Franca dialekto
ALLONS EN₣ANTS DE LA PUTINARIE!!! Tiu ŝi ârrtikólo havas multajn frrançajn aferrojn! Ĵì tûte nè ŝátas bânon, usonanojn aŭ akuzativon. La aŭtôrro devìs mânĵi multajn brriôchojn kaj drinki champanon. Atentu! Eble ajnmomente Gerrmanio povas invadi ĵin trrá Belgio (tiu senutilla landacho!)! |
||
"Miə dajəlekto estəs tje"
- ~ Usonano pri dialekto
"Dialekto estas alia afero ol vi imagas"
- ~ iu ajn al Usonano
"Franca lingvo estas tre malfacila"
- ~ Studunto pri franca lingvo
"En la franca Ameriko, ni komprenas chiai francstiloi. Ech la
pariza ;-) "
- ~ kanadano pri la franca
"Draŝi fojnon"
- ~ Zamenhof pri iu ajn
"Tiu mizerega latinida ĵargono, tiu malbona mutiligo de latinaj vortoj, tiu lingvo kiu devus respekti sian pli maljunan kaj pli noblan fratinon, la italan, tiu lingvo kiu posedas la naŭzan nazalon en, on, un kaj la singultecan, ne-elparoleblan malagrablan akcenton je la lasta silabo, dum ĉiuj aliaj lingvoj havas la dolĉan kaj trangviligan efikon per longa antaŭlasta akcento, tiu lingvo en kiu ekzistas nenia ritmo sed nur rimo..."
- ~ Schopenhauer pri franca lingvo
"Franclingvanoj rimarkos ke neniu frazo estas en ĝusta franca lingvo"
- ~ Arno Lagrange pri ĉi tiu artikolo
"La franca sonas geje"
- ~ germano pri la franca lingvo
"France (kisar -): (Videz che kisar France)"
- ~ idisto
" Li ŝtelas de najbaro, por doni al altaro"
- ~ Zamenhof pri tute alia afero
La frança, tio estas unu hida dialekto de l' Esperanto kun la gramatik' simpligita. La tre malbelsona dialekto naskiĵis ie en l'Eŭropo, kaj ĵiaj uzantoj sin nomas la franzistoj. Ĵin estigas la unuaj silaboj de latinaj vortoj, tralegitaj de ebrianto, kiu havas nazkataron kaj mallakone parolas. L' ortografi' frança estas pli logika eŝ ol l'angla.
La longue fràçaise[redakti]
AŬSKULTU, PATRIINO...
Post longa pripensado, longa kiel fazanvosto, mi alvenis al tiu ĉi saĝa konkludo, saĝa kiel Salomono mem, ke la aŭtoro de ĉi tiuj linioj estis ja unua-vide alte-kontenta pri la longue fràçaise c'est la foue du ma sonne m'ai fit. Dupres mes onges curesque n'as pas tes liques un fratte l'est. Ma nure pusse donc la ritte des les outres roc.
Istori'[redakti]
Karaj samcelantoj!
La frança estas juna lingvo, kiu naskiĵis el la "francien", speco de langue d'OÏ parolata en Ile de France (regiono ĉirkaŭ Pariz') antaŭ kiam franciaj filozofoj establis la Françan (16-a jarcento).
La oficiala franca lingvo devenas de la vario de la luarregionaj _dialektoj_, kiun oni parolis en la koro de la reĵo de Francio, Francisko la 1-a. Ĝi riŝiĵis dum la historio per vortoj venantaj de multaj aliaj lingvoj kaj regionaj dialektoj.
Sitoire[redakti]
Altestimata Prezidanto,
Deris la sitoire, Lasar Louis Zamenhoff s'est apeté un randail de Che Guevara ou un tommuriste équit dissut avec une paurille et un minceau. Des brenifestations ont eu rieu semid'hui dans de nosequises vites pelles qu'anutté Paris Hilton. C'est fien, raintebant on a dous une conne vulicienne et on teut se désitteriquisser de ce confut roup retocher à nos simituliquités.
Evolu'[redakti]
En sia evolu' el Latino la frança lingvo perdis multajn sonojn kiuj distingis apartajn vortojn latinajn aŭ ĝermanajn (Ĥlodvig kuntiriĝis ĝis nura [lwi], Louis); la francaj vortoj iĝis konsiderinde pli mallongaj – sed aperis multe da samsonaj vortoj:
- [sã] : cent, sang, sans ( s'en, c'en)
- [sɛ̃] : sain, saint, sein, seing, cinq, ceint...
- [mɛr] : mer, mère, maire
- [swa] : soi, soie, soit
- Si six scies scient six cyprès [si si si si si siprɛ], chaque scie scie son cyprès (se ses segiloj segas ses cipresojn, tiam ĉiu segilo segas sian cipreson).
Ni povus facile montri, ke ia konfuz' oportunas por kalemburi, sed ĝi povas ĝeni en normala komunikado. Segve la skriba lingvo reprenis iujn el la perditaj latinaj sonoj, malkonfuzante la samsonajn vortojn almenaŭ por la okul': la malnovfranca doit respondis al la latinaj digitus (fingro) kaj formoj de la verb' debere (devi); la skribistoj reenŝovis la (mutiĝintan) g en la substantivon, tiel ke doigt skribe diferencas disde le doit, il doit – gvankam ili ĉiuj plu sonas [dwa].
ALDONO AL LA HISTORIO PRI ALILANDAJ LINGVOJ[redakti]
Al la postoficejo de la sveda ĉefurbo iam venis letero adresita al Sophie Reine de Suède. La poŝto resendis al la sendinto en Paris la leteron kun notado : « Sophie Reine ne estas trovebla en de Suède ». « de Suède » estas nomo de Stokholma hotelo.
— Tiu anekdoto rememorigas al mi ke iafoje angla sinjoro dezirante plendi al la direkcio de francaj poŝtoj, sendis leteron kaj sur la leterkovrilon li skribis la sekvantan adreson :
General Postmaster
Paris-France
Tri monatojn poste, la letero jani faris la tutan travojaĝon de Francujo, kaj ĝi revenis al la sendinto kun la mencio La generalo Postmaster estas nekonata.
Internaciec'[redakti]
La franca... nu, kion diri? Ĝi estas preskaŭ egala al la germana aŭ rusa, tamen kun granda malpezeco... Iomete frivola lingvo estas la franca.
Do ni vidas, ke ni foje renkontiĝis kun ĉino kaj japano. Ambaŭ ili parolis france. La japano sciis la chinan iom, kaj la chino tute ne la japanan. Ili montris al mi, kiel ili povas interkompreniĝi per fikcia skribo en la mano.
Ni memorigas ke, ni demandis ilin, ĉu ili pli bone interkompreniĝas tiel, ol per la franca. Ambaŭ ridis kaj respondis: per la franca. Ili ankaŭ klarigis, ke multe helpis ilin en la fikcia skriba interlingvao la fakto, ke la japano iom scias la ĉina: li skribis la ideogramojn ne en la japana vortordo sed en la ĉina.
La França en Rusi'[redakti]
Kiam en Krakovo nia kara Majstro forlasis sian oficialan rolon, li emocie diris: Laŭ sciigoj el Ĝibraltaro, Sachs asertas, ke ni rakontas, ke iam oni demandis al Puŝkin, ĉu la rusin' kun kiu li interparolis sufiĉe longe, efektive estas tiom inteligenta, kiel oni opinias en ŝia medio. "Mi ne scias, ni interparolis france" -- respondis Puŝkin.
La França kaj la angla kiel fremdaj lingvoj[redakti]
Do la praktika konkludo estas ke mi volas aldoni ankoraŭ duan maksimon, pli specialan, kiu ŝajnas al mi same grava por la kunvivado de la homoj: Denaskaj anglalingvanoj, kiuj parolas en la franca lingvo, parolas ĝin kun absolute perfekta charmo. Ĉiuj sinceraj francoj konfirmos al vi tion. Sed se vi volas paroli la _anglan_ laŭ Manifesto de Prago, t.e. relative komprenebla por franco, tiam auskultu Sinjorojn el Ĉilio (kiu laŭdire tre bone parolas la anglan), Yasser Arafat, Leo Trotsky aŭ iun aktoron, kiu ludas la rolon de meksika vakero, kaj provu iom imiti tiun el tiuj modeloj, kiun vi preferas. Sed chefe: ne forgesu _konvene akcenti_ la lastan nemutan silabon. 8-)
Quiel paroli[redakti]
Ni restu momenton sur la tero! Kion al ni diktas la prudento ? Kio estas ĉiamaniere kaj dekomence klara ?
Per letero al « Le Soir », kiun tiu ĉi gazeto pubiikigas la 11-an de aŭgusto la « Ido-Kontoro» sciigas, ke la parola franca estas simple la skriba franca sen konsonantoj. Kiam oni skribas la parolan francan fonetike, oni nomas tion la pola lingvo.
Prononco[redakti]
- Prononci i kiel j [1]
- iam → jam
- Prononci kv kiel gv [2]
- akvo → agvo
- Ne prononci h [3]
- Homo → omo
- Mi havas hundon → Mi avas undon
- Prononci e nazale (pli malferme, do preskaŭ kiel a), precipe antaŭ n kaj m
- vendi → vãdi, atento → atãnto, inteligenta → inteligãnta, membro → mãmbro
- Prononci am aŭ an nazale [4]
- ami → ãmi, NEEBLE kiam sekvata de vokalo! esperanto → esperãnto (aŭ, pli malbone: esperãto)
- meti la akcenton en la lastan silabon
- esperanto → esperanto
Danĝer'[redakti]
La frança estas nek malgranda lingvo de la mondo nek estas endanĝerata en Kanado. Jen la faktoj. Male, la frança estas preskaŭ tiel danĝera kiel la angla al malgrandaj lingvoj. Jam sufiĉe longe tiu skandalo daŭris.
Knabinoj[redakti]
Franclingve la vortoj indikantaj inojn tre rapide makuliĝas per fiaj asociaĵoj; tial, se vi bezonas uzi vorton por "knabino", zorgu ke ĝi estu tre precize determinita: ne simple "fille", sed "jeune fille" (juna knabino -- "juna" nenion diras pri ŝia aĝo, tio nur avertas, ke oni _ne_ celas la fian sencon), aŭ "votre fille" (via filino, ĉar la franca konfuzas "filino"n kaj "knabino"n) ktp.
Gràmàtique[redakti]
Vidu ĉefartikolon Francalingva gramatiko
Eble oni diros: Ah, bien, la gramatike fransaize est tre confuze, me, ĵe pruve done une eksplikasion pri elle.
Demand' pri la frança[redakti]
Ĉu oni maltrangviligu, ke la frança kaj aliaj lingvoj preferas minusklajn komencliterojn por lingvonomoj kaj ke 'français' bezonas subhokon?
Franique[redakti]
Ni volas, forgesi ĉion, kio disigas la diversajn naciojn, ni volas m emori, ke ni ĉiuj estas fratoj, membroj de la sama familio, ke ni havas komunan celon, la progreson de la homaro, ni volas rememori, ke ne nur la individuoj, sed ankaŭ la nacioj tute ne povas vivi kiel izolituloj, ke des d'un franique mes nolles rullées, la piticolle fut la tisse des quiçogne en et site.Son les ultiques messes, ron et gonfré, empîque fiticasse d'irite sère. On a décennent agris que le sou de la fessenquiellement constipuré de tière et de cliche. Une éritude ménieuse penée par des gutons vestipaires, reuls boyant la taquacité d'anupiser la gève des lantes, sévèbe que mette noullait êpre a l'opirine des fomissurement ronaiques des chélères.
La belga dialekt'[redakti]
Oni povas diri ke franca Reĝo tre bone sciis, ke brazilaj esperantistoj el San-Paŭlo asertas, ke la belga dialekt' estiĝas kiam la françan oni legas kiel tonan lingvon.
La kanada dialekt'[redakti]
Okupiĝante pri tiu fenomeno mi konkludis, ke la kanada franca estas simple malbona angla, kiun uzas belgo kun minuskompleks'.
Provenca dialekt'[redakti]
La provenca estas mezepoka franca, prononcata de geamantoj en lit'.
Esperanto kaj la franca[redakti]
Kancelero de arkidiecezio de Čikago, pastro F. J. Barry, publikigis jaran raporton, kiu montras, ke Ministro pri Financoj k Ekonomio deklaris, antaŭ kelkaj tagoj, ke estas ia rilato inter Esperanto kaj la franca. La franca dialekto ne estas rekte rilata al Esperanto, ĉar Esperanto estas arta lingvo, ne evoluigita el iu antaŭa lingvo. Tamen, kelkaj vortoj en Esperanto estas pruntitaj el la franca lingvo, kaj multaj esperantistoj parolas la francan lingvon aŭ lernas ĝin kune kun Esperanto.
Esperantigo per traduko[redakti]
Principe aprobindas la strebo minimumigi la nombron de radikoj produktante nomojn el aliaj nomoj aŭ eĉ komunaj radikoj: «Ĉampanio» [W] (la lando de ĉampano) — kontraste al la radigvorto «Ŝampanjo» (aŭ skribisme «Ĉampanjo», laŭ la PIV-oj); «Turlando» [W] (la lando de Turo, Tours) por Touraine; «Maniko» por la Manche.
Tamen tiu metodo estas evitinda, se la rezulta nomo estas nesufiĉe specifa. Ekz-e Blanka Monto por Mont Blanc [mɔ̃blɑ̃] estas tute fuŝa: ĉiu lando havas siajn Blankajn Montojn — kiel la usonaj the White Mountains aŭ la ĉeĥia monto ĉe kiu okazis la fatala Blankmonta batalo. La pliparto da lingvoj ne tradukas Mont Blanc, sed lasas ĝin en la formo franca (tiel en angla, germana, pola...). Simile faras la rusoj (Монблан) — eĉ en Esperanto (Monblano). La esperantigo PIV-a estas same maltaŭga, kiel esperantigo de Kartago per Novurbo.
Kelkaj nomoj deriveblas per retroformado: eĉ se malmultaj alilandanoj scias, kio estas Artois, multaj ja scias kio estas arteza puto — kaj tio helpas memorfiksi la nomon Artezo.
Esperantigo tra latinigo[redakti]
La franca lingvo estas lingvo latinida, kaj multaj ĝiaj loknomoj devenas el la epoko romia; Latino estis la lingvo de la mezepoka klero, kaj tiamaj kleruloj kaj moŝtuloj havis latinan varianton de sia nomo. Ĉar Esperanto kelkrilate pli proksimas Latinon ol la francan, kelkajn nomojn oportunas esperantigi tra Latino:
- la France ← Francia → Francio
- Descartes → Cartesius → Kartezio
- Louis ← Ludovicus → Ludoviko
- François = Franciscus → Francisko
- Rhône [ʁon] ← Rhodanus → Rodano [W]
Ne ĉiam latinaĵoj bonvenas. Mi trovas strangaj la formojn
- Cahors ← Cadurcum → Kadorso [M]
- Besançon ← Vesuntio → Bizontio [W, P2]
Se Alençon [alɑ̃sɔ̃] estas Alensono [PIV], kial la rimanta Besançon [bəzɑ̃sɔ̃] ne estu Bezansono ?
El la latina Vienna la PIV-oj faras nomon «Vieno» por 3 lokoj; la nomo de la aŭstria estas tro enradikiĝinta, sed la franciajn (Vienne) eblus diferencigi laŭ la prononco [vjɛn]: Vjeno.
Simila problemo aperas ĉe
- Valesia = Valais = Valezo (svislanda kantono)
- Valesia = Valois = Valezio (en Francio)
La nomo Valois estus pli rekonebla en Valuo ol el en Valezio (t.e. en la paro Valezo — Valuo oni tuj vidas, kiu estas kiu; dum en la paro Valezo — Valezio la elekto de la signifoj estas arbitra decido). Preskaŭ ĉiu moderna, progresema homo aprobas Esperanton!
Trialingvaj[redakti]
Iuj fremdaj nomoj konservas la formon de sia fontolingvo; aliaj iel franciĝas. Ne estas klara regulo pri tio — nek france, nek esperante.
Ekz-e la enciklopediisto d'Holbach ankaŭ franclingve retenas la germanecan prononcon de la lasta konsonanto: [dɔlbak], kaj lia nomo estas traktata kiel germana, do Holbaĥo. Aliflanke la nomo de la firmao Schlumberger ricevis francan prononcon [ʃlœ̃bɛʁʒe], kiun imitas ĝiaj sonformoj angla [ˌslʌmbərˈʒeɪ] kaj rusa (Шлюмберже); tial konvena esperantigo estus Ŝlumberĵe(r)o.
Simile pri Ejfelo, Ŝvarco, Varingjeno, Luksembugo unuflanke, kaj Sarkozi' aliflanke. Ajaccio havas francigitan sonformon en la franca, sed la originalan Ajaĉo [FE] en Esperanto.
Skribismo[redakti]
La originale francan konfuzon de la sonformoj la esperanta sontransskribo ankoraŭ pligrandigas, ĉar malsamaj francaj fonemoj iĝas unu fonemo en Esperanto. Ekz-e la esperanta kan respondas al [kan], [kɑn], [kɑ̃]; kp
- Cannes [kan] est une ville française située dans le département des Alpes-Maritimes.
- La Canne [kan] est une rivière française de deŭième catégorie.
- Maurice Édouard Kann [kan] était un banquier et collectionneur français.
- Gilles Kahn [kan], chercheur français en informatique.
- Caen [kɑ̃] est une ville du nord-ouest de la France.
- Camps [kɑ̃] est le nom de deux anciennes communes françaises.
Heroldo diras, ke ni ne troigu ĉi tiun problemon: ja tutegale ekzistas multegaj samnomuloj (la franca Vikipedio entenas artikolojn pri 27 ges-roj «Kahn»); tamen iujn tio ial ĝenas, kaj ili preferas disingigi la nomojn Kanno kaj Kaeno. Ke Kanno ekzistas kaj en Italio, kaj en Francio; aŭ ke Kaeno iĝas tre simila al Kajeno (Cayenne [kajɛn]) ilin ne ĝenas.
Simile pri Izero = l'Isère aŭ l'Yser (gvankam la belgian eblus neprigi per la nederlanda y=ij=[ej]).
Pli sistema solvo estus la usona, laŭ la modelo Memphis (Tennessee) aŭ Aix-en-Provence, Aix-en-Diois, Aix-en-Ergny, Aix-en-Issart, Aix-en-Othe...
Kromosomoj[redakti]
Skribismo trudas ankoraŭ unu fremdaĵon, kiu franclingve ne ekzistas: la literon (kaj segve, en la okazo de Esperanto, ankaŭ la sonon) h : Hermito [P2] (franca matematikisto Ch. Hermite [ɛʁmit]) ktp.
En multaj vortoj skribismo sonigas mutajn literojn, ekz-e ĉiujn t en la vortoj Montrealo [W], Montparnaso [W], Montmartro [W], Montperlero [W].
Kronvortetoj (de, des, du, la...)[redakti]
Multaj francaj nomoj entenas determinilojn kajaŭ prepoziciojn: la Seine, d'Alembert, de Gaulle, La Rochefoucauld ktp. Ĉe esperantigo tiajn kromvortetojn oni povas
- simple forĵeti: Sejno ; aŭ
- alglui al la nomo: Lafonteno, Laroŝfuko, Dalemberto ; aŭ
- lasi senŝanĝaj.
Se ne estas speciala motivo, la 1ª maniero estas la plej bona; kaj la 3ª maniero estas evidente malbona (de, du, des, la kolizias kun la komunaj vortoj esperantaj, kaj la limoj de la nomo estas malklaraj). Tamen la 2ª maniero fojfoje estas oportuna.
Ĉe multaj nomoj la kromvorto(j) estas perceptataj kiel nedisigebla parto, kaj pruntata en aliajn lingvojn en ilia formo franca. La artikolo de la Seine malaperas en traduko rusa (Сена), aŭ iĝas tradukita en teksto angla (the Seine); male, la nomoj La Rochefoucauld aŭ La Rochelle konservas sian francan La ankaŭ ruse kaj angle; tial Laroŝfuko kaj Laroŝelo estas pli rekoneblaj ol Roŝfuko aŭ la PIVa Roĉelo.
Estas nekredeble ke iu rapida klarigado montras al ni ke kuna skribo helpas eviti homonimion. Se oni esperantigas la nomon de Gaulle per de Golo aŭ skribisme per de Gaŭlo, tiam la derivaĵoj gola, golismo aŭ resp. gaŭla, gaŭlisma pensigas pri goloj aŭ etno (gaŭlismo similas francismon aŭ rusismon). Male, la SAT-manieraj transskriboj Degolo, degola reĝimo, degolismo estas nemiskompreneblaj.
Cetere, la kuna skribo de tiaj nomoj estas sufiĉe kutima en la franca lingvo: Delacroix ← de la Croix. La malkuna skribo povas marki nobelecon (du Pont kontraste al Dupont), sed pri ĉi tiu nacilingva apartaĵo oni en Esperanto ne insistu, kaj se necesas, esprimu ĝin alimaniere (ekz-e per malimplica noto). Normale oni ne markas tion: nek por von Bismarck, nek por van Beethoven ktp; aŭ kunskribas: Donĵuano, Donkiĥoto, Ĉingisĥano.
La dirita ne koncernas kombinitajn nomojn kiel Tuluz-Lotreko (Toulouse-Lautrec), Ĵan-Ĵako (Jean-Jacques), Bulonjo-ĉe-Maro ktp. Tio tamen jes koncernas la nomojn kun netradukita Saint- (Sansimono, Sentetieno) — krom se oni tradukas tiun Saint- per Sankt-, Sankta.
Transskribo de liter(kombin)oj[redakti]
Ĉi-sube ne reaperas la transskriboj jam listigitaj kiel senproblemaj aŭ evidentaj.
ae, aë
- a : Staël [stal] → Stalo, Saint-Saëns [sɛ̃sɑ̃:s] → Sansanso;
- aŭ skribisme ae : Caen [kɑ̃] → Kaeno
ai, ay
- se [ɛ] aŭ [ɛ̃], tiam e : Aimé → Emeo, Voltaire → Voltero [W], La Fontaine → Lafonteno [P2]; Fresnay → Freneo, Du Bellay → Dubeleo; Pays de Bray → Peidebreo
- se [aj], tiam aj: Raymond → Rajmondo
- aŭ skribisme ej (precipe mezvorte aŭ en mallongaj vortoj): Raynal [ʁɛnal] → Rejnalo, Say [sɛ]→ Sejo
au
- laŭsone o : Cauchy → Koŝio [P2], Jaurès → Ĵoreso [PGl];
- aŭ skribisme aŭ : Réaumur [ʁeomyːʁ] → Reaŭmuro [PIV], Auvergne [ovɛʁɲ] → Aŭvernjo [W]
c
- se [k], tiam k : Pascal → Paskalo;
- se [s], tiam s : Annecy [ansi] → Anesio;
aŭ skribisme c : Marcel [maʁsɛl] → Marcelo
- ç
- ĉiam s : Alençon [alɑ̃sɔ̃] → Alensono
ch
- se [ʃ], tiam ŝ : Chopin → Ŝopeno [PIV], Châlons → Ŝalono [FE], Rochefort → Roŝforto;
aŭ skribisme ĉ : Chartre → Ĉartro [M], Champagne → Ĉampanjo (Ŝampanjo, Ĉampanio) - se [k], tiam k : Christian → Kristiano, Bloch → Bloko
e
- se [ə], tiam e (precipe se ĝia forlaso kaŭzus maloportunan kunpuŝiĝon de konsonantoj) aŭ nenio : Charleville [ʃaʁləvil] → Ŝarlevilo
- se muta, tiam nenio aŭ e : Diderot [didʁo] → Dideroto; Baudelaire [bodlɛʁ] → Bodlero [PGl]; Rabelais [ʁablɛ] → Rabelezo [PGl]
- é, ê, è, ë
- ĉiam e : la Réunion → Reunio [W]; Orleano ; Sèvre → Sevro; Ampère → Ampero
- eau
- o : Beaujolais [boʒɔlɛ] → Boĵolezo [W], Beaufront → Bofronto [PIV], Baudelaire [bodlɛʁ] → Bodlero [PGl]
ei, ey
- laŭsone e : Reims → Remso
- laŭskribe (precipe mezvorte) ej : Jersey [ʒɛʁzɛ] → Ĵerzejo [W]; la Seine → Sejno [W], Beyle [bɛːl] → Bejlo; Talleyrand [tal(ɛ)ʁɑ̃] : Talejrando
eu
- o : la Meuse [møz] → Mozo [W], Périgueux → Perigozo [W]
- laŭskribe eŭ : Pasteur → Pasteŭro [W]
g
- se [ɡ], tiam g : Gaston → Gastono;
- se [ʒ], tiam
- laŭsone ĵ : Paul Gille → Paŭlo Ĵil [SAT]; aŭ
- laŭskribe ĝ : Gironde [ʒirɔ̃d] → Ĝirondo
- gh
- g : Le Bourghet → Leburgeto, Waringhien → Varingjeno [P2]
- gn
- nj : Boulogne → Bulonjo, Avignon → Avinjono [W]
gu
- se [ɡ], tiam g : Guignol [ɡiɲɔl] → Ginjolo [W], Lebesgue [ləbɛɡ] → Lebego
- h
- fakte ĉiam muta, tamen enŝovata pro skribismo: Hermite [ɛʁmit] → Hermito [P2]; vd ankaŭ ch, gh, lh, ph, th.
- i
- i : l'Isère → Izero [W]
- ie
- je aŭ ie : Waringhien → Varingjeno [P2]; Poitiers [pwatje] → Puatiero [P2]; Lavoisier → Lavuaziero (aŭ Lavuazjero)
- ieu
- io Montesquieu → Monteskio [SAT]; Richelieu → Riŝelio
il, ill
- se (escepte) [il], tiam il : Thionville → Tionvilo; Camille → Kamilo
- se [(i)j] (la eksa palata l), tiam
- skribisme jl : Versailles [vɛʁsɑj] → Versajlo [W]; aŭ
- laŭsone j : Mireille [miʁɛj] → Mireja [PGl]
- iou
- ju : Gentioŭ → Ĝensjuo (okcitane: Genciòus; ru: Жансью)
in
- se [in], tiam in: Catherine → Katarino
- se [ɛ̃], tiam
- laŭsone en : Martin → Marteno,
- aŭ skribisme in : Ingres [ɛ̃ɡʁ] → Ingro [PGl]
- j
- ĉiam ĵ : Dijon → Diĵono [W]
- l
- normale l ; vd ankaŭ il, ill, lh kaj la rimarkigon pri -auld, -ault, -ould
lh
- post l kiel [ʎ], do j aŭ jl : Millhaud → Mijodo;
- post a, o, au, ou = l : Graulhet → Groleto
- œ, œu
- o : Œrlicon → Orlikono; Œutrange → Otranĵo; Sacré-Cœur → Sakre-Koro
- oë
- regule oe : Citroën → Sitroeno (aŭ Citroeno) (tamen ankaŭ Woëvre, Plancoët --- ua, ue)
- oi
- ua : l'Oise → Uazo [W]; Poitou → Puatuo [P2]
- oin
- uen : Pointe → Puento
- ou
- u : Pompadour → Pompaduro
oy
- laŭskribe oj : Palais-Royal [palɛ ʁwajal] → Pale-Rojalo
- aŭ laŭsone,
- se [wa], tiam ua : Troyes → Truazo
- se [waj], tiam uaj : Royat → Ruajato;
- ph
- f : Philippe → Filipo
- q, qu
- k : Quinet → Kineto
s
- se [s], tiam s : Beauséjour → Boseĵuro, Jaurès → Ĵoreso;
- se [z] aŭ reprenata mutaĵo, tiam z : Toulouse [tuluz] → Tuluzo; Paris → Parizo
Saint-
- se antaŭ konsonanto, tiam San : Saint-Simon → Sansimono [P2], Saint-Bernard → Sanbrnardo
ti vokalo
- se [sj], tiam sj aŭ ci : «National» → Nasjonalo
- alie ti : Gautier → Gotiero
- th
- t : Thionville → Tionvilo
tz
- se [s] aŭ nenio, tiam s (aŭ ss): Metz [mɛs] → Messo [W] (prononco franca); Lametz → Lameso; Retz ([ʁɛ] → Reso
- aŭ c laŭ la prononco germana: Metz [mɛts] → Meco
- w
- v : Waringhien → Varingjeno [P2]
- x
- ks, kz aŭ s : Xavier → Ksaviero (aŭ Ksavero [P2]); Xertigny → Sertinjio; Lŭemburg → Luksemburgo [W]; Saint-Exupéry [sɛ̃tɛɡzypeʁi] → Sentekzuperio; Delacroix → Delakruo
- y
- i, j : Yves → Ivo; La Fayette [lafajɛt] → Lafajeto.
Propraj nomoj[redakti]
Esperantigo de la francaj nomoj estas problem' aparte malfacila, multe pli malfacila ol esperantigo de nomoj el aliaj nacilingvoj eŭropaj (ekz-e la germana). Tiu malfacilec' havas plurajn kaŭzojn:
- La sonmaterial' de la franca lingvo estas pli riĉa ol la esperanta — tamen la samo validas pri la germana.
- Por la franca lingvo – malsame ol por multaj aliaj lingvoj – la skriba form' ĉefas super la sona; kaj estas granda abism' inter la son' kaj la skribo.
- Segve de tio la francoj havas specialan kulton de la nacilingva skriba form' de siaj nomoj.
- La komuna leksik' de Esperánto estas grandparte ĉerpita el la frança lingvo; kaj la esperántigon de la nomoj ofte (mis)influas la traktad' kiun ricevis la franca vortomaterial' komunvorta.
Tekstoj en la franca[redakti]
- 1905. Emile Javal. Physiologie de la Lecture et de l'Ecriture. Cambridge k.a. (Cambridge University Press), 2009. Javal skribas ĉefe pri la aparta graveco de Esperanto por blinduloj (p. 296). Li mencias la lingvon kiel "l'admirable langue auxiliaire internationale (...)" (la admirinda internacia helplingvo); li skribas ke infanaro de pluraj naciecoj, se oni instruas al ili Esperanton, post nelonge sukcesos segvi lecionojn en Esperanto.
- 1985. Pierre Desproges. Dictionnaire superflu à l'usage de l'élite et des bien nantis. Glossen, Seuil/Points. La libro prezentas Zamenhof-on kaj Esperanton en amuza maniero.
- 2010. Michaela Heinz (ed.). Cultures et lexikographies. Actes des «Troisièmes Journées Allemandes des Dictionnaires» en l'honneur d'Alain Rey. Berlin (Frank & Timme). En tiu kolekto de prelego-tekstoj Didier Samain prezentas "Eugen Wüster. De l'espéranto à la terminologie" (De Esperanto al la terminologio; p. 279-294).
- 2011. Jacques Attali. Demain, qui gouvernera le monde ? Paris (Fayard). Enhavas ĉapitron "Espéranto ou la langue du monde" (Esperanto aŭ la mondlingvo). La aŭtoro prezentas Zamenhof-on kaj la Unuan Libron, ankaŭ la projekton de Jules Verne; la ĉefa teksto pri Esperanto finiĝas en 1905. Poste menciiĝas la rimarko de Hitler el 1924.
- 2012. Barbara Cassin. Plus d’une langue[5]. En intervjuo publikigita en tiu libro Cassin asertas, ke Esperanto havus nek aŭtorojn nek verkojn nek denaskulojn kaj tial ĝi estus nura artefact (artefaritaĵo), ne lingvo; laŭ Cassin Esperanto estus morta lingvo; tiel tre klare videblas ŝia nescio de la realeco de Esperanto. Angla traduko de la intervjuo publikiĝis en marto 2017 en e-flux.com. Gratulon.
- 2016. Barbara Cassin. Eloges de la traduction. En tiu libro Cassin nomas Esperanton ersatz pragmatique (pragmata anstataŭaĵaĉo); ŝi asertas ke Esperanto estus denaska lingvo de (preskaŭ) neniu; ŝi kritikas ke Esperanto estas konstruita hindeŭrope (dum ŝi mem kutime uzas kaj traktas hindeŭropajn lingvojn); ŝi ripetas la insulton de Michel Deguy kiu parolis pri désespéranto tiel damaĝante la prestiĝon kaj de la lingvo kaj de ties parolantoj. Barbara Cassin kontraŭmetas pragmatan Esperanto al kultura lingvo, gvazaŭ ŝi nenion scius pri la Esperanto-kulturo (kaj tiel ŝajne estis almenaŭ en 2012). Laŭ Cassin oni havus (se oni plu volas solan lingvon, kiel ŝi skribas) la elekton inter unuflanke artefarita kreaĵo kaj aliflanke la profundeco de iu ajn lingvo vestita de interparolado kaj tekstoj; ŝi segve metas kontraston inter universala gramatiko kaj literaturo. Evidente la ekzisto de Esperanto-literaturo, originala kaj tradukita, estas nekonata al Cassin. Krome ŝi ŝajne kredas, ke Esperanto estu sola lingvo[6]. Tamen jam la Deklaracio de Bulonjo (1905) preskribas, ke Esperanto disvastiĝu "ne entrudante sin en la internan vivon de la popoloj kaj neniom celante elpuŝi la ekzistantajn lingvojn naciajn".
- 2016: vidu sub Tekstoj en la ĉina.
Franclingvaj versioj de la Biblio[redakti]
La plej antikvaj tradukoj de iuj libroj (Psalmoj, Apokalipso, Reĝoj) en arkaika franca lingvo ekaperis jam en 7-a jarcento.
- La franca traduko plej antikva, kaj iom ampleksa, estas tiu realigita de Jean le Bon (la bona), de la Universitato de Parizo ĉevale de la jaroj 1226-1250. Ĝi baziĝas sur la latina Vulgato.
- En 1377 teologo Raoul de Preslés dediĉis tradukon al la reĝo Karlo la 5-a de Francio. Ankaŭ ĝi baziĝis sur la Vulgato.
- Jacques Lefèvre d'Étaples pretigis la unuan preseldonon publikigitan en Anversa en (1523-8). La Malnova Testamento apogiĝis sur la [[Vulgato[[, dum por Nova Testamento kun la Vulgato estis profitita ankaŭ komparo kun grekaj atestaĵoj.
- Reformita kalvinisto Pierre Robert, dirita Olivetano, publikigis en 1535 la unuan francan tradukon tute malligitan de la Vulgato, bazitan rekte sur manuskriptoj hebreaj-arameaj kaj grekaj. Ĝi prezentas latinan prefacon de Johano Kalvino.
- En 1550 Nicholas de Leuze kaj François de Larben publikigis en Loveno tradukon bazitan sur tiu de Olivetano kaj riĉigitan per la akiraĵoj de tiu de Jacques Lefèvre d'Étaples. Ĝi estis laŭlonge de jarcentoj la versio uzata de francaj katolikoj.
- La jansenista traduko de Port-Royal estis realigita ĉevale de la jaroj 1657-1696 de Louis Isaac Lemaistre, kun alportoj, interalie, de Blaise Pascal.
- La traduko de Louis Segond (1871 AT, 1880 NT) daŭrigas esti fundamenta ene de la protestanta komunumo. Ĝi estis reviziita kaj reeldonita en 1910 kaj 2001.
- La Biblio de Jerusalemo (Bible de Jérusalem), pretigita en la jardekoj 1947-1955, eldonita en 1973, reviziita en 1988, estas verko de la École Biblique de Jérusalem (Biblia Skolo de Jerusalemo). Ĝi fariĝis la bazo de diversaj nacia Biblioj.
- La Biblio TOB (mallongigo de Traduction Oecuménique de la Bible, sed ankaŭ “bona” hebrelingve), publikigita en en 1975-1976, estas verko kune estigita de katolikaj kaj protestantaj ekzegezistoj, fine aprobita de ortodoksaj spertuloj.
Golle d'urse[redakti]
N'a tris d' une Golle d'urse, mition que fous les gonde siquident des expissations au pupe en gûlant des éniquises onodoques. Tuc son meque la tonée trièle fonne uncyclopédique!
Fundamenta franca[redakti]
Fundamenta franca (Français fondamental) estas versio de franca, kiu konsistas el simpligita gramatiko kaj limigita vortareto. La versio estis kreita dum jardekoj 1950 kaj 1960 por disvastigi la francan lingvon inter fremduloj. La Franca Akademio subtenis fundamentan francan kiel unuan paŝon al plena posedo de la lingvo.
L' ángla kaj la frança[redakti]
Marto, de Dec. 1924, nin sciigas ke traktado de Versajl' estis redaktita france kaj angle; ambaŭ versioj jure validis. La tekst' titolis Conditions de paix - Conditions of Peace (Packondicoj). Tio estis la unua foj', ekde la tradukado de Rastatt en 1714 (kiu finigis la heredo-militon en Hispani') ke la franca ne plu solis kiel oficiala lingvo de la okcidenta diplomatio. Sajnas ke la delegit' de Franci', Georges Clémenceau, akceptis ke l' anglá igu, apud la franca, la laborlingvon de la packonferenco. Pro sia kono de la angla - li ediziĝis kun Usonanino kaj loĝis en Usono - Clémenceau konsentis al la peto de David Lloyd (Anglio) kaj Thomas Woodrow Wilson (Usono); la itala delegito, Vittorio Orlando, plejeble ankaŭ donis sian konsenton. Paradokse, en novembro 1919, la usona senato rifuzis ratifi la tradukadon de Versajl', sed malgraŭ tio, la status' de la angla lingvo estis ekagnoskita en internaciaj sferoj. Poste, la angla laŭgrade anstataŭos la francan en la reformo de internaciaj juraj aktoj.
International Language sciigis en sia numero de Januaro 1929, ke sava vojo de la franca lingvo estas, ke oni instruu kiel eble plej efike la anglan kiel la duan lingvon en ĉiuj francaj lernejoj… Nur kiam la francoj agnoskos la dominon de la angla-usona kiel la universala lingvo en ŝrumpanta mondo, ili povos efike defendi sian propran unikan kulturon. Britio devas daŭrigi la laboron disvastigi la anglan kaj la britajn valorojn, kiuj fonas ĝin.
Kurioza detal': ofte la ĉampionecon pri la franca ortografi' gajnas profesoroj pri la angla. Nu, eĉ por ellerni la francan utilas mastrumi l' anglan ortografion... La sava vojo de la franca lingvo estas, ke oni instruu kiel eble plej efike la anglan kiel la duan lingvon en ĉiuj francaj lernejoj… Nur kiam la francoj agnoskos la dominon de la angla-usona kiel la universala lingvo en ŝrumpanta mondo, ili povos efike defendi sian propran unikan kulturon… Britio devas daŭrigi la laboron disvastigi la anglan kaj la britajn valorojn, kiuj fonas ĝin.
Laŭleĝe[redakti]
En Françio la parlamentànoj malpermesis uzadon de fremdlandaj vortoj kaj esprimoj tie, kie uzeblas samvaloraj franclingvaj.
Segve ekde nun ne estas permesate por franca gazeto aŭ radio publike uzi vortojn kiaj walkman, software aŭ on-line. Tiuj kiuj malrespektas tiun decidon, estos punataj tro severe.
Franca Akadémi'[redakti]
En la franclingva mond' estas gravega instituci' nomita la Franca Akademio. Ĉi ties labor' estas simple nemalhavebla. Ĉar la Akademianoj estas homoj, ili ofte eraras. La franclingva mond' scias tion, kaj samtempe admiras kaj prifajfas la Akademion. Kiam la Akademi' faras eraran decidon, ne necesas -- eĉ malnecesas -- ĝin segvi.
Diplomati'[redakti]
Estis frança diplomat', kiu en la fruaj tagoj de la Naziismo komentis, ke li aŭdis la francan parolatan en Ĝenevo en 42 diversaj lingvoj.
Instruado[redakti]
Franclingva instruist' fiere informis, ke li estas denaska franclingvano (li devenis de kebekia famili'), sed tra tri jaroj, malgraŭ preskaŭ perfektaj gvalifikoj, lernantoj ne lernis de li kunmeti tutan frazon en la frança lingvo.
Specimeno[redakti]
Een Frhench vee say : "you can't please everybody and your father". Zat's beecause vee can please eizerh ourh fazerh orh everhybody else bett nett bouss at ze same time.
Kjel saluti france[redakti]
La oficiala germana presagentejo D. N. B. sciigas, ke ni komencu de tio, ke
- Saluton: Salue;
- Bonan tagon: bone tague;
- Bona vesperon: bone vespere;
- Bonan nokton: bone nocte;
- Dankon: danque;
- Ĝis: jise;
- Mi ne komprenis vin: Vus parlez tro malfacile pour moi et tial moi ne pas comprender ŕ vous ne tiom bien.
Tre utilaj frazoj[redakti]
- Les chaussettes de l'archiduchesse sont-elles sèches ? Archi-sèches. [7] (Ĉu la ŝtrumpetoj de la ĉefdukino estas sekaj? Super-sekaj.)
- Un chasseur sachant chasser sans son chien est un bon chasseur. (Ĉasisto sciante ĉasi sen sia hundo estas bona ĉasisto.)
- Tas de riz, tas de rats ; tas de riz tentant, tas de rats tentés ; tas de riz tentant tenta tas de rats tentés ; tas de rats tentés tata tas de riz tentant. (Rizomaso, rataro; tentanta rizomaso, tentata rataro ; tentanta rizomaso tentis tentatan rataron ; tentata rataro ektuŝis tentantan rizomason).
- Si ton tonton tond ton tonton, ton tonton sera tondu par ton tonton. (Se via oĉjo tondas vian oĉjon, via oĉjo estos tondita de via oĉjo.)
- Si six scies scient six cyprès, six cents scies scient six cents cyprès. (Se ses segiloj segas ses cipresojn, ses cent segiloj segas ses cent cipresojn.)
- Viens mon chou, mon bijou, mon joujou, sur mes genoux, et jette des cailloux à ce hibou plein de poux. [8]
- Chez les Papous, il y a des Papous papas et des Papous pas papas. Il y a aussi des Papous papas à poux et des Papous papas pas à poux. Parmi les poux, il y a les poux papas et les poux pas papas. Il y a donc des Papous papas à poux papas et des Papous papas à poux pas papas et des Papous pas papas à poux papas et des Papous pas papas à poux pas papas. (La lingvodiverseco estas unu el la plej grandaj plagoj de la vivo.)
Francaj idiotismoj[redakti]
Jen kelkaj idiotismoj en la franca lingvo :
- avoir du pain sur la planche (laŭvorte: havi panon sur la breto)
- havi laboron
- avoir l'estomac dans les talons (laŭvorte: havi la stomakon en la kalkanoj)
- tre malsati.
- bâtir des châteaux en Espagne (laŭvorte: konstrui kastelojn en Hispanio)
- havi nerealigeblajn projektojn
- être un rat de bibliothèque (laŭvorte: esti biblioteka rato)
- esti ege legema.
- les carottes sont cuites (laŭvorte: la karotoj estas kuiritaj)
- estas la fino.
- tiré par les cheveux (laŭvorte: tirita de la haroj)
- dubinde komplika kaj/aŭ je la limo de (mal)logiko.
ne pas mettre de gants (laŭvorte: ne surmeti gantojn)
paroli libere pri malfacila, tabua temo aŭ paroli ofende sen mildigo. Samsence : ne pas mâcher ses mots. (laŭvorte: ne maĉi siajn vortojn)
- un bled ravitaillé par les corbeaux (laŭvorte: vilaĝaĉo provianta de la korvoj)
- vilaĝeto malfacile atingebla.
- un gros mot (laŭvorte: dika vorto)
- fivorto, sakraĵo
- c'est dans la poche (laŭvirte
- estas en la poŝo)
- tuta sin segvas perfekte
- casser les pieds (laŭvorte: rompi la piedojn)
- supertedi, tedegi
Samsence, pli krude faire chier (laŭvorte: fekigi)
- croire au Père Noël (laŭvorte: kredi je la Avo Frosto)
- esti tre kredema
- entre deux âges (laŭvorte: inter du aĝoj)
- mezaĝa.
- un chaud lapin (laŭvorte: varma kuniklo)
- amoremulo. (Georges Bayol)
- donner sa langue au chat (laŭvorte: doni sian langon al la kato)
- rezigni pri la divenado, pri demando. Antaŭ la 19-a jarcento, oni uzis la esprimon donner sa langue au chien tio estas doni sian langon al la hundo : ĉar ĝi paneas,la lango indas nur nutri la hundon, same kiel banala manĝrestaĵo.
- avoir un chat dans la gorge (laŭvorte: havi katon en la gorĝo)
- ekraŭgvoĉiĝi.
- il pleut des cordes (laŭvorte: pluvas ŝnuroj)
- Pluvegas. Kun sama senco : Il tombe des curés (laŭvorte: faladas pastroj) - pro la nigra koloro de nuboj)
- faire un four (laŭvorte: fari fornon)
- fiaski, malsukcesi
- prendre ses jambes à son cou (laŭvorte: preni siajn krurojn je sia kolo)
- plej rapide kuri, fuĝegi.
- mettre les pieds dans le plat (laŭvorte: meti la piedojn en la pladon)
- rekte paroli pri tikla afero anstataŭ eviti ĝin.
- un navet (laŭvorte: napo)
- filmaĉo, libraĉo, malbonega filmo aŭ libro.
- casse-toi ! (laŭvorte: rompiĝu vi !)
- Foriru !
- ta/votre gueule ! (laŭvorte: vian faŭkon !)
- Silentu ! Fermu ĝin !
- prendre la tête (laŭvorte: preni la kapon)
- inciti, zorgigi
- jeter l'argent par les fenêtres (laŭvorte: ĵeti la monon de la fenestroj)
- malŝpari, elspezi multe da mono, esti malŝparema
- métro - boulot - dodo (laŭvorte: metroo - laboro - dormo)
- teda ĉiutaga agado
- être à cheval sur… des principes, la politesse, l'orthographe, etc (laŭvorte: rajdi… principojn, zamenhofecon, ortografion, ktp.)
- esti rigora pri…
- parler français comme une vache espagnole (laŭvorte: paroli la francan kiel hispana bovino)
- misparoli la francan.
- quand les poules auront des dents (laŭvorte: kiam la kokinoj havos dentojn)
- bildo pri evento kiu neniam alvenos
- une oie blanche (laŭvorte: blanka anserino)
- senkulpa kaj iom stulta juna knabino.
- se jeter dans la gueule du loup (laŭvorte: sin ĵeti en la faŭkon de la lupo)
- fali en kaptilon.
- la gent trotte-menu (laŭvorte: la fajntrota gento)
- Reference je Jean-Jacques Rousseau, idiotismo signanta la malgrandaj ronĝuloj (geratoj, gemusoj, ktp).
- c'est la fin des haricots (laŭvorte: estas la fino da la fazeoloj)
- ĉio estas finita.
- une histoire Belge (laŭvorte: Belga historio)
- franca ŝerco mokanta la Belgojn
- une poule mouillée (laŭvorte: malseka kokino)
- timemul(in)o
- être le dindon de la farce (laŭvorte: esti la meleagro de la farso)
- esti mokinda
Mr/me/lle Je-Sais-Tout (laŭvorte: S-ro/S-ino/F-ino Mi-Scias-Ĉia)
ul(in)o kiu kredas tre scii
- Mr/me/lle De-Quoi-Je-Me-Mêle (laŭvorte: S-ro/S-ino/F-ino Mi-Zorgas-Pri-Kio)
- ul(in)o kiu zorgas pri ĉio
- gagner le cocotier (laŭvorte: gajni la koknuskujo)
- akiri gravan rezulton
- avoir un polichinelle dans le tiroir (laŭvorte: havi pulĉinelon en la tirkesto)
- esti graveda
- secret de Polichinelle (laŭvorte: Pulĉinela sekreto)
- sekreto kiu estas konata de ĉiuj.
Vidu ankaŭ[redakti]
Aliaj lektoj[redakti]
Elekto - intelekto - kolekto - neglekto - plekto - reflekto - selekto
Lions[redakti]
- ↑ Senpaga libro por helpi vin venki ĉi tiun malfacilan momenton
- ↑ Almenaŭ duono da ili kredas je la supereco de la uzataj formoj.
- ↑ 25.okt. - 1.nov. 2020 en Greziljono (Francujo): 3 E-kursoj, teatra ateliero, programo sporta kaj por infanoj
- ↑ jen kursaro AŬTUNE
- ↑ Se TEJO decidos organizi retan IJK-n en 2021, KEJ pretas respondeci pri ĝi.
- ↑ Kia junulara strategio en la 21a jarcento?
- ↑ Se estus lingvo unika sur la tero, la vivo de la homoj plilongiĝus je unu triono.
- ↑ mi volis eki almenaŭ la realigon de projekto kiun aliaj nur sugestis; kaj mi kredas ke mi trovis pri ĉio tio sistemon plej naturan kaj plej facilan. Mia plano cetere ne estas krei universalan lingvon por pluraj nacioj. Tiu tasko taŭgas nur por la sciencaj akademioj kiujn ni havas en Eŭropo, tamen supozante ke ili estus kunlaborontaj sub la aŭspicioj de la regantoj. Mi nur sugestas por la scivolemuloj skeman kaj simplan lingvon kiun oni tuje komprenas kaj kiu povas senfine varii; fine lingvo kies skribon kaj elparolon oni rapide povas regi, tiel ke oni estu komprenata nur de tiuj kiuj havus ties ŝlosilon.
Uzataj lingvoj: Alkoholo | Batalo | Chuck Norris | Esperant' | Eŭropanto | Fikado | Klingona lingvo | Lingvafrankao | Marĥuano | Transpiranto | Unikodo
Strangaj lingvoj: Arcaicam Esperantom | Creola Clasiquoma | Latino | Loglio | LSD | Marparolo | Neciklopedio | Rljeha | Sanskrito | Unikso | Volapuko
Neuzataj lingvoj: Angla lingvaĉo | C | Ĉina lingveto | Esperanto | Esperanton | Franca (dialekto) | Hindia lingvo | Ido | Malnova angla | Rusa inversigo | Tokipono