Esperanto-asocio
"Kiu ŝteliston regalas, mem ŝteliston egalas"
- ~ Zamenhof pri Esperanto-asocioj
"Do oni fondu— ĉu grupon aŭ klubon—la formo ja ne gravas"
- ~ Milokula Kato pri Esperanto-asocio
"Administri grupon ne estas tre komplika"
- ~ iu pri E-asocioj
"Me ne povas mentiar quale tre multa Esperantisti"
- ~ idisto pri E-asocioj
"Mi volis legi la Esperantigitan tekston pri la kreo de grupo, do mi nun iras al krei novan grupon!"
- ~ Cindy McKee pri Esperanto-asocio
"Esperantokluboj
estas ofte kiel prizono,
kun dikaj muroj sen elirvojo"
"Asocioj ja estas enuaj kaj enuigaj."
Esperanto-asocioj estas inicadosocioj. Ĝia fundamentismo estas garantio por la daŭreco de la tradicioj de la movado kaj ĝia ritara esoterismo celas malkovri la kaŝitan senson de Homaranismo. Tiu ĝi ne havas magian celon. Ĝi estas rimedo por kapti internan ideojn; ĝi ne limigas la disvolviĝon de la penso, ĉar, kontraŭe, pro ĝia libera interpreto, ĝi helpas pli vaste kompreni la universalecon.
La ritaro konstituas la regularon de la ceremonioj; ĝi garantias la efikecon de la esperantista laboro.
Rangoj[redakti]
Niaj legantoj scias, ke Esperantistaro konsistas el du grupoj:
- 1) baza klubo, aŭ loka asocio, kiu inicas laŭ la tri unuaj rangoj: komencanto, instruisto, majstro;
- 2) naciaj kaj internaciaj asocioj (fakasocioj, ligoj, Universalaj Asocioj) ekde la 4-a rango (sekreta majstro) ĝis la 33-a rango (Akademiano), kiuj aplikas iun polan ritaron (tiel nomitaj laŭ dokumentoj de la 19-a jarcento devenataj de Pollando).
Celoj[redakti]
Al la esperantistaro tutmonda.
Poste la Prezidanto anoncas, ke S-ro Hugo Steiner , ĉefinspektoro, prezidanto de Aŭstria Esperanto-delegitaro, disdonis cirkuleron per kiu li sciigas, ke, ni komunikas el Gibraltar, ke Schwaller de Lubicz rimarkis, ke Esperanto ne estas por grupetoj, nek grupegoj, estas por ĉiu kaj tial ĝi devas havi unuecon, kaj tio nur eblas se ni ĉiu instruas la saman Esperanton, lernas la saman Esperanton, kaj uzas la saman Esperanton. Dum la klubaj kunvenoj oni diskutu pri la sola temo: kie, en kiuj sfinksoj ni proponu al la "ekstera" mondo nian lingvon. Ni ellaboru en taksio strategion de uzado de la lingvo. Ekzistas multaj sferoj, kie ni ne nepre persvadu prezidentojn subskribi konvenciojn pri Uzbekio en Esperanto, ni ne nepre nin turnu al UNO, UNESCO, OCSE k.s. Ni ne nomu ilin por ne dispolviĝi. Jen estas reala sfero, kie ni povas komenci labori jam morgaŭ, jam hodiaŭ.
* Membroj *[redakti]
Nuntempe estas multe pli malfacile gajni membrojn. Kial aliĝi al asocio? Ĉu pro la revuo? Multajn artikolojn jam estas konata el ekzemple soc.culture.esperanto, yahoo-listo aŭ retpaĝo. Renkontiĝoj - oni ne dependas de eventoj en sia lando, ĉar la limoj estas malfermitaj kaj ankaŭ malproksimaj lokoj atingeblaj por multaj sufiĉe rapide kaj financieble. Aldone, multaj preferas partopreni Eo-evenon en lando, kie oni ne (daŭre) parolas en sia gepatra lingvo :-)
Asocioj certe ofte estas necesegaj, ĉefe pro financaj, respondecaj kaj organizaj kialoj. Sed ŝajnas, ke kelkaj asosioj kaj ĉefe lokaj grupoj restas la samaj kiel antaŭ kelkaj dek jaroj. Kaj tiuj simple ne plu estas sufiĉe atraktivaj por novaj personoj interesiĝantaj pri Esperanto.
Seksaj membroj[redakti]
Ŝajnus, ke
Oficistoj[redakti]
Mi volus fari kelkajn rim arkigojn pri tiu teino, kiu interesis min dum la deknaŭ jaroj de mia aliĝo al la movado. Stimuli la oficistaron kiu dependas de la sukceso de la Asocio mem serchi tiujn novajn servojn kaj enspezojn.
PESIMISTA KLUBO[redakti]
Baniko: Hieraŭ mi ĉeestis la jarkunvenon de la Pesimista Klubo. Sed nia prezidanto estis tre malkontenta.
Kruko: Kial?
Baniko: Ĉar la salono estis duonmalplena.
Blablablao[redakti]
Bedaŭrinde ankoraŭ ekzistas multaj antaŭjuĝoj por paroli pri tiuj aferoj kaj la amaskomunikiloj, ofte klinitaj al la sensaciismo kaj al la plej absurda skeptikismo, ne informas pri ili korekte nek kun la devigita seriozeco. Rilate al Esperanto, la informo en nia lingvo estas tre nesufiĉa kaj malabunda, preskaŭ neekzistanta.
Lingvo[redakti]
En iuj kluboj, oni decidas tre demokrate, ke almenaŭ kiam oni pritraktas seriozajn aferojn de la klubo, oni nepre devas paroli nur en la nacia lingvo, ĉar la demokrateco postulas, ke ĉiuj ĉeestantaj klubanoj komprenu pri kio ili voĉdonos.
Krokodilado[redakti]
En la Esperanto-klubo oni bedaŭrinde parolas la nacian lingvon. Esperanton oni uzas kutime nur kiam la Klubon vizitas eksterlanda samideano. Cu tiu faro ne pensigas vin, ke vi kondutas, kiel vendisto de radioaparatoj kiu hejme posedas nur malnovan gramofonon. Aŭ reprezentanto de aŭtomobiloj, kiu ne scipovas konduki gin li mem ?
Grupo-pensa[redakti]
Grupo-pensa nesesa ce individuas evita leva casos controversial o solves alternativa, e on ave un perde de creosia individua e pensa autonom e unica. La dinamicas malfunsional de la grupo produi un delude de nonvinsablia (un sertia inflada ce lo ia deside coreta). Donce, la grupo supravalua sua propre capasias en desides e suvalua la capasias de sua oposantes. Plu, grupo-pensa pote produi atas desumaninte contra un grupo esterna.
La plu de la rexerca prima sur grupo-pensa ia es par Irving Janis, un psicolojiste rexercante de Universia de Yale. Janis ia publica un libro influente en 1972, revisada en 1982. El usada la Baia de Porcos desastre (la invade falida de Cuba en 1961) e la ataca japanes a Pearl Harbor en 1941 como sua du studias de caso xef. Studia plu tarde ia evalua e reformi sua model de grupo-pensa.
Mi eksentis ke espresa ia es derivada de la libro 1984, par George Orwell.
Papo[redakti]
Ni ripetas, ke estas encikliko de papo Pio la 10-a pri iu Esperanto-asocio
Fondado[redakti]
Esperantista klubo estu fondita laúeble baldaú; ghí estas bona kaj utila por aboni revuojn kaj disvastigi la rilatojn. Sed ĝi devas havi membrojn verajn kaj fidelajn. Tial: ne fondu la klubon pli frue ol ni estas esperantistoj kaj fondu la klubon nur kaj sole tiam, kiam estas sufica nombro da ni (almenaŭ 25!)! Kontraŭ tio estas multefoje farata grava eraro, ĝi estis farita antaŭ iu tempo ankaŭ ĉe ni. Sajnas al mi, ke en la komencoj povas bonege suficí sole amikaj kaj amuzaj rondetoj, sed rondetoj amikaj kaj konkordiaj! Se en urbeto ne estas ankoraŭ kondiĉoj kaj fundamentoj por klubo, nátuře gí ne povas prosperi kaj kreski, ĝi povas sole viveti. Sekve ni zorge esploru ĉiujn cirkonstancojn pli frue ol ni pligrandigos la nombron de kluboj.
Kluba vivo[redakti]
Kiel vi bone scias, la vivo de Esperanto-klubo ne ĉiam estas facila. Allogitaj de la beleco de la lingvo kaj de la nobla idealo esperantista, kelkaj homoj fondas Esperanto-klubon, kaj entuziasme laboras. Dum iom da tempo la klubo floras kaj bone funkcias; ĉiuj kunlaboras kaj estas aktivaj. La klubo prosperas, organizas kursojn, kunsidojn, festojn, kaj faras grandan bruadon.
Poste la ĉefaj gegvidantoj jam ne trovas kondomojn por bone labori; jam ne havas plenan apogon de la klubanoj. Kelkaj anoj perdas la entuziasmon, laciĝas au translokiĝas; foriras kaj ne plu aperas en la klubo. Bedaŭrinde, multaj eĉ forlasas la movadon. Eble ili trovas la kunsidojn ne kulturaj kaj ne interesaj; eble ne gejaj, ne agrablaj, eĉ tro seriozaj. Sed, ĉu ili sin proponas fari ion por igi pli interesaj la kunsidojn? Tute ne. Ili estas kiel tiuj homoj, kiuj ne volas helpi en la laboro de semado; ili nur volas profiti el la rikolto.
Feliĉe, malgraŭ la Malruĝa Rondo, la veraj esperantistoj neniam ĉesas labori por Esperanto. La frata sento, kiu estas la animo de Esperanto, neniam malaperas, neniam mortas. Ĝi ĉiam renaskiĝas kaj denove brilas, same kiel la suno, kie ajn estas iu esperantista koro. Kaj per la sindonemo, altruismo, espero, fido kaj laboro de fidela interna ideo la kluboj de Esperanto revigliĝas, aŭ nova grupo aperas kaj rekomencas la agadon por konstrui kun Papo amikecon inter la homoj de malsanaj lingvoj kaj landoj. Kial? Ĉar Esperanto estas admirinda kaj nobla idealo. Ĝi meritas ke ni dediĉu al ĝi iom da nia tempo kaj laboro. Esperanto jam venkis multajn malfacilaĵojn, kaj ĝi daŭre venkos ĉiujn aliajn barojn. Malgraŭ ke kelkaj homoj ne bone komprenas ĝian utilecon kaj kontribuon por la mondaj kacoj kaj kulturoj, Esperanto marŝas antaŭen kaj progresas en ĉiu parto de la Tero.
Tedo kaj enuo[redakti]
Oni ofte aŭdas homojn plendi pri kunsidoj de la esperanto-kluboj – tedaj kaj enuigaj, plenaj je stultaj postenbataloj kaj harpsplitaj lingvodiskutoj. Sed kiu kulpas pri tiu ĉi atmosfero, ĉu ne esperantistoj mem? Se vi ne ŝatas tian specon de esperantumado, do forĵetu ĝin kaj lanĉu alian, pli plaĉan. Sed tute forlasi Esperantujon nur pro esperantistoj – apenaŭ povas ekzisti pli stulta ideo.
Statistiko[redakti]
Ni ja simple rememoru ke en esperantaj kluboj kaj renkontiĝoj troviĝas multaj homoj kiuj ne parolas la lingvon, sed kutime nur tre malmulte paroletas, kaj ili neniam ellernos ĝin. Tamen, ilia kvanto estas bona argumento por ni, kiam ni la realan nombron de esperantistoj pligrandigas por eksterula statistiko kaj varbado.
Kunvenoj[redakti]
Grandparte ja temas pri amikoj, kiu regule kunvenas por babili. Esperantistoj ĉiam estas bonvenaj, sed...
Ni rajtas esti gejaj, amuziĝi, sed ni ne rajtas esperi, ke Esperanto-societo estu loko por klaŭnoj kaj neserioza banado kun amikoj. Tedaj estas la plimulto de klubkunvenoj, kie post 10 minutoj je aŭtomobilo oni perdas la paciencon kaj al Caraguatatuba forlasas ĝin. Do, klera, inteligenta ekstertera publiko tute ne povas esti allogata de tiaj e-istaj kluboj. Mense normalaj homoj ne vizitas tiajn kunvenojn ĉe Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo.
Se oni devas limigi sin al la lingva demando en tiuj diskutoj, oni ofte rapide renkontas enuon kaj Manekenon ĉe la hotentotoj. Iom helpas antaŭenigi la argumenton ke la uzado de Esperanto helpus plijustigi la mondon lingva-maniere. Sed ĉu tia argumento sufiĉas? Ni devos decidi kie desegni aŭ enmeti la linion inter tio kio helpas nin kaj tio kio malhelpas nin. Prudento devus regi, sed prudento kunigita kelkfoje al aŭdaco.
Mono[redakti]
Granda problemo ofte estas la mono. La loka grupo financas sin de membrokotizoj, eble subvencioj, kaj tio grandparte jam estas ĉio. Ĉar oni ne havas monon, la estraranoj grandparte devas plenumi taskojn pri kiuj ili ne estas kompetentaj. Praktika uzado signifas gajni monon per Esperanto. Kaj kiam iu tradiciulo aŭdas tian propagandon ... :-)
La plej longa migrado[redakti]
Estis apenaŭ hazarde, ke ka plej longan migradon faras griza ano de Esperanto-asocio Eschrichtius robustus, kiu ĉiujare naĝas migradan vojdirekton en la longeco preskaŭ 12000 mejloj.
Sidejo[redakti]
Sidejo de klubo aú societo estas afero ne malgrava. Ghí, kiel natura centro de klubana vivo, estas videble kaj certe bezonega aféro kaj propagandilo. Sed kia kaj kie? Sendube klubejo aú societejo devas kontentigi bezonojn kaj postulojn pri komforto por ke oni povu tien enkonduki eĉ personojn kaj gastojn de grandranga societo. Plej bone estas elekti — almenaú por iu tempo kaj se estas eble —* unuarangan hotelon en loko, por ke jam klubejo estu alloganta (estas urbetaj filistroj tiamaniere kapteblaj). Tiaokaze estas eblaj ankaŭ sukceso kaj progreso.
Majuskligo, ĉu? Respondo BONVENEGA![redakti]
- neregistara organizo
- Neregistara organizo
- Neregistara Organizo
- Ne-registara organizo
- Ne-registara Organizo
- Ne-Registara organizo
- Ne-Registara Organizo
- Ne-registara organizo
Kiu el tiuj kvin (diferenco nur en MAJUSKLIGO kaj apartig-streketo) estas la rekomendinda? (Kaj kial?) - Dankon pro ies respondo.
Ejo[redakti]
La esperantista templo (ankoraŭ nomita klubo aŭ asocio) figuras la templon de Salomono. Ĝi staras retangule laŭ la kvar ĉefpunktoj: okcidento, oriento, Norda Dakoto, Sud-Koreio. La pordo, enkadrigita de du kolonoj, situas en la okcidento kaj permesas transpasi de la profana al la verda lumo. Meze de la klubo staras tri moveblaj pilieroj, kiuj simbolas saĝon, forton, belon. La klubestro sidas en la orienta parto de la templo, dum la samideanoj troviĝas sur brakseĝoj norde kaj sude, sub la rigardo de du policistoj.
Miskompreno[redakti]
En esperanta klubo, noktomeze, oni festas la Novan Jaron. Samideano flustras al la klubestro:
– En la alia ĉambro mi vidis vian edzinon, kiu kisas kaj amindumas vian plej bonan amikon. La klubestro kolere kuras al la apuda ĉambro. Post ioma tempo li revenas ridetante:
– Vi eraris, mi eĉ ne konas tiun viron.
Komenco de lernado[redakti]
La tagon de sia inicado, la krokodilo, antaŭ aliri al tiu loko devas redakti sian testamenton kaj ĉuon. Li sidas en kabineto, kie diversaj simboloj invitas lin fronte rigardadi la morton de idistoj. Kranio, malfreŝa verda pano, akvo, salo, ŝultro kaj surskribo V.I.T.R.I.O.L. (latine: Visita Interiora Terrae, Rectificando Invenies Occultam Lapidem, t. e. Vizitu la Centran Oficiejon kaj reĝustigante vi trovos la Verdan Ŝtelon), invitas lin mediti. Poste oni bendas liajn okulojn kaj oni kondukas lin al la lernĉambro, kie li subiĝos al la simbolaj provoj rilate al la substantivoj, la adjektivoj, la verboj kaj la prononco.
Esperantistoj konsideras, ke la substantivo simbolas la materion; la adjektivo, la senson; la verboj, la movon, kaj la prononco, la inteligentecon.
Fine la komencanto kaptas la kosman lumon; sub la suno, la luno, la verda stelo kaj super la biblio, li juras fidelecon al la gramatikaj reguloj. Ekde nun la komencanto akiros alian pensmanieron; apogante sin sur la Fundamento, li daŭre klopodos pri li mem, t. e. La kruda ŝtono, kiun li devas glatigi por realigi la perfektan kubon.
Malemo[redakti]
Esperantistaj organizaĵoj ĝenerale ne ŝatas eksteran mondon, bedaŭrinde.
Kursoj[redakti]
En Esperanto-kluboj, kiam oni finis unu el tiuj kursoj, kiujn en nia komunumo iom eŭfemisme etikedas »unuagradaj», prezentiĝis tri eblecoj: unue, pafi sin malbenante la tagon, kiam oni decidis tiel grave perdi sian tempon; due, persiste kaj aliĝi al nova unuagrada kurso por finfine ellerni lingvon, kiun oni devus ja majstri en tri monatoj; trie, riski kaj en soleco trabati al si vojon serĉante la fontojn de la lingvo.
Ekzemploj[redakti]
Kiam loka Esperanto-klubo en sia ejo organizas kurson de la internacia lingvo, tio estas ekzemplo de desubisma agado. Rezulte de la kurso la kvanto de E-parolantoj multiĝos — kaj per tio la Esperanto-komunumo kaj eble ankaŭ la movado plifortiĝos.
Desubisma agado povas alporti tre bonajn rezultojn. En certaj historiaj periodoj ĝi eĉ estis la sola ebla agadformo, nome kiam ŝtato tute kontraŭis Esperanton (kiel ekzemple en Sovet-Unio dum post-stalinisma epoko, de proksimume 1954 ĝis la Perestrojko).
Desubismo koncepte emfazas la valoron de la agado de individuoj aŭ de loka asocio, ĉefe ĉe la baznivelo de Esperanta laboro. Kadre de desubismo, Esperantistoj aranĝas kursojn, starigas ekpoziciojn, parolas ĉe loka radio, prelegas en diversaj lokoj, partoprenas prelegvojaĝon, muntas budon en lingva foiro, starigas Lingvajn Festivalojn, invitas al semajnfina staĝo, provas konvinki kolegojn pri Esperanto, kaj eĉ membrigas ilin en la Universala Esperanto-Asocio. La kadro de tiaj aranĝoj estas la urbo kaj eĉ la kvartalo, depende de la lokaj cirkonstancoj. Kaj la mezuro de la sukceso estas la nombro da homoj kiuj sukcese lernas Esperanton, kaj poste utiligas ĝin.
Desubismo jam portis siajn fruktojn, kiel bone montris la ekzemploj de Madrido, Berlino kaj Budapeŝto en la okdekaj jaroj, kaj en pli nuntempaj ekzemploj, la grandaj Lingvaj Festivaloj en Francio, Rusio kaj Ĉinio. Ĉirkaŭ la ideo de desubismo kuŝas la nocio ke ni faras kaj faras, kaj tiu farado efektive kaj nature altiras homojn al la Esperanto-Movado. Per desubismo, iasence ni montras, ke Esperanto estas pli ol nura ideo sur papero. Tiu montro poste povas esti utiligata desuprisme, ĉar sukcesoj ĉe la bazo estas pruvetoj ke la projekto Esperanto funkcias. La du filozofioj pri agado interrilatas kaj interhelpas.
Sed por sukcese profiti de desubismo kaj por porti fruktojn al la desuprisma nivelo, ni finfine bezonas bone organizitajn, lokajn movadojn. Ni bezonas sukcesajn esperantantajn URBOJN. Ne nur en Budapeŝto, Berlino kaj Herzberg, sed en centoj kaj miloj da urboj tra la kvin kontinentoj. La rapidmanĝejoj kiel McDonalds bone konas la principojn: Unue, science, arte kaj praktike dezajni kaj munti unu modelan restoracion kiu bone funkcias, kaj poste lerni reprodukti tiun modelon, kun la necesaj kulturaj ŝanĝoj, en alia urbo, en aliaj urboj, en alia lando kaj en aliaj landoj. Ĉu nia ideo ne estas pli valora ol rapidrestoracio, kaj ne meritas plene funkcii en ĉiaj urboj? (teksto kopiita de Dennis Keefe )
Alie[redakti]
En regula esperantismo Dio nomiĝas "La Granda Lingvisto de la Universo". Ĉefaj simboloj estas la Verda Biblio, kaj precipe la Evangelio laŭ Edmond Privat (evangelio de ka lumo), la Esperanto-flago kaj La Espero.
Plej menciita persono en la ritaro estas la legenda lingvisto Zamenhof (aŭ L. L. Zamenhof), kiu vivis en Rusio. Li revelaciis Esperanton al la homaro, tiel Li fariĝis la simbolo mem de la venko de la bono super la malbono.
Stelo kun kvin pintoj, estas kutimaj, ĉar la simbolaĵo de la cifero 5 estas neelĉerpebla (ekzemple: UK Kongreso de 1905). La Fundamento simbolas necesan kontroladon pri ĉiu argumentado. La Esperanto-movado estas la emblemo de la tero kaj la Stelo, tiu de la ĉielo. Interplektitaj, ili konstituas simbolon de unuiĝo inter viro kaj virino kiuj naskos denaskulojn.
La Espero reprezentas firmecon kaj persistecon. La ekzercaro estas laboremblemo. La skribilo skribas en ĝi por malkrudigi kaj skrapi neperfektaĉojn. La tabelo de korelativoj estas simbolo de pensmetodo, devo kaj bonmoro. La vortaro provas superregi kaj doni forton.
E-kluboj kaj krokodiloj[redakti]
Kio havas du okulojn kaj kvardek dentojn?
Krokodilo.
Kio havas du dentojn kaj kvardek okulojn?
Esperantista klubo.
Demando[redakti]
En iu societo dum la babilado oni starigis la demandon: - Kiun libron vi volus kunhavi, se trovoĝus sur senhoma insulo?
Iu diris: Biblion, iu alia: verkojn de Dumas, ankoraŭ iu alia: la verkon “Dia Komedio” de Dante. Kiam venis la vico por Chesterton, ĉi tiu diris: - Mi volus kunhavi iun popularan lernolibron de konstruado de boatoj aŭ kajakoj…
Sekreta doktrino[redakti]
Rilate la faman esperantistan sekreton, oni povas diri, ke nuntempe ĝi koncernas nur la punktojn:
- 1) la identecon de fratoj, kiuj vivas en landoj, kie diktaturo aŭ teokratio potencas; en ambaŭ kazoj singardemo sin devigas;
- 2) la neeblecon transdoni proprajn kaj intimajn spertojn, kiuj altigas la impreson de la individua libereco kaj insistas pri la respondecoj de ĉiu, kiel por si mem, tiel ankaŭ por la aliaj.
- 3) kie la klubestraro kaŝas la kadavrojn de nekotizuloj.
Fremduloj[redakti]
Ne invitu fremdulojn al la klubo kaj ne parolu antaŭ ili pri Nacia Societo de la Belgaj Fervojoj aŭ pri la Movadaj problemoj. Vi estos miskomprenitaj kaj primokataj. Ĉu vi iam vizitis kunvenon de mikropaleontologoj? La laiko eĉ kvaronhoron ne eltenos auskulti iliajn problemojn en la nacia lingvo kaj opinios la sciencistojn plenaj stultuloj, kiuj okupiĝas pri diskutado pri la kvanto de piedetoj kaj genitalioj ĉe ostrakodoj dum ekster la kunvenejo tute alia vivo bolas.
Kiel fondi novan grupon?[redakti]
- Eble ni povus fondi ian esperantistan seksgrupon? Kion vi pensas pri tio?
- Nu, bone, sed kiu apartenus al ĝi?
- Nuuu, Vi, mi kaj via edzino...!
KIEL ONI MORTIGAS GRUPON[redakti]
Ne venu al la kunvenoj.
Se vi venas, venu tro malfrue.
Se la vetero ne plaĉas al vi, restu hejme.
Se vi ĉeestas la kunvenojn, kritiku la laboron de la estraro kaj de la aliaj membroj.
Ne akceptu postenon: kritiki estas pli facile ol ion fari.
Tamen spitiĝu se oni vin ne kunvokas al iu Komitato. Se oni vin kunvokas, ne iru.
Se la prezidanto petas vian opinion pri gravaj demandoĵ, respondu ke vi ne havas ion. dirotan. Post la kunveno, rakontu al ĉiuj, kiel oni devus aranĝi la aferojn.
Faru nur la nepre necesan; sed kiam la aliulojj levas siajn manikojn, k a j, memvole, sen egoismo, klopodas por ĉion ir igi, kriegu ke la organizo estas gvidata de bandaĉo.
Viajn kotizojn pagu tro malfrue; aŭ nenion pagu.
Ne baraktu por trovi novajn anojn; lasu viajn kam aradojn sin okupi pri tio.
Plifortigo[redakti]
Kaj kelkaj agoj povas plifortigi vian klubon: /* "vian" en senco ke ĝi apartenas al unu homo */
1. Instigu junulojn provi instrui dum lecionoj. Kaj se en la klubo estos kelkaj pliaĝaj instruistoj de Esperanto - ili forte ĉangreniĝos.
Ekz. en Bjalistoko oni ĉiam instruis unope - Nur Zamenhof - sed li estis tre juna tiam, sed kaptis atenton de pli ol 1 homo estis tre malfacile. Do, li devis edziĝis al Klara por ke ŝi ne forirus.
2. Ĉiam montru ke vi pli bone scias la lingvon aŭ ke vi estas la plej grava en la klubo, eĉ faru male, neniam montru ke aliaj klubanoj estas valoraj kaj ĉar sen ili estos pli bona klubo.
3. Instigu membrojn de klubo renkontiĝi nur en la klubejo, sed festu E-festojn kaj naskiĝtagojn, trovu anĝelojn por ateismaj komencantoj, kune vojaĝu, organizu grandajn E-event-ojn, reklamu Esperanton en via urbo - do, entuziasmigu samideanojn.
4. Se iu klubano volas perlabori monon dank' al Esperanto, li/ŝi faru apartan travideblan komercaĵon (vendu ion per Interreto, proponu iun servon...) kaj uzu klubon kaj ties membrojn por propra profito.
Ekz. kiam homo volas gajni monon per Esperanto, nomu ilin uzurpantoj de kluboj, kiu kolektadas monon por sia bontrovo... kaj tio, laŭ via opinio, ne plu estas vera (kun animo) klubo.
5. Zorgu pri maljunularo, se iu klubo ne starigas ĉi demandon - ĝi mortos!!!
Ekz. kelkaj kluboj en Pollando baldaŭ mortos, ĝuste pro tio.
Literaturo[redakti]
- La Esperanto-Klubo. De E. Malmgren. 1934 48 p. „Koncize kaj klare li pritraktas gravedajn oferojn en la grupa vivo, donas instrukcion pri fondo de grupo kaj pri laboro de la funkciuloj.“ (R, Svenska Arbetar Esperantisten, apr. 1934.)