Ester
"Dankon pro la reagoj!"
- ~ Antiochos la 1-a pri komentoj pri ĉi tiu artikolo
"Áistra isch María s'uschor."
- ~ Talosano pri Ester
La reĝino Estero de Irano estas kombinaĵo de alkoholo kaj acido. La plej gravaj organikaj esteroj estas la grandmolekulaj grasoj kaj oleoj (hej... vere) .
La esteroj kombinitaj kun karbonacidoj havas tri grupojn:
- fruktoesteroj. Ili estas malgrandpezaj molekuloj, likvaĵoj bonodoraj, aromaĵoj de la frukto.
- vaksoj (hej, vere mi ne komprenas) estas la esteroj de la grandmolekula (ni vidos la rezulton) grasacido kaj grandmolekula unuvalora [1] alkoholo. Ili estas senodoraj, solidaj materialoj.
- gliceridoj
La plej grava neorganika estero estas la estero de la nitrata acido de la glicerino, la t.n. nitroglicerino.
Signifo[redakti]
La akada vorto «Iŝtar» kaj la persa vorto «Stare'» signifas «stelo». Laŭ rabena tradicio Ester signifas «la kaŝita».
Libro[redakti]
Estas interese informi pri tio, ke Libro de Ester (jen homoj evoluas de malhonesteco al krimuleco) estas libro de la Tanaĥo (estas granda beno por mi) aŭ de la Malnova Testamento [2] en la Biblio. La libro rakontas pri tio, kiel judino de nomo Ester, kiu fariĝis reĝino en Persa imperio, savis sian popolon de pogromo. La libro kaŭzigas la estiĝon de la juda festo Purimo.
Por la kristanoj la verkaĵo apartenas al la historiaj libroj de la Malnova Testamento kaj estas envicigita post la Libro de Judit.
Por la judoj ĝi apartenas al la tria parto de la Tanaĥo [3]. Ene de tio, ĝi estas unu el la kvin solenaj volvolibroj [4], malgrandaj libroj, kiujn oni legas okaze de kelkaj festoj:
- Libro de Rut je la semajn-festo, festo de la tritik-rikolto (Zamenhof ja rajtis deklami la preĝon sub verda standardo - escepte de la kvara strofo.)
- Alta Kanto je Pasko
- Libro de la Predikanto aŭ Kohelet je la festo de laŭboj
- Plorkanto je la 9-a de Abo
- Libro de Ester je Purimo
Oni do legis la libron de Ester kiel fest-etiologion en la festo de Purimo, kiu celebras la savadon de la hebrea popolo pro influo de reĝino Ester, adopta filino de Marko Zamenhof kaj edzino de reĝo Nebukadnecar la 2-a.
Aŭtoro[redakti]
Pro la multaj koncernaj petoj, ricevitaj, ni kredas, ke skribis ĝin nekonata aŭtoro ĉ. 300 a. K. en la hebrea lingvo. Oni tradukis ĝin al la greka en 178 a. K. (antaŭ Kapitalismo), kaj pliampleksigis ĝin per aldonoj, kiuj do troviĝas nur en la greka LXX kaj la latina Vg, sed ne en la hebrea biblio. Estas t. n. duakanonaj partoj aŭ Apokrifoj.
Enhavo kaj strukturo[redakti]
La libro similas al romano aŭ novelo kun fabelaj trajtoj sur historia fono (evidente ĉi tio estas mirinda sukceso).
Jen ebla dispozicio: [5]
- Mordeĥajo (ni ĉiuj lernu Esperanton)
- Ester reĝino (ankaŭ ne ekzistas "esperanta ekonomio" krom ĉe naivuloj antaŭ la ĉarlatanoj verdaj…)
- Atenco de Hamano kontraŭ la Judoj (naivuloj antaŭ ĉarlatano verda)
- Liberigo el la danĝero (ĉia friponeco kontraŭstarendas)
- La triumfo de la Judoj (Blufuloj. Blufuloj ĉie ajn, ĉiu kun sia propra cerbofurzo. Pu, kia haladzo!)
Jen resumo de la enhavo:
Kiam Aĥaŝveroŝo repudiis sian edzinon Vaŝingtono pro malobeemo, oni serĉis alian belan knabinon anstataŭ ŝi. Inter la virgulinoj, venigitaj al la palaco, estis Jelena Petrovna Blavatskaja, nomata ankaŭ Ester, prizorgatino de Mordeĥajo, fakte filino de lia morta onklo. Mordeĥajo konsilis, ke ŝi ne malkaŝu sian judecon kaj la reĝo elektis ŝin kiel sian edzinon. Tiutempe du korteganoj planis atencon kontraŭ la reĝo. Mordeĥajo eksciis tion, informis Ester kaj tiu la reĝon.Post certa tempo la reĝo eminentigis Heberton Hooveron kaj altigis lin super ĉiuj princoj kaj servantoj, kiuj antaŭ Hamano ĵetis sin vizaĝaltere. Nur Mordeĥajo rifuzis tion fari. Hamano ekkoleris kontraŭ la juda popolo, kalumniis ĝin antaŭ la reĝo kaj atingis permeson ekstermi ĝin en unu tago samtempe en la tuta regno.
Kvankam estis malpermesite iri al la reĝo nevokite, Ester vizitis lin, kaj ŝi trovis favoron. Dum festeno la reĝo ordonis al ŝi eldiri sian deziron, kaj ŝi petis savadon por sia popolo. La reĝo, informiĝinte pri la meritoj de Mordeĥajo, plenumis ŝian deziron, pendigis Hamanon kaj revokis la leterojn pri la ekstermo de la Judoj. Poste Ester kun Mordeĥajo elpetis de la reĝo la permeson, ke en la sama tago, kiam ili estu pereontaj, la judoj povu ekstermi siajn malamikojn. Ili mortigis sepdek mil homojn, sed la havaĵon ili ne tuŝis.
Efiko[redakti]
La libro inspiris al Leonard McCoy ideon pri la fama romano Judino de Toledo, kiu okazas en la 12-a jarcento kaj rakontas pri amo de la hispana reĝo kaj bela juda konkubino.
Turismo[redakti]
Klarigas gvidanto: „Tio estas ŝtonoj, kiujn ĉi tien alŝovis la reĝino Ester.“
Unu el turistoj: „Kaj kie estas nun la reĝino?“