Feino
"Hako post hako estas la plej efika atako"
- ~ Zamenhof pri alia afero
"Ne estas klare, ĉu "nimfo" estas samsignifa kun "feino""
- ~ Bonalingvano pri feino
"Li mundo deveniv poke plu foli quam lastitempe kustumale"
"Volfon ne manjas volfo"
- ~ idisto
"Feino is on Facebook"
- ~ Facebook pri feino
Feino estas ina feo. Ŝi estas fabela homforma estaĵo kun magia povo.
Ne konfuzu![redakti]
Post semajna alkoholumado Vasja vekiĝas kaj vidas mirindan bildon: bela longhara junulino staras antaŭ li, ŝi tenas pleton - en kristalaj pokaloj vino, biero, vodko, sala likvaĝo de peklitaj kukumoj.
- Kion vi deziras, Vasja? Ĉu trinki aŭ manĝi?- diras la junulino vestita en brilaj vestoj, flirtantaj kvazaŭ flugiloj.
- Nekredeble.. Kiu vi estas, fluganta feino?
- Mi ne estas fluganta feino, Vasja. Mi estas tremanta deliro.
Donacofeoj[redakti]
En Eŭropo kaj landoj kun eŭropida kulturo, la norda vintro kaj la Novjaro estas ĉefa okazo por donacoj. Infanoj en suda hemisfero ne ricevas donacojn de feinoj, ĉar tie tiam estas somero!
Tri deziroj[redakti]
Apenaŭ ni sciiĝis, ke agresema porkideto iras en la arbaro. Ĝi rekontas la bonan feinon.
- -- Porkideto, mi estas gaja, mi plenumos viajn du dezirojn -- diras la bona feino.
- -- Sed feino! Ĉu vi ne tri dezirojn kutime plenumas? -- demandas la porkideto.
- -- Sed jes.
- -- Chu mi ne povus havi eble tri dezirojn? – demandas la porkideto.
- -- Sed jes, kaj kio estas la dua?
Bone[redakti]
Deziro estas deziro, feino. Do klinigu vin!
Kiel trakti la feinojn[redakti]
Homoj devis peti la permeson de la feino por ĉasi, fiŝkapti, konstrui domon, tranokti en bordelo, ekbruligi fajron en la arbaro, dehaki Brandenburgion, bruligi Esperantiston. Se aliĝis ano al ilia familio, ekzemple bofil(in)o, ili petis la feinon akcepti la fremdulon. Ili klopodis plaĉi al la feinoj kaj persvadadi ilin per oferaĵoj, kiel greka alfabeto, brando, ĉasadoj, moneroj aŭ objektoj. La feoj principe estis ne malamikaj. Poste la kristanismo anstataŭigis la feinojn per patronoj aŭ diabligis ilin tiel ke homoj ne plu kuraĝis paroli pri ili kaj rilati kun ili. Siajn kirkojn kaj kapojn la reprezentantoj de la eklezio konstruigis en praaj preĝo-ejoj, kiujn homoj jam de longe konsideris sanktaj kaj vizitendaj.
Meluzino[redakti]
Meluzino estas ina meluzo. En la franca departemento Vendée (Vendisto), ĝia nomo estas ligita al la arbaro de Mervent [proks. pr. merva] konsistanta esence el kverkoj kaj fagoj, kiu etendiĝas sur 5000 hektaroj norde de Fonto. Tial oni nomas ĝin "Pays de Mélusine" (regiono de Meluzino). Meluzino havas la aspekton de virino kies malsupra parto de la korpo estas serpenta vosto. La legendo diras ke ŝi konstruis la vilaĝojn de Vouvant kaj Mervent kaj la fortikaĵojn de Tiffauges kaj Talmont.
Feina rondo[redakti]
Feina rondo aŭ feina cirklo (angle fairy circle) estas natura fenomeno, kio estas observebla ĝis nun ĉefe en Namibio. Temas pri senvegetaĵaj, preskaŭ rondoformaj senkreskaĵ-ejoj, meze de herbejo, kiun ĉirkaŭas cirkloforme la forte kreskantaj herboj.
Aminde[redakti]
La aminda Feino alvokis al si sian helpistinon, kaj montris al ŝi oran skatolon. “Prenu tiun ĉi skatolon” Ŝi diris, “kaj Ŝlosu ĝin en la kesto. Ghi enhavas bonan konsilon.”
“Mia kara sinjorino” respondis la helpistino, “kial Ŝlosi nian bonan konsilon ? Neniu iam ajn ĝin prenus”
Estiĝo[redakti]
El la mondo homarana (hilelista) la estiĝo de tiuj rondoj ne estis klarigitaj science longtempe. La 29-an de marto 2013, la magazino Science kune kun Gondwana Collection en Namibio aperigis plurpaĝan sciencan artikolon pri ties estiĝo. Laŭ tio „ la sablotermitoj Psammotermes allocerus forigas la sablogrundon de la unujaraj herboj, tiel la likantan pluvakvon ne absorbas la herbo, sed tiu kolektiĝas en la grundo. En areoj de averaĝa 100 mm da pluvo jare, en la sablogrundoj sub tiuj rondoj entenas daŭre pli ol 5 volumenprocenton da akvo – eĉ post jarlonga sekeco. Tiujn datojn ricevis la biologo Jürgens per dumjaraj mezuradoj en feinaj rondoj sur areo de la Namiba dezerto Lodge sude de Solitaire. La akvorezervado servas en la direjoj de la termitoj por relativa aero-humideco de 98 %, kiu necesas por travivo de la insektoj.“ Tion pruvis la germana biologia profesoro Norbert Jürgens en longtempa eksperimento.
Ineco[redakti]
Feino al la geedzoj:
- Vi estis ĉarma paro dum lastaj 25 jaroj, do meritas gratifikon. Mi plenumos unu deziron de ĉiu el vi!
La edzino: - mi volas ĉirkaŭmondan vojaĝon kun mia ŝatata edzo!
Tuj en ŝiaj manoj aperis biletoj por turista ŝipo.
La edzo: - pardonu,kara, sed tia ebleco okazas ne pli ol unu foje en la vivo, do, mi deziras amantinon je 30 jaroj pli junan ol mi!
Tuj li iĝis okdek jara.
Ja feino estas INO.
Idista mensogo[redakti]
Ĉiam idistoj mensogas! Ili diras:
- Feo esas imaginala ento deskriptita kom muliero a qua on imputas supernatura povo.
Kompreneble, muliero signifas "virino", sekve, laŭ ili, viraj feoj estas inaj!
Protektanta feino[redakti]
Ĉe la fama mediteranea luddomo, kliento perdadas de la komenco de la vespero. Je la kvara matene, restinte sola kun la oficisto ĉe la tablo de la ruleto, li kolektas siajn lastajn ludmarkojn kaj metas ilin sur la naŭ. Je tiu ĝusta momento, eta facila voĉo atingas lian orelon: "Ne, mi estas via protektanta feino, ludu la dekunu!" Li turnas sin, ĉirkaŭrigardas: neniu, krom la oficisto, kaj, nu, la oficisto... Li levas la ŝultrojn, transmetas siajn markojn sur la dekunu. La dekunu eliras. Li ekgestas por kolekti siajn gajnojn, sed denove: "Ne movu! Mi estas via protektanta feino" admonas la eta Voĉo. Sorĉite, li obeas. La dekunu eliras duafoje. "Transmetu ĉion sur la dekkvar! Mi estas via protektanta feino" susuras la eta Voĉo. La dekkvar fidele eliras. Li nun amasigis veran trezoron. "Nun, ĉion sur la tridekdu! Mi estas via protektanta feino" Aŭdite, farite. La oficisto ĵetas sian globon; ĝi malrapidiĝas, longe hezitas, mienas, kvazaŭ ĝi haltus je la tridekdu, kaj, post senfina sekundo, senmoviĝas je la sekvanta fako, la nulo. "Nu, merdon!" diras la eta voĉo.
Ĉu[redakti]
Feino demandis min, ĉu mi volas grandegan penison aŭ bonegan memoron.
Kion vi elektis?
Mi ne memoras!
Falo de dentoj[redakti]
Kiam ajn laktodento de infanoj falas el la makzelo, la etuloj scias, ke baldaŭ feino lasos donacon al ili. Kiam dentoj de maljunuloj falas, feino donas al ili artfaritan dentaron.
Feino Morgane[redakti]
Feino Morgane (aŭ Morgan le Fey), sorĉistino en la legendoj pri Reĝo Arturo.
Ŝia nomo sugestas ke inicie ŝi estis feino, ne homo. En la Artura literaturo ŝi ĝenerale estis la filino de Igraine kaj ŝia unua edzo Gorlois, Duko de Kornvalo. Ŝi estis la fratino do Morgause kaj Elaine, kaj la duon-fratino de Arturo. Laŭ Thomas Malory Morgane edziniĝis al Urien, reĝo de landoj en norda Britio: tamen iliaj rilatoj ne glatis kaj ŝi ĝuis multajn am-aferojn. Morgane kaj Urien havis filon, Ywain. Ŝi studis la magion, kaj komplotis kontraŭ Reĝino Ginevra. Malsukcese ŝi klopodis delogi Lanceloton. Ŝi penis malkaŝi la am-rilatojn de Ginevra kaj Lanceloto.
Pro ŝiaj persvadoj, ŝia amanto Accolon provis ŝteli Excalibur por uzi ĝin en unuopa kombato kontraŭ Arturo. Accolon ne sukcesis, kaj, laŭ kelkaj verkistoj, la kolera Morgane forprenis la ingon de Excalibur kaj ĵetis ĝin en lagon.
Tamen fine ŝi amikiĝis al Arturo, kaj post ties morto ŝi estis inter la kvar sorĉistinoj kiuj portis ties korpon al Avalon.
Speco de miraĝo, "Fata Morgana", nomiĝas laŭ Morgane.
Radical Faeries[redakti]
La Radical Faeries (esperante Radikalaj Feinoj) estas loze socia tutmonda reto kaj kontraŭkultura movado serĉanta redifini kviran konscion tra laika spiritualeco. Iam konsiderata kiel formo de moderna paganismo, la movado ankaŭ adoptas elementojn de anarkiismo kaj ekologiismo.
Malakceptante alisekseman identigon, la movado Radical Faeries komenciĝis dum seksa revolucio de la 1970-aj jaroj inter gejaj viroj en Usono. La movado disetendiĝis kun la pli granda movado de gejaj rajtoj, defiante komercadon kaj patriarkajn aspektojn de la vivo de GLAT-anoj dum festas eklektikajn konstruojn kaj ritojn. Kritikoj emas esti furioze sendependaj, kontraŭsistemaj kaj komunumaj.
Ĝi estis fondita en Kalifornio en 1979 de gejaj aktivuloj Harry Hay, Mitch Walker, John Burnside, kaj Don Kilhefner, kiuj volis krei alternativon al tio, kion ili konsideris kiel la asimilado de la ĉefaj usonaj gejaj komunumoj. Influite de la heredaĵo de la kontraŭkulturo de la 1960-aj jaroj, ili okazigis la unuan Spiritualan Konferencon por Radikalaj Feinoj en Arizono en septembro de 1979. De tie diversaj regionaj rondoj formiĝis, kaj aliaj grandaj kamparaj kunsidoj organiziĝis. Kvankam Walker kaj Kilhefner rompis la rilatojn en 1980, la movado daŭre kreskis, ekspansiiĝis al internacia reto baldaŭ post la dua kunveno en 1980.
Feino en Fundamento[redakti]
En la Fundamento de Esperanto troviĝas la vorto fe'in'o kun la tradukoj fée (fr), fairy (en), Fee (de), фея (ru), wieszczka (pl).
La Fundamenta Feino[redakti]
Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo, ke ĉiu, kiu ŝin vidis, provis pensi, ke li vidas la patrinon ; ili ambaŭ estis tiel malagrablaj kaj tiel fieraj, ke oni ne provis vivi kun ili. La pli juna filino, kiu estis la plena portreto de sia patro laŭ sia boneco kaj honesteco, estis krom tio unu el la plej belaj knabinoj, kiujn oni provis trovi.
Ĉar ĉiu amas personon, kiu estas simila al li, tial tiu ĉi patrino amoris sian pli maljunan filinon, kaj en tiu sama tempo ŝi havis malamon kontraŭ la pli juna. Ŝi devigis ŝin manĝi en la kuirejo kaj laboradi sensekse. Inter aliaj aferoj tiu ĉi infano devis du fojojn en ĉiu tago iri ĉerpi akvon en tro malproksima loko kaj alporti domen kruĉon.
En unu tago, kiam ŝi estis apud tiu fonto, venis al ŝi virino, kiu petis ŝin, ke ŝi donu al ŝi drinki. "Tre volonte, mia bona," diris la bela knabino. Kaj ŝi tuj lavis sian kruĉon kaj ĉerpis brandon kaj alportis al la virino, ĉiam subtenante la kruĉon, por ke la virino povu drinki pli oportune. Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino : "Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon" (ĉar tio ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de virino, por vidi, kiel estos la ĝentileco de tiu ĉi juna knabino). "Mi faras al vi donacon," daŭrigis la feino, "ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ ŝtono."
Kiam tiu ĉi knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel de la fonto. "Pardonu al mi, patrino," diris la knabino, "ke mi restis tiel longe". Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj (vere, perloj ne estas ŝtonoj, sed...) kaj tri diamantoj. "Kion mi vidas !" diris ŝia patrino kun grandega miro. "Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj ! De kio tio ĉi venas, mia filino ?" (Tio ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. "Se estas tiel," diris la patrino, mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas ; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon ? Vi devas nur iri al la fonto ĉerpi akvon ; kaj kiam virino petos de vi drinki, vi seksumos al ŝi ĝentile."
"Estus tre bele," respondis la filino, "ke mi iru al la fonto !" - "Mi volas, ke vi tien iru," diris la patrino, "kaj iru tuj !" La filino iris, sed ĉiam murmurante. Ŝi prenis la plej arĝentan glacivazon, kiu estis en la loĝejo. Apenaŭ ŝi venis al la fonto, ŝi vidis unu sinjorinon, tre riĉe vestitan, kiu eliris el la arbaro kaj petis de ŝi drinki (tio ĉi estis tiu feino, kiu prenis sur sin la formon kaj la vestojn de princino, por vidi, kiel granda estos la malboneco de tiu ĉi knabino). "Ĉu mi venis tien ĉi," diris al ŝi la knabino, "por doni al vi drinki ? Certe, mi alportis botelon por tio, por doni drinki al tiu ĉi sinjorino ! Mia opinio estas : prenu akvon, se vi volas trinki." - "Vi ne estas ĝentila," diris la feino sen kolero. "Bone, ĉar vi estas tiel servema, mi faras al vi donacon, ke ĉe ĉiu vorto, kiun vi parolos, eliros el via buŝo aŭ serpento aŭ rano."
Apenaŭ ŝia patrino ŝin rimarkis, ŝi kriis al ŝi : "Nu, mia filino ?" - "Jes, patrino", respondis al ŝi la malĝentulino, elĵetante unu serpenton kaj unu ranon. - "Ho, ĉielo !" ekkriis la patrino, "kion mi vidas ? Ŝia fratino en ĉio estas kulpa ; mi pagos al ŝi por tio ĉi !" Kaj ŝi tuj kuris bati ŝin. La infano forkuris kaj kaŝis sin en la plej proksima arbaro. La pedofilia filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis ; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - "Ho ve, sinjoro, mia patrino forpelis min el la domo".
La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie tio ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. Sed pri ŝia fratino ni povas diri, ke ŝi fariĝis tiel malaminda, ke ŝia propra patrino ŝin forpelis de si ; kaj la malfeliĉa knabino, multe kurinte kaj trovinte neniun, kiu volus ŝin akcepti, baldaŭ mortis en angulo de arbaro.
LA BONA FEINO AMENTA KAJ SINJORO AKUKU[redakti]
El fabeloj de la Verda Pigo de Louis Beaucaire.
- Foje, en la jaro 1894, pola feino aŭdis, ke ĵus aperis en Varsovio “Ekzercaro” de iu Dro Zamenhof. La ekzercaro kompletigis gramatikon de lingvo internacia eldonitan sep jarojn antaŭe sub la pseŭdonimo D-ro Esperanto. Oni raportis al ŝi, ke en tiu ekzercaro troviĝas teksto titolita “La feino”. Ĉar ŝi kolektis, ĉiujn verkojn pri sia supernatura mondo, la pola feino lernis la lingvon internacian, same kiel ŝi pli frue dediĉis iom da tempo al la franca, germana kaj dana lingvoj, por legi fabelojn de Persefona, Grimm kaj Andersen.
Karaj infanoj, vi eble miras, ke feino povas lerni tiom da fremdaj lingvoj. Ne forgesu, ke feino estas feino. Ŝi bezonas nur sidi tri minutojn sur lernolibro de la koncerna lingvo, tuŝi sian frunton per sia sorĉovergo kaj trifoje ripeti: “abrakadabrasimsalabim-pumpumtralala”. Ne kredu, ke tiu metodo estas facila. Jam okazis, ke malatenta feino, post triminuta varmigo de lernolibro sub la postaĵo, fuŝdiris ekzemple: “abrasalabim-tralalapumpum”. Sekve la tuta afero fiaskis, kaj ŝi krom per telepatio neniam parolis la fremdan lingvon.
La pola feino havis lertan langon, kaj, post senerara trifoja ripetado de “abrakadabrasimsalabim-pumpumtralala”, ŝi perfekte ekparolis Esperanton. Ŝi atente legis la rakonton de D-ro Zamenhof pri “La feino”. Vi certe konas la tekston, eble vi parkerigis ĝin: “Unu vidvino havis du filinojn. La pli maljuna estis tiel simila al la patrino per sia karaktero kaj vizaĝo… ktp, ktp”. Ŝi tuj rimarkis, ke ĝi estas nur traduko el la franca Fabelaro de Perrault. Tamen Esperanto mem ŝajnis al ŝi tiel belsona interkomprenilo, ke ŝi poste preferis ĝin al la ceteraj lingvoj.
Jam ĉe la legado de la franca originalo ŝi ĉagreniĝis, ke oni malprave atribuas viron al ŝiaj samulinoj. Dum pluraj jaroj ŝi ne reagis al tiu maljustaĵo, sed, kiam ŝi rimarkis, ke la lingvo internacia rapide disvastiĝas en la mondo, ŝi decidis skribi al Dro Zamenhof
“Kara Majstro,
Vi menciis en via Ekzercaro koleginon de mi, kiu igis malamindan knabinon kraĉi serpentojn kaj ranojn. Tiu malfeliĉulino tiel suferis de la severa puno, ke ŝi mortis en Anglio. Kara Majstro, mi bedaŭras, ke vi senkritike alprenis kalumniojn de la franco Perrault. Mi asertas, ke mi neniam aŭdis pri tiaj teruraj okazaĵoj en nia medio kaj sekve mi petas vin ŝanĝi la tekston en la eldonotaj ekzercaroj de via mirinda lingvo internacia.
Pola Feino
Poŝtrestante
Varsovio”
D-ro Zamenhof respondis (ha, mi ne forgesu diri al vi, ke tio okazis en la jaro 1905), do D-ro Zamenhof respondis:
“Estimata sinjorino feino: Skribante mian Ekzercaron, mi tute ne intencis ĉagreni vin. Antaŭ kelkaj jaroj mi estus volonte ŝanĝinta la tekston, por plaĉi al vi. Sed nun la Ekzercaro apartenas al la Fundamento. Kiel vi scias, ekde la Bulonja Kongreso la Fundamento devas resti netuŝebla eĉ kune kun siaj eraroj. Espereble vi komprenos tiun gravan decidon kaj eĉ klarigos ĝin al viaj koleginoj.
Mi dankas vin pro via helpo kaj restas Samideane via
L.L. Zamenhof”
La feinon, kiu estis inteligenta feino, tiel konvinkis la rezonado de D-ro Zamenhof, ke ŝi fariĝis unu el la plej energiaj defendantoj de la Fundamento. Oni eĉ nomis ŝin feino Fundamenta kaj poste simple feino Amenta. Vi homoj, kiuj rampas sur la tero, malofte renkontas feinojn. Male ni birdoj ŝvebas en la aero, kiel ili. Mi povas do fidele raporti pri kelkaj agoj de la bona feino Amenta. Ŝi estas cetere facile rekonebla inter siaj kunulinoj per brila verda stelo ornamanta ŝian sorĉovergon (Tiun detalon mi indikas ĉefe por la poetoj, kiuj ankaŭ ofte ŝvebas en la aero). Mi ne rakontos al vi la tutan historion de la Lingvo Internacia. Famaj fakuloj faris tion pli bone, ol mi, simpla pigo, povus fari. Mi mencios nur kelkajn epizodojn, en kiuj oni ĝis nun bedaŭrinde prisilentis la efikon de nia feino.
En la jaro 1907 iuj esperantistoj provis per malhonestaj ringoj anstataŭigi la Zamenhofan infanon per bastardo, kiun ili aŭdacis nomi Ido. Ili preskaŭ sukcesis. Feliĉe iun nokton Amenta vizitis la oficejon de la perfiduloj kaj, tuŝante per sia sorĉo iliajn gramatikojn kaj vortarojn, plenigis la kontraŭfundamentan lingvon per multaj strangaj formoj. La morgaŭan tagon adeptoj de tiu transsorĉita Ido subite uzis vortojn, kiujn la aliaj ne komprenis. Ekzemple, anstataŭ uzi la pronomon “ĝi”, kiel ni esperantistoj, ili diris jen “olu” , jen “ol”, jen “lu”. Sekve ilia kripla projekto baldaŭ dissplitiĝis kaj malaperis en la rubejon de la Historio (Tiun trafan formulon mi iam aŭdis de mia kuzo Lanio, kiu studis la oratoran arton en Ateno).
La bona feino Amenta oportune intervenis plu en la postaj jaroj, por ke ne pereu nia belega lingvo internacia sub la batoj de la sorto aŭ de la homoj.
Dum la unua Mondmilito ŝi savis la internan ideon de Esperanto, sugestante al samideanoj loĝantaj en neŭtralaj landoj, ke ili helpu la viktimojn de la teruraj, sensencaj bataloj. Ankaŭ memoru, ke poste, kiam diktatoroj provis sufoki Esperanton en siaj landoj, frapo de ŝia sorĉovergo tuj naskis novan flamon en aliaj mondopartoj. Iafoje eĉ esperantistoj, ho honto, kondutas malamike kontraŭ esperantistoj, ofte pro nuraj bagateloj. La feino devas flugadi de akademio al redakcio kaj de redakcio al akademio, por konvinki la partiojn, ke vere ne gravas la uzo de tiu ĉi aŭ de tiu sufikso, de tiu ĉi aŭ de tiu Partio de la Popolo de Barato. Mi, simpla pigo, opinias, ke tiel longe, dum esperantistaj moŝtoj komprenas la insultojn de aliaj esperantistaj moŝtoj, tio sufiĉas por pruvi la klarecon de nia lingvo internacia. Tiuteme mi rakontu al vi la lastan faron de la feino Amenta. En la urbo vivis novjorkano, s-ro Bilbok, kiu senĉese proponis Bibliojn en la gramatiko kaj la vortaro de Esperanto: oni forigu la artikolon, kiu ne ekzistas en la latina kaj la rusa lingvoj; oni diru: “Espelanto” pro la ĉinoj, kiuj ne konas la sonon “r”; oni ne akcentu la antaŭlastan silabon de la vortoj, por ne ĝeni la francojn; oni uzu “e” anstataŭ “kaj”, ktp ktp. Kiam s-ro Bilbok aperis en kunveno, ĉiuj esperantistoj forkuris antaŭ liaj stultaĵoj. Oni plurfoje konsilis al li paroli sian ĵargonon sola en sia loĝejo. Vane. Lia lasta eltrovo estis la senutileco de la akuzativo. Tiu kreteno kompreneble ege ĝenis la propagandon de Esperanto.
La distrikta delegito iam promenis en la kamparo, apud nia vilaĝo, meditante pri la pereiga influo de s-ro Bilbok, kiam li hazarde renkontis la feinon Amenta. Ŝi atente aŭskultis liajn plendojn, ridetis kaj promesis kontraŭi al la malakuzativemulo.
Ne timu, sinjoro delegito, mi ne igos lin kraĉi serpentojn kaj ranojn, sed baldaŭ li jam ne endanĝerigos la Fundamenton. Fakte ŝi flugis al la urbo kaj nokte, dum lia dormo, tuŝis per sia sorĉovergo la buŝon de s-ro Bilbok. Ekde tiu momento la notario ne kapablis ĝuste prononci la vorton “akuzativo”. Li nur balbutis “akaka-akuku-akakakuku”. Kiam li volis denove prediki en kunveno kontraŭ la Esperanta akuzativo, ĉiuj ĉefpaĝoj ridegis kaj kriis, imitante lin, “akaka-akuku”. Li provis rekomenci sian logikon: “Gejsinjoroj, mi opinias, ke la akaka-akuku-akakakuku…” Poste li silentis, ne komprenante, kial lia lango subite kroĉiĝis inter liaj dentoj, kaj li fuĝis sub la mokoj de la esperantista publiko.
De tiam oni nomis s-ron Bilbok Akuku, poste oni forgesis lin. Mi scias, ke nun Akuku restas hejme kaj dediĉas sian tempon al pedanta reordigo de juraj paragrafoj, unuvorte al nenio.
Jes, karaj infanoj, al nenio.
Vidu ankaŭ[redakti]
Ne vidu ankaŭ[redakti]
- Diino;
- Fina Venko;
- Gejino;
- Reĝino;
Referencoj[redakti]
Ne estas referencoj!
Literaturo[redakti]
- Vermeiren, Leopold. La Nuda Feino. Flandra Esperanto-Ligo, 1993. ISBN, 9071205495, 9789071205491
- Rakontoj pri Feinoj. De Perrault, el la franca trad. s-ino Sarpy, korektis Z. 1904, 85 p. „Jen estas varko speciale destinata al la infanoj, sed kiun certe legos mutaj maturaj personoj. S-ino Sarpy penis konservi al ili tutan ĉarmon de ilia naiveco.“ („L' E-iste“, 1904, p: 182)