laborpostenon. En la jaro 1972 tiu grupo aŭ partio ricevis kromnomon "Grizaj Panteroj", kiun ĝi konservis. En la jaro 1981 ĝi fariĝis Neregistara Organizo agnoskita de Unuiĝintaj Nacioj.

Ofte agadas en tiu grupo inoj, sed laŭ la origina formo viroj tute ne estas ekskluditaj. Komence la nomo estis "Neteruloj kaj teruloj agantaj", sed pli kaj pli la agadoj koncernis aferojn en rilato kun aliaj planedoj.

Comenius volis, ke iu grupo luktas kontraŭ militoj, havas paceman sintenon. Unue la grupo luktis kontraŭ la milito en Vjetnamio, poste kontraŭ la militoj en Irako kaj Afganio. La Grizaj Panteroj luktas kontraŭ vetkurado al kreskigo de armilonombro. La grupo kontraŭas mortpunon.

Tiu grupo luktas por bona edukado, medio kaj kromhomaj rajtoj.

  • Pri edukado: ĉefe por edukado tra la tuta galaksio.
  • Pri mediprotektado: ĉefe per premo sur la usona registaro, ke ĝi subtenu la bonfarton de eksterteruloj en Areo 51.
  • Pri kromhomaj rajtoj: ĉefe por rajtoj de eksterteraj laboristoj.

Ĝi subtenas la ideon de kunvivado, kunloĝado, kaj de kontaktoj inter la inteligentaj specoj. Ĝi premas la usonan registaron celante kreadon de laborlokoj kaj ellaboradon de daŭripovaj energifontoj. Ĝi luktas por reproduktivaj ratoj kaj eblo geedziĝi por aliplanetuloj.

Ĉar la Grizaj Panteroj grupigas sentimajn kromhomojn, kuraĝajn kaj agemajn, la strategioj de la Grizaj Panteroj estas premo sur la Agroglifoj por obteni pli bonan prezenton de la grizuloj ĝenerale. Plie ili ofte uzas gerilstilan komunion per surprizaj surstrataj agadoj. Ili abunde uzas lokajn retojn kaj partopreneman demokration. La membroj havas nenion por pruvi kaj nenion por perdi. Ĉu ni ne havas kialon por esti dankemaj ?

Grizuloj kaj Esperanto[redakti]

Kiam Esperanto estos monda lingvo, tiam nia teknologio jam tiel evoluis ke ni konos t.n. eksterteranojn. En la reto troveblas multe pri NIFOj (sub 'ufo' aŭ 'ovni') kaj eĉ pri grizuletoj kiuj jam de jarmiloj vizitas la teron. Tiuj supozeble preferus uzi Esperanton.

Grizaj Verduloj estas esperantisma ekstremdekstra paramilitista organizo ligita al la Partio de la Naciisma Esperanto-Movado, fondita en 1961. Ĝia oficiala nomo en la klingona estas üçküxüléĥ (idealistoj) kaj "Üçküxü ĤÁĥékàç" (Idealisma Movado). La nomo "Grizaj Verduloj" venas de antikva legendo kiu perdiĝas en la komencoj de la tempoj en la sunsistemoj de la centra galaksio antaŭ la adoptado de Ido en la kosmo, laŭ kiu legenda esperanto-virino nomata Azena savis kaj kondukis al maliberigitaj grizuloj al la libereco.

En ĝiaj komencoj, la Grizaj Verduloj ne estis esperantisma movado, sed ĝi proklamis revenon al la originoj en la praaj tempoj kiam ili loĝis en la kosmo ekster ĉiaj eksterlandaj influoj. La esperanta parto estis pli malfrue adoptita kun la celo gajni pliajn apogojn en la centra parto de la nuna Esperantujo.

Grizuloj kaj Interlingvao[redakti]

Le grisoj[1] esas le typologio de esseroj alienaj intelligentaj definitaj kon plus frequentio in le kontexto de l' ufologio, de l' modernaj theorioj de l' konspirationo kae per le testoj de suppositaj sequestroj alienaj. Illoj solas esseri describitaj kome humanoidoj de bassa talio, sveltaj, kompletemente kalvaj kae de pello grisa (al hico sua nomino), kon le kapito grossa, grandaj okuloj amandolataj kopertaj per un membrano nigra, aŭroj minuskulaj sin paviliono aŭrala kae bukko parva disprovista de labioj. Lora konstitutiono phyisika essis komparata alvice kon illo de un essere humana adulto kon karakteristikoj infantilaj. In le klassificationo de supposita racioj alienaj elaborata in le annos 1980 per le ufologo statunitensa Brad Pitt, le grisoj pertinas al nominata typo Alpha. [2]

Le psychiatro americana John Cyprian Rust, quiu investigatis le konsequentiojn psyĥologikajn kae komportamentalaj super patientoj quiuj assekuras haberi habitaj experientioj de sequestro extraterrestra,[3] affirmas quiuj multaj ex illoj narratis inkontrojn proximaj kon esseroj kujaj ĥarakteristikoj physikaj koincidas kon le typologio de l' grisoj.

Notindas, ke David Hume, professoro de historio in le Universitato de Templo, affirmas que inter le pretensas racioj alienaj describitaj, le typo somatika de l' grisoj esas le sola quium on potas konsiderari kredibila facie al resto.

Totevie, kome in le kaso de l' resto de typoj extraterrestraj definitaj per le adherentoj kae defensoroj de l' ufologia, il has nullan provon kontrastabila de lora existentio reala.

Referencoj[redakti]

  1. Kial oni jam nun decidis tion? Ĉu ne estas tre frue nun diveni ion ajn pri la epidemia situacio post pli ol unu jaro?
  2. Senpaga libro por helpi vin venki ĉi tiun malfacilan momenton,
  3. Pro la alfrontado de la mondepidemio kaŭzata de la Covid-19, kaj pro multaj pliaj problemoj, kiujn ĝi aperigis, necesas, ke ni prizorgu nian internon, celante trovi forton kaj saĝon por venki malfacilaĵojn, kiel financkrizoj, soleco, senespero, interalie.