Fianĉiĝo
"Chu 'bon-nask-acienco ankau funkcius?"
"Viaj argumentoj ne povas esti pravaj kaj samtempe kontraŭi la Fundamenton."
"ILEI, UEA, TEJO povus lukti por tio, tamen ekde jardekoj eĉ ne starigas tiun celon aŭ programeron."
"La afero ne estas tiel simpla."
Fianĉiĝo[1] estas la reciproka promeso de du personoj iam poste geedziĝi. Se temas pri aliseksa paro, vira [2] kaj ina [3]. Se estas samseksa paro, tiam du fianĉoj aŭ du fianĉinoj.
En multaj modernaj socioj tiu interkonsento ne estas jure liga. Dum antaŭaj jarcentoj tamen la finanĉiĝo estis pli jura ago. Ekzemple en Germanio ankoraŭ ĝis la jaro 1988 ekzistis leĝo, kiu reguligis, ke kiam post fianĉiĝo ne sekvas edziĝo sed la paro dum la tempo de la fianĉeco sekskuniĝis, la viro devis pagi signifan financan kompenson al la partnerino.
Fianĉiĝo kiel kultura fenomeno[redakti]
Fianĉiĝo aparte en kulturoj, en kiuj geedziĝoj [4] estas organizataj de la gepatroj, estas grava fazo en la laŭpaŝa aliro al geedziĝo[5].
La antaŭpaŝo al fianĉiĝo estas la "varbado de fianĉino", kiu mem povas esti forte socia regulita. En iuj [6] kulturoj eĉ ekzistis respektive ekzistas speciala profesio, varbistoj de fianĉinoj aŭ peristoj de fianĉiĝoj, kiuj aranĝas interkontraktojn inter familioj pri posta fianĉiĝo de po unu infano el ambaŭ familioj.
Dum la eŭropa mezepoka kulturo, nobelaj familioj ofte aranĝis fianĉiĝojn de siaj idoj tuj post ties nasko, por garantii la daŭrigon de nobela dinastio aŭ por frue antaŭplani unuiĝon de du nobelaj familioj kun ties teritorioj.
En tiuj kulturoj, en kiuj gravas fianĉeco, dum tiu vivoperiodo ne nur ekestas emocia ligo inter la du estontaj geedzoj, kiuj antaŭe tute ne aŭ nur malintense konis sin, sed ankaŭ kreiĝas jura kaj ekonomia alianco inter la du familioj de la gefianĉoj. La tempo de fianĉeco do ne nur servas al la elprovo, ĉu la gefianĉoj karaktere hermonias, sed ankaŭ al la elprovo, ĉu la estonta alianco inter la du familioj estas stabila.
Krome[redakti]
Kredi ke Dio ne amas sekson estas kiel kredi ke Dio ne amas vin: ni ĉiuj fine portas sekretan honton pri niaj perfekte naturaj seksumaj deziroj kaj plenigoj. Ni preferas la kredojn de virino kiun ni renkontas, fida ekleziano. Ŝi diris al ni ke, kvinjaraĝe, ŝi malkovris la ĝojojn de masturbado en la malantaŭa seĝo de la familia veturilo, sub gemuta kovraĵo dum longa vojaĝo. Ĝi sentis tiom mirinda ke ŝi konkludis, ke la ekzisto de sia klitoro estas pruvo ke Dio amas ŝin.
Sufiĉas[redakti]
Li: Mi prenas la lunon kaj stelojn kiel atestantojn, ke mi vin amas.
Ŝi: Mi ne bezonas tiom da atestantoj; por mi sufiĉas edziniĝo.