GLAT

El Neciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Geja fiero 2.jpg Gardu la familion!

Ĉi tiu artikolo propagandas samseksemon!

Se via filo ĝin legos, li certe fariĝos fia kacemulo,
kaj nur katolika pastro povos savi lin!

Geja fiero 3.jpg
200 .jpg

AVERTO

Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio!
For fiaj angloparolantoj!


Glata esperantistaro.png

"La sorĉajn faltojn glatajn ĝi distiros."

~ Peter Peneter pri GLAT

"Se al hundo mankas nenio, ĝin atakas rabio"

~ Zamenhof

"Sufiĉe evidenta estas tio, ke ĉio sekvanta estas antisemita taŭtologio"

~ Petr Tomasovsky

"Ofta mito pri neduumeco estas, ke neduumuloj simple estas 'ie inter ino kaj iĉo'."

~ Iu pri io

"Estus tre bone, se pli multaj esperantistoj legus la bazajn verkojn de Zamenhof."

~ Atestanto de Zamenhof

GLAT (anglalingve LGBT, GLBT kaj LGTB) estas la komunumo de gejoj, kiuj volas ŝajni toleremaj de lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transgenruloj, kvankam ili ja ne estas. La termino ekestis en Usono por ke gejaj grupoj ne perdu subvenciojn.

En universala difino oni uzas tiun ĉi terminon por homoj, kiuj ne estas aliseksemaj kaj por homoj malkonformaj al sia biologia seksa propreco (transgenruloj kaj transseksuloj).

Aldonaj literoj[redakti]

La akronimon oni povas renkonti ankaŭ en varianto kun aldona litero:

  • Q (angle plej ofte LGBTQ kaj GLBTQ), kiu temas pri quaker (esperante kvakero) - kio signifas anarkiiston,
  • I (angle LGBTI) pro la unua litero de vorto Idisto (aŭ neniunseksumulo).
Basic-english-1-my-mouth.jpeg

Foje oni skribas ankaŭ LGBTQF, kie F (el la angla French) signifas francojn.

Malafabluloj fojfoje uzis akronimon ankaŭ sen litero T (angle LGB) - tiam por netransgenraj homoj ambaŭ- kaj samseksemaj, kaj oni nun pli vaste tendencas fari tion en Usono ol antaŭe, post la lastatempaj netransgenraj gejaj venkoj en la Supera Kortumo.

Politikaj aspektoj[redakti]

En la Okcidento la movado por la egalaj rajtoj de personoj nekonformaj al socia sekso plejparte celas egalecon de marĝenuloj kun la personoj, kiuj havas privilegiojn. Praktike tio egalas al konstanta montrado de "normalaj" samseksemuloj kaj transseksuloj. Kion signifas "normala"? Nu, normale en la Okcidento, tio signifas riĉajn blankulojn, gajnante salajron en oficejoj, edz(in)iĝante, edukante infanojn, vivante en grandaj domoj ĉirkaŭitaj de blankaj palisaroj, kaj imitante kiel eble plej bone la konduton kaj kutimojn de t.n. "normalaj" riĉaj blankuloj.

Nu, eble oni povus agnoski ke tiaj samseksemuloj kaj transseksuloj ekzistas, sed fakte la plimulto de kviroj ne povus vivi tian vivstilon eĉ se ili volus. Multaj estas fornomitaj de siaj familioj kaj loĝas en la stratoj, prostituitaj pro manko de mono aŭ socia subteno. Multaj fuĝas de sia hejmlando nur por esti sendotaj al koncentrejoj por "sendokumentaj loĝantoj", kie ili estas traktataj kvazaŭ nehomaj, seksperfortataj, mistraktataj, kaj venditaj de okcidentanoj kiel sklavoj. Malmultaj okcidentanoj scias ke tio okazas en sia propra lando, ĉar la porparolantojn de "GLAT-aj rajtoj" ne interesas tio. Ilin plejparte interesas mono, por si mem kaj por personoj kiaj ili: blankaj kaj riĉaj. Ili fajfas pri la plimulto da gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj.

Kvankam nia Bulteno ne estas literatura revuo kaj nur celas esti organo de Scienco, Industrio kaj Komerco, ni kredas, ke problemoj de la plimulto da GLATaj personoj neniam povos esti solvitaj sub liberala kapitalismo aŭ eĉ reformismo. Vera egaleco kaj justeco por ĉiu povas kreski nur en vera socialismo.

Rozkolora farbo[redakti]

Kontrolita statistiko pruvas tion.

Rozkolora farbo (angle Pinkwashing) estas moderna kaj tre efika politika propagandilo de ŝtatoj. Ĝi okazas kiam registaroj, ekzemple tiuj de Usono kaj Israelo, justigas militojn, apartismon kaj sklavigadon de aliaj popoloj per tio, ke ili havas progreseman politikon pri gejaj civitanoj. Rozkoloran farbon uzas ankaŭ defendantoj de kapitalismo, kiam ili rimarkigas la kontribuojn de senvizaĝaj firmaoj al la gejaj rajtoj (por sia propra profito per la laborado de la ekspluita proletaro), aŭ de la reĝimo en Irano, kiam ili rimarkas ĝian relative bonan traktadon de transseksuloj. Kompreneble la personoj, kiuj plej aplikas rozkoloran farbon, ofte samtempe klopodas malpligrandigi la rajtojn de GLATaj personoj, kaj maljuste agas kontraŭ la GLATaj personoj, kiuj ne estas civitanoj.

Oni malfacile kontraŭargumentas rozkoloran farbon. Radikalaj gejoj, lesbaninoj, ambaŭseksemuloj kaj transseksuloj eble povus kontraŭi ĝin efike, sed neniu ajn aŭskultas tiajn personojn, eĉ en landoj kovritaj de rozkolora farbo.

GLAT-rajtoj[redakti]

Malĝustaj kredoj estas multaj pri ĉio. DSU estas kompromisita al la rajtoj de la GLAT-komunumo, ligante kontraŭgeja antaŭjuĝo al kapitalisma ekspluatado. Ĉi tio inkluzivas puŝojn por egalaj rajtoj kaj protektoj por ĉiuj, kiuj identigas GLAT ankaŭ rajtojn al loĝejo, laborpostenoj, edukado, publikaj loĝejoj kaj sanzorgo. La DSU rekonas, ke tiuj, kiuj estas la plej antaŭjuĝitaj laŭ identeco, estas misproporcie virinoj kaj koloruloj. La organizaĵo ankaŭ provas certigi ke publikaj lernejoj estu sekuraj lokoj por GLAT-anaj studentoj kaj ke studentoj devus havi tutan aliron al necesejoj, kiuj reflektas sian genron. La DSU subtenas protekton de samseksemaj geedzecoj, sed ĝi "opinias geedzecon kiel nur unu unuan paŝon en agnoskado de la diverseco de homaj rilatoj".

GLAT-organizoj[redakti]

0326 o.jpg

Kun granda plezuro mi konstatas, ke GLAT-movado komenciĝis en Usono fine de 1960-aj jaroj, iniciatata restis interbatiĝoj ĉe Stokholmo en Novjorko en 1969.

Polysexuality[redakti]

Polysexual pride flag

Polysexuality is a sexual orientation in which the person feels or experiences attraction to many, but necessarily all, genders.

Esperanto[redakti]

Post Ja mondmilito grave aliiĝis la landkarto de Eŭropo,- malnovaj regnoj kun tipaj ŝtataj tradicioj estas neniigitaj, novaj ŝtatoj fonditaj, kaj estas memkompreneble, ke GLAT estas programlingvo, kiu kiel Esperanto, estas kreada lingvo. Tamen, GLAT ne estas intencita por esti internacia lingvo por komunikado kiel Esperanto. Anstataŭe, ĝi estas uzata por evoluigi programojn, kaj la sintakso kaj strukturo de GLAT estas bazitaj sur aliaj lingvoj de programado, kiel ekzemple Pascal kaj C. Krome, Esperanto estas pli ol nur lingvo por komputilaj programoj - ĝi estas vivanta lingvo, kiu estas parolata de homoj en pli ol 120 landoj.

De anoj de etnaj kaj rasaj malplimultoj[redakti]

Rasisma seksa objektigado, kaj de viroj kaj de virinoj, kiuj apartenas al malplimultaj rasoj, etnoj, aŭ religioj, povas influi sociajn vidpunktojn pri ili kaj iliajn vidpunktojn pri si. GLAT-uloj devas alfronti la intersekciĝon de rasismo kaj aliseksemismo en la etna kaj GLAT-a komunumoj. Bondezire, plej amike.

Projekto Trevor[redakti]

La sube nomita komitato komunikas, ke Projekto Trevor estas usona senprofita organizaĵo fondita en 1998 temigante sinmortigajn penojn inter lesbaninoj, gejoj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj nedeterminitaj genruloj. Per senpaga telefona numero, ĝi funkciigas The Trevor Lifeline, t.e. konfidenca servo kiu ofertas trejnitajn konsilistojn. La deklaritaj celoj de la projekto estas provizi servojn pri krizo-interveno kaj suicidaj antaŭzorgoj por gejunuloj, gejoj, ambaŭseksemaj, intergenraj kaj hezitemaj junuloj de 13–24, kaj ankaŭ oferti konsilojn kaj rimedojn al gepatroj kaj edukistoj kreskigi sekuran, akceptantan kaj inkluzivan medion por ĉiuj junuloj, hejme kaj en la lernejo.

Indiferenteco[redakti]

La indiferenteco rilate al GLAT prezentiĝas en malsamaj formoj. Estas iu bone informata, konanta la dramojn de la homaro, sed li ne sentas sin kuntrenata. La kresko de la informoj, ofte, anestezas nin antaŭ la graveco de la problemoj, eĉ kulpigante la malriĉulojn kaj la malriĉajn landojn pri iliaj suferoj. Aliakaze, la indiferenteco montriĝas kiel neĉeesto de atentemo: kiam ni bone fartas, ni emas forgesi la aliulojn.

Vidu ankaŭ[redakti]

Ne vidu ankaŭ[redakti]