Orvelo

El Neciklopedio
(Alidirektita el George Orwell)
Salti al navigilo Salti al serĉilo
This God person.jpg

"Al li ne mankas defendo kontraŭ ofendo."

~ Zamenhof pri Orvelo

"Milito estas Paco. Libereco estas Sklaveco. Senscio estas Forto."

~ Orvelo

"Vi havas novajn mesaĝojn ĉe Абсурдопедия"

~ Абсурдопедия pri Orvelo

"Estas tempo rememori laŭte ke esperanto ne estas Novparolstila cenzurilo"

~ Pierre Pastedechouan

"Se vu subite ne komprenas to, vu por sempre ne komprenos to"

~ idisto pri vi, stultulo

"Estas aferoj, kiujn ni neniam kapablos kompreni..."

~ blondulino pri la supra diraĵo

"Esperanto ne estas la karikaturo de lingvoj, kiel supozite de Orwell en Newspeak"

~ Hans-Georg Kaiser pri Orvelo

"Nusen lingue es li maxim bon moderni instrumente por international komunikatione in li toti monde"

~ Novialisto

Georgio OrveloOra Velo (bonalingve "Duseksadiboĉo Brilmetalvelo", barbaralingve George Orwell) estis verkisto de feaj rakontoj pri politiko. Li skribis ĉefe en Novparolo, Marparolo, kaj Tokipono.

Oo.jpg

Orvelo kiel junulo servis la Britan Imperion en Birmo, kie li pafis elefanton, kaj poste en Aŭstralio (tiam nomata Oceanio), kie li instruis la ŝafojn kanti. Pro tio, li ricevis la rangon vicreĝo, kaj la dankemaj loĝantoj donis al li la kromnomon Granda Frato.

Skribante pri politikaj aferoj, Orvelo ĉiam pravis. Ekzemple, dum la hispana enlanda milito, li

En la jaro 1984, Orvelo malkovris la Malvarman Militon, kaj apogis la partion, kiu volis bruligi Moskvon.

En ĉi tiu mallonga artikolo ni volas limigi nin je temoj, kiuj la homon kaj lian sorton tuŝas plej proksime.


052b19 oas.jpg

Orvelo kaj Esperanto[redakti]

Banala afero, pri kiu lastatempe, en diverslandaj gazetoj, oni multe parolis, multe pli ol ĝi meritis.

Preskaŭ さiuj latinigistoj bone scias ke ni scias, ke Orwell konis Esperanton kaj eĉ aludas al ĝi en 1984. Cetere estas bona eblo ke en tiu libro la ŝtato ekuzis mal-prefikson por adjektivoj por malriĉigi la lingvon. Malgraŭ tio, la lingvo "Newspeak" apenaŭ similas al Esperanto. Ĝi pli similas al Basic English...

Heroldo diras, ke Marto, de Dec. 1924, nin sciigas ke D-ro Zamenhof antaŭ ne longe skribis pri tiu jene:

Mi eksentis ke mi bone scias, ke iel estas klara, ke okazis tri signifaj aferoj dum la juneco de Orwell, kiuj influis lian impreson pri Esperanto. La unua estis en 1927, kiam Orwell vizitis sian onklinon Nellie Limouzin, kiu tiutempe loĝis kun konata Esperanto-aktivisto Kiu (konata kiel Lando) en Parizo. Limouzin kaj Adamo uzis Esperanton kiel lingvon. Dua fonto estis amiko de Orwell, kiu vojaĝis al Parizo kaj volis tie lerni la francan, sed devis foriri de sia loĝejo, ĉar liaj geluigantoj parolis nur Esperanton kaj vivis laŭ la tiama Esperanto-ideologio, kiu estis pli akra ol la nuna. Trie estis gesinjoroj Westrope, samideanoj de Eugene Adam kaj posedantoj de librovendejo en Hampstead, kie Orwell laboris en sia juneco.

Pli frue oni pensis, ke ni povas do esperi, ke la esperanta fonto de "novparolo" estas nedubinda : ties ĉiama ekzemplo estas la formado de la vorto 'ungood', kiu sekvus la gramatikon de la Esperanta vorto 'malbona' kun negativa prefikso.[1]. La celo de novparolo estis klare difinita de Orwell kiel malriĉigo de la vortotrezoro por malhelpi ian kritikon kontraŭ la sistemo (kiel Bonalingvismo). Tio iom similas bonalingvan Esperanton, kies devigo kunligi radikojn kaj afiksojn malmultobligas la vortaron.

Preĝo al Sankta Orvelo[redakti]

Ni preĝu al George Orwell!
Li evitos, ke ni transformiĝu en kolbasojn kaj ŝinkojn.
Li savos nin en sia farmo!

Famaj diraĵoj[redakti]

WORLD1984.GIF
  • "Viro povas ekdrinki ĉar li konsideras sin fiaskinta, kaj poste malsukcesi des pli komplete pro la drinkado. Ĝuste la sama afero okazas al la angla lingvo."

Kuriozaĵoj[redakti]

  • ĉu vi scias, ke Orwell mem estis socialisto? Kaj ke li restis socialisto post la verkado de "1984"?

Rimarko[redakti]

Ĉu li opinias, ke maljunuloj ĝenerale ne kapablas klare pensi? Kia maldeca ulo!

Aliaj veloj[redakti]

Avelo - bevelo - brigvelo - helvelo - juvelo - karavelo - maksvelo - malŝvelo - nivelo - novelo - pipskovelo - riverŝvelo - skovelo - ŝvelo - velo

Referencoj[redakti]

  1. Anonimulo kolektas sekretojn de esperantistoj.


La senhumura Vikipedio havas artikolon pri Orvelo.