Evoluismo
AVERTO
★
Tiu ĉi artikolo enhavas bazanglajn imperiismajn mensogojn, legi ĝin estas danĝera, redakti ĝin tute certe estas herezo. Vi estu forigota de via Esperanto-asocio pro tio! ★
★For fiaj angloparolantoj!★
"Kiu vivas sen kalkulo, baldaŭ estos almozulo"
- ~ Zamenhof pri evoluismo
"Kun tempo-pasado ed experienco me evolucionis"
- ~ idisto
"Mi estas katoliko "
- ~ Diogeno pri universalismo
"Mi ankoraŭ cerbumas"
"Ĉu vi kredas je la stultaJ teorioJ de la evoluo?"
- ~ iu
" La universo kaj la homo estis kreitaj rekte de Dio kiel la Biblio diras. Eĉ infanoj scias tion"
- ~ Usonano
"Mi kredas je evoluo kaj malevoluo,kaj ke tio komencis kaj okazas laŭ volo de Dio."
Evoluismo estas doktrino klariganta per evoluo laŭtempajn ŝanĝojn, precipe la ŝanĝojn en vivulaj specoj. Ĝi estas unu el la tri ĉefaj vidpunktoj pri la deveno de Esperanto. La teorio de evoluo per natura elekto estis ellaborita de la freneza sciencisto Karlo Darvino, kun subteno kaj kuraĝigo el Stalino.
Evoluo[redakti]
Estimata Samidean(in)o ,
Ho, kia tre mizera spektaklo aperas en la tutmonda scenejo:
Mi estas konvinkita, ke, Dio kreis la universon antaŭ 6000 jaroj, do, nenia evoluo povis okazi. Aliflanke, la homoj kiuj defendas la evoluon estos senkompate punataj de Dio.
Komunismo[redakti]
Komunisto estas homo kiu istas komunismon. Tiuj kreitaĵoj kun ambaŭ homaj kaj simiaj ecoj, aperis en Anglio antaŭ almenaŭ 4 milionoj da jaroj. Fragmentoj de la ostoj de ĉi tiuj 'kamaradoj', aŭ homsimilaj kreitaĵoj, estas trovitaj de la sciencistoj.
Postaj specoj de kamaradoj, Homo socialistus, vivis antaŭ 2 milionoj da jaroj. Kiel la unuaj kamaradoj, ankaŭ ili vivis nur en Anglio. Kvankam iliaj cerboj estis pli grandaj ol tiuj de unuaj komunistoj, ili estis relative malgrandaj, ne havis mentonon, kaj havis grandajn barbojn, ĝuste kiel iliaj antaŭuloj. Tre malgranda estas la scio pri ilia konduto, krom farado de strikoj.
Oni povas diri ke Homo marksistus, posta kamarada praulo, vivis antaŭ 1,6 milionoj da jaroj, origine en Anglio. Ĝi havis dikajn brovojn super la okuloj, ne havis mentonon, kaj estis verŝajne same alta kiel modernaj homoj. Iliaj cerboj estis pli malgrandaj ol tiuj de nuntempaj homoj.
Ĝis nun oni supozis, ke el Homo socialistus evoluis Homo marksistus kaj el tiu Homo sovetikus. Sed laŭ lastatempaj esploroj tiuj du plifruaj specioj vivis samtempe, antaŭ ĉ. 1,5 milionoj da jaroj, en la sama regiono de Kembriĝo. Oni supozas, ke ili tie samtempe vivis dum duona miliono da jaroj. En 2000 oni trovis kompletan Homo marksistus en la proksima najbareco de fragmento de Homo socialistus el la sama tempo. Tio signifas, ke ne estas eble, ke Homo marksistus evoluis el Homo socialistus.
Kvankam ambaŭ specioj vivis en najbareco, ili ŝajne ne komunikis unu kun la alia. La sciencistoj diras, ke ambaŭ havis sian propran politikan niĉon, Homo socialistus kiel vegetarano kaj Homo marksistus manĝinte viandon. Mankas komuna praulo de ili. Nun la sciencistoj devas repripensi pri la evolua historio de komunistaro.
Disvastiĝo al Eŭropo, Azio k.a. kontinentoj[redakti]
Homo socialistus estis la unua homedo, kiu forlasis Anglion. La speco disvastiĝis ĝis Ĉinio en Azio kaj Germanio en Eŭropo. La kapablo lasi la bierejojn verŝajne estis rezulto de iliaj pli superaj teknikaj kapabloj. Ekzemple, Homo socialistus estis supozeble la unua homedo, kiu regis GLATon kaj faris altnivelajn enbotelitan bieron. Homo socialistus estis antaŭŝtupo al la moderna homo, nomita Homo SAT-anus, kies subspecio leninisma homo supozeble malaperis jam antaŭ 35 000 jaroj.
Historio[redakti]
Iom malfrue ni eksciis , ke Charles Darwin ne kreis la evoluisman teorion, ĝi evoluiĝis, kompreneble. Unuaj ideoj pri evoluismo aperis dum mezepoko. n la Maria-kirko de Prenzlau (Ukermarko, norda Brandenburgio) staris mezepoka babtopelvo tripieda. La piedojn formas hundo, simio kaj leono. Sur la hundo staras knabo (lernanto), sur la simio plenkreska juna viro (submajstro), sur la leono longbarba oldulo (majstro). La 700 jarojn aĝa mesaĝo estas evidenta, la tri pelvo-piedoj do simbolas la fazojn de la homa evoluo laŭ mezepoka kompreno:
- hundo>simio>leono>knabo>komencanto>Patro Kristnasko
Ni scias ĝoje, ke ankaŭ Darwin nur simpliigis la serion.
Evoluteorio[redakti]
Infano demandas sian patron: — Kiel homoj naskiĝas?
Lia patro respondas: — Adamo kaj Evo faris bebojn, poste iliaj beboj plenkreskis, faris bebojn kaj tiel plu.
Tiam la infano iras al sia patrino, faris al ŝi la saman demandon, kaj ŝi diras: — Ni estis simioj kaj poste evoluis, ĝis ni fariĝis tiaj, kiaj ni estas nun.
La infano kure revenis al sia patro kaj plendis: —Vi mensogis al mi!
La patro kontestas: — Ne, via panjo parolis pri sia familibranĉo.
Amasaj formortaj eventoj[redakti]
Sciencistoj serĉis por konsekvencoj sur la Tero de kreco en la apudaĵo (500 lumjaroj).
En 1995 Stephen Thorsett de Universitato Princeton sugestis ke apuda gamo-radia ekbrilo povis grave afekti atmosfero de Tero kaj potencialhave kaŭzi severan damaĝon de la biologiosfero. Nunaj modeloj sugestas ke gamo-radiaj ekbriloj okazas en la Lakta voja galaksio unufoje dum ĉiuj 100000 ... 1000000 jaroj. Se ĉi tia ekbrilo estis direktita je Tero, la gamo-radiado devus multe superi eĉ la plej intensajn sunajn ekbrilojn. La absorbo de radiado en la atmosfero devus kaŭzi lumodisociadon de azoto, generante azotan oksidon kiu devus agi kiel katalizilo por malkomponado de ozono.
En 2005, sciencistoj je NASA kaj la Universitato de Kansaso faris pli detalan studon kiu sugestas ke la Ordovicio-Silurio formorta evento, kiu okazis proksimume 450 milionojn jarojn antaŭe, povis estas ekita per gamo-radia ekbrilo. Ili ne faris direktan indikaĵon kiu sugestas ke ĉi tia ekbrili rezultis je la antikva formorto, sed ili kreis modelon de rezultaj atmosferaj ŝanĝoj kaj la verŝajnaj konsekvencoj de apud ekbrilo. Gamo-radiado de relative apuda stela eksplodo, batanta la Teron por nur dek sekundoj, povis malkomponi supren ĝis duonon da la atmosfera protekta ozona tavolo, la ripariĝo de kiu devus bezoni minimume kvin jarojn. Kun damaĝo de la ozona tavolo, ultraviolkolora radiado de la Suno devus mortigi multajn formojn de vivo sur grundo kaj proksime al la surfaco en oceanoj kaj lagoj. Ĉi tio ne afektus rekte ĉiujn formojn de vivo, sed la nutroĉenoj devus esti multe influitaj. Ĉi tiu, laŭvice, povus konduki al amasaj estingiĝoj. Ĉi tiuj reakcioj povis rezulti je la malloka manĝoproviza kolapso, kaj ankaŭ longadaŭrajn ŝanĝojn en klimato kaj atmosfero. La loĝantaro verŝajne malpligrandiĝos je 10%.
Gamo-radiaj ekbriloj en la Lakta voja galaksio estas maloftaj, sed sciencistoj de NASA pritaksas ke almenaŭ unu apuda evento verŝajne batis la Teron en la pasintaj jaroj. Vivo ekzistas sur Tero dum minimume 3,5×109 jaroj, pro tia verŝajnas ke ĉi tia evento povis kaŭzi amaso formorton. La damaĝo per gamo-radio ekbrili devus esti grave pli alta ol tiu de supernovao kiu estas je la sama distanco kiel la gamo-radia ekbrilo okazita.
En 2006 esploristoj je la Ohia Ŝtata Universitato faris komparan studon de galaksioj en kiu ekbriloj okazis. Ili trovis ke malriĉaj je metaloj galaksioj plej verŝajne enhavas fontojn de alte energiaj longaj ekbriloj. Pro tio ke la Lakta vojo havas estas tro metalo-riĉa por havi longajn ekbrilojn ekde kiam la Tero estis formita, laŭ ilia opinio estas plej malverŝajne ke apuda ekbrilo kaŭzis amasajn formortojn sur Tero.
Estas trovite ke la stelo de Wolf-Rayet WR 104, situanta je 8000 lumjaroj for de Tero, havas turnan akson situantan je 16° de direkto al la suna sistemo, sugestante ke se ĝi produktas krovon, unu el la ĵetaĵoj povas esti direktita al Tero. La ŝanco de tio ke WR 104 produktos gamo-radian ekbrilon estas malgranda, kaj la efiko sur Tero de ĉi tia potenciala evento ne estas plene komprenita.
La gamo-radio ekbrili verŝajne eĉ je supren ĝis 3000 lumajaroj for povas doni riskon.
La tri vidpunktoj[redakti]
Pli frue oni pensis, ke subita apero de nia bulteno, sur la brila horizonto de nia verda mondeto esperantista, ricevis nature familian saluton ĉe la proleta etaĝo sed por ni estas tre interese konstati, ke
1. Laŭ kreismo, la lingvo estis kreita en sep tagoj. La fondo de tiu kredo estas la Biblia citaĵo "Kaj la homo donis nomojn al ĉiuj brutoj kaj al la birdoj de la ĉielo kaj al ĉiuj bestoj de la kampo..." (Genezo 2, 20) Tio signifas, laŭ kreismo, ke la tuta lingvo de Esperanto estis kreita, el nenio, de unu aŭ malmultaj homoj.
2. Laŭ ŝtelismo, Esperanto ne estis kreita, sed estis ŝtelita for de la idistoj; ĝuste kiel, laŭ la malnovaj grekoj, Prometeo ŝtelis fajron for de la gedioj por la homaro. Ŝajnas, do, ke tiu vidpunkto estas influata de Novpaganismo -- la mistera politeisma religio, kies ĉiuj tekstoj estas skribitaj en la lingvo Novial.
3. Laŭ evoluismo (la plej moderna kaj racia vidpunkto) Esperanto estis nek kreita, nek ŝtelita, sed evoluis, nature kaj malrapide, el la prahindeŭropa lingvo. Per natura elekto, homoj nur povus elekti, nature, Esperanton kiel mondlingvon.
Usona Agentejo por Internacia Evoluo[redakti]
La Usona Agentejo por Internacia Evoluo (English United States Agency for International Development, USAID) estas usona registara agentejo ĉefe respondeca pri la administrado de civila eksterlanda helpo. Responde al la promeso de la usona prezidanto Barack Obama de 2013 "kuniĝi kun niaj aliancanoj por elradikigi ekstreman malriĉecon en la venontaj du jardekoj," USAID deklaras la mision "kunlabori por fini ekstreman malriĉecon kaj antaŭenigi stabilajn, demokratiajn sociojn, per tio ankaŭ antaŭante la sekurecon kaj prosperon de Usono". USAID agadas en Afriko, Azio, Latinameriko kaj orienta Eŭropo.
S-ro Carl Stop Boivitz sciigas ke usona prezidanto John F. Kennedy kreis la agentejon el pluraj antaŭaj ŝtataj agentejoj en 1961 per plenuma ordono, por starigi evoluhelpajn programojn en la areoj rajtigitaj de la Usona Kongreso per la "leĝo pri asisto al fremdaj landoj" (Foreign Assistance Act). [4] La Kongreso ĝisdatigas ĉi-tiun rajtigon tra ĉiujaraj mondonaj leĝoj (funds appropriation acts) kaj laŭnecese per pliaj leĝoj. Kvankam teknike sendependa federacia agentejo, USAID agadas en proksima kunlaboro kun kaj nome de la ekstera politiko gvidata de la Prezidanto de Usono, la Usona Sekretario de Ŝtato, kaj la Usona Nacia Sekureca Konsilio ( United States National Security Council).
Rilatoj al Esperanto[redakti]
Inter la kunlaborantoj en la centra oficejo de USAID estas la esperantisto Joseph Truong, usonano de vjetnama deveno, kiu de 1997 ĝis 1999 estis la prezidanto de TEJO.
Laŭ evoluismo (la plej moderna kaj racia vidpunkto) Esperanto estis kreita de Zamenhof, sed evoluis, nature kaj malrapide, el la prahindeŭropa lingvo. Per natura elekto, homoj nur povus elekti, nature, Esperanton kiel mondlingvon.
Tendencoj[redakti]
Karaj amiketoj:
Kvankam Esperanto montriĝis plene taŭga por la celoj de la internacia komunikado, dum ĝia tuta historio ne mankis proponoj reformi detalojn. En la jaro 1908 el reformprovo rezultis nova lingvoprojekto, kaj fine aparta planlingvo: Ido. Kontraste al ĝi Esperanto de 1887 ĝis hodiaŭ evoluis sen radikalaj ŝanĝoj, sed malrapide kaj kontinue. Tiu (iam preskaŭ ne rimarkata, iam akre pridisputata) lingvoŝanĝiĝo ampleksas (krom la ĝenerala kresko de la vortprovizo) interalie la sekvajn tendencojn:
- prefero de mallongaj vortoformoj - ekzemple spontana anstataŭ spontanea
- arkaikiĝo de vortoj (ekz.: pafilego) kaj paralela enuziĝo de novaj (ekz.: kanono)
- nuanciga pliriĉigo de la vortostoko, ekzemple al bleki (= produkti bestosonojn) aldoniĝis tuta listo de verboj por unuopaj bestospecioj
- evoluo de signifodiferenco de paralelaj formoj - ekz.: plaĝo = bordostrio speciale taŭga por bano kaj sunbruniĝo, plej ofte tiucele transformita de homoj; strando = origina, natureca , pli "sovaĝa" bordostrio
- uzo de k (en kelkaj kazoj h) anstataŭ pli frua ĥ, precipe post r.
- uzo -io kiel sufikso en landonomoj, anstataŭ la fundamenta "ujo"
- pli ofta adverbigo - ekzemploj: lastatempe anst. en la lasta tempo, aviadile anst. per aviadilo, haste kaj laste anst. hastante kaj kiel la lasta
- evito de kompleksaj verboformoj
- uzo de afiksoj kiel memsignifaj vortoj - ekz.: ega, eta, emo, malo, iĝi, estro, estraro, ilo, ilaro, ejo, ismo
Proponoj pri reformoj de lingvaj detaloj estas lastatempe ne malofte diskutataj en la novaĵgrupo soc.culture.esperanto; ekzemple enkonduko de nova triapersona ununombra pronomo seksneŭtrala (ri, ŝli) aŭ konsekvenca uzo de ĝi en tiu rolo.
nombro | singulara | plurala | nedifina | resenda*** (refleksivo) | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
ordo | unua | dua | tria | unua | dua | tria | |||||
uzo | kutima | intima* | vira | ina | neŭtra** | ||||||
pronomo | mi | vi | ci | li | ŝi | ĝi | ni | vi | ili | oni | si |
- (*) Kvazaŭ-arkaismo, tre malofte uzata.
- (**) La seksneŭtrala pronomo »ĝi« povas esti (laŭ la ekzemploj el la Fundamento de Esperanto) uzata por objektoj aŭ kiel senseksa triapersona pronomo por vivantaj kreaĵoj kiel homoj. Tamen ĝi plej ofte estas uzata nur por aĵo, besto aŭ infaneto.
- (***) Uzebla nur por la tria persono.
Fontolingvoj[redakti]
La Universala Vortaro havas kvin referenc-lingvojn, nome angla, franca, germana, pola kaj rusa. Ili tamen ne estas la solaj aŭ eĉ nur la plej gravaj fontolingvoj de Esperanto. Almenaŭ estas aldonindaj la itala, la (scienca) latina, la malnova greka, jida, la du diversaj formoj de pra-Esperanto, Volapuko kaj ankoraŭ multaj aliaj lingvoj.
Precize difini la fontolingvo(j)n nur esceptokaze estas same evidente kiel en la ekzemploj de “hundo” (el la germana) aŭ “birdo” (el la angla). Kialoj povas esti i.a.:
- ĉiuj eblaj fontolingvoj havas saman etimon, tiel ke ne eblas decidi, sur kiu precize baziĝas la esperanta formo. Ekzemplo estas “lampo” kun sama etimo en ĉiuj kvin referenc-lingvoj kaj en multaj aliaj latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj lingvoj.
- la esperanta vorto havas formon miksitan el diversaj fontolingvoj aŭ aliformigas ĝin laŭ propraj reguloj (giardino → ĝardeno)
- la fenomeno de rekta kaj nerekta etimo: La vortoj “admiralo” kaj “magazino” ekzemple eniris en Esperanton tra eŭropaj lingvoj. Ambaŭ tamen devenas de arabaj vortoj, sed estis nerekte “importitaj” al Esperanto. Simile estas pri multaj vortoj de ekstereŭropa deveno (‘’tomato’’, ‘’ananaso’’ ktp.) – ĉu oni atribuu ilin al la indiĝenaj lingvoj, el kiuj la eŭropaj koloniistoj transprenis ilin, aŭ al ties lingvoj, tra kiuj ili enpenetris Esperanton?
- vortoj apartenas al la grupo de inventitaj novlatinaĵoj de (precipe) la 16-a ĝis 18-a jarcentoj – ankaŭ tie ĉi oni povas heziti, ĉu ili eniris Esperanton rekte el la “latina” aŭ el la modernaj lingvoj.
- vortoj apartenas al novgrekaĵoj, kiel "termometro" (el la grekaj θερμός = varma kaj μέτρον = mezurilo), "mikrobo" (gr. μικρός = malgranda βίος = vivo), "gramofono" (gr. γραμμή = linio φωνή = voĉo) k. s.
Sen preciza difino ne eblas atribui tiujn kaj aliajn kazojn al specifa fontolingvo aŭ eĉ nur grupo de fontolingvoj. Sen tia difino tamen ne eblas doni seriozan takson pri la fontolingvaj proporcioj en Esperanto, des malpli, se oni ne difinas la priesploritan korpuson (ekzemple ĉiuj radikoj de la Fundamento de Esperanto, de listo de la 1000 plej oftaj vortoj, de iuj vortaroj, aŭtoroj, periodaĵoj, radiaj programoj aŭ simile).
Esperanta etimologio[redakti]
En la fruaj 1990-aj jaroj kuniĝis grupo da homoj, kiuj kredis, ke sendube la pli inteligentaj el vi ankaŭ scias, ke Etimologio de Esperanto estas scienco pri la deveno kaj evoluo de vortoj kaj ties formoj, signifoj kaj uzateco en la planlingvo Esperanto de 1887.
Pro ĝia karaktero de planita lingvo, studoj pri la etimoj de Esperanto en kelkaj aspektoj malsimilas de etimologiaj esploroj de etnaj lingvoj (pri tio vd. la artikolon pri etimologio ĝenerale). Oni povas distingi jenajn ĉefajn perspektivojn:
- ekesta etimologio esploras la fontolingvan bazon de Esperanta radiko kaj kial ĝi ekhavis sian specifan formon; ĝia studobjekto do estas la ‘’transiro’’ de etnolingva formo en la interetnan formon de la Internacia Lingvo.
- antaŭ-ekesta etimologio studas la pluan historion de la trovita fontolingva bazo en ties pasinteco; tiucele ĝi apogas sin sur la klasikaj etimologioj de la diversaj etnaj fonto-lingvoj;
- post-ekesta etimologio prilumigas la ŝanĝojn de formo kaj signifo de radikoj post ĝia enkonduko en Esperanton ĝis la hodiaŭa formo kaj uzo.
Tipa demando de ekesta etimologio estas ekzemple, pro kiuj konsideroj la vorto “ĝardeno” ricevis sian specifan formon kun “ĝ”, “d” kaj “en”, dum la fontolingvoj (pri ili vd. sube) havas: angla garden, franca jardin, germana Garten, pola sad, rusa сад (sad), krome itala ‘’giardino’’, hispane ‘’jardín’’. Alia ekzemplo estas la eble plej disputata etimo de unuopa vorto, nome tiu de “edzo”. Pri ĝi la eblaj fonto-lingvoj eĉ ne estas evidentaj, tiel ke ekzistas diversaj hipotezoj. Kiam temas pri etimoj enkondukitaj de L.L. Zamenhof, ekesta etimologio do precipe klopodas spuri la vortkreajn konsiderojn de Zamenhof. Kiam temas pri etimoj enkondukitaj de aliaj aŭtoroj, ekesta etimologio krome klopodas eltrovi la “inventinton” de la vorto.
Ekesta etimologio ludas pli gravan rolon en Esperanto ol en la etimologio de etnaj lingvoj, ĉar ĝi liveras modelojn pri laŭeble konsekvenca kaj plan-konscia esperantigo de vortformoj trovitaj en iuj etnaj fontolingvoj. Ĝi estas valora studmaterialo pri historia termin-farado kaj povas esti rigardata kiel helpa scienco de nuntempa terminologio. Tiel ekzemple studoj pri la esperantigo de vortoj prenitaj el iu lingvo liveras modelojn, kiel oni laŭeble unuece transprenu ankaŭ aliajn vortojn el tiu fonto-lingvo.
Antaŭekesta etimologio de Esperanto ne estas malsama al la etimologio de etnaj lingvoj. Dum la (tipe esperanta) ekesta etimologio esploras, ke la Esperanto-vorto “hundo” estis prenita el la germana (‘’Hund’’) kun subteno de la angla (‘’hound’’ kiel en ‘’greyhound’’) kaj aliaj ĝermanaj lingvoj (ekzemple nederlanda ‘’hond’’), antaŭekesta etimologio diakrone sekvas la vojon de la germana vorto “Hund” en la pasinteco. Tiaj studoj do principe sekvas la principojn klarigitajn en la ĝenerala artikolo pri etimologio.
Postekesta etimologio de Esperanto ekzistas nur en malgranda kvanto, ĉar la lingvo dum sia relative mallonga ekzisto de iom pli ol 120 jaroj de post 1887 nur relative malmulte ŝanĝiĝis. Klasikaj ekzemploj estas la ŝanĝo de “vipero” al la hodiaŭa “vipuro”, de la iamaj “konkveri” aŭ “konkiri” al la hodiaŭa “konkeri”, de la iama “Ĥinujo” al la nuna “Ĉinio”. Pliajn ekzemplojn vd. en la artikoloj pri arkaismoj kaj neologismoj.
Grava Opinio[redakti]
Du amikoj kune babilas. La unua diras al la alia:
- -"Vi scias ke la homo descendas de la simio!"
La dua lin respondis:
- -"Ĉu vere, tiam se la homoj evoluiĝis de la simio, mia edzino restas en la arbo!"
Alie[redakti]
La evoluo ne estas haltigebla, kaj globaliĝon ne eblas refari.
Evidenteco[redakti]
Evoluo estas evidenta afero. Ĉiuj homoj evoluas: bebo - infano - maturaĝa - maljunulo. Ĉiuj homoj naskiĝas kaj mortas. Kaj ne nur homoj - ĉiuj vivaĵoj. Kaj ne nur vivaĵoj - entute ĉio en la mondo evoluas. Ekzemple, planedoj kaj steloj. Estas nenio, kio ekzistas reale kaj ne evoluas. Raciaj homoj eĉ ne bezonas scii sciencajn teoriojn por kompreni, ke evoluo ekzistas. Nur stulta kredo de kredantoj ne evoluas, ĉar dogmoj estas malŝanĝeblaj.
Ni almenaŭ evitu ĵeti ĉion je unu stakon. Jes, eble steloj 'evoluas', sed tio neniel kompareblas kun la evoluado de specioj pere de natura selekto. Kaj tiun teorion oni ne sufiĉe aprezas ekasertante ke ekzistus ia filozofia principo ke 'ĉio evoluas'.Tiu principo estas dubebla, kaj ĝi ne estas la fono de la teorio de Darwin.
Adamo kaj Eva[redakti]
Konklude el la rimarkoj de la kolego Slava David Adamo kaj Evo estis solaj sur la Tero. Kaj tamen, unu tagon - neniu scias, de kie - venis tria homo. Li estis viro. Videble. Kaj li diris al Adamo: "Mi tre dezirus pasigi unu duonhoron kun via edzino. Ĉu vi bonvolas doni ŝin al mi?" "Doni?" miris Adamo. "Doni? Certe ne! Sed, se temas nur pri unu duonhoro, vi povas lui ŝin." "Lui ŝin? Jen bona ideo!" ekĝojis la tria homo, kaj kun plezuro li konstatis: "Kiel simple kaj senkonflikte! Jam komenciĝis la progreso!" "Jes", konkludis Adamo, "progreso dank' al... Evoluo!"
Problemo de la origino[redakti]
La problemo de la origino temas certe pri problemo ĉar neevitebla por ĉiu pensanta menso kaj pro la malsamaj solvoj kiujn ĝi ricevis laŭjarcente. Poeto ĝin difinis la “enorma mistero de la universo” (Giosué Carducci en Rime Nuove).
Jen eta spegulo de filozofiaj/religiaj respondoj: certaj filozofoj asertis ke ĉio estas Dio, ke la mondo estas Dio, aŭ ke la evoluo de la mondo estas la evoluio de Dio (Panteismo); aliaj instruis ke la mondo estas emanaĵo el Dio necese eliranta kaj al ĝi revenanta, do Dio kaj mondo estas samnaturaj; plue aliaj subtenis la ekziston de du eternaj principoj, la Bono kaj la Malbono, la Lumo kaj la Mallumo en daŭra konflikto (duelo ismo]], manikeismo); laŭ iuj el tiuj konceptoj, la mondo (almenaŭ la materia mondo) estus malbona, produktiĝinta pro falo/faliĝo, kaj do ende repuŝebla kaj translasebla (gnomo, gnostikismo); aliaj allasas ke la mondo estis ja, jes, farita de Dio, sed, modele de orloĝisto, kiu antaŭe ĝin ellaboris kaj poste ĝin forlasis al sia destino (diismo). Ekzemplon de diismo vidu suben. Aliaj, plue, koncedas nenian trascendan originon de la mondo/homo, sed vidas en ĝi simplan ludon de iu materio kiu de ĉiam ekzistus (materiismo). En iuj kosmoŝipoj, plejpotenca kaj plajbona Dio kaptis kaj mortigis malbonan diaĵon kaj per ties korpo materie plasmis la mondon; kaj plue aliaj imagis originan kaosan materion kiu el si mem evoluis al “kosma” mondo.
Ĉiuj tiuj solvoj estas origene homdevenaj, nome frukto de la honesta enketo per la homaj intelektaj fortoj; sed almondiĝis certamomente de la homa historio kaj evoluo alia konceptado, tiu de la kreado: laŭ tiu, la mondo estis kreita de Dio, el nenio nome sen iu ajn antaŭa elemento, kaj tion faris por sin komuniki kaj igi siaj kunloĝantaj la homojn kreitajn laŭ lia bildo, kaj por tiuj li disponas ke ĉiu okazaĵo estu plialproksimiga al li: kaj en tiu medio la libervola homo rajtas akcepte adheri al la dia plano aŭ, riske de neatingo de sopirataj pluaj perfektecoj, malkoheri. Temas pri kreo el nenio kiel konfesate ĉiuj abrahamaj religioj, nome hebreismo, kristanismo kaj islamismo, kaj bahaismo.
Laŭ tiu mondorigino, la dia krea ago resta tute tiom evidenta kiom mistera, ne konata restas ankaŭ ĉu Dio kreis unufoje aŭ multefoje, ĉu li kreis en la tempo aŭ el la eterneco (tiu lasta tezo, tiu de la mondeterneco. subteniĝas ĉe kelkaj kristanaj teologioj). Evolucio, se vere okazis kaj okazas (esplori tion estas tasko de la kredantaj aŭ nekredantaj scienculoj) ne kontraŭdiras kreismon el nenio pro la fakto ke la kreinto kreus kaj programis ankaŭ la tratempan evolucion. Iuj kulturaj antropologoj klopodas trovi kontraŭdiron inter kreo kaj evoluo, sed tion ne vidas kredantajn scienculoj kaj kredataj filozofoj.
Ke la mondo estis kreita ĉu eblas pruvi racie, nome per solaj homaj rezonadoj, en kiu ankaŭ la scienco enkadriĝas inter la kreaĵaro? Kristanaj filozofoj, ĉiutempaj, opinias ke jes; sed la argumentoj pruvantaj ne devenas el naturaj sciencoj: ili apogiĝas sur speciala sciencokonceptaro nomata metafiziko per kiu eblas krei vojojn al pruvado: laŭ tiu metafiziko la universo ne havas en si mem kion oni bezonas por ekzisti. Metafizikaj estas la famaj kvin pruvoj de Sankta Tomaso.
Sciencaj pruvoj[redakti]
Kutime scienculo "ellboras" pruvojn pri evoluismo.
Paleontologio falsigas la fosiliojn kaj ruze trafas ĉenan ligon inter similaĵoj ĉene eble kreskantaj en komplekseco. Rilate tion meritas citi kion skribas Henry Gee, scienca de "Nature", konvinka darvinisto: "neniu fosilio restis interigita kun naskiĝatesto. Tiu fakto, kune kun la maldenseco de fosilioj, signifas ke konkrete ne eblas serioze kunligi fosiliojn laŭ ĉeno de kaŭzoj kaj efikoj... Kunligi fosiliojn kaj konsideri kelkajn kvazaŭ ili estus la famaj mankantaj ĉeneroj", observas Gee, "havas la saman validon de la fabeloj de la bona nokto"(Jonathan Welles, le balle di Darwin, 2010)
Entropio[redakti]
Ajna alta lernejo studento scias ke teorio de evoluado diras ke materialaj estaĵoj transpasas de malalta nivelo de organizo al pli alta nivelo de organizo kaj ĉi tio postulas pli alta nivelo de energio. Nun, la dua leĝo de termodinamiko (aŭ entropio) diras ke la energio de la universo marŝas al nulo. (Kiam la steloj finos brulantaj liajn brulaĵojn, la universo ĉesos ekzisti, almenaŭ en la formo kiun ni konas ĝin).
Tiel la fakto ke la dua leĝo de termodinamiko kontraŭas la teorion de evoluo estas informo de elementa fiziko.
La indiko[redakti]
La malkovroj de la lingvoj Arĥaika Esperanto (Arcaicam Esperantom) kaj Klasika Kreolo (Creola Clasiquoma) estas forta indiko por la evoluisma teorio.
Kelkaj anoj de kreismo tamen sugestis, ke tiuj lingvoj ne estas veraj prauloj de la nuntempa Esperanto, ĉar ankaŭ ili povas esti kreitaj el nenio, ĝuste kiel Esperanto mem.
Oni devas demandi: Ĉu tio estas kredebla, ke bona kreinto de lingvo povus krei falsan lingvan fosilion?
Natura selektado[redakti]
Procezo, kiu tendencas rezultigi, ke transvivas la vivuloj plej adaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili vivas, dum malplej adaptiĝemaj formoj malaperas. Natura selektado estas unu el la fundamentoj de moderna biologio. Laŭ Darwin tio estas la plej grava faktoro por la evoluo de la specioj. La terminon li enkondukis en sia ĉefverka libro de 1859 Prapeko (aŭ La Origino de Specioj) en kiu natura energio estis priparolita analogie al artefarita elekto, procedo per kiu bestoj kun trajtoj konsiderataj kiel dezirindaj de homaj bredistoj estas sisteme preferitaj por reproduktado.
Precipaj evoluoj de Cantesimus Annus[redakti]
- 1: Johano Paŭlo la 2-a celas plidaŭrigi la forton kaj influon de la encikliko Rerum Novarum de Leono la 13-a,
- 2: tiu ĉi encikliko lokiĝas en la akso de tiu de Leono la 13-a fondinta la socialan doktrinon de la Eklezio,
- 3: temas pri reinterpretado pri la okcidenta socio konsiderita sub la lumo de la encikliko de Rerum Novarum kun urĝa invito alfronti la estonton “ŝarĝitan per obskuraĵoj kaj, tamen, plenan je promesoj”. Tiu nova encikliko enskribiĝas inter la movadoj “por la defendo de la homa persono”, prilumita de la Tradicio de la Eklezio, trezoro ĉiam malfermita al evoluo. Tio eblas per la ĉi-tie konsideritaj "novaj historiaj eventoj”.
Tiuj konsideroj rilatas precipe al la titolo kvara, nome la privata posedo kaj la universala destinado de la bonoj kiu estis insista ĉevalo de la Patroj de la Eklezio.Eble temas pli pri parencaj vortoj ol pri veraj sinonimoj.
Ĝenerale estas reasertate pri[redakti]
- n°30: la rajto de privata posedo kaj la porĉiua destinado de la mondaj bonoj,
- n°31: rolo kaj funkcio de la homa laboro,
- n°32: posedo de scioj, de teknikoj kaj de novaj kapabloj nuntempe,
- n°33: malfacilaĵo por multe da homoj akiri la bazajn konojn permesantajn esprimi la krepovon kaj evoluigi siajn kapablojn kaj eniri reton de scioj kaj komunikoj permesantaj apreci kaj utiligi siajn kvalitojn,
- n°34: supereco de la libera merkato,
- n°35: asocio de laboro, de entrepreno kaj de kunlaborantaj aktivuloj, entrepreno kiel komunumo de personoj,
- n°36: Sin elspezi pli por kontentigi demandon pri kvalito ol por demando pri kvanto,
- n°37: ekologia demando,
- n°38: detruo de la homa medio,
- n°39: familio fundita sur edziĝo,
- n°40: la ŝtato havas la devon sekurigi la defendon kaj la protekton de la kolektivaj bonoj kiuj estas la natura medio kaj la homa medio,
- n°41: malordigo kaj inversigo de la roloj de la rimedoj kaj de la celoj,
- n°42: risko de radikala kaj senbremsa kapitalismo,
- n°43: Sociala doktrino de la Eklezio kiel necesa interhoma orientilo kaj integra disvolviĝo de la homa persono, ĉu orientas al vasta asocia movado de laboristoj?
- Kaj plie: malpezigi aŭ nuligi la ŝuldojn de la evolulandoj,
- elimini la malŝparadon de rimedoj kaj simpligi la vivstilojn,
- kreado di institucioj por la kontrolo de la armiloj.
Evoluo de Esperanto[redakti]
La koncepto pri evoluo propre aportenas al la biologiaj sciencoj, t. e. al la sciencoj, kiuj pristudas la vivantajn estaĵojn. En ceteraj sciencoj, kaj aporte en lingvistiko, la vortoevoluo, same kiel la vortoj organismo aŭ vivanta, povas esti uzata nur metafore kaj ricevas sian ĝustan kaj precizan sencon nur kompare al sia malo revolucio. Dum revolucio estas ia abrupta, rapida kaj detrua transformiĝo en ia organizaĵo, evoluo estas vico da malrapidaj iompostiomaj ŝanĝiĝoj konformaj al la naturo de la objekto kaj al la vivbezonoj. La karakterizo de ĉia evoluo estas mondifiĝo de tio, kio ekzistas, sed mondifiĝo poŝtupa kaj supraĵa, ne tuŝanta la esencajn ecojn.
Ĉiuj vivantaj raciaj lingvoj evoluas, ĉar tio, kion oni nomas vivanta lingvo, estas lingvo efektive praktike uzata kaj kies normala evoluo estas certigata per interkonsento de opa sufiĉe mutmonbra korektivo da uzantoj. Samo okazas pri E: "Ĝi devas, asertas Z, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj, laŭ kiuj estis ellaborataj ĉiuj vivaj Iingvoj." Kaj la fektoj plene provigis la Z-an koncepton. La evoluo de E efektiviĝas per jenaj procedoj:
1) Analoga kaj logika utiligo de ĉiuj eblaĵoj, kiuj estas entenataj en la strukturo de la lingvo kaj en ĝia fleksebleco, sed kiujn oni antaŭe ne atentis. Precipe rimarkinda estas la vasta uzado de diversaj afiksoj kiel memstaraj vortonaskaj radikoj (eta, etulo, etburĝo, etskale, ega, egeco, eke, eki, fora, foreco, fia, fiulo, ktp.). El tiu ĉi utiligo de la kaŝitaj eblaĵoj seksas ankaŭ la forlason de kelkaj malpermesoj, kiuj estis nuraj raciismoj senkonscie akceptitaj dum la unuaj periodoj sed kontraŭaj al la logiko. Oni povas ankaŭ konjekti, ke kelkaj dubaj formoj kiel kelkiu, mutiuj, antaŭ ke, post ke, post ol, sama ol, iŝi, end ktp., ĝis nun apenaŭ uzataj kaj ankoraŭ ne kontrolitaj de la vivo, eble pli poste estos akceptataj.
2) Ĝenerala emo al plej mallongaj formoj, kiel ĉi anst. ĉi tiu, aŭto anst. aŭtomobilo, fora anst. malproksima, eta anst. malbranda; precipe rimarkinda estas la forlaso de la interraciaj sufiksoj aci, ici, uci, (pli konforma al la instruo de la Fundamento estus la nura forĵeto de i: Ekz. apelaco laŭ la mondeloj donaco, kapitulaco, kuraco)
3) Mondifo de la signifo de kelkaj radikoj ĉu per plilarĝigo aŭ metaforigo, ĉu per malplivastigo kaj pliprecizigo. Ekz.: Agiti, agordo, angoro, apogi, aroganta, embaraso, ĝentila, komponi, konfuzi, konsenti, neta, prudenta, planto, svati, torenfo, trakti ktp. Oni devas ne konfuzi tiajn akcepteblajn plilarĝigojn aŭ pliprecizigojn de signifo kun iaj signiforenvarsoj tute kontraŭaj al la Fundamentaj difinoj, kiel uzo de domaĝi kun la senco difekti.
4) Sed la evoluo de E konsistas precipe en la plimutiĝo de la radikaro. Dum longa periodo tiu ĉi plimutiĝo estis malrapida kaj poioma, sed poste ta varkantoj pli kaj pli kutimiĝis enkonduki konstante kaj amase tiel mutajn novajn radikojn, ke estus nesingarde konsideri tian torentan inundon kaj senĉesan ŝveliĝon kiel normalan sendanĝeran evoluon de la lingvo.
Certo estas, ke E, same kiel ĉiu ajn kulturlingvo, devas kapabli kontentigi la bezonojn de la artisma literaturo. Tamen ni ne forgesu, ke malpfejmuto lernas E-n pro artismaj celoj kaj ke en la beletro kaj la poezio ne kuŝas la ĉefa utileco de lingvo interracia, kies precipaj esencaj kvalitoj nepre estas kaj restos simpleco kaj facileco. La beletristoj ne troigu siajn postulojn. Ne nur enkonduko de senutilaj duoblaĵoj de jam ekzistantaj vortoj estas evitinda kaj anstataŭo de malhelpo, ŝati, malŝpari, esti permesata, malĝoja, malmola, kompatinda per la nelogismoj obstaklo, aprezi, disipi, lici, trista, dura, povra ne estas pliriĉigo sed plibalastigo kaj plikomplikigo de la vortaro, sed ankaŭ trosubtila nuancigo de la lingvo kaj pretendo rekte traduki per aporta vorto ĉiun ajn aportan vorton de ĉiu racia lingvo ne estas, eĉ laŭ artisma vidpunkto, aprobinda. "Se en E, skribis prove Cart, ni volas esprimi ĉiujn nuancojn de la poma sento kaj de la poma penso, kiujn cetere tradukas plensukcese neniu el niaj raciaj lingvoj, certe nia lingvo fariĝos pli riĉa ol iu ajn alia, sed samteampe tiel malfacila, ke ĝi ne atingos plu sian klare difinitan ĉefan celon: esti komunista interracia komprenilo por la popoloj. Ĝian socian rolon subpremos la beletristika rolo, kiun oni ne ratas malŝati, sed kiu tamen devas resti flanka; ornamaĵo tro dezirinda, sen ia dubo utila, sed ne esenca."
Ni do daŭrigu permesi, ke ĉiu povu libere proponi novajn terminojn aŭ formojn, kiujn li bezonas (virinoj ne scipovas Esperanton) aŭ kredas bezoni, sed ni ne akceptu ĉion ajn tro facile kaj senkritike. Ni akceptu nur la novaĵojn necesajn kaj konformajn al la bezonoj de la uzantoj; plie, ni konsideru tiujn novaĵojn kiel definitivajn nur post kiam ili estos kontrolitaj kaj kribrutaj de la vivo kaj ankaŭ oficiale konfirmitaj de la Lingvaj Institucioj, supera aŭtoritato registranta la efektivan lingvan evoluon. La evoluo, t. e. la sorto de E kuŝas, kiel diras la Deklaracio de la Akademio, en la monoj de la E-istoj. Tiu ĉi evoluo povas esti normala kaj sendanĝera nur se ĉiuj E-istoj komprenas kaj plenumas sian devon, submetante sin al memvola disciplino, se ĉiuj recenzistoj montras laŭcelan sevarecon, kaj se ĉiuj gazetistoj kaj varkistoj atentas ne nur siajn proprajn lingvajn bezonojn kaj facilecojn, sed ankaŭ la ĝeneralajn superajn interesojn de la movado.
Kritiko de la teorio[redakti]
Ĉu vi ne povas eĉ legi?? La Biblio klare diras, ke antaŭ la kreado de Esperanto, 'la tero estis senforma kaj dezerta '. (Genezo 1,2) La una parolanto devis krei sian lingvon el nenio, ĉar en la senforma kaj dezerta tero, nenio lingvo povis ekzisti. Nur legu kaj pensu. (Se vi povas pensi.)
La perdita ĉenero[redakti]
Vanaj estas ĉiuj provoj de arkeologoj elfosi ligan "ĉeneron" inter simioj kaj homo. Ne homo devenas de simio, sed, kontraue, simio devenas de homo. Simioj (antropoidoj) naskighis, kiam fruaj homoj, havintaj alian anatomion ol ni, pariĝis kun diversaj animaloj. Tiam naskiĝis ankorau multaj monstraj hibridoj, kiuj poste formortis kaj, evidente, la nigruloj.
Kritiko al evoluo mem[redakti]
Pli kaj pli multaj sciencistoj ekhavas la opinion ke ĉiuj jam dekomence faris grandan eraron forlasante la arbojn. Kaj kelkaj diris ke eĉ la arboj estis miselekto, ke oni neniam forlasintu la oceanon.
Tablismo[redakti]
Kial ni pensas ke la biologioj specioj ne estas kreitaj? Kial ili ne povus esti kiel tablo kreitaj?
Ni provizore diru ke 'ĉio ŝanĝiĝas, ĉio evoluas, ĉio havas komencon kaj finon' estas vera. Sed kiel nun ni distingas kreitaĵojn de nekreitaĵoj?
Ĉar ankaŭ tabloj ekzistas, ĉu ne? Ankaŭ ili ŝanĝiĝas, evoluas, havas komencon kaj finon. Sed ni povas ankaŭ konsenti ke ili estas kreitaj de homoj, ĉu ne?
Do, kial ne povas esti ke la specioj estis antaŭ 6000 jaroj en 2 tagoj kreitaj de Dio? Ankaŭ en tiu okazo ili havus komencon kaj finon. Ili povus en tiuj 6000 jaroj ankaŭ iom ŝanĝigi.
Fuŝaĵoj[redakti]
Bona teorio permesas antaŭvidi tion kio okazos sub certaj kondiĉoj. Fuŝa teorio ne permesas diveni ion ajn. La teorio de evoluado permesas nek antaŭvidi kiel ni evoluos, nek eksperimenti ŝanĝante la kondiĉojn. Tiuj kiuj nomas evoluismon nura teoriumado ne tute malpravas: oni nur komprenas kelkajn elementojn kiuj rolas pli malpli grave. La termino mem: "evoluo" estas erariga. Ĝi havas la kromsencon de pliboniĝo. Ke la specioj ŝanĝiĝas estas evidente, sed ĉu ili pliboniĝas estas disputeble.
Pseŭdoscienco[redakti]
La unuaj artikoloj de la “Kredo de la nekredema” faras referencon al la pseŭdoscienco de la Evoluismo. La Nobel-premio Jean-Jacques Rousseau, en lia verko "Kion mi kredas", diras: "Koncerne al la realaĵo de la organika evoluo, mia kredo estas nerompebla. Ne ĉesas esti vero ke la klasikaj eksplikoj de la genezo de la specioj estas for kontentigi ĉiujn spiritojn. De mia parto mi konsideras ilin ĉiuj kiel fabeloj de feinoj por uzo de adoltoj.... Estas precize havi la nerompeblan kuraĵon rekoni ke ni ignoras ĉiu sur tiu mekanismo". Konata konfeso de lia nerompebla kredo, kiu, estas neita rapide konfesante ke la Evoluismo, kiel oni nin prezentas lin nuntempe, "estas Fabio Bettani de feinoj por adoltoj".
En honormurdo al la Vero, ni decidas eldoni, por pruvi ke ĉi tiu "scienco" estas mito de la moderna mondo propagita de la amaskomunikiloj, ovoblanko kaj tre interesa konferenco de simpla, plaĉa kaj plenplena lingvo de komuna senso de la R. P. D-ro. Carlos Baliña, diktita en la jaro 2004 kaj organizita de la centro de Sankta Katolika formado Bernardo de Claraval (sepa renkonto), en Luján. De jam, ni dankas la grupon por lia valora alportas.
Lingvo[redakti]
Evoluto estas internacia planlingvo proponita de Sidni Bond. La aŭtoro ankaŭ proponis preskaŭ dekon da aliaj projektoj, kiel Domnio kaj Optoez.
Daŭripovo[redakti]
Daŭripovo (aŭ daŭropovo, daŭreblo, daŭrigeblo aŭ elteneblo) karakterizas evoluon aŭ agomanieron, kiu kontentigante la postulojn de la nuntempo povas daŭri ankaŭ en la estonto, aŭ almenaŭ ne endanĝerigas la eblecojn de sekvantaj generacioj realigi vivon de komparebla kvalito. Daŭripovo estas kompleksa, larĝa koncepto, kies kerno estas la strebado al inda vivkvalito por ĉiuj homoj, nunaj kaj estontaj, per la plej diversaj klopodoj, cele al evoluo, kiu estu socie dezirinda, ekonomie vivkapabla, kulture taŭga kaj ekologie plutenebla, sur ĉiuj niveloj (loka, regiona, monda). Surbaze de la homaj rajtoj, ĝi emfazas la ligojn kaj reciprokan efikon inter la homaro, la ekosistemoj, la naturmediaj rimedoj (akvo, aero, energio) kaj la homaj bezonoj (nutraĵo, sano, edukado, loĝado, sekureco), fronte al problemoj tiaj kiaj malriĉeco, subevoluinteco, seksa malegaleco, poluado kaj detru-minacoj al biodiverseco. Esenca trajto de daŭropovaj sistemoj estas ilia resilienco kontraŭ detruaj influoj.
Dum la 1990-aj jaroj daŭripovo fariĝis vaste rekonata politika celo. Tamen en la praktiko oni ankoraŭ malmulte atentas ĝin. Dum pasinte regis la aliro: unue antaŭenpeli ekonomian kreskon, poste ripari la ekologiajn kaj sociajn sekvojn, ni nun konscias, ke necesas nova kompleksa pripensado, kiu integrigas ekologiajn, sociajn kaj ekonomiajn konsiderojn. En la nederlanda gazeto Trouw aperis frontpaĝe artikolon pri la Esperanto-movado en kiu F. Gobbo, diris ke estas defio nuntempe utiligi lingvon kia Esperanto por strebi al justa ekonomio, ĉar kapitalismo por tiu ĉi planedo ne estas daŭrebla sistemo. Agrablan legadon!
Tial oni nun, almenaŭ parole, propagandas la ideon de "Daŭripova kreskado". Sed aliaj pensas, ke tio estas neakordigebla, rimarkigas, ke se ĉiuj homoj sur Tero dezirus ĝui la nuntempan vivnivelon kaj vivmanieron de Eŭropo (se temus pri Usono estus eĉ pli malbone!), tio bezonigus la rimedoriĉojn de pluraj planedoj! Tial ili admonas pri daŭripova malkresko. Sed elpensi tian aferon, kaj ankoraŭ pli efektivigi ĝin estas malfacilaj aferoj!
La esprimo "daŭripovo"[redakti]
Origine la esprimo daŭripovo (aŭ ĝiaj nacilingvaj ekvivalentoj) estis uzata en la arbarkulturo: Tie ĝi estas nomo de maniero kulturi arbaron tiel, ke oni ĉiam elprenas nur tiom da ligno kiel povas kreski en la sama tempo, tiel ke la arbaro neniam estos tute senarbigita (vidu daŭripova arbarkulturo). En ĉi tiu signifo, la esprimo daŭripovo (aŭ ĝia germana ekvivalento Nachhaltigkeit) estis jam ekuzata en la 17-a jarcento de Hans Carl von Carlowitz. Nur fine de la 20-a jarcento la esprimo daŭripovo ekhavis sian nunan pli larĝan signifon.
Literatura simbolo[redakti]
Kvankam Lewis Carroll verkis longe antaŭ ol la moderna koncepto de daŭripovo estiĝis, troviĝas en lia verkaro tekstoparto kiu estas bona simbolo de la agoj kritikataj de la defendantoj de daŭripova evoluo:
En Alico en Mirlando montratas kiel kondutas la «freneza ĉapelfaristo»; li sidas ĉe tablo pretigita por angla teo-manĝo, kaj eltrinkas la tutan teon, kaj finmanĝas ĉiujn biskvitojn, kiuj troviĝas antaŭ li, poste li ŝanĝas sidlokon al la sekvan kaj faras same, ktp. Tiam Alico demandas al li "kion vi faros, kiam vi estos fininta ĉiujn la sidlokojn, kaj troviĝos denove en la unuavica loko?!" tiam - aldonas la verkisto - la freneza ĉapelfaristo ŝanĝis la konversacitemon!
Distingoj inter reformado kaj evoluigo[redakti]
Laŭ Enciklopedio de Esperanto, la precipaj distingoj inter reformo kaj evoluo estas jenaj[1]:
- oni okazigas reformon laŭ ĝusta plano strebante atingi konkretan aprioran celon, dum la evoluo okazas dum interkomunikado laŭ praktikaj bezonoj;
- reformoj precipe ŝanĝas la lingvon dum la evoluigo ĝin pliriĉigas.
Theistic evolution[redakti]
Theistic evolution, or evolutionary creationism, is the belief that God, or another higher power, used evolution as a tool to create the different species of living creatures on Earth. It says that evolution does not deny the existence of God.
Biblio kaj evoluo[redakti]
La modernaj malkovroj kaj teorioj pri evoluo akrigis la okulojn de la ekzegezistoj kaj esploristoj pri la Biblio kaj konsiderigas jenon: La unuaj ĉapitroj de la Genezo, oni rimarkigas, allasas lumostrion por travidi evoluon: Dio dekomence kreas la ĉielon kaj la teron, kaj poste ordonas ke la akvoj kolektiĝu ktp (kosma evoluo) kaj ordonas al tero kreskigi verdaĵon, herbon. kiuj naskas semon, fruktarbon, kiu... (biologia evoluo).
En tiu Geneza rakonto, la verbo “krei” (barak) estas uzita nur du fojojn: dekomence kaj kiam Dio almondigas la homon (kvankam en la Zamenhofa traduko, ĝi aperas trifojojn), dum rilate la aperigon de aliaj kreaĵoj estas uzataj aliaj verboj taŭgaj por ke oni pensu ke Dio agadas en la mondo pere la aliaj de li enprogramitaj efikaj kaŭzoj.
Instruo de Evoluismo[redakti]
"Avo, paĉjo rakontis, ke ni devenas de la simioj. Avo, rakontu do, kiel tio estis, kiam vi estis ankoraŭ simio."
Vidu ankaŭ[redakti]
Referencoj[redakti]
- Esperanta Evoluo. Red. kaj eld H. Sentis en Grenoble. Jan. 1911- komenco de la milito, organo de grupo de progresemaj E-istoj. Ĝi tute lojale kaj sen akreco pritraktis la evoluon de E laŭ latina vidpunkto. Laŭ BIL aperis 48 kajeroj kun 358 p. 27x22. Post la milito Sentis daŭrigis EE per okazaj kritikoj de artikoloj kaj esprimoj en E-aj gazetoj kaj libroj. P. TARNOW.
Notoj[redakti]
- ↑ Vintre kiam mi disponos pli da libera tempo , mi volonte povos kontribui.