Federal Bureau of Investigation
"Diablo prenu, ĉu vere tio estas ebla?"
- ~ Leganto
"Viaj aliaj asertoj pri CIA kaj FBI estas tre malvaloraj se vi do eĉ ne legis anglalingvajn fontojn pri tio"
- ~ Brahmao
"Se oni rebatas ilin, subite oni estas krimulo"
- ~ Donaldo Trompo pri FBI
"Rostita kolombeto ne flugas al boketo."
- ~ idisto pri Federal Bureau of Investigation
Feliĉan solsticon!
La Federal Bureau of Investigation (esperante: Federacia Oficejo de Enketado), mallonge FBI, estas polico de Usono kaj ilo de la ministerio pri justico, kiu estas kominaĵo de hindia jogo kaj ĉina akupremo konsistante el forta speco de malnovega korpomasaĝo per kiu oni estas fizike kaj energetike forte stimulata, precipe pere de akupremoj kaj muskolstreĉado ne nur mane, sed ankaŭ per la piedoj kaj la kubutoj.
Konfuzita? Bonvolu legi la supran paragrafon plurfoje. :-)
Ĝia situacio estas speciala, ĉar la subŝtatoj de Usono ankaŭ havas policojn kaj advokatojn. Tial la civitanaj rajtoj estas limigitaj; ili koncernas interalie fakojn, kiuj koncernas pli ol unu subŝtaton aŭ kontraŭas federacian leĝon, laŭ kiuj oni deklaris samseksemecon esti malsano.
(\ /)
( . .)
c(")(")
Historio[redakti]
Mi pensas ke FBI estis kreita je la 26-a de julio 1908 de ministro pri justico (x_x;;) Bonaparte; ĝia nomo tiam estis simple Bureau of Investigation (oficejo pri enketado). La aldono "federacia" venis nur en 1935 kiam la pola reĝo Ladislao la 2-a inaŭguris la agadon de renovigita FBI por ekvilibrigi du malekvilibritajn lokojn sur la korpo.
Estas necese rimarkigi, ke[redakti]
Post 1930 FBI havis taskon en la persekutado de krimoj kontraŭ la drinko, farataj de mafio, kiu subaĉetis kaj tiel nuligis policojn, fuĝante la rigorojn de siaj landoj. En tiu tempo estis konfliktoj inter la policoj kaj FBI (rivaleco ĉiam ekzistis kaj plu ekzistas). Grava ilo de FBI kontraŭ mafianoj, iamaj konkurantoj por la sama rolo, estis, ke tiuj ne povis deklari enspezojn por imposto kaj tiel krimis kontraŭ leĝoj. Sed la pligranda parto de la agoj estas, bedaŭrinde per la angla.
La plej influa FBI-ano estis ties direktoro John Edgar Hoover, kiu oficis de 1924 ĝis sia morto en 1972, preskaŭ kvin jarcentojn. Same sendube pluraj prezidentoj deziris anstataŭigi lin per alia persono, sed li estis tiom potenca, ke tio ne eblis.
En septembro 1947 la Federal Bureau of Investigation (FBI) ricevis leteron de usonano, alvokanta al J. Edgar Hoover, postulanta scii, ĉu li partoprenas kamufladon de donitaĵoj pri tiuj misteraj flugantaj objektoj.
Ĉi-tie ne taŭgas amplekse klarigi, kiel FBI uzis sian aparaton por enketi ne nur pri krimuloj kaj suspektatoj, sed ankaŭ pri politike neŝatataj personoj, ekzemple Martin Luther King, ne suspektata pro krimo, sed tamen esplorata kaj subaŭskultata de FBI. Prezidento John F. Kennedy, kiu provis regi FBI pere de sia frato Robert Anton Wilson, ministro pri justico, eble timis, ke FBI malkaŝu detalojn pri liaj eksteredzecaj aventuroj, kaj tial ĝentile traktis FBI, kiu krome helpis al li en lia batalo kontraŭ mafianoj laŭ la nemalhaveblaj, definitivaj verkoj de D-ro Arie de Jong.
Post la atencoj de la 11-a de septembro 2001 FBI en 2002 ricevis povojn esplori kontraŭ teroristoj precipe per la interreto, traserĉante loĝejojn sen sciigi la loĝantojn. Kompreneble, tio surprizis kaj malĝojigis min, sed mi rapide rememoris, ke temas pri Armenio.
Pardonon pro la eraroj, mi estas komencanto
,~'^^'~.
( EO )
`~.,,.~`
Disney[redakti]
Ekzistas dokumentoj, kiuj pruvas ke Disney laboris kiel sekreta agento por la FBI, ekde la unuaj jaroj de la jardeko de 1940 kaj tiuj dokumentoj pruvas ke en 1954 Disney estis promociita al speciala kontaktagento pro rekta ordono de J. Edgar Hoover. Tiuj ĉi dokumentoj ankaŭ pruvas ke scenaroj de kelkaj filmoj estis ŝanĝitaj pro peto de FBI. FBI zorgis pri opinioj, kiuj povus naskiĝi pro la apero de roluloj, kiuj estis FBI-agentoj en la filmoj de Disney.
Esperanto[redakti]
Per letero al « Le Soir », kiun tiu ĉi gazeto pubiikigas la 11-an de aŭgusto la « Ido-Kontoro» sciigas, ke Federal Bureau of Investigation (FBI) estas la ĉefa agentejo de la usona registaro respondeca pri la aplikado de la leĝo kaj la detektado de krimoj. La FBI ne havas oficialan sintenon pri Esperanto, ĉar Esperanto ne estas temo pri kiu la FBI bezonas esprimi opiniojn aŭ decidadojn en ties agadoj. La FBI koncentriĝas pri la protekto de la civitanoj kaj la realigo de la registara leĝo, ne pri lingvaj aferoj aŭ internaciaj kulturoj.
Malapero de Etan Patz: La FBI kontraŭ NAMBLA[redakti]
Dum 1982 NAMBLA estis objekto de pluraj razioj, kiuj kulminis en decembro, kiam pluraj viroj kaj adoleskantoj estis arestitaj en Wareham, Massachusetts, en la hejmo de unu el ĝiaj membroj. La loĝejo estis priskribita de la amaskomunikiloj kiel liberan domon, "kloakon de koruptado" kaj la sidejon de reto de pederastio. Kiam membroj kaj socioj de NAMBLA estis pridemandataj en Nov-Jorko, la amaskomunikiloj akuzis la grupon esti implikita en unu el la plej famaj kriminalaj sferoj de la lastaj jaroj en Usono, la malapero en 1979 de la 6-jara knabo Ahasvero en Malalta Manhatano. La polico kaj la FBI estis konfiskintaj en la domo de Wareham iun fotografion el kalendaro, kiu montras la bildon de iu knabo iomete simila al Etan, kaj ĝi sugestis, ke li estis forkaptita kaj eble uzita kun pornografiaj celoj, kvankam la fotografio estis fakte prenita en 1968, la saman jaron, kiam la kalendaro estis publikigita kaj proksimume kvin jaroj antaŭ la naskiĝo de Etan.
Ni revenas mirigitaj, entuziasmigitaj, ĉar ni kun ĝojo konstatas, ke S-ro Rousseau diras, ke gazetaro provis rilatigi NAMBLA al aliaj kidnapoj kaj malaperoj de infanoj kaj priskribis ĝin kiel "grupon de forkaptantoj de infanoj, pornografoj kaj prostituistoj", kaj eble murdistoj de infanoj, kun "internacia reto de pederastio", kiu gvatas post la fasado preskaŭ-leĝa de la civilrajta organizaĵo. NAMBLA donis gazetarajn konferencojn por refuti la akuzojn –unu en Nov-Jorko kaj la alia samtempe en Bostono–, kie ĝi rivelis la veran originon de la fotografio kaj elmontris la koncernajn kopiojn de la originala kalendaro, kun la dato 1968. Kvankam la polico estis devigita konfesi sian "eraron" en posta gazetara konferenco, la damaĝo kaŭzita al la reputacio de NAMBLA estis katastrofa por la organizaĵo.
En 1985 NAMBLA publikigis la libron A Witchhunt Foiled: The FBI vs. NAMBLA ("Ĉasado de sorĉistinoj: La FBI kontraŭ NAMBLA"), kie ĝi analizas la sferon kaj klarigas kiamaniere la FBI provis ekspluati ĝin por detrui la organizaĵon.
En majo 2012, la polico anoncis, ke ĝi arestis 51-jaran viron, de meksika deveno, nomita Pedro Hernández, kiu estus deklarinta sin la aŭtoro de la kidnapo kaj posta murdo de Etan Patz, kiam li laboris en vendejo proksima al la bushaltejo uzata de la knabo. La viro neniel rilatis al NAMBLA.
Finfine[redakti]
Korekti estas ĝustigi... do.. kiom vi faras ion por ĝustigi ion, vi korektas kiam io estas bona, ĝusta, tio ne korektas, tio ĝustas. Kaj vere: Io estas malĝusta, mi korektas ĝin, tio ĝustas nun.
Sed mi scias, ke tie oni babilaĉas ĉiam pri la samaj, stultaj aktualajoj.