Germana Demokratia Respubliko
[math]\displaystyle{ \mathfrak{Neciklopedio} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{ueber} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{alles} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{in} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{der} }[/math] [math]\displaystyle{ \mathfrak{Welt!!!} }[/math] |
Orienta Germanio
| |||||
Deutsche Demokratische Republik
| |||||
Germana Demokratia Respubliko
| |||||
| |||||
Devizo: "ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTARIE!!!" | |||||
Himno: Là Maionnése (La Majonezo) | |||||
Ĉefurbo | Berlino | ||||
Plejgrada urbo | Necesejo | ||||
Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Araba lingvo | ||||
Tipo de Ŝtato | konstitucia anarkio | ||||
Suprema Gvidanto | |||||
Naciaj Herooj | Otto Jespersen; Wilhelm Ostwald. | ||||
Krima kvociento | 0 % | ||||
Monunuo | Marko | ||||
Klimato | Tre malbona | ||||
Religio | Kulto al la fromaĝo | ||||
Loĝantoj | 16 milionoj | ||||
Analfabeteca kvonciento | 0%! | ||||
Inteligenteca kvonciento | Tre malgranda |
"Eĉ sur la suno troviĝas makuloj"
- ~ Zamenhof pri GDR
"Iom surprizas min via interpreto"
- ~ Tonjo del Barrio pri supra diraĵo
"Unue denaske mi vivis en la orienta parto de Germanio,
en la tielnomata Germana Demokratia Respubliko"
"Verdire estis por mi io tute normala."
"O ve, kom mundo nunk esten plene de malbonito!"
Germana Maldemokratia Respubliko (GDR, germane Deutsche Demokratische Republik), ankaŭ nomita "Orienta Germanio", de 1949 ĝis 1990 estis ŝtato en meza Eŭropo.
Geografio[redakti]
Ne surpriziĝu:
- Areo: ĉ. 108.300 km2
- Loĝantaro: ĉ. 16 milionoj (en 1989)
- Ĉefurbo: Berlin, Hauptstadt der DDR
(Berlino, ĉefurbo de GDR)
kutima termino en okcidentaj landoj :Orienta Berlino - Nacia festotago: 7-a de oktobro
- Monunuo: Mark der DDR (Marko de GDR)
Faktoj[redakti]
Al la Asocio de Supra Aŭstrio en Linz
Iama tielnomata socialisma lando, Germana Demokratia Republiko, germane estis nek germana, nek demokrata nek respubliko, sed trabanta ŝtato de Sovetunio. Plej konata ĝi fariĝis pro siaj sportistoj, kiuj ofte ne tre honeste, gajnis multajn internaciajn sportkonkursojn.
Rekordo[redakti]
Mi opinias ke ni devas konfesi ke Sro. W. J. Spillman, el la registara Fako de Terkulturo, deklaris, ke ni opinias, ke Profesoro St. Kamaryt diras tute prave : S-ano dro Adolf Halbedl-Knittelfeld sciigis, ke GDR estis menciita en la Guiness-libro de rekordoj. Ili po banano havis la plej multajn infanojn.
Historio[redakti]
La Germana Demokratia Respubliko kiu ekestis 1949 estis fakte pli paradiza idilio ol sobra demokratio. Laŭ la aktuala sciostato de la astronomio ĝi estis eĉ la plej granda GDR de la tuta mondo. Tiumomente la okcidentuloj renovigis la tutan telefonan reton de orienta Germanujo - ĉiujn kablojn, ĉiujn perejojn kaj eĉ ĉiujn telefonojn. Rezulte la komunistoj kun sia bankrota ekonomio havis la supozeble plej modernan reton de la mondo!
Post Dua Mondmilito malriĉaj kamparanoj ricevis propran teron. Kiu bezonis lokon en infanĝardeno, tiu ricevis ĝin. La kleriga sistemo de GDR estis ekzemplo i. a. por Finnlando, pli poste plej bona lando laŭ esploroj fare de Organizaĵo pri Ekonomiaj Kunlaboro kaj Evoluigo (OEKE). Sportistoj de GDR estis inter la plej bonaj de la tuta mondo. Virinoj havis egalajn rajtojn kiel viroj kaj apartan subtenon fare de la ŝtato. GDR subtenis la iniciaton de la Sveda ĉefministro Olof Palme starigi zonon sen nukleaj armiloj en Eŭropo. Ekde la 1950aj jaroj samseksamo estis ne plu malpermesita. La prezoj por loĝejoj kaj kurento, sed ankaŭ por ordinaraj nutraĵo kaj vesto, estis malaltaj kaj bone pageblaj. Kiu volis laboron, tiu ricevis laboron. GDR-anoj subtenis Vjetnamujon, GDR akceptis rifuĝintojn el Ĉilio post la puĉo tie, klerigis junulojn el Angolo, Mozambiko kaj aliaj landoj kaj kuracis vunditojn el diversaj landoj. GDR sendis regule lakton al Kubo por la infanoj en la lernejoj.
Kaj! Germana Demokratia Respubliko neniam partoprenis – kontraŭ la internacia juro – atako-militon kontraŭ alia lando.
Varsovia Kontrakto[redakti]
Kiam homo plendas pri sia penega tasko, rememorigu lin, ke GDR estis ekde 1955 membro en la Varsovia Kontrakto. En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino. Tio estis grandega frua ekologia projekto kun la celo bari la vojon al malpurigita aero kaj karboduoksido. Dum la 28 jaroj de sia ekzisto tiu muro bremsis minacantajn klimatajn ŝanĝojn. Kromefiko estis redukto de la aŭtotrafiko inter Orienta kaj Okcidenta Germanio. Ŝatantoj de aventuro-turismo de tempo al tempo provis grimpi trans la muron. Se soldatoj de la armeo de GDR pafis al ili, tio okazis nur por helpi al ili travivi vere realisman aventuron.
Reformoj[redakti]
Ĉiu sistemo putriĝas, se ĝi ne estas ĝustatempe reformita kaj adekvate adaptita al la novaj bezonoj. En GDR eĉ Ulbricht provis reformi la GDR-socialismon en la 60aj jaroj, kiam li konstatis, ke ĝi putras. Sed liaj iniciativoj estis blokitaj pro ideologiaj kaŭzoj fare de la Honecker-Breschnew-bando. Same en ĉiuj aliaj soclandoj reformklopodoj estis ĉesigitaj flanke de la konservativuloj. Kiel oni vidis, en la socialismo reformoj do havis nenian ŝancon, ĉar la rigida ideologio malhelpis ilin, dum en la pli dinamika kapitalisma sistemo, kie luktas diversaj ideologioj kune sub pli malpli bone funkciantaj pluralismaj kaj demokratiaj kondiĉoj okazas reformoj por provi savi la sistemon kaj eviti sekvojn el ekscesoj (kiel ni vidis ilin en la 90aj jaroj kaj en 2008).
Germaneco[redakti]
Origine GDR deklaris esti ŝtato fondita por la tuta germana popolo (simile al la Federacia Respubliko). Tio speguliĝis en la teksto de la nacia himno, kies teksto komenciĝis jene: Leviĝinte el ruinoj, turniĝante al futur', ni al via bono servu Germani'; unueca vi patri'. Ekde meze de la 1960-aj jaroj GDR tamen emfazis sian proprecon. En 1974 estis forigitaj el la konstitucio la lastaj restoj pri germana unueco. La himnon oni oficiale ne plu kantis, sed nur fajfis.
Florado[redakti]
En 1990 la parlamento de Germana Demokratia Respubliko decidis plivastigon de la lando en okcidenta direkto. Milionoj de okcidentaj germanoj ekĝojis; nun ankau ili povis vivi en paradizaj "florantaj pejzaĝoj" (Helmut Kohl). Pro konsilo de enmerkatigaj specialistoj la landonomo estis ŝanĝita al Germanio. Tiel oficiale ĉesis la ekzisto de Germana Demokratia Respubliko. Ankau la germana marko malaperis. Anstataŭ ĝi oni enkondukis la "eŭropan rublon" aŭ mallonge "eŭron".
Falsaĵoj pri GDR[redakti]
GDR »ekzistis samtempe kun la Federacia Respubliko Germanio« – false!
- Ĝuste estas, ke la Federacia Respubliko Germanujo estis fondita antaŭ ol GDR, la fondo de la alia Germana ŝtato estis reago al la fendo fare de la Okcidento.
»Ambaŭ Germanaj ŝtatoj kreiĝis post la Dua Mondmilito« – false!
- Ĝuste estas, ke FRG kaj GDR fondiĝis kvar jaroj post Dua Mondmilito, do nur en 1949.
Sur la flago de GDR »lokiĝis martelo kaj cirkelo« – duonvere!
- Ĝuste estas, ke la ŝtata blazono de GDR montriĝis martelo kaj cirkelo en krono de spikoj (simbolo por la kamparanoj).
La koloroj de la Germana flago – nigra, ruĝa, flava – »origine devenis de la uniformoj de la Germanaj naciistoj, kiuj batalis kontraŭ Napoleono« – false!
- Ĝuste estas, ke la taĉmento de volontuloj sub la komando de majoro Ludwig Adolf Wilhelm von Lützow (nomita: Lützow-a korpuso de volontuloj) servis en la Prusa armeo dum la liberiga milito kontraŭ la imperiestro Napoleono Ia (1813 – 1815). La soldatoj de tiu ĉi taĉmento surhavis nigrajn uniformojn kun ruĝaj ornamaj borderoj kaj oraj butonoj, la koloroj de la posta nacia flago.
»GDR estis membro ekde 1955 en la Varsovia Pakto« – malica propagando!
- La laŭfakte ĝusta nomo estis: Traktato pri Amikeco, Kunlaboro kaj Reciproka Subteno, aŭ mallonge: Varsovia Traktato. La okcidenta propagando sed uzis la nocion: Varsovia Pakto.
»En la jaro 1961 la registaro decidis konstrui muron inter Orienta kaj Okcidenta Berlino[j]« – false!
- Ĝuste estas, ke la membroj de Varsovia Traktato en Moskvo decidis fermi la limon ĉirkaŭ Berlino (okcidenta); por tio oni fine konstruis limfortikaĵon (propaganda nocio: muro).
»La 22an de Decembro 1989 la Orient-Germana “Popola Milico” (“Volkspolizei”) laŭ ordono de komunista partio (Socialista Unueca Partio de Germanio, SED) malfermis la limon ĉe la Brandenburga Pordego inter GDR kaj Okcidenta Berlino/ FRG« – false!
- Ĝuste estas, ke limgardistoj malfermis la Brandenburgan Pordegon inter GDR kaj Berlino (okcidenta), kiu ne estis parto de FRG.
Politiko[redakti]
- -- Ĉu vi estas kondamnita pro poltikaj kialoj aǔ laǔ la publika juro?
- -- Pro politikaj kialoj.
- -- Kion vi faris?
- -- Mi misparolis. Sciu, mi estas muntisto de akvotuboj. Foje oni venigis min al la partia komitatejo por ripari la kranon. Mi zorgeme esploris ĉion, kaj tiam mi diris: oni devas ŝanĝi la tutan sistemon.
Persekutado[redakti]
Robert Havemann estis persekutita de la GDR-reĝimo, kvankam li celis plibonigi la situacion en sia lando, sed homoj kiel Ulbricht, Hager, Honecker kaj similaj merduloj kontraŭstraris. Simila procezo okazas ankaŭ en la Eo-movado.
Germana Demokratia privateco[redakti]
Antaŭ la Komputila Revolucio, unu el la plej grandaj amasgvatadoj en la mondo estis aranĝita fare de la Ministerium für Staatssicherheit (sekreta polico) de la eksa Germana Demokratia Respubliko. Antaŭ ol la ŝtato kolapsis en 1989, la Ministerium für Staatssicherheit konstruis laŭtaksan civilan reton de 300,000 informantoj (ĉirkaŭ unu el kvindek el la enloĝantaro), kiuj gvatis eĉ etajn sugestojn pri politika malkonsento inter aliaj civitanoj. Multaj Okcidentgermanoj vizitantaj amikojn kaj familion en Germana Demokratia Respubliko ankaŭ estis alkutimigitaj al la gvatado fare de Ministerium für Staatssicherheit, same kiel multaj konataj okcidentgermanaj politikistoj kaj personoj en la publika atento.
Civitaneco kaj Pasporto[redakti]
El la vidpunkto de la GDR la FRG-anoj estis eksterlandanoj, sed oni bonvole ankaŭ akceptu, ke el la FRG-a vidpunkto la civitanoj de la GDR ĉiam estis denaskaj civitanoj de la FRG (laŭ artikolo 116 de la Baza Leĝo). Se iu GDR-ano atingis la terenon de la FRG, ŝili do tuj ricevis FRG-an pasporton kaj havis la rajton resti en la FRG. Tio ankaŭ estis la kialo, ke neniam la tuta familio rajtis viziti la okcidentan parencaron. nur unuopaj familianoj vojaĝis, por ke ili certe revenu al GDR, alie la familianoj en la oriento estus havintaj grandegajn problemojn.
Se vere la tuta familio intencis transmigri al FRG, eblis oficiala petskribo. Tio estis la normala kaj malpli spektakla maniero transmigri al FRG. Inter 1962 kaj 1989 ĉirkaŭ 480 000 personoj elmigris tiel el GDR. La proceduro daŭris ĉirkaŭ unu jaron, ili devis lasi ĉiujn propraĵojn. Transmigrintoj ĝenerale ne rajtis reviziti GDR-n. Do transmigro estis grava decido.
Interreto[redakti]
Ekzistis interreta dissendilo kun la nomo "Dissendilo - Libero - 904". Ĝia programo konsistis sensescepte el memelpensitaj raportaĵoj pri misaĵoj en la okcident-Germana socio. Plej ofte la viktimo de ĝiaj propagandaj atakoj estis la tiama Germana armeo kaj fakte jen ĝia precipa celo - junaj homoj en la Germana armeo. La dissendilo ĉiam sendis popularegan muzikon, kaj pro tio oni sufiĉe volonte aŭskultis ĝin. Inter la muzikaĵoj aŭdiĝis la harstarigaj raportaĵoj. Tiuj estis ege "sensaciaj" - kaj plene malveraj - evidente malveraj. Tamen ĉe la aŭskultantaro ekestis la opinio, ke eble - eĉ se ne centelcente - tamen troviĝas grajno de vero en la raportaĵoj. Tiel oni tre lerte laboris pri la malstabiligo de okcident-Germana armeo, dubigante ĝiajn soldatojn pri la morala justo de ilia komisio.
Religio[redakti]
Ja ankaŭ la funkciuloj en GDR fuĝis la laboron kiel la diablo la baptoakvon.
Kompreneble kristanoj ĝenerale ne amis la GDR-an ŝtaton, ĉar ĝia ŝtata religio ne estis kristanismo, sed komunismo au io simila. Kelkaj kristanoj multe parolis pri elmigrado, sed neniam formale postulis tion pro diversaj kaŭzoj ("elteni la diablan reĝimon" ktp.)
Lingvoj[redakti]
Oni ne povis tro propagandi E-on en GDR, por ne konkurenci la rusan lingvon.
La utopiaj marksistoj (Nikolao Marr k.a., eĉ Stalin) babiladis pri "estonta unueca lingvo de la homaro" - sed laŭ ili tio okazos nur en malproksima futuro, kiam la komunismo estos venkinta.
En GDR longan tempon estis malpermesate organizi Esperanto-societon. Nur en 1965 ekeblis fari tion ene de la "Kulturligo" (Kulturbund, amasa organizaĵo por kulturaj aferoj).
Ekonomio[redakti]
La ekonomio de GDR sufiĉe bonfartis. Laŭ raporto de Germana Federacia Banko el 1999 GDR havis fine de 1989 netajn ŝuldojn de 12 miliardaj dolaroj kontrau kapitalismaj ŝtatoj (pli ĝuste: kontraŭ bankoj kaj aliaj entreprenoj tie). Naciskale tio estas malalta sumo. Kontraŭ socialismaj ŝtatoj GDR havis postulojn de 4 miliardaj dolaroj. La enlandaj ŝuldoj de GDR sumighis je 13 % de la brutta nacia produkto. Komparu kun FRG.
Se nombroj tro abstraktas, ni imagu, ke GDR estus estinta membro de Eŭropa Komunumo. La brutta nacia produkto de GDR en 1988 sumiĝis je ĉirkaŭ 280 miliardaj germanaj markoj. Tio estis 8114 ekuoj pokape kaj ene de la tiama Europa Komunumo la naŭa rango malantaŭ Britio (9500 ekuoj) kaj antaŭ Hispanio (6130 ekuoj), Grekio (3800 ekuoj) kaj Portugalio (3090 ekuoj). Neniu opiniis kolapsontaj la ekonomiojn de Hispanio, Grekio aŭ Portugalio.
Paketoj[redakti]
Westpaket estis grava nocio en socialisma GDR. Familianoj kaj amikoj vivantaj en la kapitalisma okcidento pakete sendis la multajn ĉiutagaĵojn nur malfacile akireblajn en GDR: kafon, ĉokoladon, bak-pulvoron, ĝinsojn. En vilaĝo apud Berlino aparte multaj alvenis.
Laboro[redakti]
La laboremo de laboristoj en GDR ne estis tre granda, ĉar la salajroj ne estis altaj, krome la laboristoj estis ja laŭ leĝo la posedantoj de la fabrikoj, kial do labori, se oni estas jam la ĉefo, ĉu?
En GDR ekzistis eĉ la devo labori, do kion fari kun nelaboranta pigrulo? Oni simple metis ilin en prizonon, kie ili ĉiutage laboris en iu fabriko aŭ en minejo ktp...
Malsamoj al Sovetunio[redakti]
Soveta kaj komercista funkciulo el GDR interparolas pri la problemoj de la varodisdonado.
La soveta funkciulo: " La disdonado de la varoj ĉe ni okazas laŭ severe sciencaj principoj de laŭplana ekonomio: ekz. sur la tereno de Moskvo 14 %, tereno Lenigrado 12 % , Uralo 8%, ktp..."
"Tio estas ĉe ni pli simpla", respondis la funkciulo el GDR, "ni ĉion transportas al Berlino, kaj de tie ĉiu transprenas ĝin.
Malsamoj al Japanio[redakti]
Partifunkciulo lasas klarigi al si de japana manaĝero la motivojn por la alta labora etoso en Japanio.
"La japanoj laboras tri horojn por la imperiestro, tri horojn por Japanio kaj tri horojn por si mem."
La partifunkciulo tuj sentas faciligon: "Estas tute same kiel ĉe ni en GDR. Imperiestron ni ne havas, kaj Japanio ne koncernas nin."
Akiroj[redakti]
Laboristoj kaj kamparanoj lernis pafadon, radiotelegrafiadon, flugadon, aŭtostiradon. Por defendi siajn akiraĵojn.
Kulturo[redakti]
Karakteriza eco de la amaskomunikiloj de GDR kaj de la universitatoj kaj en la fabrikoj kaj en la agrokulturo estis, ke ili ĉiam devis esti superoptimismaj. Pesimismo estis la plej terura krimo, kiun ĵurnalisto aŭ verkisto aŭ sciencisto aŭ laboristoj kaj kamparanoj povis permesi al si en GDR. Ke io ne eblis, tio ne eblis, spite al ĉia pli bona scio. Realismon oni postulis nur surpapere, en vero la politika buroo, la plej alta politika instanco de GDR, volis estis primensogata. Neniu volis scii, kio vere okazas en GDR. Tiu mem-ordonita blindeco estis unu el la kaŭzoj,kial GDR iam tiom subite perdiĝis de la mondomapo.
Sporto[redakti]
En kampadejo de la societo por sporto kaj tekniko la komandanto ordonas envicigon por la matena apelo.
- „Foje auskultu min, Mi havas malgajigan kaj ĝojigan sciigon. Unue la malĝojigan. Ni ricevis la ordonon ŝarĝi kvindek sakojn kun sablo. Kaj nun la ĝojiga sciigo. Ni havas nek sakojn nek sablon.“
Scienco[redakti]
Iu fariĝis scienca akademiano en GDR plej malofte dependis de tio, ĉu iu kapablas aŭ ne kapablas por tio. Aliaj kriterioj multe pli gravis. Ekzemple la aneco al la komunisma partio, ĉu la familio inter funkciuloj havis influon aŭ ne, ĉu la estonteca akademiano estas politike fidinda ktp....
Aflabeco en GDR[redakti]
Matene la GDR-ĉefo Honecker ellitiĝas, iras al la fenestro kaj salutas la sunon: Bonan matenon, kara suno. Ĝi respondas: Bonan matenon, kamarado ĝenerala sekretario de la Socialisma Unuecpartio de Germanio kaj prezidanto de la ŝtata konsilio de Germana Demokratia Respubliko. Vespere Honecker salutas denove: Bonan vesperon, kara suno. Respondas la suno: Forfikiĝu, fekulo, nun mi estas en okcidento!
Muziko[redakti]
Oni devas diri ke la propaganda muziko de la GDR estis elstara! Oni ne povis auskulti himnon "Pioniere, Voran!" kaj ne lamenti ne esti ano de la junaj pioniroj. Kaj tiu "Bau auf"-kanto ankaŭ estis bonega... Kaj ni pensas, ke koncerne la definitivan paciĝon de l’ mondo Esperanto povas kaj devas ludi ĉefan rolon. Jen.