Formiko
"Kurbiĝadi kiel diablo en akvo benita"
- ~ Zamenhof pri venenitaj formikoj
"Ne mi militas, sed la formikejo"
- ~ formiko pri milito
"Mi ne ofendiĝas pro tiaj stultaj diritaj malveroj sed via diro mirigis
min kaj petis de mi tujan reagon pro la publiko kiu legas ĉi tie"
Formiko estas vorto formita per pseŭdosufikso -iko, t.e. "scienco", sekve ĝi estas scienco pri formoj (bonalingve forma scienco), alternativa nomo estas "formologio".
Krom scienco pri formo, ĝi estas besteto, kiu ne kantas dum somero, pro ne morti dum vintro. Kompreneble, formikreĝinoj ne diras al ili, ke ili ne vivas multe...
Formikfikado[redakti]
Al Lernejkomitato de la Metiaj Klerigaj Lernejoj en Linz.
Formikfikado proksimume estas "disfendo, dissplitigo de harojn (subtilaĉa diskuto)" laŭ PIV, precipe pri detaletoj de la esperanta gramatiko. Laŭ Bertilo Wennergren, tiu esprimo "origine rilatis ĝuste al miaj mejlolongaj afiŝoj pri nekompreneblaj gramatikaj metafizikaĵoj".
Vivo[redakti]
Estas fakto ke, formikoj vivas dum 5-7 jaroj. Ĉar tiu demando jam estis kelkafoje diskutata per leteroj, estus dezirinde, ke jam sufiĉe longe tiu skandalo daŭris.
SALO AŬ SUKERO?[redakti]
Geedzoj:
Li: Kara, kien vi metis la sukerujon? Mi bezonas dolĉigi la kafon.
Ŝi: Ĝi estas en poto kun la nomo SALO.
Li: Ho! Kial vi skribis tiun vorton sur la sukerujon?
Ŝi: Por ke la formikoj ne trovu la sukeron, kara... same kiel vi registris la telefonnumeron de Sofia en vian poŝtelefonon sub la nomo PAŬLO!
Ido[redakti]
Yen ke formikino renkontras elefantulon apud la rivero, kaj ita gaye salutas kaj questionas ican:“Bon jorno, sioro elefanto! Ĉu vu povas helpari men transirari la riveron?”
“Ho, yes! Kun plezuro!”, l’elefanto respondas. “Voluntezu klimari adsur mean dorson, kara formikino!”
Tale, formiko kaj elefanto transiras la riveron senprobleme. Lore, la formikino decensas de l' elefanto kaj dicas al ica dum marcheskari:“Multe dankon, s-ro elefanto! Til balde!”
Kaj l’elefantulo klamas al formikino:“Ĉu ‘Til balde!?’ Nun, vu quike desmetezu vuan kalsonon!”
Formiko Ferda[redakti]
Sed por ni, ĉeĥoslovakaj esperantistoj, la ĉefa instigo por kultivado de tiu ĉi lingvo devas esti la fakto, ke formiko ferda (latine Formicus ferdae) estas speco de ĉeĥaj formikoj.
Formiko ferda estas homigita formiko, kiu portas ruĝan papili-kravaton kun nigraj punktoj. Ĝi estas tre lerta, sur ĝia domo estas tabuleto kun surskribo Formiko ferda - Ĉiuspecaj laboroj. Efektive ĝi servas al aliaj insektoj kaj animaloj kiel majstra riparisto kaj helpanto en problemaj situacioj. Akrono servas al ĝi kiel ĉevaleto tiranta lian ĉaron. ĝia amiko skatolo Sakego estas male mallertulo, kiu ĉiam klopodas helpi, sed ĉiufoje ĉion fuŝas. Malica araneo estas malamiko ne nur de ferda, sed ankaŭ de aliaj insektoj kaj etaj animaloj (Helios, pugoj), kun kiu ili devas batali.
La diligenta formiko[redakti]
Ĉiun matenon la diligenta formiko venis gaje al la laborejo. Ŝi amis sian laboron. Ĉi tie ŝi pasigis la plej longan parton de la tago, forte laborante, ĉiam kanton zumante. Ŝi laboradis diligente.
La ĉefdirektoro, dika grasa skarabo, konstatis, ke troviĝis neniu, kiu kontrolis la formikon. Tiel ne daŭrigeblis! Li kreis intendantan postenon kaj dungis spertan sterkskarabon. Unue, la sterkskarabo zorgis pri normigi la labortempon. Pro tio li faris diversajn raportojn. Poste li bezonis sekretarion por prepari ĉi tiujn raportojn. Oni dungis araneon, kiu starigis arĥivon kaj respondis telefonvokojn.
Dum la tuta tempo, la formiko laboradis gaje plu, ĉar la laboro plaĉis al ŝi kaj de tempo al tempo ŝi zumis kanteton.
La ĉefdirektoro estimegis la laboron de la sterkskarabo kaj postulis grafikaĵojn kaj estontecajn analizojn de li. Do oni devis dungi muŝon kiel helpanton de la intendanto. Ili aĉetis porteblan komputilon por la muŝo, per kiu li povis krei belajn buntajn raportojn.
Jam baldaŭ la diligenta formiko ne plu zumadis kanteton; ŝi plendis pri tiom da skribado, kiun ŝi devis fari anstataŭ labori.
Post tio la ĉefdirektoro decidis, ke administratisto ĉeestu en la sekcio kie la formiko laboris. Tiun gravan taskon oni komisiis al akrido, kiu unue postulis, ke oni aĉetu apartan brakseĝon por li. Kompreneble li ankaŭ bezonis aŭton, porteblan komputilon kaj interretan konekton. Kaj memkompreneble li ankaŭ bezonis propran asistanton, bufon, kiu jam ĉe la antaŭa laborejo laboris kiel sekretario por li.
Certe, povas esti ke formiko ne plu kantis. Ŝi fariĝis pli kaj pli maltrankvila kaj nervoza.
- "Ni devas komisii gremion kolekti datumojn pri la laboranta socitavolo kaj krei raporton."
Dirita, farita. La elektitaj spertuloj kontraŭ grandega salajro laboradis kelkajn monatojn. Intertempe, la ĉefdirektoro konstatis, ke la sekcio en kiu la formiko laboradis, ne plu akiris la saman profiton kiel antaŭe. Li demandis strigon, spertulon pri entrepren-ekonomikaj aferoj, kiu ricevis milojn da eŭroj. Li analizu kion oni faru. La strigo tri monatojn vizitis ĉiujn oficejojn de la firmao. Tiam li prezentis la finan raporton, en kiu legeblis: "Vi havas tro da dungitoj, do vi malpligrandigu la laborantaron!"
Laŭ la spertula raporto de la strigo, la ĉefdirektoro maldungis la formikon, kiu ĉiam laboradis diligente kaj kiu amis sian laboron.
Praformikoj[redakti]
tremo, vibro, malhelo, inundo rezina,
laboristoj acide signintaj la tujan danĝeron,
abdomene defendaj la neston, provintaj diskuri
kaj dissavi la larvojn, la pupojn, la ovojn
kaj la malpli maturajn, trairintaj
nur eron de l' perfekta labirinto,
nur la unuan ŝtupon, lastmomente
mankaj je forto, je scio, je tiu
sama sentempa fluo, kiu ŝanĝos
ĉies propran pompejon en juvelon.
(Bruselo, 8.12.1995)
Io[redakti]
Foje ĉiuj formikoj de unu granda arbaro kolektiĝis kune por decidi kion ni faru. Maljuna formiko, la Prezidanto de la Arbara Formika Komunumo malfermis la kunsidon dirinte:
-- Estimataj samspecianoj! Malfacilegaj tempoj ni ĉiuj travivadas nun. Multego da vivuloj permanente ofendadas kaj damaĝadas nin: jen ili manĝas nin, jen ili detruas niajn formikejojn, jen premmortigas nin. Baldaŭ ni ĉiuj povas malaperi. Kion do ni faru por postvivi? Formikoj longe pensadis kaj poste unu ruĝa formiko diris:
-- Ni demandu la strigon! Ĝi estas la plej saĝa besto en la tuta arbaro, do ĝi nepre ion konsilos al ni!
Kaj la Prezidanto akompane de multaj formikoj ekiris al la arbo, kie tiam loĝis la strigo por rakonti al ĝi la formikarajn problemojn. La strigo elaŭskultis kaj deklaris:
-- Mi scias la decidon! Ĉiuj formikoj transformiĝu en erinacoj. Erinacoj havas akrajn pikilojn, do neniu povos formanĝi, nek premmortigi vin. Do tiu transformoĝo nepre kaŭzos vian finavenkon!
La formikoj tre ekĝojis, ili multe dancis kaj kriis «Hura!». Sed iom poste la Prezidanto demandis la strigon:
-- Kara strigo! Bonvolu klarigi al ni, kiumaniere ni transformiĝu en erinacoj?
-- Estimatuloj! - malkontente respondis la strigo, - mi tute ne okupiĝadas pri taktiko, ĉar mi estas strategiisto.