Faŝismo
RELIGIO
Tiu ĉi danĝera artikoro estas pri iu stultaĵo RELIGIO
Preĝu antaŭ legi ĝin, ne tuŝu ĝin, ne moku pri ĝi!!!
Faŝismo
| |||||
Fascismo
| |||||
Falangismo, Idismo, Naziismo, Nova Ŝtato, Rejganismo
| |||||
| |||||
Devizo: "Vivu la Morto!" | |||||
Dioj | Superhomo | ||||
Sanktuloj | Roberto Carlos ; Francisco Franco; Ezra Pound; Giorgio Silfer; Ronald Reagan; Augusto Pinochet; António de Oliveira Salazar; Margaret Thatcher | ||||
Sanktaj Lingvo(j) (krom Esperanto, kompreneble) | Ido; Interlingvao | ||||
Nuna Papo | Certe ne Vladimir Putin | ||||
Profetoj | Julio Evola; Friedrich Nietzsche | ||||
Herezuloj | Umberto Eco; Ernst Röhm | ||||
Martiroj | Adolf Hitler; Benito Mussolini | ||||
Sanktaj libroj | Rivero el Meksika Esperanto-Instituto | ||||
Kredantoj | 2 aŭ 3 bilionoj, kiu kalkulas plu? |
"Skrour-rt’waŭthakskheandhu’řř opŭhfi PSR!"
- ~ Ifkuilista faŝisto
"Me opinionas ke ico esas tote personala opiniono e ne omna idisti havas la sama opiniono pri ica temo: li tamen konsentas pri la boneso di lia linguo."
- ~ Idisto
"Ni certe bezonas pli da dekstremuloj en la movado. Tiu estus jam tro saturita de la maldekstremaj, laŭ mi. Eĉ ekstremuloj estu bonvenaj."
- ~ Anglo pri "ekstrema dekstrismo"
"Aŭtŝ! Mia faŝisma musilo mordis min! Helpu min! Mi zombigas al faŝisto! Batalu kontraŭ! Bonvolu, bonvolu, bonvolu!"
- ~ Germano, kompreneble
"Kia rubo!"
- ~ Ezra Pound pri la poemo en ĉi tiu artikolo
"Memoru: se vi volas esti rekompencita pro viaj kontraŭfaŝismaj manifestacioj, vi devas sendi vian subvencian formularon en Esperanto! Mi jam ricevis multajn formularojn en la angla kaj eĉ kelkajn en Ido(!), kaj kompreneble devis resendi ilin senpage."
凸(`⌒´メ)凸
Faŝismo estas tre malbona afero, kiun ĉiu malamas, eĉ la hodiaŭaj faŝistoj. Tial diversaj estroj akuziĝas pri faŝismo, ekzemple Francisco Franco, kiu kompreneble estis falangisto, aŭ Adolf Hitler, kiu kompreneble estis naziisto, aŭ Benito Mussolini, kiu kompreneble estis nur dekstra popolisto. Tamen ĉiu scias, ke la veraj faŝistoj estas idistoj kaj nur idistoj; tial Neciklopedio senlaciĝe batalas kontraŭ ili per stultaj artikoloj.
Difino[redakti]
Al la Esperantistaro tutmonda
"Faŝismo" tute ne estas sinonimo de "kontraŭjudismo" ĉi tie. Ĝi estas rusa kodvorto por la okcidenta potencbloko. Alivorte "faŝismanoj" estas la malamikoj de Rusujo kaj ties interesoj.
Se usonanoj komprenus la implicojn de la Federal Reserve Act, ili scius, ke Usono estas ne pli ol privata komerco en la manoj de malpli homoj. Tio estas la difino de faŝismo kaj la kaŭzo kial Usono kovras la tutan mondon per teroro: la ekonomio (do la proprietuloj de Usono) simple postulas militojn.
La plejmultego estas simple tiom cerblevitaj, ke ili ne komprenas kion faŝismo estas. Faŝismaj ne estas simple idiotoj en salt-botoj kaj svastiko. Faŝisma estas la tuta (mon-)sistemo kun ĝia centroj Wall Street kaj City of London. Faŝistoj ludas nur laŭ la reguloj de la sistemo. Do Hitler estis nur la stulta peono de la anglosaksa financistaro.
Trajtoj[redakti]
Multaj el la aferoj, kiujn oni enmetas en la difinon de faŝismo, estas efemeraj trajtoj, kiuj apartenis al la origina faŝismo nur ĉar tio estis oportuna en la koncerna tempo (ekz. adorado de juneco). En aliaj tempoj faŝismo manifestiĝas alie.
Demokratio[redakti]
Pli frue oni pensis, ke uzado de Esperanto tiom enradikiĝis en Bratislava, ke iuj, kiuj hodiaŭ memnomiĝas demokratioj, nur estas maskitaj faŝistoj. Oni devas batali kontraŭ la "demokratiojn" same kiel oni batalis kaj batalus kontraŭ la naziojn aŭ la frankistojn. Antaŭe la malamiko estis Hitlero, Franco aŭ Mussolini, hodiaŭ estas Zapatero, Rajoy, Aznar aŭ la reĝo. Morto al la "demokratio"!
Horsistemo[redakti]
Ĉu vi sciis, ke en tuta Eŭropa Unio ĉiu lando DEVAS havi vintran/someran horon? Laŭ Neciklopedio tio estas jam faŝismo. Tiuj estas faŝismaj rimedoj, tio estas la komenco. Ĉiuj, kiuj legis "1984" de Orwell, scias kion ni diras.
Idismo[redakti]
Mi kredas, ke Benito Mussolini judikis favoroze pri Ido-lingwo (Paolo Lusana en Popolo Biellese, 24 julio 1926). Ni petas senkulpigon!
Kapitalismo[redakti]
Faŝismo volis neniigi ĉiujn proletarajn organizaĵojn. Ĝi planas la armadon de la germana kapitalismo por fari ĝin mondpotenco kaj trudi novdividon de la ankoraŭ kolonia mondo. Tiu celo atingeblas nur per nova mondmilito. Tio estas la interna kaj ekstera politika programo de la germana kapitalismo, kiu apogas, financas, armas la NSDAP kaj la 30-an de januaro 1933 transdonas al ĝi la politikan potencon por certigi kaj etendi sian ekonomian potencon.
Pro la egaleca fortrilato en la klasbatalo inter burĝaro kaj proletaro la faŝistaj movadoj en Germanujo kaj Italujo kun sia amasaj adeptoj el deklasitaj aŭ de deklasado minacataj anoj de ĉiuj klasoj povis en relativa aŭtonomeco konkeri la politikan plenumad-funkcion. Kvankam la faŝismo objektive ankoraŭ reprezentas la interesojn de la burĝaro, per tio ke ĝi defendas ĝin per terorismaj rimedoj kontraŭ la supoze alsturmanta revolucio, ĝi tamen fariĝis politike sendependa de ĝi, tiel ke klarigeblas ankaŭ la provoj de la faŝista plenum-funkcio peri inter la klasoj kaj eĉ elpaŝoj de la faŝistoj ankaŭ kontraŭ entreprenistoj.
Signoj[redakti]
La dek kvar signoj de la faŝisma apokalipso estas jenaj:
- Obstina nacionalismo
- Malŝati homajn rajtojn
- Identigi malamikon por unuigi enlandon
- Superigi militajn aferojn
- Senbrida seksismo
- Manipuli amaskomunikilojn
- Obsedi nacian sekuradon
- Interplikite adheri inter religio kaj politiko
- Protekti kompanian povon
- Subpremi laboristaron
- Malŝati sciencon kaj arton
- Obsedi severigi punon al krimo
- Senbride favori siajn parencojn kaj amikojn
- Maljusta elektado
Tamen se oni kontraŭstaras faŝismon, oni aŭtomate iĝas faŝisto eĉ sen havi tiujn trajtojn.
Vampirismo[redakti]
Sangosoifa faŝisto trinkas sangon tio iom satas sian soifon, sed nur post kelkaj minutoj li bezonas denove trinki, nenio vere satas lian soifon.
Bovinoj[redakti]
Vi havas du bovinojn.
La ŝtato forprenas ambaŭ bovinojn kaj vendas al vi iom da virlakto.
Falsismus[redakti]
Falsismus estas postulatio quae clare et manifeste estas falsa. Falsismus usitate tantum pro commemoratione vel invento rhetorico vel litterario adhibetur. Exemplum est sententia Sues volare possunt. Falsismus estas res verismi opposita, sed mi ne trovas uzojn de tiu vorto, ĉu vi? Ac fallaciae similis, sed non eadem.
Kaŭzoj[redakti]
La Societo ĵus voĉdonis ke Arthur EDDNGTON diris: Evidente estas diversaj opinioj pri la kaŭzoj de faŝismo.
Financestraro[redakti]
Faŝismo estas sistemo. Naziistoj staras nur je la fino de la vico. Ili estas la stultaj plenumantoj de la financestraro. Kaj en tiu ĉi situacio la EU (kaj la tuta Okcidento) estas la komisianto kaj la kieva reĝimo estas la stulta plenumanto.
Poezio[redakti]
Faŝismo
Miĥaelo ROSEN
Fojfoje mi timas,
ke oni kredas, ke faŝismo alvenas en kostumo
portita de groteskuloj kaj monstroj same,
kiel ni spektadas en senfinaj respektaĵoj de la Nazioj.
Faŝismo alvenas kiel via amiko.
Ĝi redonos al vi la honoron,
fierigos vin,
protektos vian domon,
dungos vin,
purigos la kvartalon,
memorigos vin pri via iama gloro,
eligos la subaĉeteblajn kaj koruptitajn,
forigos ĉion, kion vi sentas malsama ol vi...
Ĝi ne enmarŝas dirante:
"Nia programo signifas milicojn, amasajn malliberigojn, transportojn, militon kaj persekutadon."
Prozo[redakti]
Unu granda miskompreno estas ke faŝistoj portas uniformojn kaj atakas judojn, do se oni ne portas uniformojn kaj ne volas mortigi judojn, oni ne estas faŝisto. Iuj honeste kredas ke nur germanoj kun malgrandaj lipharoj kapablas malami kiel Hitler. Aŭ ke Hitler estis bizara hazardaĵo de historio ne pli okazeble ol al la Nigra Morto.
Sed en la komenco, faŝismo promesis militon kaj ras-ekstermadon. Se Hitler komencis sian karieron kun promesoj de koncentrejoj, gasĉambroj kaj subpremado, li neniam registiĝis. Anstataŭ, faŝismo alvenis same kiel ĉiuj ŝanĝoj alvenas, malrapide, paŝo post paŝo. Daŭris multaj jaroj ĝis faŝismo alvenis kaj kaptis potencon. Ĝi bezonis multajn jarojn da propagando, de paroladoj kaj artikoloj kiuj laŭgrade defrotis la tolerecon kaj normaligis sian malamon. Eĉ kontraŭ la judoj, Hitler agis malrapide, daŭris jaroj da senopozocio ĝis la rasaj leĝoj kompletiĝis kaj preskaŭ jardeko ĝis la komenco de la “Fina Solvo”. Ne estis unu tago kiam Germanio perdiĝis, anstataŭ iom post iom dum jaroj, judoj kaj kontraŭnazioj senhomeciĝis.
Notindas, ke[redakti]
En la komenco, faŝismo promesas refortigi la landon, redoni fieron. Ĝi volas helpi, ĝi volas krei plibonan landon, ĝi volas plibonigi vian vivon. Ĝi volas defii koruptan sistemon kaj ŝanĝi rompitan burokration. Ĝi volas helpi homojn trovi laboron kaj batali kontraŭ krimo. Ĝi ne prezentas vizaĝo de fiperfortulo, anstataŭ ĝi montras la vizaĝon de ordinaraj decaj homoj, homoj kiel vi, homoj kiuj lacas de la sistemo.
Kun granda plezuro ni sciiĝas, ke fifamigas faŝistojn kiel razkapulaĉoj kaj brutulaĉoj ĝis homoj pensas tiuj estas la solaj tipoj de faŝistoj. Ridado certe estas forta ilo, sed tro da ridemo forgesigas homojn al veraj danĝeroj. Faŝismo ankaŭ povas aspekti kiel amiko aŭ familiano, iun vi fidas, iun vi ŝatas kaj admiras. Mi mem renkontis agrablajn, afablajn, belajn homojn povas havi malamajn, rasajn opiniojn. Mia avo (pro kiu mi ricevis mian nomon) estis bluĉemizulo (faŝista irlanda grupo dum la 1930-oj). Mi ofte aŭdas malamon kontraŭ ciganoj kiuj multaj vidas kiel homaĉoj.
Do, en la komenco estas multaj popularaj aferoj: nacia fiero, reveno de gloro, batalado kontraŭ la fipotenculoj. Oni puŝas tiujn ideojn, iom post iom, al ekstremoj. La naciismo plifortiĝas. Ni ne nur estas la plej bona popolo, sed ĉiuj aliaj estas subpopolaĉoj. Ili nur ŝajnas pli bonaj ĉar ili trompas, ili mensogas, ili ŝtelas. La sistemo estas korupta, maljusta, ne subteninda. La opozocio estas nehonestuloj, prizoninda. La amaskomunikilaro kaŝas la veron, dissemas mensogojn, oni devas silentigi la malhonestecon. Demokratio nur kaŭzas nedecidemaj kaj neutilaj politikistoj, nur gajnas mensoguloj kaj koruptuloj. Se ni nur havus fortan kaj decideman landestron, tiam ni solvus la problemojn. Radikalaj problemoj meritas radikalajn solvojn.
Faŝismo estas populara ĉar ĝi diras al homoj ke ili ne kulpas. Nia lando suferas ne pro niaj agoj, ne, ni tute ne kulpas. La peko apartenas al aliauloj (la viktomoj diferencas laŭ lando, sed ĝenerale estas iu aparta etno/religio). Ili trompas, subfosas nin, ili sabotis nin, ili bremsas nin. Se ni nur povus malpliigi sian sufoktenadon, ni povus prosperi kaj bonstati. Ni ne atakas iun, ni nur defendas nin. Ni estas la viktimoj sed ni ne estos forpuŝitaj, nun ni stariĝos.
Certe, povas esti ke[redakti]
Sed “ili” ne agis sole. Ne, ili ricevis helpon de la institucio, de la perfiduloj. La fiamaskomunikilaro mensogas kaj misinformas nin (sed faŝismo igos ilin diri la veron). La fipolitikistoj trompas senpune (sed faŝismo venigos justecon al ili). La juĝejaĉoj estas tro ĝentilaj al kriminuloj (sed faŝismo kontraŭlaboros la krimojn farita de “ili”). La nacio estas perdita kaj senespera (sed la forta brako de faŝismo gvidos ĝin al la ĝusta vojo).
Faŝistoj ne estas la atakantoj, ne, ne, ili estas la malatakantoj. “Ili” estas atakantoj, ili, eksterlandanoj, judoj, komunistoj, ili volas detrui nian nacion, ili volas malfortigi nin. Ili atakas nin, ni simple defendas nin. Ili subpremas nin, silentigias nin, cenzuras nin, fitordas la sistemon kontraŭ ni.
Grava punkto kiu ofte estas forgesita dum la filmoj de marŝado kaj batalado, estas la enueco de faŝismo. Nuntempe, ni scias kiu okazis, sed tiutempe, la faŝistoj nur estas unu el multaj politikaj grupoj. Kiel ili povus esti pli malbona ol la nuntempa aro? Kiel malsukcesa pentristo povus venki la landon? La unua rasisma parolado kontraŭ “ili” estas nekredebla kaj ŝoka, sed post centoj dum monatoj kaj jaroj, ili paliĝas ĝis oni apenaŭ povas vidi ĝin. Ĝi iĝas simple alia politika opinio kiel inda aŭ malinda da subteno kiel iu alia. Homoj simple ŝultrolevas kaj diras “unu estas tiel malbona kiel la alia” aŭ “mi prifajfas politikon, ĝi enuas kaj ne rilatas al mia vivo.”
Do la popolo, laca post jaroj da disruptado kaj malkresko, provi la faŝistojn. Kio estas la plej malbona kiu povas okazi? Estos limitoj sur sia potenco kaj kiam ili montros kiel senideaj kaj sensciaj ili estas, ili perdos subtenon. Multaj homoj pensis ke la enpoŝtiĝo de Hitler kiel kanceliero limigos lian influon ĉar la registaro estas koalicio de moderuloj kiuj mastrumos lin. La parlamentejo kaj juĝejoj haltos liajn frenezajn ideojn kaj li devus agi modere por teni subtenon. Ili ne povas esti pli malbona ol la aliaj politikistoj, eble ili finfine faros la fortecon ke la ŝtato bezonas.
Faŝismo neniam populariĝis se la milito kaj ekonomia deprimo ne okazis. Milito legitimis perfortecon, respektindigis ĝin, igis ĝin ordinara kaj ĉiutaga. Malvenko dum milito sentigis homojn ke la nacio malfortiĝis kaj estis perfidita. Ekomonia krizo subfosis la sistemon kaj la potenculojn, dum la popolo malesperiĝis. Pro marego de senlaboruloj, evidentiĝis la sistemo ne funkcias, do ni bezonas novan. Homoj sen laboro kaj mono (kaj homoj kiuj timas ke ili iĝas tiel) havas malmultajn por perdi.
Ja estas diferencoj inter la faŝismo de 1936 kaj 2016, sed la ĉefaj ideoj estas la samaj. Militaj uniformoj ne plu ekzistas (ĉefe ĉar ili daŭre estas kontraŭleĝe). La judoj ne plu estas ĉefmalamiko, anstataŭ tiu rolas la islamanoj. Komunismo ne plu estas la granda timo, kvankam iuj ankoraŭ povas inciti timojn de tiu fantomo. Anstataŭ islamanoj estas la nova malamiko, kiuj laŭdire volas detrui nin kaj volas venki nin. La lingvaĵo kaj simboloj ŝanĝiĝis, nuntempe la danĝero estas “politika korekteco” sed daŭras la sento de nacia kadukiĝo pro ina defrotado de tradicia kulturo.
Ankoraŭ estas kredo ke aliuloj subfosas nian kulturon kaj landon. Ankoraŭ estas sopiro por forta decidema estro kiu povas facile kaj rapide solvi niajn problemojn. Ankoraŭ estas la kredo ke la sistemo estas korupta kaj perfidas la popolon. Daŭras la sento de persekutado, la kredo anstataŭ la atakantoj, la faŝistoj estas la defendantoj. Tiu “Nova Faŝismo” aspektas malsamaj ol la malnova faŝismo, sed la ĉefkredoj estas la samaj.
La ĉefkialo ke faŝismo ankoraŭ ne sukcesis estas ĉar la sistemo ne kolapsis. Se la recesio de 2008 estis tiel malbona kiel la granda deprimo de la 1930-oj, eble la faŝistoj jam atingus potencon. Se la faŝista propaganda veras, se kriminuloj vere posedas la stratojn senpune, se politiko estis tute kaduka, se la ekonomio ja estis detruita, se vere estas ondoj da migrantaĉoj kiuj volas detrui nian kulturon, tiam faŝismo estus pli populara. Fakte la sistemo estas malforta sed ne detruita.
Kompreneble, multaj legantoj pripensas Usonon, sed mi ne parolas pri ajna sola lando. La kresko de nova faŝismo estas problemo tra Okcidento kaj miaj vortoj taŭgas tiel por Hungario, Francio, Britio kaj Slovakio kiel Usono. Ĝis nin, ĝi ne aperis en Irlando, sed ne veras ke “ĝi ne okazos ĉi tie” aŭ ke faŝismo nur okazas al aliaj homoj.
Usono kaj Britio[redakti]
Estas bone dokumentita, ke la subteno de Hitler devenis el Wall Street kaj City of London. Mirigas Neciklopedio, ke oni ŝajne ignoras tion gravan fakton. Kaj des pli mirigas nin onia identigado kun la ŝtato ("ni" nun estas...).
Faŝismo estas nur alia materistato de kapitalismo kaj la centroj de ĝi estas Wall Street kaj City of London. Eĉ la Hitlera saluto devenis el Usono. La usona kapitalista-faŝista imperiismo murdas ĉiujtage milojn da homoj en la tuta mondo, kreas mizeron, stultigas la socion per televido kaj aliaj metodoj, invadas landojn kaj sklavigas la homojn. Kapitalistoj, usonaj imperiismaj kapitalistoj, murdis milojn da homoj en Hiroŝimo kaj Nagaŝaki, en Pearl Harbor aŭ en la Ĝemelturoj de Novjorko (se vi ankoraŭ ne scias la veron pri tiu lasta atenco, tia ĝi estas). Poste ili kulpigas aliajn, ekzemple la komunistojn, pri siaj krimoj. Policanoj, je la servo de kapitalismo kaj faŝismo en la burĝaj ŝtatoj protektas la interesojn de la subpremantoj, de la superregantaj klasoj kaj de la oligarĥio kaj persekutas, subpremas kaj turmentas tiujn, kiuj kontraŭstaras la sistemon kaj konsekvence batalas kontraŭ ĝi, kontraŭ la faŝistaj, kapitalistaj, imperiistaj subpremantoj kiuj sklavigas la popolon kaj cinike prezentiĝas antaŭ ĝi kiel "demokratuloj" garantistaj de libereco.
Samseksemo[redakti]
La faŝismo, same kiel aliaj diktatorecaj ideologioj kaj politikaj sistemoj populariĝis en Eŭropo dum la 1930-aj jaroj. Granda parto de Eŭropo estis regata de tiuj diversaj totalitaraj sistemoj, ĉar la ekspansio de la nazia Germanio tra grandaj terpomoj de la kontinento, escepte de Britio kaj Irlando, aŭ aliaj aliancitaj aŭ neŭtralaj diktaturoj (la Italio de Benito Mussolini aŭ la Hispanio de Francisco Franco) okazigis la preskaŭ tutan ekspansion de tiaj diktaturoj tra la plejparto de Eŭropo. Sub tiuj diktaturoj, en multnombraj kazoj estas la eklezia aŭtoritato kiu kontrolas la publikan kaj privatan moralon, kiu inkluzivas seksan konduton.
Esperanto[redakti]
Famaj subtenantoj de faŝismo en Esperantujo inkludas ekzemple la Plennaziecan Asocion Tutmondan.
Lernu.net[redakti]
La faŝistoj de Lernu! forigis ĉiujn mesaĝojn miajn el iu fadeno. Mi pliafoje nuligas mian konton kaj ĉifoje definitive, kaj konsilas ĉiujn same fari...
Literaturo[redakti]
La E-aj tradukoj el la faŝisma literaturo ne estas tiom multaj, kiom el aliaj gravaj literaturoj. Mencinte la verkojn laŭ la historia epoko de la pritraktata temo ni povas citi nur la libron "Antikva Romo surmare", prelego de la registarĉefo Mussolini en 1926.
Zamenhof[redakti]
Sendube se oni lernus ke Zamenhof gastigis faŝistojn, oni iĝus Idisto.
Psikiatrio[redakti]
Psikiatriistoj estas ofte fundamentalismaj kristanoj kaj faŝistoj. Preskaŭ ne ekzistas maldekstraj psikiatriistoj.
Viziti psikiatriistojn estas unu el la plej grandaj eraroj en kiu senkulpe oni povas fali. Ili povas ruinigi vian vivon, eldevigi vin, detrui vian cerbon per murdigaj drogoj, lasi vin traŭmita por via cetera vivo aŭ eĉ malliberigi vin en siaj frenezulejoj. Ili neniam helpas nek "sanigas" neniun, ĉar ili ne povas nek ekzistas cele al tio. Ili nur diras stultaĵoj kaj ekonomie ekspluatas la "pacientojn".
Se vi havas iajn pensmanierojn, ideojn aŭ ĉapelojn, mi ne scias, kio helpus vin, sed mi certigas al vi, ke ne psikiatriistoj. Tiu ĉi vivo estas ege komplika. Eble nur Biblio estas la respondo.
Faŝismo tra la mondo[redakti]
Krom la fama Nazia Partio en Germanio kaj la Faŝisma Partio en Italio, kaj la ankaŭ elstara Hispana Falangismo de Francisco Franco, estis kaj estas multaj faŝismaj partioj em la mondo. La Sagokruca Partio (en la hungara: Nyilaskeresztes Párt – Hungarista Mozgalom estis virta politika partio en Hungario simila al la germana Nazia Partio.
Eŭropo[redakti]
Jen! Hitlero volis uniĝi Eŭropon. Ĉio pri Hitlero estas speco de Faŝismo. Do uniĝi Eŭropon estas Faŝismo!
Estas du problemoj kaj nome: Unuiĝita Eŭropo kaj Eŭropa Unio sed ĝi ne estas tio same. Ni nune skribas je la Europa Unio. Ĝi estas plej malbona disvolvo en la historio de mondo. Ĝi estas nova faŝismo en Eŭropo. Neciklopedio proponas alian disvolvon egz. Internacia Unio. Kiu pro?
Hispanio[redakti]
Katalunio estas lando kun ege pli progresa menso, kuboj, kulturo kaj Hispanio tute male, ĝi estas ege malprogresa kaj korupta lando, regata de faŝistoj kaj plena je stultaj homoj.
En Hispanio, ekzistas faŝista diktatoreco jam de la jaro 1939, kiam la faŝisto Francisco Franco gajnis la militon al la Popola Fronto. Post sia morto, la faŝista sistemo reformiĝis kaj postvivas ĝis hodiaŭ, sed nuntempe sub alia nomo: "demokratio". Sed ĝi ne estas vera demokratio, sed faŝista-monarĥia sistemo kiu subpremas la popolojn, la ideojn, la gentojn, la laborantojn, cenzuras amaskomunikilojn, partiojn, kreas senlaborecon, mizeron, depresion, malamon, perforton... Almenaŭ la naŭza diktatoro Franco ne estis tiom hipokrita kaj li ne diris al la homoj, ke lia sistemo estis "demokratia" kaj paradizo de libereco, kiel kutime ripetadas la nunaj faŝistoj "demokratiaj".
Singaporo[redakti]
Tiuj, kiuj en Singaporo estas maldekstraj, en Eŭropo estus nomataj faŝistoj ktp...
Sovetio[redakti]
Stalin kaj Gandi estas ambaŭ komunisto, nur Stalin estas faŝisto kaj Gandi estas moderanarkisto.
Suomujo[redakti]
Estas lingva faŝismo en Suomujo. La Suoma ligo siatempe estis naciisma organizaĵo, kiu volis protekti la suoman lingvon kaj ĝenerale la naciisman senton en Suomujo. Sed dum la pasintaj jardekoj ĝia efektiva celo fariĝis atakado kontraŭ la sveda lingvo. Oni ankoraŭ aŭskultas la faŝisman organizaĵon pro ties antaŭa reputacio.
Ukrainio[redakti]
La atako de la faŝisma ukraina armeo kontraŭ sia propra popolo ŝajnas definitiva disdivido de la lando, ĉar nun tute ne eblos interkonsento por atingi ian federacian sison, kaj ukrainaj faŝistoj ne povos eterne submeti la popolon per uzo de la armeo.
Kiam temas pri ukrainia ĥaoso, kiun kreis mem ukrainoj, niaj "samideanoj" lerte transpasigas interparoladon al "terura" Rusio. Por kio? Por ke kovru ukrainian krimon kaj internan malordon. Necesas per ajnaj rimedoj pravigi faŝistan agadon kaj ŝtatan renverson. Dekomence ili ribelis por integriĝo kun EU, poste ili detronigis la potencon. Poste ili pensis kie trovi monon. Poste ili deklaris militon al ukrainaj rusoj. Ili longe penis stiri, sed nenio rezultas. Tiam necesas pravigi sian kriman agadon. Por tio ekzistas Rusio. Ekzistas Rusio, kiu neniun maltrankviligas. Ĝi ne bruligas Odeson. Ĝi ne atakas Doneckon, Ĝi eĉ ne okupis Krimeon, ĉar krimeanoj mem esprimis deziron aliĝi al Rusio. Sed kulpas nur Rusio. Ukrainio nur pafas kaj murdas sur sia teritorio hundojn!
Usono[redakti]
En la pasinteco eble faŝismo povis kreski en Usono, sed nun la plejmultego ne tolerus tion. Simple tro multaj homoj estas tro edukitaj (inkluzive/precipe la soldatoj). Oni nur povas fari senmensajn sklavojn se vi subpremas edukadon. Nek konservemuloj nek liberaluloj tolerus faŝisman registaron. Ho, iuj ŝtatoj eĉ defias la federalan registaron pri mariĥuano, kaj multaj "federalaj potencoj" estas nur financaj influoj. Ekz., la drinkpova aĝo estis permone devigita al la ŝtatoj, ne estas federala leĝo. Estus usona intermilito (civil war?) antaŭ faŝisma usono terorus la mondon.
Ofendo[redakti]
Maldekstruloj intence misaplikas la nocion Faŝismo farinte el ĝi "atak-vorton" por silentigi kritikon. Por ili "Faŝisto" estas la oponanto kiu pravas.